La 21-a de septembro estas la 264-a tago de la jaro (la 265-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 101 tagoj restas.
Je la 21-a de septembro okazis, interalie:
- 37: Imperiestro Kaligulo estis anoncita de Romia Senato patro de hejmlando
- 1170: Normandoj konkeris Dublinon
- 1217: Livonia Frataro invadis Baltion - batalo de Viljandi (Estonio)
- 1433: Malvenko de husmovado en batalo de Hiltersried (Bavario)
- 1457: Germanio: Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fondita
- 1451: Al judoj en Nederlando oni ordonis porti identigilon sur la vestaĵoj
- 1520: Sulejmano la 1-a iĝis sultano kaj kalifo de Konstantinopolo
- 1551: Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika fondiĝis
- 1620: Bohemia ribelo: imperia armeo gvidata de Baltasaren Marradas komencis sieĝi Třeboň
- 1676: Inocento la 11-a iĝis papo
- 1776: En la usona subŝtato Delavaro oni konstitucie malpermesis sklavecon
- 1776: Granda Incendio de Novjorko detruis kvaronon de la urbo - eksplodinta nokte de la 21-a/22-a de septembro
- 1792: Proklamo de la abolicio de la reĝeco: Ludoviko la 16-a estis formale detronigita de la franca Nacia Konvencio - Unua Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1793: Kun malfermo de banejo en Heiligendamm la urbo iĝis unua germana marbanejo
- 1810: Venezuelo: en Merido fondiĝis Universitato de Andoj
- 1812: Krimeo: Nikita botanika ĝardeno fondita
- 1818: Britaj kolonioj: britoj malfondis Marathan Imperion en Barato
- 1818: Germanoj fondis unuan setlejon en suda Kaŭkazio
- 1823: Esoterismo: laŭ usona viziulo Joseph Smith vizitis lin profeto Moroni - bazo por la Libro de Mormono
- 1869: Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno, konstruita de Gottfried Semper, estis detruita en incendio
- 1887: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Justicio
- 1901: Pollando: imperiestro Francisko Jozefo la 1-a donis urborajton al pli ol 670-jara vilaĝo Jaworzno
- 1914: Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: en Rigo komenciĝis pacaj interparoloj kun venkitaj bolŝevikoj
- 1921: En germana urbo Oppau (nun antaŭurbo de Ludwigshafen) okazis eksplodo en kemia konzerno BASF - 561 personoj pereis kaj pli ol 2000 vundiĝis
- 1924: Stefan Żeromski finis laboron pri la romano Antaŭprintempo
- 1928: Kvartaga striko de 10 mil lodzaj teksistoj komenciĝis en Pollando
- 1930: Germana inĝeniero Johann Ostermeyer ekproponis patenton pri fulmlumilo por fotistoj
- 1931: Brita pundo retiriĝis de la orbazo
- 1933: Germanio: en Leipzig komenciĝis proceso pri la incendio de Reichstag
- 1937: Angla verkisto John Ronald Reuel Tolkien eldonis La Hobiton
- 1937: Ŝtata funebro de la prezidento de Ĉeĥoslovakio Tomáš Garrigue Masaryk
- 1938: Senditoj de Britio kaj Francio ultimate deziras, ke prezidento Edvard Beneš ŝanĝu sian negativan respondon al la anglofranca noto, la registaro, aliflanke, konsentis cedi Sudetojn al Germanio
- 1939: Soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis Pinsk kaj konkeris Kovel (nun en Volina provinco); sukcesa dutaga kontraŭstaro al sovetaj invadintoj en Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi ĉirkaŭ 300 urbodefendantojn ekde la 16-a vivjaro; Lvovo redoniĝis al la Ruĝa Armeo; germana-pola milito: defendo de Palmiry komenciĝis; de Varsovio oni evakuis 178 diplomatojn kaj 1200 fremdlandanojn; germanoj fermis sieĝo-ringon ĉirkaŭ Varsovio; Gestapo fermis agadon de la Universitato de Poznań; en Moskvo oni subskribis germanan-sovetan armean protokolon pri divido de teritorioj; decidiĝis transloki ĉiujn ciganojn de centra Eŭropo, ĉirkaŭ 30 mil personoj, al teritorio de venonta Ĝenerala Gubernio
- 1940: Germana okupado de Pollando: de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun 1 705 personoj; pola generalo Stanisław Maczek post fuĝo de Francio alvenis al Britio; Luftwaffe komencis ataki aviadajn fabrikojn
- 1941: Orienta Fronto: en Ukrainio germana 52-a Armea Korpuso okupis Krsnohrad (Ĥarkiva provinco)
- 1942: Sovetaj bombaviadiloj nokte de la 20-a/21-a de septembro bombis Varsovion; germanoj likvidis geton en Wieruszów; en Varsovia geto pli ol 250 mil judojn forportiĝis al ekstermejo Treblinka, 11 mil direktiĝis al diversaj laborlokoj kaj surloke ili pafekzekutis 6 mil, de Suchedniów al Treblinka ili forveturigis ĉirkaŭ 4,5 mil judojn; testoflugo de la usona strategia bombaviadilo Boeing B-29 Superfortress
- 1943: Dum germana evakuo de haveno Bastia pola submarŝipo "Dzik" (Apro) sinkigis 2 transport-ŝipojn, unu trenŝipon, kaj 7 boatojn por rapidaj albordiĝoj; Grekio: en la masakro de Kefalonio Germana Armeo komencis sur la insulo ekzekuton de 5 mil italaj soldatoj
- 1944: Ribelo de Varsovio: kvartalo Marymont ĉesis batali — germanoj eksplodigis malliberejon Pawiak kun virinoj; la lasta alianca aviadila helpo super Varsovio kaj ĉirkaŭaĵo - multaj pilotoj pereas.
- 1957: Olavo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio.
- 1964: Malto fariĝis sendependa de Britio.
- 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj.
- 1971: Barejno, Butano kaj Kataro aniĝis al UN.
- 1971: En Pollando komenciĝis proceso kontraŭ membroj de la plej granda kontraŭkomunisma konspira organizaĵo "Ruch", aginta en la jaroj 1965-1970.
- 1976: Sejŝeloj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj.
- 1976: En Vaŝingtono ĉilia politikisto Orlando Letelier estis murdita de sekretaj servoj de Augusto Pinochet.
- 1980: Senkomunismigo: Pola Radio laŭ aprobo de la aŭtoritatoj disaŭdigis meson, post 41-jara paŭzo — plenumo de unu el 21 postuloj de "Solidareco".
- 1981: Belizo (Brita Honduro) fariĝis sendependa de Britio.
- 1984: Brunejo aniĝis al UN.
- 1990: Itala juĝisto Rosario Livatino estis murdita de mafio.
- 1991: Kadre de la disfalo de Sovetunio per 99% de voĉdonoj en referendumo Armenio fariĝis sendependa.
- 1993: Rusio: Prezidanto Boris Jelcin malfondis per dekreto Kongreson de Popolaj Deputitoj — komenco de la konstitucia krizo en Rusio.
- 1996: Leĝo pri protekto de geedzeco estis aprobita de Usona Kongreso, malpermesante federacian agnoskon de samseksaj edzeco kaj edzineco, permesante al subŝtatoj adopti ajnan edzecan difinon laŭ sia elekto.
- 1999: Tajvano: tertremo en Ĉiĉio, centre de la insulo
- 2004: Kaliningrada provinco (Rusio): tertremo sentebla en Pollando (la plej granda en ties historio), Ĉeĥio, Litovio, Belorusio kaj Rumanio
- 2004: En Dubajo oni komencis konstrui nubskrapulon Burĝ Ĥalifa.
- 2004: Nacia Muzeo de Amerikaj Indianoj fondiĝis en Vaŝingtono.
- 2009: Faligita kaj forigita de Honduro prezidanto Manuel Zelaya sekrete revenis al la ĉefurbo Tegucigalpo, kie li kaŝiĝis en la ambasadejo de Brazilo.
- 2011: Post 31 jaroj usona rok-muzika grupo R.E.M. malfondiĝis.
- 2013: En Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, somaliaj teroristoj de grupiĝo Al Ŝabab eniris komercan centron prenante ostaĝojn - la krizo daŭris ĝis la 24-a de septembro, kiam la centro estis rekonkerita, 71 personoj pereis kaj 175 vundiĝis
- 2014: Papo Francisko vizitis dum 11 horoj la ĉefurbon de Albanio - Tiranon
- 2015: Somalio: dekkelkaj personoj pereis en registara kvartalo de la ĉefurbo Mogadiŝo, rezulte de eksplodo de bombaŭto
- 2019: Tertremo skuis la albanan havenon de Duraso — 49 homoj estis vunditaj en la ĉefurbo Tirano
- 2022: 210-a tago de Invado de Rusio en Ukrainion
- 2023: Maŭzoleo de Martirologio de Polaj Vilaĝoj en Michniów (distrikto Skarżysko): komenco de scienca konferenco pri la temo
- 1154: Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, infantino de Kastilio kaj reĝino de Aragono (m. 1208)
- 1328: Imperiestro Hongvuo, ĉina fondinto kaj la unua imperiestro de Dinastio Ming (m. 1398)
- 1415: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, unua el dinastio Habsburgoj (m. 1493)
- 1452: Girolamo Savonarola, itala religia reformisto, sanktulo de anglikanismo kaj mariavitismo, ekzekutita (m. 1498)
- 1568: Salome Alt, konkubino de la salburga ĉefepiskopo kaj princo Wolf Dietrich (m. 1633)
- 1640: Filipo de Francio, duko de Orleano (m. 1701)
- 1689: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato, komandanto de pola armeo (m. 1771)
- 1727: Péter Zöld, hungara romkatolika pastro, historiisto (m. 1795)
- 1758: Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, franca orientalisto, tradukisto, verkisto, sekretario de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (m. 1838)
- 1784: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto (m. 1858)
- 1791: István Széchenyi, hungara grafo, fondinto de Hungara Scienca Akademio, entreprenisto, konstruisto de la Széchenyi-Ĉenponto (m. 1860)
- 1792: Johann Peter Eckermann, germana verkisto kaj sekretario de Goethe (m. 1854)
- 1792: Hieronymus von Bayer, germana juristo kaj profesoro (m. 1876)
- 1792: Matthäus Zell, franca teologo kaj reformisto, rektoro de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (m. 1854)
- 1817: Sándor Gaál, hungara honvedgeneralo (m. 1871)
- 1825: Franz Pfanner, aŭstra misiisto (m. 1909)
- 1840: Murad la 5-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1904)
- 1842: Abd-ul-Hamid la 2-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1918)
- 1853: Heike Kamerlingh Onnes, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de superkonduktiveco (m. 1926)
- 1860: Hugó Preisz, hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1940)
- 1860: Gustav Leutelt, germanlingva verkisto kaj pedagogo (m. 1947)
- 1866: H. G. Wells, brita verkisto (m. 1946)
- 1868: Eduard Norden, germana filologo (m. 1941)
- 1869: Carlo Airoldi, itala laboristo, maratonisto (m. 1929)
- 1872: Henry Tingle Wilde, angla oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1874: Gustav Holst, angla komponisto, trombonisto, pedagogo (m. 1934)
- 1874: János Jabloniczky, hungara advokato, parlamenta deputito, viktimo de soveta gulago (m. ĉ. 1950)
- 1886: József Lestyán, hungara arthistoriisto (m. 1952)
- 1888: Martin Benka, slovaka pentristo kaj grafikisto, titolita nacia artisto, desegninta serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkinta kelke da esperantlingvaj rakontoj, pentrinta portreton de L.L. Zamenhof (m. 1971)
- 1891: Karl Minor, angla reklamisto kaj eldonisto, esperantisto, membro de Lingva Komitato, redaktoro de "La Gajulo", tradukisto de la dramo Natan la Saĝulo (m. 1946)
- 1894: Blanka Péchy, hungara aktorino, verkistino, profesoro (m. 1988)
- 1895: Sergej Jesenin, rusia, soveta poeto (m. 1925)
- 1895: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (m. 1936)
- 1896: Franz Karl Franchy, rumana-aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1972)
- 1902: Luis Cernuda, hispana poeto kaj literatura kritikulo, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1963)
- 1902: Ruhollah Ĥomejni, islama klerikulo kaj gvidanto de la Irana Revolucio de 1978 (m. 1989)
- 1902: Toyen, ĉeĥa pentristino, skizistino, ilustristino, membro de superrealisma movado (m. 1980)
- 1904: Gerő Buzás, hungara verkisto (m. 1987)
- 1905: István Incze, rumania hungara pentristo (m. 1978)
- 1910: József Balla, rumania hungara pentristo (m. 1991)
- 1912: Lajos Szabó, hungara dramverkisto (m. 1983)
- 1917: Zoltán Ander, rumanihungara kuracisto (m. 1994)
- 1919: Kwame Nkrumah, unua prezidento de Ganao (m. 1972)
- 1920: Leonid Vladimirski, soveta, rusia grafikisto (m. 2015)
- 1921: Chico Hamilton, usona ĵaza drumisto (m. 2013)
- 1926: Donald A. Glaser, usona Nobelpremiita fizikisto inventinta bobelkameron (m. 2013)
- 1928: Édouard Glissant, franca verkisto de karibea pensado kaj kulturo (m. 2011)
- 1929: Sándor Kocsis, hungara futbalisto (m. 1979)
- 1929: Ferenc Puskás, rumania hungara fizikisto, universitata profesoro
- 1931: Magda Bunta, rumania hungara historiistino (m. 1995)
- 1934: Leonard Cohen, kanada bardo kaj poeto (m. 2016)
- 1941: Ferenc Kerek, rumania hungara kemiisto
- 1944: Steve Beshear, usona politikisto
- 1946: Moritz Leuenberger, prezidento de Svislando
- 1947: Stephen King, usona horora verkisto
- 1950: Bill Murray, usona aktoro
- 1951: Aslan Masĥadov, ĉeĉena politikisto, stabestro, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, partizano, teroristo serĉita tutmonde, mortigita de rusiaj sekretaj servoj (m. 2005)
- 1952: Anneliese Michel, germana studentino, ekzorcata (m. 1976)
- 1954: Abe Shinzo, ĉefministro de Japanio 2006-2007 kaj 2012-2020 (m. 2022)
- 1955: Mika Kaurismäki, finna kino-reĝisoro
- 1957: Kevin Rudd, ĉefministro de Aŭstralio
- 1961: Nancy Travis, usona aktorino
- 1965: Cheryl Hines, usona aktorino
- 1972: Levente Szente B., rumania hungara poeto, ĵurnalisto
- 1983: Ágnes Kosza, rumania hungara violistino
- -19: Vergilio, latina poeto, aŭtoro de la epopeo "Eneado", enestanta en esperantlingva Antologio Latina (n. -70)
- 687: Konono, papo, arestita kaj deportita (n. nekonata)
- 1327: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio kaj princo de Kimrujo kiel la unua angla nobelo (n. 1284)
- 1481: Bartolomeo Sacchi, itala soldato, verkisto kaj bibliotekisto de Vatikana Biblioteko (n. 1421)
- 1520: Viktorin Kornel, ĉeĥa humanisto kaj tradukisto de juraj verkoj, profesoro de la Universitato de Karolo (n. 1460)
- 1558: Karlo la 5-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1500)
- 1576: Gerolamo Cardano, itala kuracisto, matematikisto, inventisto kaj astrologo (n. 1501)
- 1631: Federiko Borromeo, itala ĉefepiskopo de Milano, kardinalo (n. 1564)
- 1699: Giuseppe Sardi, itala arkitekto (n. 1624)
- 1709: Ivan Mazepa, ukraina nobelo kaj diplomato, gvidanto de kozakoj (n. ĉirkaŭ 1644)
- 1832: Walter Scott, skota verkisto kaj poeto (n. 1771)
- 1837: Amália Bezerédj, hungara infanĝardenistino kaj verkistino por infanoj (n. 1804)
- 1837: Georg Ludolf Dissen, germana klasika filologo (n. 1784)
- 1839: Gottfried Weber, germana muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1779)
- 1851: Carl Leberecht Schwabe, germana urbestro kaj politikisto (n. 1778)
- 1860: Arthur Schopenhauer, germana filozofo, reprezentanto de ekstrema pesimismo, influata de budhismo, taoismo kaj vedanto (n. 1788)
- 1866: Karl Ludwig Hencke, germana amatora astronomo (n. 1793)
- 1897: Otto Heyden, germana pentristo (n. 1820)
- 1904: Hinmatujalatkit, ĉefo de la indiana gento de nezpercoj (n. 1840)
- 1905: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto (n. 1840)
- 1933: Mijazaŭa Kenĝi, japana poeto, verkisto de infana literaturo, vegetarano, esperantisto (n. 1896)
- 1937: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto, etnografo, akademiano (n. 1960)
- 1938: Ivana Brlić-Mažuranić, kroata verkistino, poetino, ĵurnalistino, aŭtorino de fabeloj (n. 1874)
- 1939: Tadeusz Jasiński, pola knabo, defendinto de Grodno dum la soveta invado en Pollandon, mortinta kiel "viva ŝildo" sur tanko (n. 1926)
- 1942: Jenő Metzler, hungara bankisto, vicprezidanto de ŝparkasejo (n. 1870)
- 1945: Lőrinc Siklódy, hungara skulptisto ankaŭ de altreliefoj (n. 1876)
- 1947: Heinrich August Luyken, germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, konata de la romano Pro Iŝtar kaj aliaj aventuraj romanoj (n. 1864)
- 1947: Ernst Polak, aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (n. 1886)
- 1954: Mikimoto Kokichi, japana malkovrinto de la perlobredado (n. 1858)
- 1957: Haakon la 7-a, reĝo de Norvegio (n. 1872)
- 1964: Otto Grotewohl, germana politikisto (n. 1894)
- 1975: Miĥas Lynkoŭ, belorusa verkisto kaj tradukisto (n. 1899)
- 1976: Orlando Letelier, ĉilia diplomato, murdita (n. 1932)
- 1976: Géza Vámszer, rumania hungara instruisto, pentristo, etnografo (n. 1996)
- 1977: Adolf Grohmann, aŭstra ŝemidisto kaj arĥeologo (n. 1887)
- 1987: Jaco Pastorius, usona ĵaz-basisto kaj komponisto (n. 1951)
- 1990: Rosario Livatino, itala juĝisto kontraŭbatalanta mafion, murdita, Servisto de Dio (n. 1952)
- 1992: Alajos H. József Tauszik, hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (n. 1904)
- 2002: Kázmér Vajnovszki, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1928)
- 2015: Barna Marosi, hungara ĵurnalisto, redaktoro-publicisto de "Romániai Magyar Szó" (Rumania Hungara Vorto) kaj verkisto (n. 1931)
- 2019: Günter Kunert, germana verkisto (n. 1929)
- 2019: Sigmund Jähn, germana kosmonaŭto (n. 1937)
- 2020: Michael Lonsdale, brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo, apartenanta al karismaj kristanoj (n. 1931)
La 21-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):