Severo OCHOA de Albornoz [oĉOa] (Luarko, 24-an de septembro 1905 - Madrido, 1-an de novembro 1993) estis hispana sciencisto, ŝtatigita usonano en 1956. En 1959 li ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino, kune kun la usonano Arthur Kornberg.[1]
Li interesiĝis por biologio, kaje centriĝis en la studo de la energia metabolo, kun speciala atento al la fosforiligitaj molekuloj.[2] Li studis en Glasgovo kaj Berlino.
En 1930 li revenis al Madrido por finigi sian doktorigan disertacion, kiun li defendis samjare. En 1931 li edziĝis al Carmen García Cobián kaj estis nomumita helpoprofesoro de Juan Negrín, sia ĉefa apogo antaŭ la scienceduka instanco Junta de Ampliación de Estudios por kompletigi sian postdoktorigan edukon. En la London National Institute for Medical Research,li laboris kun sir Henry Dale en la studo de la vitamino B1, de la enzimo glioksalazo. Tiuj studoj estis la eko de grava intereso al la studo de la enzimoj kiu pluis ĉe dum lia tuta vivo, kaj okazigis revolucion en la studo de la intermeza metabolo.[3]