Remove ads
3-a prezidento de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas JEFFERSON [TO-mas ĜEF-er-sen], la tria Prezidanto de Usono, naskiĝis la 13-an de aprilo 1743 en la kantono Goochland, Virginio. Li mortis 83-jaraĝa, la 4-an de julio 1826, je la 50-a naskiĝtago de Usono, en sia domo en Monticello, Virginio, pro kronika reŭmatismo kaj pligrandiĝinta prostato.
Jefferson, kun kvar aliaj homoj, verkis la Usonan Deklaron de Sendependeco en 1776. Li estis usona ministro en Francio en 1785. Li estis vicprezidento en la administrado de Adams (1797-1801). Li estis ruĝhara kaj tre alta. Religie, li estis Deisto. Martha Wayles Skelton estis lia edzino.
Dum lia administrado (1801-1807) okazis;
Post la aĉeto de la Luiziana Teritorio, li sendis la ekspedicion de Lewis kaj Clark por esplori la novan teritorion.
En mono Jefferson estis libera aŭ senprudenta, do li akumulis grandajn ŝuldojn. Pro liaj ŝuldoj, li vendis sian grandan bibliotekon al la Kongreso. Tiu estis la semo de la Biblioteko de Kongreso, nun tre granda biblioteko en Vaŝingtono.
Jefferson estis bienisto kaj posedis sklavojn, kiujn li liberigis en sia testamento. Unu el liaj sklavinoj estis Sally Hemings, kun kiu li havis gefilojn post la morto de sia edzino. Studo pri la DNA de iliaj posteuloj ŝajnas pruvi la amoron inter Hemings kaj Jefferson.
La bildo de Jefferson estas sur la dudekona dolara monero (la nickel). Sur la inversa flanko de la monero estas Monticello, lia domo.
Jefferson ankaŭ estis arkitekto kaj inventisto. Li estis alte klerigita.
Jefferson verkis kelkajn librojn. Li verkis libron pri Virginio, pri kiu li grande fieris. Li ankaŭ redaktis ian evangelion, kiu unuigis la kvar evangeliojn de la Biblio sed ankaŭ forviŝis la miraklojn de Jesuo kaj la teologion de liaj sekvintoj kiun Jefferson ne ŝatis. Al Jefferson, Jesuo Kristo estis homo tre saĝa, sed li certe ne estis Dio, tial la raportoj pri mirakloj estis laŭ li memevidentaj aldonaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.