La 24-a de junio estas la 175-a tago de la jaro (la 176-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 190 tagoj restas.
Je la 24-a de junio okazis, interalie:
- -217: Dua Punika milito: batalo de Trasimeno gajnita de Hanibalo
- 79: Titus Flavius fariĝis romia imperiestro, triumfanto de la Unua Juda-Romia Milito dum kiu li detruis Jerusalemon kaj enamiĝis al nepino de Herodo la Granda
- 474: Julio Nepo devigis uzurpiston Glycerius abdiki kaj proklamis sin imperiestro de Okcident-Romia Imperio
- 972: Pola princo Mjeŝko la 1-a venkis la armeon de Hodo, markgrafo de Limes Sorabicum, en la batalo de Cedynia
- 1276: Reĝo de Bohemio Rudolfo la 1-a akuzis la ĉeĥan reĝon Přemysl Otakar la 2-a pri malobservo de la unio kaj trudis al li malbenon alvokante al ribelo en la landoj, kie li regas
- 1314: Batalo de Bannockburn certiganta sendependecon de Skotlando - decida venko de skota reĝo Roberto Bruso kontraŭ Eduardo la 2-a (Anglio)
- 1340: Centjara milito: angla floto venkis la francan en la unua ŝipa batalo de Sluis
- 1348: En Anglio aperis nigra morto
- 1441: Fondo de prestiĝa angla lernejo Eton College
- 1497: Giovanni Caboto, brita esploristo, atingis la marbordon de Novlando - malkovro de Kanado
- 1509: Kronado de la angla reĝo Henriko la 8-a kun lia edzino Katerino de Aragono
- 1535: Taĉmentoj de katolika episkopo de Münster invadis la urbon kaj masakris anabaptistojn, ĝin okupantaj
- 1571: Filipinoj: Manilo fondita de hispana konkistadoro
- 1610: Pola-rusa milito: venko de pola armeo en la batalo de Carovo Zajmiŝĉe (proksime al Vjazma)
- 1657: Świdnica: en la Paco-Preĝejo sub alvoko al la Sankta Triunuo, konstruita danke al Vestfalia Paco finanta la tridekjaran militon, okazis la unua diservo
- 1698: Granda incendio de Mrągowo
- 1717: Framasonismo: en la tago de Johano la Baptisto fondiĝis Granda Loĝio de Londono
- 1762: Sepjara milito: batalo de Wilhelmsthal
- 1793: Nacia Konvencio voĉdonis francan konstitucion. Francoj akceptis ĝin referendume per plimulto de 99%, kiun partoprenis ĉirkaŭ unu kvarono de civitanoj
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Reĝlando Prusio kaj Rusia imperio: venko de ribelantoj super prusa armeo en batalo de Osowiec (apud Goniądz)
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono la 1-a invadis la Rusian Imperion — Grande Armée transpaŝis Nemunas direkte al Vilno kaj Kaŭno
- 1821: Armeo de Simón Bolívar venkis en la Batalo de Karabobo favore al sendependo de Venezuelo
- 1833: Polaj ekziligitoj al Siberio ekligis la konspiron de Omsk
- 1859: Dua Itala Milito de Sendependeco: francaj-sardiaj trupoj sub komando de Napoleono la 3-a venkis aŭstran armeon en batalo de Solferino (Lombardio)
- 1866: Eksplodo de apudbajkala ribelo de polaj politikaj ekzilitoj, partoprenintoj de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1880: Unuafoje publike oni ekkantis patriotan kanton O Canada, kiu post cent jaroj iĝis himno de Kanado
- 1900: Boksista ribelo: nokte (de la 23/24-a de junio) ribelantoj masakris en Pekino 222 kredantojn de ortodoksismo
- 1901: En Parizo oni malfermis unuan ekspozicion de la pentraĵoj de Pablo Picasso
- 1910: Japanio invadis Koreion
- 1910: Itala aŭtomobila firmao Alfa Romeo fondiĝis en Milano
- Unua mondmilito
- 1919: Antal Dovcsák iĝis ĉefministro de Hungara Sovetrespubliko
- 1922: Telfero en Prago estis nuligita
- 1922: Vajmara Respubliko: oficiroj de Organizaĵo "Konsulo" murdis ministron pri eksterlandaj aferoj Walther Rathenau
- 1923: Dua Pola Respubliko: al Varsovio alvenis oficiale kun la edzino por 6-taga vizito reĝo de Rumanio Ferdinando la 1-a
- 1932: Siama revolucio komencita - sensanga militista-civila puĉo en Siamo, kiu alkondukos al konstitucia monarkio
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado germana polico arestis en Lublin 814 virojn kaj en Biała Podlaska pli ol 40 polojn; en Ĝenerala Gubernio komenciĝis en 129 oficejoj en ĉiuj urboj registrado kaj akcepto al germana armeo de viroj, kiuj deklaris sin volksdeutsche; Okcidenta Fronto: germanoj okupis Angouleme, Saint-Etienne kaj - malantaŭ la batalfronto de Armeo "Alpoj" - Aix-les-Bains, la armeo efike reĵetis atakojn de italoj; Romo: je la 19:15 armistico inter Francio kaj Italio
- 1941: Tria tago de la fulmomilita germana invado de Sovetunio: direkte al la Balta Maro la soveta 8-a Armeo rezistis en Szawle-regiono, la 11-a Armeo, pro ĉirkaŭigo de kirasitaj grupoj, retiriĝis al Dyneburg, 39-a Motorigita Korpuso konkeris Vilnon; Wehrmacht okupis Przemyśl; en Volinio daŭris kirasita batalo; Adolf Hitler alvenis al sia ĉefa restadejo Lupa remparo apud Kętrzyn; malliberejaj masakroj de NKVD: 2072 personoj estis mortpafitaj en 3 malliberejoj de Lvovo "por malŝarĝo de la malliberejoj de Lvova provinco de kontraŭrevolucia, krim-politika elemento"; evakuado de NKVD-malliberejoj en Berezwecz (nun Vicebska regiono) kaj Wilejka (nun Minska regiono) komenciĝis, kies konsekvencoj estis t.n. "mortomarŝoj": Berezwecz-Taklinowa, dum kiuj pereis ĉirkaŭ 1-2 mil malliberuloj kaj Wilejka-Borysów, eksterma por 500-800 personoj; NKVD murdis en Minsko grupon de malliberuloj; Militkrimoj: germana polico en distrikto Łomżyński pafmortigis 3 judojn kaj 3 polojn kaj en aliaj 2 vilaĝoj ne malpli ol 34 personojn, krome germanaj soldatoj en distrikto Bialski murdis 4 belorusojn, 3 judojn kaj 3 polojn; Centra Komitato de la Bulgara Laborista Partio decidis establi partizanan movadon en Bulgario; diplomatia misio de Bulgario en Moskvo transprenas interesojn de Tria Regno, Rumanio kaj Hungario en Sovetunio; Hispanio decidis starigi libervolan Bluan Divizion por kvazaŭmilito kontraŭ Sovetunio
- 1942: Operaco Reinhardt: dum unu tago SS murdis en Lvovo 6-8 mil judojn, kiuj loĝis ekster la geto; policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en Dubiecko (distrikto Przemyski) 80 judojn, en 3 aliaj lokoj 24 personojn, en tio 2 sovetajn militkaptitojn; Pola Rezistomovado: grupo de Popola Armeo devojigis apud Krakovo germanan trajnon kun armea ilaro; ĉeĥa vilaĝo Ležáky estis forbruligita pro atenco kontraŭ Heydrich - 32 homoj estis murditaj de germanoj, 11 forkaptitaj, nur du infanoj aperis post la milito; en Dresdena malliberejo germanoj senkapigis 8 membrojn de subtera organizaĵo "Nigra Legio" de pola urbo Gostyń: Ĉina Fronto: restis lastaj aerodromoj, de kiuj usona bomba aviado povis ataki Japanion
- 1943: Nokte de la 23-a/24-a de junio komenciĝis eksterma-deportada Operaco "Homlupo"- ĉi-tage SS kun ukrainaj kunlaboristoj masakris vilaĝon Majdan Stary (distrikto Biłgorajski); en Zbydniów (proksime al Stalowa Wola) taĉmento de SS murdis 19 partoprenantojn de edziĝa festo; en ruinoj de Varsovia geto germanoj murdis 220 malliberulojn de Pawiak, en distrikto Lubaczowski ne malpli ol 20 personojn, en distrikto Zwoleński dekkelkajn, en Głogów po 3 polojn kaj judojn kaj en Bielany 6 polojn; en Poznań germanoj pendumis 6 polojn; nokte de la 24-a/25-a de junio soveta Aviado de Fora Agado atakis fervojan nodon en Orŝa kaj stacidomon en Karaĉev, ankaŭ aerodromojn de la malamiko
- 1944: Taĉmentoj de germana polico bruligis en Borowiec 125 bienojn kaj pafmortigis pli ol 20 personojn kaj en 5 aliaj lokoj 125; sovetaj partizanaj taĉmentoj rompis germanan ĉirkaŭbaran ringon apud Rebizanty (proksime al Tomaszów Lubelski) kaj iris al Karpatoj; Orienta Fronto: sur la centra strategia direkto la 1-a Apudbalta Fronto kaj la 3-a Belorusa Fronto trarompis reziston de malamiko kaj atingis germanajn grupiĝojn defendantajn Witebsk; Joachim von Ribbentrop iris al Helsinko por konvinki prezidenton Risto Ryti ne subskribi armisticon kun Sovetunio - helpopromeso
- 1945: Moskvo: sur Ruĝa Placo okazis la Parado de Venko sub komando de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, dum kiu estis ĵetataj al maŭzoleo standardoj de venkitaj germanaj divizioj
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: en distrikto Garwoliński (Mazovio) — rezulte de polica traserĉo pereis partizana komandanto de Lublinio majoro Marian Bernaciak
- 1948: Okcidenta Berlino: nokte de la 23-a/24-a de junio soveta blokado de Berlino komenciĝis, kio kaŭzis funkciigon de la Berlina aerponto
- 1952: Bulevarda gazeto "Bild" aperis en Okcidenta Germanio
- 1960: Patrice Lumumba iĝis unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo
- 1963: Britio cedis memregadon al Zanzibaro
- 1963: Londono: en BBC oni unuafoje uzis hejman magnetoskopon
- 1968: Esperantujo: Esperantista respubliko de la Insulo de la Rozoj establiĝis
- 1973: La plej aĝa ŝtatisto de la mondo, Éamon de Valera, 90-jaraĝa, foriris de la posteno de prezidanto de Irlando
- 1976: Manilo denove iĝis la ĉefurbo de Filipinoj; de 1948 ĝi estis Kezonurbo
- 1978: En Vroclavo naskiĝis 35-miliona civitanino de Pollando
- 1981: Unua, ne agnoskita de Romkatolika Eklezio, revelacio de Dipatrino en Međugorje (Federacio Bosnio kaj Hercegovino)
- 1990: Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa anoncis militon supre kontraŭ ĉefministro Tadeusz Mazowiecki - rezulto de sindikata konflikto inter maldekstrula ideologo Adam Michnik kaj dekstrularo (Jarosław Kaczyński), kiu plu daŭras
- 2002: La plej malbona trajnkraŝo en Tanzanio mortigis 281 homojn kaj vundis pli ol 400
- 2003: Unua registaro de Matti Vanhanen kreiĝis en Finnlando
- 2005: Mahmud Ahmadineĵad gajnis prezidantecon dum balotado en Irano
- 2005: Malfermo de la rekonstruita de poloj Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- 2006: Prezidentino de Filipinoj Gloria Macapagal-Arroyo abolis la mortopunon
- 2009: Bagdado: en bomba atenco 78 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 128 vundiĝis
- 2010: Julia Gillard iĝis unua ĉefministrino de Aŭstralio, post kiam oficanta Kevin Rudd perdis subtenon de Aŭstralia Laborista Partio
- 2014: En Finnlando ekfunkciis la registaro de Alexander Stubb
- 2014: Milito en Donecka Baseno: 9 ukrainaj soldatoj pereis rezulte de pafalterigo de separistoj de helikoptero Mi-8 apud Slavjansk
- 2016: Papo Francisko komencis pilgrimadon en Armenio
- 2017: Pollando: malfermo de la Muzeo pri Mitologio de Slavoj en Owidz (distrikto Starogardzki)
- 2018: Oficanta prezidento Recep Tayyip Erdoğan gajnis antaŭtempan prezidentan voĉdonadon, kaj reganta Partio de Justeco kaj Disvolviĝo antaŭtempan elekton al Granda Nacia Asembleo de Turkio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 121-a tago de la rusa agreso: Soldatoj de 80-a Memstara Aer-Paraŝuta Brigado el Lvovo paffaligis rusan helikopteron Ka-52 (valoran 16 mln da dolaroj); establita aprile Legio "Libera Rusio" kaptis soldaton mobilizitan en Lugansk, malpli ol 18 jaran; la invado kaŭzis morton de 338 infanoj, dum 4 monatoj 610 estis vunditaj; en Ĥersono eksplodis aŭto de kunlaboristo, kiu pereis kun sia ŝoforo; duontuna bombo estis forveturigita el Ĥarkovo (marte sendanĝerigita); en masakrita de rusoj Buĉa poloj malfermis du setlejojn por pli ol 700 ukrainaj internaj rifuĝintoj; en Ĥarkiva provinco rusoj pripfis ambulancon, vundita medicinisto — dum la unuaj 45 tagoj de la invado 50 ambulancoj estis pripafitaj
- Mondreago: Hundo Patron, okupiĝanta pri trovo de ekplodemaj materialoj ricevis laŭvican premion, ĉi-foje de irlandaj cinologoj; post malrespekto de estona aerspaco fare de rusaj aviadiloj, tie apudlime komencis ekzerci Fremdula Legio; Volodimir Zelenskij alparolis al festivalanoj en Glastonbury, petante pri "disvastigo de vero pri la milito kontraŭ Rusio"; rusa televido Zvezda TV: Ni uzas pezajn flamĵetilojn en Ukrainio; en Rusio frakasiĝis militista aviadilo Il-76; flago de Pollando estis forigita de la pola tombejo en Katin (Rusio)
- 2023: Pasinttage Rusio faris 11 aeratakojn al Ukrainio elpafante 53 raketojn — ukrainoj paffaligis 41 krozmisilojn kaj 3 senpilotajn aviadilojn; en nokta atako al Kievo pli ol 20 pafaĵoj estis detruitaj super la urbo, 3 personoj pereis, kaj 11 estis vunditaj; Kurska provinco estis pripafita el ukraina teritorio; generalo Valerij Zaluĵnij interparolis pri bezonoj de ukraina armeo kun usona generalo Mark Milley; atako de senpilota aviadilo al rusa urbo Ŝebekino;
- Provo de puĉo en Rusio: Fondinto de Wagner raportis el Rostov-na-Donu pri transpreno de kontrolo super ĉiuj ŝlosilaj militistejoj, kune kun la suda stabo, kaj informis pri grandegaj perdoj de Rusio, kiuj povas esti 3-4 oble pli grandaj kompare al oficialaj komunikoj;Wagneranoj okupis Voroneĵon — en la urbo brulas magazeno de nafto; en Moskvo kaj Voroneĵa provinco estis enkondukita "reĝimo de kontraŭterorisma operaco"; hasta mesaĝo de Putin, legita de paperfolio, kontraŭ Prigoĵin, nomita perfidulo kaj lia privata armeo (25 mil soldatoj); rusiaj sekurecservoj ĉirkaŭis Wagner-Centron en Sankt-Peterburgo; Ramzan Kadirov deklaris pretecon batali kontraŭ Prigoĵin; konvojo de Grupo Wagner survoje al Moskvo estis pripafita de artilerio kaj helikoptero; Moskvon forlasis tri aviadiloj kun rusaj funkciuloj, direkte al Sankt-Peterburgo, aviadilo de Putin startis kaj malaperis de radaroj; sud-oriente de Moskvo estis starigitaj gardejoj kun mitraloj; BBC informis pri evakuo de muzeoj apud Moskva Kremlo; en Lipecka provinco aperis solduloj de Grupo Wagner — en la provinco estas detruataj surfacoj de vojoj; urbestro de Moskvo anoncis ke postmorgaŭa lundo estos libera tago, kaj ĝis la 1-a de julio oni nuligas amasajn aranĝojn sub la ĉielo; super la ĉefurbo flugas helikopteroj; Prigoĵin ordonis haltigi la marŝon de justeco al Moskvo (jam 200 km de ĝi) — Belorusio asertas, ke danke al Aljaksandr Lukaŝenka; la konvojo de Prigoĵin forlasis Rostov-na-Donu
- 1254: Floris la 5-a, grafo de Holando kaj Zelando (m. 1296)
- 1386: Giovanni da Capestrano, itala juristo, predikisto kaj sanktulo (m. 1465)
- 1390: Jan Kanty, pola pastro, skolastika filozofo, teologo, fizikisto, sanktulo, patrono de Pollando kaj Litovio (m. 1473)
- 1485: Johannes Bugenhagen, germana kleriko, luterana teologo (m. 1558)
- 1499: Johann Brenz, germana reformaciisto, aŭtoro de kateĥismo (m. 1570)
- 1519: Teodoro Beza, franca teologo, verkisto, kalvinisto (m. 1605)
- 1542: Johano de la Kruco, hispana mistikulo kaj poeto, religia reformisto, doktoro de eklezio, fondinto de senŝuaj karmelanoj, klasikulo de la hispana literaturo, kunlaboranta kun Tereza el Avilo, sanktulo (m. 1591)
- 1590: Samuel Ampzing, nederlanda kalvinista ministro, juristo kaj poeto (m. 1632)
- 1686: János Gassner, jezuita oratoro el Sibiu (m. 1723)
- 1738: Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier, germana naturscienculo (m. 1805)
- 1740: Juan Ignacio Molina, ĉilia jezuito kaj naturalisto (m. 1829)
- 1769: August Ferdinand Bernhardi, germana filologo kaj verkisto (m. 1820)
- 1770: Albrecht Ludwig Berblinger, germana tajloro kaj inventisto, flugpioniro (m. 1829)
- 1784: Juan Antonio Lavalleja, urugvaja revoluciisto kaj politikisto (m. 1853)
- 1785: Henriette Hanke, germana verkistino (m. 1862)
- 1796: Jan Czeczot, pola kaj belorusa poeto, tradukisto kaj etnografo, amiko de Adam Mickiewicz (m. 1847)
- 1800: Lajos Gyulay, hungara politikisto kaj taglibro-verkisto dum duonjarcento (m. 1869)
- 1804: Stephan Ladislaus Endlicher, hungara-aŭstra botanikisto, ĉinologo kaj profesoro (m. 1849)
- 1818: Karolo Aleksandro, grandprinco de Reĝlando Saksio (m. 1901)
- 1836: Ivan Bloch, pola bankisto, entreprenisto kaj financisto, kalvinisto, fondinto de la unua en la mondo Muzeo de Milito kaj Paco en Lucerno (m. 1902)
- 1838: Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj, bataloj, polaj reĝoj kaj de la plej fama pola bufono Stańczyk, aŭtoro de la Batalo de Grunwald (pentraĵo), instruisto de i.a. Jacek Malczewski kaj Stanisław Wyspiański (m. 1893)
- 1842: Ambrose Bierce, usona ĵurnalisto, satiristo, aforisto, skeptika filozofo (m. ĉirkaŭ 1914)
- 1868: Bertha Keyser, germana misiistino kaj karitatulino (m. 1964)
- 1870: Paul Axel Nylén, sveda redaktoro, pioniro de Esperanto, vicprezidanto de Esperanto-kluboj en Uppsala kaj Stokholmo, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Lingvo Internacia", kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio, eldonisto, tradukisto (Per balono al la Poluso), ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (m. 1958)
- 1878: János Horváth, hungara profesoro pri literaturhistorio, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1961)
- 1883: Jean Metzinger, franca pentristo ligita kun kubismo (m. 1956)
- 1883: Victor Franz Hess, aŭstra Nobelpremiita fizikisto pro malkovro kaj esploro de la kosma radiado (m. 1964)
- 1888: Gerrit Rietveld, nederlanda arkitekto kaj meblofasonisto, konata de la Rietveld-Schröder-Domo (m. 1964)
- 1890: Ervin Baktay, hungara orientalisto, pentristo, arthistoriisto, astrologo, verkisto kaj tradukisto (Rabindranath Tagore, Sándor Kőrösi Csoma, Mahabharato, Ramajano) (m. 1963)
- 1895: Gyula Balázs, hungara kuracisto, toksologo (m. 1961)
- 1899: István Szász, rumania hungara agronomo, politikisto (m. 1973)
- 1899: János Pichler, hungara inĝeniero pri akvo (m. 1984)
- 1900: Kuzma Ĉorny, sovetia belorusa instruisto, verkisto kaj tradukisto (m. 1944)
- 1900: Rafał Lemkin, pola juristo, aŭtoro de la nocio "genocido", kunaŭtoro de la "Konvencio pri prevento kaj punado de la krimo genocido" (m. 1959)
- 1901: Harry Partch, usona komponisto kaj konstruisto de muzikinstrumentoj, unu el ĉefaj reprezentantoj de la eksperimenta muziko (m. 1974)
- 1903: József Bene, hungara pentristo, kies bildoj troviĝas en Sfântu Gheorghe (m. 1986)
- 1907: Rudi Graetz, germana diplomato el GDR, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko, komitatano de UEA, funkciulo de Mondpaca Esperantista Movado, kontribuanto al "Paco" kaj "Der esperantist" (m. 1977)
- 1908: Hugo Distler, germana komponisto kaj luteranisma eklezimuzikisto (m. 1942)
- 1908: Teréz Bárdi, hungara aktorino, membrino de Juda Teatro en Kluĵo (m. 1987)
- 1911: Juan Manuel Fangio, argentina aŭtosporta piloto (m. 1995)
- 1914: Jan Karski, pola oficiro kaj kuriero de Pola Enlanda Armeo, aŭtoro de la unua detala raporto pri holokaŭsto kiel ties atestanto pri germanaj kruelaĵoj kaj amasaj krimoj kontraŭ judoj en okupata Pollando, kies Sekreta Ŝtato iĝis furorlibro tradukata en plurajn lingvojn (m. 2000)
- 1915: Fred Hoyle, angla astronomo, matematikisto, kosmologo kaj teoria astrofizikisto (m. 2001)
- 1929: Carolyn S. Shoemaker, usona astronomino, kunmalkovrintino de 376 asteroidoj kaj de la Kometo Shoemaker-Levy 9 (m. 2021)
- 1930: Claude Chabrol, franca reĝisoro, aktoro, produktoro (m. 2010)
- 1931: Paula Krasznai, rumana-hungara aktorino, ano de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1933: Jerzy Grum, pola ĵurnalisto, komitatano de UEA, tradukisto precipe por la Esperanto-programo de Pola Radio, i.a. de la rakontoj Kiel esti amata de Kazimerz Brandys (m. 1993)
- 1939: Mihály Makkai, hungara-kanada matematikisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio
- 1941: Imre Sántha, rumania hungara amatora ceramikisto, verkisto, poeto (m. 2003)
- 1942: Gerhard Roth, aŭstra verkisto kaj scenaristo vivanta en Vieno kaj Suda Stirio
- 1945: George Pataki, usona advokato, guberniestro de Nov-Jorkio el Respublikana Partio
- 1946: Niklas Holzberg, germana klasika filologo
- 1950: László Tolcsvay, hungara ŝlagrokantisto, komponisto kaj gitaristo
- 1951: Ivar Formo, norvega longdistanca skiisto (m. 2006)
- 1951: Imre Halasi, hungara reĝisoro, teatrestro, aktoro kaj parlamentano
- 1953: Sándor Révész, hungara ŝlagromuzikisto
- 1963: Paweł Kukiz, pola kantisto, muzikisto, aktoro kaj socia aktivulo, parlamentano
- 1979: Chuck Smith, usona esperantisto, fondinto de Vikipedio en Esperanto, estrarano de E@I, lanĉinto de interkona retejo Amikumu kaj de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo
- 1987: Lionel Messi, argentina futbalisto, membro de la argentina nacia teamo de futbalo
- 1996: Duki, argentina repa kantisto, kunlaboranta kun Khea
- 238: Maximinus Thrax, imperiestro de Romio (n. ĉirkaŭ 172)
- 1186: Robert de Torigni, normanda abato kaj kronikisto (n. ĉirkaŭ 1110)
- 1322: Mateo la 1-a Visconti, itala kapitano de Milano (n. 1250)
- 1398: Ĵu Juanĵang, ĉina imperiestro, fondinto de la dinastio Ming (n. 1328)
- 1439: Frederiko la 4-a, duko de Aŭstrio kaj Tirolo (n. 1382)
- 1519: Lucrezia Borgia, itala nobelulino (n. 1480)
- 1707: Kaspar von Stieler, germana poeto de baroko; enestanta en Germana Antologio (n. 1632)
- 1768: Maria Leszczyńska, pola reĝidino, reĝino de Francio (n. 1703)
- 1855: Junqueira Freire, brazila poeto, membro de Brazila Beletristika Akademio (n. 1832)
- 1860: Jérôme Bonaparte, pli juna frato de Napoléon Bonaparte (n. 1784)
- 1860: Cornel Schwarz, aŭstra kuracisto kaj botanikisto (n. 1813)
- 1882: Eduard Lucas, germana plantokultivisto kaj pomologo (n. 1816)
- 1887: Eduard Baltzer, germana teologo kaj vegetarismo-pioniro (n. 1814)
- 1891: Alois Thalmayr, aŭstra komercisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1897: Sámuel Brassai, hungara ĉiusciinto, orientalisto, redaktoro de "Dimanĉa Gazeto" (n. 1797 aŭ 1800)
- 1908: Grover Cleveland, prezidento de Usono (n. 1837)
- 1909: Wilhelm Zopf, germana botanikisto, fungosciencisto (n. 1846)
- 1913: Elek Kada, hungara urbestro de Kecskemét, advokato, politikisto, parlamentano kaj ĵurnalisto, konstruinto de Artistkolonio, Palaco Luther, Palaco Cifra (n. 1852)
- 1918: Konrad Alberti, germana verkisto kaj gazetredaktisto (n. 1862)
- 1922: Walther Rathenau, germana politikisto subskribinta Traktaton de Rapallo, industriisto kaj verkisto, murdita (n. 1867)
- 1927: Gustav Adolf Jäger, ĉeĥa entreprenisto de germana nacieco (n. 1851)
- 1930: Karl Myslik, aŭstro-germano, paroĥestro, esperantisto, poeto kaj tradukisto (n. 1872)
- 1931: Aladár Kuncz, rumani-hungara verkisto, redaktoro, kritikisto, tradukisto (n. 1886)
- 1933: Franjo Homar, kroata esperantisto, komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo, unua redaktoro "La Suda Stelo", tradukisto, kontribuanto al "Oomoto" (n. 1905)
- 1935: Carlos Gardel, argentina tango-kantisto (n. 1890)
- 1940: Kálmán Kerpely, hungara plantokultivanto kaj universitata profesoro (n. 1864)
- 1944: Andor Basch, hungara pentristo (n. 1885)
- 1946: Marian Bernaciak, pola majoro, soldato de la Asocio de Armita Batalado, komandanto de partizana taĉmento de Pola Enlanda Armeo, komandanto de Libero kaj Sendependo en Lublinio (n. 1917)
- 1957: František Kupka, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto, kunfondinto de abstrakta arto (n. 1871)
- 1958: Jenő Zoványi, hungara eklezihistoriisto, profesoro (n. 1865)
- 1959: Sándor Gyömrei, hungara ekonomihistoriisto (n. 1892)
- 1967: Hans Lungwitz, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1881)
- 1970: Eman Fiala, ĉeĥa aktoro kaj muzikisto (n. 1899)
- 1978: Robert Charroux, franca verkisto pri parascienco, konata de Dossiers secrets (n. 1909)
- 1979: Sándor Zoltán, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto (n. 1888)
- 1989: Misora Hibari, japana kantistino kaj aktorino (n. 1937)
- 1999: Kōzō Murashita, japana kantisto-gitaristo, konata de romantikaj amkantoj (n. 1953)
- 2007: Chris Benoit, kanada spektakla luktisto (n. 1967)
- 2008: Leonid Hurwicz, pola judo, usona ekonomikisto kaj matematikisto, okupiĝanta i.a. pri ludoteorio, laŭreato de Nobel-premio pri ekonomiko (n. 1917)
- 2013: Lajos Rafi, rumania hungara poeto (n. 1970)
- 2014: Eli Wallach, usona aktoro studinta metodaktoradon (n. 1915)
- 2018: Paulo Amorim Cardoso, brazila profesoro, aktivulo de Esperanto-movado en Cearao, delegito de UEA, kunkreinto de logozofio (n. 1921)
- 2021: Benigno Aquino la 3-a, prezidento de Filipinoj (n. 1960)
La 24-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):