Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Legio de Arkianĝelo Mikaelo, mallonge Legiana Movado (rumane Legiunea Arhanghelului Mihail resp. Mișcarea Legionară) estis organizaĵo fondita je la 24-a de junio 1927 de Corneliu Zelea Codreanu en Rumanio. Ĝi estis kvazaŭ-armea terorista legio kun naciisma-faŝisma orientiĝo kaj mistike-religia karaktero. Ĝi konsideris sin kontraŭulo de komunismo, judoj kaj framasonismo[1].
Legiana movado | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 24-a de julio 1927 vd | |
Fino | 1945 vd | |
Lando(j) | Rumanio vd | |
Sidejo | Bukareŝto | |
Ideologio |
antikomunismo • antisemitismo • klerikfaŝismo • rumana naciismo | |
Fondinto(j) | Corneliu Zelea Codreanu vd | |
Pro taktikaj konsideroj, sed ankaŭ pro oficiala malpermeso la movado ekzistis je diversaj tempoj sub malsamaj nomoj:
Okaze de la elektoj de 1930 Codreanu kreis la Feran Gvardion (rumane Garda de Fier) kiel "gvardion kontraŭ la disvastiĝo de komunismo". Ĝi estu kvazaŭ ombrela partio por kolekti grupojn kun similaj celoj, kiuj kune prezentiĝu al la elektoj. Sed nur la Legia Movado partoprenis en la Gvardio. En 1933 la kombinita organizo estis malpermesita, sed pluvivis sub la ŝanĝita nomo Totul pentru Țară (= ĉion por la lando).
En la elektoj de 1937 la Legio iĝis la tria plej forta povo, kun 15,5 % de la voĉoj. Sed reĝo Karolo la 2-a, kontraŭulo de la Legio, tenis ĝin ekster la registaro.
En aprilo 1938 Codreanu estis arestita kaj en novembro mortigita, kun 13 pliaj anoj de la movado.
La 5-an de septembro 1940 generalo Ion Antonescu, aliancano de la Legio, iĝis ĉefministro, per kio kreskis la influo de la Legio. Tiel en novembro 1940 anoj de la Fera Gvardio povis eniri la malliberejon de Jilava kaj mortigi 66 politikajn malliberulojn por venĝi la morton de Codreanu. Sed en januaro 1941 malsukcesis puĉo de la Gvardio kontraŭ Antonescu, kaj la Legio estis dissolvita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.