Protokolo de Kioto

internacia traktato de 1997 From Wikipedia, the free encyclopedia

Protokolo de Kioto

La protokolo de Kioto estas internacia traktato, adoptita en Kioto (Japanio) en 11-an de decembro 1997, kiel aldonaĵo al la UN-a konvencio UNFCCC. La protokolo de Kioto celas bremsi la tutmondan varmiĝon kaj pli ĝenerale klimatŝanĝiĝojn. Ĝi fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj por la subskribintaj landoj. La 16-an de februaro 2005 ĝi ekvalidis, post kiam Rusio ratifikis ĝin fine de la 2005-a jaro. El la ratifikintaj landoj (en februaro 2006 ili estis 161, kun rimarkinda escepto de Usono kaj Aŭstralio) nur tridek ok devos malpliigi siajn forcejgasajn ellasojn ĝis 2012 kompare al la nivelo de 1990.

Thumb
Landoj kiuj ratifikis la protokolon (verda)
Rapidaj faktoj naturprotekta protokolo, Aŭtoroj ...
protokolo de Kioto al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
Thumb
naturprotekta protokolo
Aŭtoroj
AŭtoroUnuiĝintaj Nacioj
Lingvoj
Lingvoangla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa
Eldonado
Eldondato10-a de decembro 1997
vdr
Fermi

Aŭstralio je la 3-a de decembro 2007 ratifikis la traktaton, sed Usono en 2001 eĉ retiris sian subskribon kaj rifuzis la ratifikadon.

Vidu ankaŭ

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.