La 24-a de septembro estas la 267-a tago de la jaro (la 268-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 98 tagoj restas.
Je la 24-a de septembro okazis, interalie:
- 622: Mohamedo forlasis Mekkon kaj iris al Jatrib (posta Medino) - fino de Heĝiro signanta komencon de la islama tempokalkulo
- 787: Dua koncilio de Niceo komenciĝis
- 1483: En Prago urbestro kaj sep konsilistoj estas forigitaj tra la fenestroj de la Malnovurba Urbodomo kaj Novurba Urbodomo - la dua praga defenestrigo
- 1572: Hispanaj konkistadoroj senkapigis Túpac Amaru, lastan reganton de la Inkaa Imperio
- 1580: Angla navigisto Francis Drake finis ĉirkaŭnavigadon de la terglobo
- 1664: Nederlandanoj transdonis al angloj Novan Amsterdamon (posta Novjorko)
- 1676: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski venkis tatarojn en batalo de Wojniłów dum pola-turka milito 1672-1676
- 1706: Granda Nordia Milito: pactraktato de Altranstädt subskribiĝis - laŭ ĝi Aŭgusto la 2-a cedis polan kronon al Stanislao la 1-a
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: nokte de la 23-a/24-a de septembro Pola Sejmo kunsidanta en ĉeesto de rusia generalo Johann von Rautenfeld en la kastelo de Grodno, ĉirkaŭita de rusa armeo, silente cedis teritorion de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj al Reĝlando Prusio
- 1801: Kartvelio estis aneksita al la Rusia imperio
- 1841: Sultano de Brunejo cedis Saravakon al Britio
- 1846: Meksik-usona milito: generalo Zachary Taylor konkeris Monterejon
- 1852: En Parizo Henri Jules Giffard unuafoje altiĝis al 1800 metroj per propre konstruita aerŝipo kun vapormaŝino trafluginte 27 km
- 1853: Oceanio: Nov-Kaledonio iĝis franca kolonio
- 1877: Batalo de Ŝirojama (apud Kagoŝima) - registaraj trupoj finigis la ribelon de samurajoj, la lasta harakiris
- 1889: Episkopoj de 8 prakatolikaj eklezioj subskribis t.n. Deklaracion de Utreĥto
- 1906: Prezidento de Usono Theodore Roosevelt fiksis la unuan nacian monumenton de Usono – Devils Tower
- 1908 - Unua Ford Modelo T forlasis Ford Motor Company en Detrojto
- 1914: Unua Mondmilito: Cara armeo komencis sieĝon de Fortikaĵo Przemyśl, defendatan de Aŭstrio-Hungario, kiu kapitulacis post preskaŭ ses monatoj
- 1920: Turk-Armena Milito komenciĝis - malvenko de Armena Respubliko
- 1921: En Berlino ekfunkciis unua eŭropa aŭtovojo AVUS
- 1922: Dua Pola Respubliko: unua voĉdonado al Silezia Sejmo okazis en silezia vojevodio
- 1928: Katolika Eklezio en Pollando ŝanĝis nuptan promeson por virinoj, forigante el ĝi fragmenton devigantan la virinon al obeo al viro
- 1929: Registaro de Sovetunio dekretis, ke ekde la 1-a de oktobro enkondukiĝos reformita versio de la kalendaro, en kiu la semajno estos 5-taga, ĉiuj monatoj po 30 tagoj, kaj dum la ceteraj 5 aŭ 6 tagoj estos ferioj intermetitaj kun unu aŭ du certaj monatoj
- 1931: Oni subskribis unuan internacian konvencion limigantan ĉasadon al balenoj
- 1937: Sur Arkta Oceano dum trenŝipado sinkis kun 77 skipanoj brita destrojero HMS Somali, damaĝita 4 tagojn pli frue de germana U-Boot
- 1938: Hispana Enlanda Milito: registaro de la Dua Hispana Respubliko sub premo de la Ligo de Nacioj retirigis internaciajn taĉmentojn de la frontlinio
- 1939: soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis Augustów, Sejny, Hrubieszów, Drohobiĉ kaj Borislav. Germana-pola milito: germana artileria pripafado de Varsovio detruis plurajn oficejojn, historiajn monumentojn, ĉesis labori elektrejo kaj filtrejo; en Włocławek arestiĝis ĉirkaŭ 1000 judojn kaj bruliĝis 2 sinagogoj
- 1940: Tria Regno: premiero de la kontraŭjuda filmo Jud Süß
- 1941: germanaj regantoj en Prusa Silezio ordonis ŝanĝon de slave sonantaj nomoj al personoj, kiuj enskribiĝis en germanan naciecan liston; en Londono oni subskribis Atlantikan Ĉarton; en Britio kreiĝis franca ekzilregistaro, komence kiel Franca Nacia Komitato; komenco de la "infera aŭtuno" aŭ "fajra tornado" - speciala operaco de NKVD por detrui la centron de Kievo, okupitan de germanoj, per sekreta minado de gravaj domoj fare de sovetiaj sabotantoj
- 1942: Operaco Reinhardt: estro de Częstochowa sur publika murafiŝo "avertis nejudan popolon" kontraŭ helpo al judoj forkurintaj de geto, ĉar ilia kaŝigo aŭ nutrigo minacas per danĝero de mortpuno
- 1943: taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis ĉirkaŭ 100 enprizonigitojn de la malliberejo en Biłgoraj
- 1944: Ribelo de Varsovio: ribelantoj forlasis kvartalon Czerniaków, la plej forte defendatan kvartalon, kie germanoj murdis 200 vunditojn, grandaj perdoj ambaŭflanke; Mezurbo kaj norda Żoliborz estas la lastaj rezistocentroj
- 1945: Slovakio: kontraŭjuda tumulto en Topoľčany
- 1946: Ĉina flugkompanio Cathay Pacific fondiĝis en Honkongo
- 1948: Japana konzerno de veturiloj Honda fondiĝis - komence ĝi produktis mopedojn
- 1950: Operaco Magia Tapiŝo komenciĝas - translokiĝo de jemenaj judoj al Israelo
- 1955: Nacia himno de Belorusio Ni, belorusoj ricevis oficialan statuson
- 1957: En Barcelono oni malfermis stadionon Camp Nou, la plej grandan en Eŭropo
- 1958: Ŝtatestro de Pollando Władysław Gomułka lanĉis sloganon konstrui 1000 lernejojn por jarmilo de la pola ŝtato
- 1959: Romano La lada tambureto de Günter Grass aperis
- 1960: Unua usona aviadila ŝipo surakviĝis kiel atomŝipo
- 1964: Komisiono Warren transdonis sian raporton al la prezidento de Usono kun konkludo, ke Lee Harvey Oswald agis sole dum la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
- 1968: Usona televidstacio CBS ekdissendis novaĵan programeron 60 Minutoj pri la plej gravaj eventoj. Svazilando aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: De Luno revenis soveta kosmosondilo Luna 16, alvenante kun 101 gramoj da lunaj rokoj
- 1973: Portugala kolonia imperio: Gvineo Bisaŭa, antaŭa Portugala Gvineo, proklamis sendependecon kaj samtage oficialigis sian flagon
- 1980: Al Vojevodia Juĝejo en Varsovio oni donis proponon pri registro de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"
- 1986: Premiero de filmo La nomo de la rozo, reĝisorita de Jean-Jacques Annaud
- 1990: Germana Demokratia Respubliko forlasis Varsovian Traktaton
- 1993: Norodom Sianuk refoje iĝis reĝo de Kamboĝo
- 1998: Testoflugo de la rusia flugboato Be-200, destinita interalie por kontraŭincendiaj taskoj
- 2005: Uragano Rita ekbatis usonajn subŝtatojn Teksason kaj Luizianon
- 2008: Aso Taro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2009: Prezidento Lech Kaczyński, kiel unua polo, malfermis la Novjorkan Borson. En Anglio oni anoncis trovon de la trezoro de Staffordshire
- 2010: Malfermo de la subtera muzeo sub Ĉefa Bazarejo en Krakovo
- 2013: Pollingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj
- 2014: Marsa Veturilo, lanĉita de Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado, eniris orbiton de Marso
- 2015: Haĝo: dum pilgrimado al Mekko okazis paniko – 2431 pilgrimoj estis piedpremitaj kaj 934 vundiĝis
- 2016: Budapeŝta eksplodo kontraŭ du hungaraj policanoj, kiuj travivis
- 2017: Sobrec-Tago en Pollando, iniciatita de Katolika Eklezio kaj realigita de Sekulara Organizaĵaro por Sobreco kune kun finiĝanta Nacia Sobrec-Kongreso kaj pli frua daŭranta kampanjo
- 2018: Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado: Pollando forlasinta leviĝantajn merkatojn, post 10 jaroj, kiel la unua el Mez-Orienta Eŭropo, aliĝis al 25 landoj kun la plej evoluintaj ekonomioj
- 2022: 213-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion
- 15: Vitelio, romia imperiestro (m. 69)
- 1473: Georg von Frundsberg, germana kondotiero kaj soldulo serve de Habsburgoj (m. 1528)
- 1501: Gerolamo Cardano, itala matematikisto, astrologo, inventisto de kardan-krado (m. 1576)
- 1564: William Adams, angla navigisto, konsilisto de Tokugawa Ieyasu, ricevinto de la titolo samurajo (m. 1620)
- 1568: Ferenc Wathay, hungara komponisto, pentristo (m. nekonata)
- 1583: Albrecht von Wallenstein, ĉeĥa militisto kaj politikisto (m. 1634)
- 1625: Johan de Witt, nederlanda politikisto, kontraŭulo de monarkiismo, murdita (m. 1672)
- 1717: Horace Walpole, brita politikisto kaj verkisto (m. 1797)
- 1739: Grigorij Potjomkin, rusa feldmarŝalo, konfidulo kaj favorato de rusa imperiestrino Katerina la 2-a (m. 1791)
- 1798: Johann Jakob Leitzmann, germana teologo kaj numismatikisto (m. 1877)
- 1801: Miĥail Ostrogradskij, rusia matematikisto, kunaŭtoro de diverĝenca teoremo kaj kunfondinto de la Peterburga matematika skolo (m. 1862)
- 1817: Ramón de Campoamor, hispana poeto, filozofo (m. 1901)
- 1821: Cyprian Norwid, pola poeto, dramisto, skulptisto, pentristo kaj filozofo (m. 1883)
- 1856: Ludwik Waryński, pola socialista aganto, aŭtoro de esperantigita poemo Katenmazuro, publikigita en Proletaria Kantaro (m. 1889)
- 1861: Walter Simons, germana juristo, vicprezidento de Vajmara Respubliko (m. 1937)
- 1878: Charles-Ferdinand Ramuz, svisa verkisto franclingva (m. 1947)
- 1884: İsmet İnönü, ĉefministro kaj prezidento de Turkio (m. 1972)
- 1891: Hendrik Adamson, estona instruisto, Esperanto-verkisto publikiganta en "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "Norda Prismo" kaj enestanta en antologio Dekdu Poetoj (m. 1946)
- 1896: F. Scott Fitzgerald, usona verkisto (m. 1940)
- 1896: Albert Vass, hungara pentristo (m. 1969)
- 1896: Elsa Triolet, franca verkistino (m. 1970)
- 1897: István Sinka, hungara poeto (m. 1969)
- 1898: Howard Walter Florey, aŭstralia Nobelpremiita kemiisto kaj farmakologo, kunekstraktinto de penicilino (m. 1968)
- 1902: Ruhollah Ĥomejni, ŝijaisma ajatolo, plej supera gvidanto de Irano (m. 1989)
- 1903: Dimitrij Sneĵko, belorusa kuracisto, estrarano de la SEU, aŭtoro de Esperanto-vortaroj, kunlaboranto de "Sennaciulo" (m. 1957)
- 1905: Imre Hajós, rumania hungara pentristo (m. 1977)
- 1905: Severo Ochoa, hispana biokemiisto kaj genetikisto, kunricevinto de Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro esploro de RNA (m. 1993)
- 1907: Erzsi Palotai, hungara deklamistino, verkistino (m. 1988)
- 1910: István Vas, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 1991)
- 1911: Konstantin Ĉernenko, ŝtatestro de Sovetunio (m. 1985)
- 1914: Andrzej Panufnik, pola komponisto kaj dirigento (m. 1991)
- 1914: Jiří Kolář, ĉeĥa poeto, dramaturgo, tradukisto (m. 2002)
- 1915: Ferenc Bedő, hungara aktoro (m. 1989)
- 1918: Hieronim Dekutowski, pola partizana komandanto de Enlanda Armeo, murdita (m. 1949)
- 1919: Gyula Borbándi, hungara ĵurnalisto, verkisto, literaturhistoriisto (m. 2014)
- 1923: Raoul Bott, hungara matematikisto kaj fizikisto (m. 2005)
- 1923: Ziemowit Fedecki, pola slavistikisto (m. 2009)
- 1932: László Szabó, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1936: Jim Henson, usona marionetisto kaj reĝisoro (m. 1990)
- 1936: Gerard Głuchowski, pola filozofo, jogano kaj esotera pentristo, scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublin
- 1940: Friederike Zaisberger, aŭstra historiistino kaj arkivestrino (m. 2019)
- 1941: Elemér Zágoni, rumania hungara apotekisto
- 1941: Linda McCartney, usona fotistino kaj muzikistino (m. 1998)
- 1948: Péter Zirkuli, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto
- 1949: Pedro Almodóvar hispana reĝisoro kaj scenaristo
- 366: Libero, papo, ortodoksa sanktulo kaj de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ekziligito
- 768: Pipino la pli juna, franka majordomo, reĝo de frankoj (n. 714)
- 1046: Sankta Gerardo, unua hungara episkopo, murdita (n. 980)
- 1143: Inocento la 2-a, papo kunvokinta la Duan Lateranan koncilion
- 1180: Manuelo la 1-a Komneno, bizanca imperiestro (n. 1118)
- 1230: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (n. 1171)
- 1459: Eriko de Pomerio, skandinavia reĝo (n. ĉirkaŭ 1381)
- 1494: Poliziano, itala humanisto (n. 1454)
- 1541: Paracelsus, germana kuracisto, mistikulo, filozofo, patro de la moderna medicino (n. 1493)
- 1545: Albrecht von Brandenburg, germana kardinalo (n. 1490)
- 1572: Túpac Amaru, reĝo de inkaoj, lasta reganto de la Inkaa imperio, murdita (n. 1545)
- 1621: Jan Karol Chodkiewicz, pola militisto, hetmano de Grandprinclando Litovio (n. 1560)
- 1646: Duarte Lobo, portugala komponisto (n. ĉirkaŭ 1565)
- 1753: Georg Gebel, germana komponisto kaj muzikisto (n. 1709)
- 1834: Petro la 1-a, imperiestro de Brazilo kaj de Portugalio (n. 1798)
- 1864: Szevér Reviczky, hungara ĵurnalisto, tradukisto (n. 1840)
- 1881: Heinrich Ludolf Ahrens, germana klasika filologo kaj pedagogo (n. 1809)
- 1914: İsmail Gaspıralı, krime-tatara socia aganto, kleriganto kaj verkisto (n. 1851)
- 1914: Péter Szabó, hungara matematikisto (n. 1867)
- 1920: Peter Carl Fabergé, rusia oraĵisto kaj juvelisto (n. 1846)
- 1920: Inessa Armand, franca kaj rusia komunistino kaj revoluciulino, amatino de Lenin (n. 1874)
- 1924: Ödön Klein, hungara ĵurnalisto kaj presoficejestro (n. 1853)
- 1933: Bruno Pontecorvo, itala nuklea fizikisto, okupiĝanta pri partikla fiziko kaj neŭtrinoj (n. 1913)
- 1938: Jolán Simon, hungara dadaisma deklamistino, aktorino (n. 1885)
- 1939: Carl Laemmle, usona filmproduktoro (n. 1867)
- 1940: Béla Iványi-Grünwald, hungara pentristo (n. 1867)
- 1945: Hans Geiger, germana fizikisto, kunkreinto de la kalkulilo Geiger (n. 1882)
- 1949: György Pálffy, hungara generalo, komunisto kaj kontraŭfaŝisto, ekzekutita (n. 1949)
- 1968: Benedek Banner, hungara arkeologo kaj etnografo (n. 1884)
- 1974: Ferenc Czeyda-Pommersheim, hungara kuracisto (n. 1891)
- 1986: Elemér Lakó, hungara lingvisto kaj bibliotekisto, persekutata (n. 1929)
- 1989: Elli Nikodémusz, hungara tradukistino (n. 1923)
- 1991: Theodor Seuss Geisel (pseudonime: D-ro Seuss), usona verkisto kaj ilustristo de porinfana literaturo (n. 1904)
- 1994: Otto F. Walter, svisa verkisto (n. 1928)
- 2004: Françoise Sagan, franca verkistino (n. 1935)
- 2015: Ellis Kaut, germana verkistino (n. 1920)
La 24-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):