La 1-a de junio estas la 152-a tago de la jaro (la 153-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 213 tagoj restas.
Je la 1-a de junio okazis, interalie:
- 193: Romia Senato: romia imperiestro Didio Juliano estis murdita de pretorgvardianoj
- 987: Hugo Kapeto estis elektita kaj kronita kiel reĝo de frankoj
- 1204: Kapitulaco de Rueno, kiu falis en la manojn de Filipo la 2-a, alvenigis Normandion al sino de la Reĝlando Francio
- 1215: Ĝingis-Ĥano konkeris kaj bruligis Pekinon kun 350 mil loĝantoj
- 1235: Pollando: Gubin iĝis urbo
- 1252: Alfonso la 10-a iĝis reĝo de Kastilio kaj Leono
- 1259: Ĉeĥio: en Vyšší Brod fondiĝis monaĥejo
- 1307: La urbo Buda estis transformita laŭ lojaleco al reĝo Karolo la 1-a fare de ties sekvantoj, la adeptoj de Venceslao la 3-a estis forpelitaj aŭ kaptitaj
- 1346: En Supra Luzacio kreiĝis Sesurbaro
- 1421: En Čáslav ĉeĥaj kaj moraviaj nobeloj malakceptis Sigismondon kiel reĝo, formante sian registaron
- 1479: Universitato de Kopenhago fondiĝis
- 1485: Hungara reĝo Matiaso la 1-a konkeris Vienon, kien li translokiĝis
- 1533: Anne Boleyn, nova edzino de Henriko la 8-a, kroniĝis kiel reĝino de Anglio
- 1646: Bremeno iĝis Libera regna urbo en la Sankta Romia Imperio
- 1652: Pola-kozaka batalo de Batoh komenciĝis
- 1670: Karlo la 2-a kaj Ludoviko la 14-a subskribis sekretan traktaton de Dovero, postulanta ke Anglio helpu Francion en ĝia milito kontraŭ Nederlanda Respubliko, kaj la angla reĝo ricevu pension kaj promesu estonte konvertiĝi al katolikismo
- 1676: Skania Milito: venko de dana-nederlanda ŝiparo en marbatalo de Öland
- 1792: Kentukio fariĝis la 15-a ŝtato de Usono
- 1796: Tenesio fariĝis la 16-a ŝtato de Usono
- 1814: Surteriĝo de konfederaciaj trupoj ĉe Port-Noir markis unuan paŝon de la eniro de Respubliko de Ĝenevo al Svislando kiel nova Kantono Ĝenevo
- 1816: Nacia Banko de Aŭstrio fondiĝis
- 1831: James Clark Ross malkovris situon de Arkta magnetpoluso
- 1862: En Ĉeĥio okazis unua publika korpa ekzercado de Sokol-movado en la Nova Urbo de Prago
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Mazovia Provinco pola traknivela gardisto per malmunto de reloj elvojigis rusan trajnon
- 1879: Rezulte de la atako de zuluoj al brita skoltada taĉmento pereis unusola filo de Napoleono la 3-a
- 1906: Finnlando enkondukis virinan balotrajton
- 1906: En Varsovio fondiĝis Pola Regionografia Societo
- 1913: Norda Bulgario estis skuita de tertremo kun severaj damaĝoj en Gorna Orjaĥovica, Veliko Tarnovo kaj apuda Laskovica
- Unua mondmilito
- 1922: Aŭtonoma Ojrot-Provinco estis kreita kiel parto de Altaja regiono, nun de Respubliko Altajo
- 1926: Profesoro pri kemio Ignacy Mościcki elektiĝis prezidento de Pollando
- 1932: Dua Pola Respubliko: Nacia parko Pieniny fondiĝis
- 1932: Franz von Papen iĝis kanceliero de Germanio
- 1935: En Anglio oni okazigis unuan teston pri kondukpermesilo por ŝoforoj
- 1938: Unua rakonto pri aventuroj de superheroo nomata Superviro aperis
- Dua mondmilito
- 1946: Plenumo de mortpuno de Ion Antonescu, estinta faŝisma diktatoro de Rumanio
- 1947: Romo: unua numero de pollingva revuo "Kultura" aperis, redaktata de Jerzy Giedroyc - samjare la redakcio estis translokigita apud Parizon
- 1949: En Usono kunvenis la Komitato de Libera Eŭropo, kiu decidis liberigi landojn de Mez-Orienta Eŭropo de la soveta dominado — ĉefa ilo por kunordigi la laboron iĝis la Radio Libera Eŭropo
- 1950: Malvarma milito: Agrikultura ministerio de Pollando aperigis artikolon pri terpoma skarabo, kiun usonaj aviadiloj ĵetis ĉe la pola marbordo, kio kaŭzis kontraŭusonan kampanjon
- 1958: Charles de Gaulle la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1962: Samoo fariĝis sendependa de Nov-Zelando
- 1962: Sovetunio: Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk komenciĝis — subpremita de la armeo
- 1967: Muzikalbumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de The Beatles aperis
- 1970: Tramtransporto ĉesiĝis en Ústí nad Labem (Bohemio)
- 1970: Lanĉo de kosmoveturilo Sojuz 9, esploranta influon de longtempa restado en senpezeco al la homa organismo
- 1972: Saddam Hussein komencis ŝtatigon de okcidentaj monopolaj nafto-firmaoj en Irako
- 1972: Germanio: en Frankfurto ĉe Majno estis arestitaj teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo - Andreas Baader kun aliaj
- 1973: Brita Honduro eknomiĝis Belizo
- 1973: Laŭ dekreto de la norvega reĝo Olavo la 5-a Nacia Parko de Nord-Okcidenta Spicbergo fondiĝis
- 1974: Sukuro: en neformala artikolo en medicina gazeto, usona kuracisto Henry Heimlich enkondukis koncepton de ventraj puŝoj, ofte konataj kiel "Heimlich-manovro", por kontraŭstari al sufokiĝo
- 1978: La 11-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Argentino
- 1980: Usona informa televido CNN ekfunkciis - unua tiutipa en la mondo
- 1988: Pola Popola Respubliko: en Vroclavo okazis granda marŝo de koboldoj, organizita de artisto kaj kontraŭkomunisto Waldemar Fydrych
- 1990: Prezidentoj George H. W. Bush kaj Miĥail Gorbaĉov subskribis en Vaŝingtono interkonsenton pri ĉeso de produktado de kemiaj armiloj kaj detruo de la jam ekzistantaj
- 1990: GDR: la urba parlamento de Karl-Marks-Urbo decidis renomi la urbon al Chemnitz post kiam 76 elcentoj de la urbanoj voĉdonis por la malnova nomo
- 1991: Kvara pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis
- 1998: Eŭropa Centra Banko fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno
- 2001: Masakro de la nepala reĝfamilio
- 2003: Akvoenergia Baraĵo Tri Gorĝoj en Ĉinio komenciĝis pleniĝi per akvo
- 2003: Pollando: Donald Tusk iĝis prezidanto de Civitana Platformo
- 2005: Nederlandanoj rifuzis referendume la Eŭropan Konstitucion
- 2006: Lanĉo de Ubuntu 6.06 LTS, nomita Dapper Drake.
- 2009: Usona konzerno General Motors anoncis nesolventecon kaj poste estis grandparte ŝtatigita
- 2009: Mauricio Funes iĝis prezidento de Salvadoro
- 2009: Atlantiko: Flugo Air France 447 al Parizo akcidentis - 228 personoj pereis
- 2011: Politika partio Movado de Palikot registriĝis en Pollando
- 2011: NASA: la lasta kosma misio STS-134 de la Kosmopramo Endeavour finiĝis
- 2016: Gotarda Baza Tunelo malfermiĝis en Alpoj
- 2018: Giuseppe Conte iĝis ĉefministro de Italio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1076: Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, Granda Princo de la Kieva Regno (m. 1132)
- 1498: Maarten van Heemskerck, nederlanda pentristo (m. 1574)
- 1563: Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury, angla politikisto (m. 1612)
- 1618: Johann Franck, germana juristo kaj poeto (m. 1677)
- 1653: Georg Muffat, franca komponisto (m. 1704)
- 1742: Rudolf Steiner, germana kortega arĥitekto kaj konstrukonsilisto (m. 1804)
- 1744: Christian Gotthilf Salzmann, germana verkisto, protestanta pastro, pedagogo (m. 1811)
- 1745: Justus Friedrich Froriep, germana orientalisto, teologo kaj predikisto (m. 1800)
- 1780: Carl von Clausewitz, prusa militestro, verkisto kaj teoriisto de milito (m. 1831)
- 1782: József Szász, hungara poeto, bibliotekisto (m. 1812)
- 1790: Ferdinand Raimund, aŭstra dramisto (m. 1836)
- 1796: Sadi Carnot, franca fizikisto (m. 1832)
- 1801: Brigham Young, fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1877)
- 1804: Miĥail Glinka, rusa komponisto (m. 1857)
- 1815: Otto la 1-a, bavara princo, unua reĝo de Grekio (m. 1867)
- 1826: Kornélia Prielle, hungara aktorino (m 1906)
- 1834: Emil Felletár, hungara farmaciisto kaj kemiisto (m. 1917)
- 1844: Domokos Sylvester, hungara reformita pastro, instruisto (m. 1901)
- 1870: Attila Gerő, hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto (m. 1916)
- 1870: Lajos György, hungara franciskano, historiisto (m. 1945)
- 1871: Lajos Erdélyi, hungara lingvisto (m. 1932)
- 1874: Helena Zamenhof, pola esperantistino, edzino de Felikso Zamenhof (m. 1940)
- 1875: Paul Landowski, franca skulptisto (m. 1961)
- 1878: John Masefield, angla verkisto (m. 1967)
- 1882: John Drinkwater, angla verkisto (m. 1937)
- 1883: Dezső Czigány, hungara pentristo, grafikisto (m. 1937)
- 1888: Ludwig Puff, germana seruristo kaj esperantisto, kunfondinto de Socialista Esperanto-Asocio (m. nekonata)
- 1889: Charles Kay Ogden, brita lingvisto, verkisto, tradukisto, aŭtoro de la simpligita baza angla (m. 1957)
- 1891: Béla Székely, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj psikologo (m. 1955)
- 1892: Amanullah Ĥan, reĝo de Afganujo, elmigrinta (m. 1960)
- 1895: Tadeusz Komorowski, pola generalo, komandanto de Pola Enlanda Armeo, ĉefministro de la pola ekzila registaro (m. 1966)
- 1897: Vilmos Czunft, hungara kuracisto (m. 1945)
- 1906: Ernő Fodor, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1977)
- 1907: Jan Patočka, ĉeĥa filozofo, kunfondinto kaj reprezentanto de Ĉarto 77 (m. 1977)
- 1910: György Hámos, hungara policano, verkisto, ĵurnalisto (m. 1976)
- 1910: Gyula Kállai, hungara politikisto, ĉefministro (m. 1996)
- 1915: Jan Twardowski, pola katolika pastro kaj poeto (m. 2006)
- 1921: Sándor Tekeres, hungara popolkant-kantististo kaj operetkantisto (m. 1977)
- 1923: Károly Tompa, hungara inĝeniero pri arbarkulturado (m. 2002)
- 1926: Andy Griffith, usona aktoro, reĝisoro, kantisto kaj verkisto (m. 2012)
- 1926: Marilyn Monroe, usona aktorino, seksosimbolo (m. 1962)
- 1927: Maria Iliescu, rumana-aŭstra filologino, romanistino (m. 2020)
- 1928: Péter Veress, hungara ministro, diplomato
- 1929: Dániel Veress, hungara literaturhistoriisto, dramverkisto (m. 2002)
- 1930: Pál Baróti, hungara ĵurnalisto, kriktikisto (m. 1981)
- 1937: Morgan Freeman, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1938: József Essig, hungara redaktoro, kameristo, fotisto
- 1955: Chiyonofuji Mitsugu, japana sumoisto
- 1955: Emese Zsigmond, rumania hungara redaktorino
- 1958: Nambaryn Enĥbajar, ĉefministro kaj prezidento de Mongolio
- 1963: Krzysztof Jackowski, pola klarvidanto, parapsikologo
- 1966: Zsolt Siklódi, rumania hungara grafikisto
- 1968: Jason Donovan, aŭstralia kantisto kaj aktoro
- 1969: Mónika Pădureț, rumania hungara ceramikistino
- 1969: Teri Polo, usona aktorino
- 1971: Ghil'ad Zuckermann, israela itala brita aŭstralia lingvisto kaj profesoro
- 1973: Heidi Klum, germana entreprenistino kaj manekeno
- 1974: Alanis Morissette, kanada kantistino, komponistino kaj kantaŭtorino
- 1977: Sebastian Kirf, germana esperanisto (m. 2024)
- 1982: Justine Henin, belga tenisistino
- 1985: Attila László, hungara aktoro
- -195: Liu Bang, fondinto de la ĉina Dinastio Han (n. -247)
- 193: Didio Juliano, senatano kaj imperiestro de Romio, murdita (n. 133)
- 1307: Dolĉino, itala franciskano, estro de kamparana ribelo, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1250)
- 1310: Margareta Porete, franca begina mistikulino kaj verkistino, ekskomunikita kaj brulŝtiparita (n. ĉirkaŭ 1260)
- 1434: Ladislao la 2-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, fondinto de Jagelona dinastio, subskribinto de la Unio de Horodło (n. 1351)
- 1616: Tokugawa Ieyasu, ŝoguno de Japanio (n. 1543)
- 1639: Melchior Franck, germana komponisto (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1763: Johann Caspar Vogler, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1696)
- 1804: František Herzan von Harras, ĉeĥa kanoniko kaj kardinalo (n. 1735)
- 1815: James Gillray, brita karikaturisto kaj gravuristo (n. 1757)
- 1820: August Ferdinand Bernhardi, germana filologo kaj verkisto (n. 1769)
- 1826: Johann Friedrich Oberlin, alzaca paroĥestro protestanta kaj sociala reformanto, aŭtoro de edifaj verkoj (n. 1740)
- 1830: Svaminarajan, barata guruo viŝnuisma (n. 1781)
- 1832: Alphonse de Beauchamp, franca historiografo (n. 1767 aŭ 1769)
- 1841: Nicolas Appert, franca inventisto, patro de sterilvakuigo (n. 1749)
- 1843: Anton Bauer, germana juristo (n. 1772)
- 1846: Gregorio la 16-a, papo (n. 1765)
- 1868: James Buchanan, prezidento de Usono 1857-61 (n. 1791)
- 1876: Ĥristo Botev, bulgara poeto (n. 1848)
- 1890: Camilo Castelo Branco, portugala verkisto kaj tradukisto (n. 1825)
- 1897: August von Heyden, germana pentristo (n. 1827)
- 1905: Jakab Kandra, hungara historiisto, teologo kaj etnografo (n. 1843)
- 1909: Guido Maria Dreves, germana jezuito, primezepoka filologo kaj muzikologo
- 1919: Hedwig Dohm, germana verkistino kaj feministino (n. 1831)
- 1926: Lukács Patrubány, hungara lingvisto, armenologo (n. 1861)
- 1935: Arthur Arz, aŭstra-hungara generalkolonelo (n. 1857)
- 1938: Ödön von Horváth, aŭstra verkisto (n. 1901)
- 1942: Vladislav Vančura, ĉeĥa verkisto kaj filmreĝisoro (n. 1891)
- 1946: Leo Slezak, aŭstra kantisto (tenoro) kaj aktoro (n. 1873)
- 1946: Ion Antonescu, rumana militisto kaj ĉefministro, respondeca pri holokaŭsto de judoj kaj porajmos de ciganoj, ekzekutita (n. 1882)
- 1952: John Dewey, usona filozofo kaj pedagogia reformisto (n. 1859)
- 1954: Ferenc Göndör, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1885)
- 1954: János Mester, hungara filozofo, pedagogo, papa prelato (n. 1879)
- 1954: Martin Andersen Nexø, dana verkisto (n. 1869)
- 1960: Paula Hitler, fratino de Adolf Hitler (n. 1896)
- 1961: Louis-Ferdinand Céline, franca kuracisto kaj verkisto (n. 1894)
- 1968: Helen Keller, blinda kaj surda usona verkistino (n. 1880)
- 1969: Ernst Dahinten, germana arkivisto, instruisto kaj muzeologo
- 1970: Giuseppe Ungaretti, itala poeto kaj tradukisto (n. 1888)
- 1971: Reinhold Niebuhr, usona protestanta teologo kaj etikisto (n. 1892)
- 1983: Anna Seghers, germana aŭtorino (n. 1900)
- 1983: Karolo de Belgio, regento de Belgio (n. 1903)
- 1984: Edit Kunovits-Schranz, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino (n. 1922)
- 1991: Stan Getz, usona ĵazmuzikisto (n. 1927)
- 1993: Laura Mándy, rumania hungara pentristino (n. 1904)
- 1995: György Angyalossy, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1934)
- 1999: Christopher Cockerell, angla inĝeniero kaj inventinto de la aeroglita boato (n. 1910)
- 2001: Reĝo Birendra, reĝo de Nepalo (n. 1945)
- 2004: Michał Gryziński, pola nuklea fizikisto (n. 1930)
- 2015: Jacques Parizeau, kanada ekonomikisto, kebekia politikisto (n. 1930)
- 2015: Nicholas Liverpool, prezidento de Dominiko (n. 1934)
- 2017: Alois Mock, aŭstra politikisto (n. 1934)
- 2019: Michel Serres, franca filozofo, historiisto pri sciencoj kaj epistemologo (n. 1930)
La 1-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):