From Wikipedia, the free encyclopedia
Kevin Michael RUDD (naskita la 21-an de septembro 1957 en Nambour) estas Aŭstralia politikisto kaj eksa ĉefministro.
Li iĝis la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio je 4-a de decembro 2007 kaj, je 3-a de decembro 2007, iĝis la 26-a ĉefministro de Aŭstralio (elektita la 24-an de novembro 2007). Je 2010, li trovis, ke li jam perdis la subtenon el sia partio, kiu elektis Julia Gillard kiel la novan partiestron kaj ĉefministron. Post la nacia elektado en Aŭgusto 2010, Rudd iĝis ministro por fremdaj aferoj.
Dum sia unua tago post la enoficiĝo li ratifis la Protokolon de Kioto.
La 13-an de februaro 2008 Rudd proklamis kiel pardonpetan tagon kaj oficiale, nome de la registaro, petis pardonon de la aŭstraliaj indiĝenoj pro la maljustaĵoj, kiujn ili suferis de koloniigintoj kaj enmigrintoj. Pluraj antaŭuloj liaj rifuzis tian pardonpeton, dirante, ke ili persone ne kulpas. La registaro malakceptis la proponon de la Aŭstraliaj Verduloj por pagi kompenson al la Aborigenoj.
Dum la financa krizo de 2008 Rudd daŭre stimulis la ekonomio fiskale, laŭ kejnsismo. Grandparte pro tio la aŭstralia ekonomia ne iris en recesion, kiam la ekonomioj de multaj aliaj landoj malkreskis dum 2008 kaj 2009. La IMF kaj la OECD subtenis tiun stimuladon fiskalan, sed la plualtigitaj federalaj ŝuldoj estis konsideritaj de la amaskomunikilaro kiel nerespondeco.[1]
Julia Gillard ĉefe daŭrigis tiun ekonomian politikon.
Rudd longtempe oponis leĝdoni por samseksa geedzeco, kvankam li forigis kelkajn leĝojn diskriminaciajn kontraŭ samseksemuloj.
Je majo 2013 li anoncis ke li ŝanĝis sian opinion kaj subtenis permesi samseksan geedzecon.
Rudd flue parolas la mandarenan ĉinan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.