From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (angle American Academy of Arts and Sciences, ofte konataj kiel la American Academy (Usona Akademio)) estas unu el la plej aĝaj kaj la plej multe prestiĝaj honoraj socioj kaj gvida centro por strategiesplorado en Usono. Elekto al la akademio estas konsiderita unu el la plej altaj honoroj de la nacio ekde ĝia fondo dum la Usona Revolucio fare de John Adams, John Hancock, James Bowdoin, kaj aliaj fakul-patriotoj kiuj kontribuis elstare al la establado de la nova nacio, ĝia registaro, kaj ĝia konstitucio.[1]
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj | ||
---|---|---|
erudicia societo akademia eldonejo neprofitcela organizaĵo | ||
moto | Sub Libertate Florent | |
Informoj | ||
fondodato | 4-a de majo 1780 | |
fondinto(j) | John Adams • James Bowdoin vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 22′ 51″ N, 71° 6′ 37″ U (mapo)42.3808-71.1103 | |
lando | Usono | |
urbo | Kembriĝo | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Laurie L. Patton (en) (2025–) David W. Oxtoby (en) (2019–2024) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) vd | |
| ||
Hodiaŭ la akademio estas ŝarĝita je duobla funkcio: elekti al membreco la plej bonajn mensojn kaj la plej multajn influajn gvidantojn, tiritajn de scienco, studentaro, negocoj, publikaj aferoj, kaj artoj, de ĉiu generacio, kaj fari strategistudojn en respondo al la bezonoj de socio. Gravaj akademiaj projektoj nun temigis altedukon kaj esploradon, homsciencon kaj kultursciencojn, sciencajn kaj teknologiajn progresojn, politikon, populacion kaj la medion, kaj la socian bonfarton de infanoj. Dædalus, nome la kvaronjara gazeto de la akademio, estas vaste rigardita kiel unu el la gvidaj intelektaj ĵurnaloj de la mondo.
La akademio estas ĉefsidejita en Kembriĝo (Masaĉuseco).
Ĉartanoj de la akademio estis Samuel Adams, John Adams, John Bacon, James Bowdoin, Charles Chauncy, John Clarke, David Cobb, Samuel Cooper, Thomas Cushing, Nathan Cushing, William Cushing, Tristram Dalton, Francis Dana, Samuel Deane, Perez Fobes, Caleb Gannett, Henry Gardner, Benjamin Guild, John Hancock, Joseph Hawley, Edward Augustus Holyoke, Ebenezer Hunt, Jonathan Jackson, Charles Jarvis, Samuel Langdon, Levi Lincoln, Daniel Little, Elijah Lothrup, John Lowell, Samuel Mather, Samuel Moody, Andrew Oliver, Joseph Orne, Theodore Parsons, George Partridge, Robert Treat Paine, Phillips Payson, Samuel Phillips, John Pickering, Oliver Prescott, Zedekiah Sanger, Nathaniel Peaslee Sargeant, Micajah Sawyer, Theodore Sedgwick, William Sever, Stephen Sewall, David Sewall, John Sprague, Ebenezer Storer, Caleb Strong, James Sullivan, John Bernard Sweat, Nathaniel Tracy, Cotton Tufts, James Warren, Samuel West, Edward Wigglesworth, Joseph Willard, Samuel Williams, Abraham Williams, Nehemiah Williams, kaj James Winthrop.
De la komenco, la membreco, nomumita kaj elektita fare de kunuloj, inkludis ne nur sciencistojn kaj akademiulojn sed ankaŭ verkistojn kaj artistojn same kiel reprezentantojn de la plena vico da profesioj kaj la publika vivo. Dum la historio de la akademio, 10,000 uloj estis elektitaj, inkluzive de tiaj famuloj kiaj John Adams, Thomas Jefferson, John James Audubon, Joseph Henry, Washington Irving, Josiah Willard Gibbs, Augustus Saint-Gaudens, Robert Oppenheimer, Willa Cather, T. S. Eliot, Edward R. Murrow, Jonas Salk, Eudora Welty, kaj Duke Ellington.
Eksterlandaj honoraj membroj estis Leonhard Euler, la Markizo de La Fayette, Alexander von Humboldt, Leopold von Ranke, Charles Darwin, Otto Hahn, Jawaharlal Nehru, Pablo Picasso, Galina Ulanova, Werner Heisenberg, Alec Guinness kaj Sebastião Salgado.
Astronomo Maria Mitchell estis la unua virino elektita al la akademio, en 1848.
La aktuala membreco ampleksas pli ol 4,000 ulojn kaj eksterlandajn honorajn membrojn en la nomlisto, inkluzive de pli ol 250 nobel-premiitoj laŭ fako kaj pli ol 60 gajnintoj de Premio Pulitzer.
La aktuala membreco estas dividita en kvin klasojn kaj dudek kvar sekciojn.
Klaso I - Matematika kaj Fizikaj Sciencoj
Klaso II - Biologiaj Sciencoj
Klaso III - Sociaj Sciencoj
Klaso IV - Artoj kaj Beletroj
Klaso V - publikaj aferoj, komerco, kaj administracio
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.