ia daŭra viva fizika ento; ento aŭ estaĵo vivanta; individua vivaĵo, kiel unu besto, planto, fungo aŭ bakterio From Wikipedia, the free encyclopedia
Organismoj aŭ la vivestaĵoj konsistas el ĉeloj. Biologio okupiĝas science pri ĉiu konata organismo, ties derivaĵoj kaj prauloj. Ties karakterizaĵoj estas materialŝanĝo, kresko, reago al stimulo kaj generado. Post seksa proceso aperas samdevena organisma grupo, kiu nomiĝas populacio. Tiuj populacioj formas asociojn, nome ekosistemoj, kiuj enloĝas la biosistemon.
Organismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
fizika anatomia ento • fizika korpo | |||||
| |||||
Organismo | ||
---|---|---|
| ||
Sistematiko | ||
| ||
Domeno | ||
|
La sistematiko provas trovi konvenan grupigon de ĉiu organismo. La plej supra ŝtupo estas la t.n. regno. Oni distingas laŭ kriterioj de molekulara biologio la verajn bakteriojn (Bacteria), la arĥeojn (Archaea) kaj la eŭkariotojn (Eucaryota), animaloj, plantoj kaj fungoj. Se oni taksas la ĉelojn kiel baza karakterizaĵo de organismoj, la virusoj ne apartenas al la organismoj, ĉar ili konsistas ne el ĉeloj. Ili ne havas propran materialŝangon kaj degeneras sin mal-mem. Ilia pliiĝo okazas per mastroĉeloj.
En biologio, organismo estas ajna kunapuda vivanta sistemo, tiaj kiaj animalo, planto aŭ bakterio. Pli ol 99 % el ĉiuj specioj, laŭkvante ĉirkaŭ kvin mil milionoj da specioj,[1] kiuj iam vivis sur la Tero estas ĉirkaŭkalkule formortintaj.[2][3] Ĉirkaŭkalkuloj pri la nombro de la nuntempaj specioj de la Tero gamas el 10 milionoj al 14 milionoj,[4] el kiuj ĉirkaŭ 1.2 milionoj estis dokumentitaj kaj ĉirkaŭ 86 % ne estis ankoraŭ priskribitaj.[5]
Ĉiuj konataj tipoj de organismoj estas kapablaj je ioma grado de reago al stimuloj, reproduktado, kresko kaj disvolviĝo kaj homeostazo. Organismo konsistas el unu aŭ pliaj ĉeloj; kiam ĝi havas unu ĉelon ĝi estas unuĉela organismo; kaj kiam ĝi havas pli ol unu ĝi estas konata kiel multĉela organismo. Plej unuĉelaj organismoj estas de mikroskopa grando kaj tiele klasitaj kiel mikroorganismoj. Homoj estas multĉelaj organismoj komponitaj de multaj bilionoj de ĉeloj grupigitaj en specialaj histoj kaj organoj.
Organismo povas esti ĉu prokarioto aŭ eŭkarioto. Prokariotoj estas reprezentataj de du separataj regnoj, nome Bacteria kaj Archaea. Eŭkariotaj organismoj estas karakterizitaj pro esto de membran-ligita ĉelkerno kaj enhavas aldonajn membran-ligitajn apartaĵojn nome organetoj (kiaj mitokondrio en animaloj kaj plantoj kaj plastidoj en plantoj kaj algoj, ĉiuj ĝenerale konsiderataj derivaj el endosimbiozaj bakterioj).[6] Fungoj, animaloj kaj plantoj estas ekzemploj de regnoj de organismoj ene de eŭkariotoj.
La termino "organismo" (el greka ὀργανισμός, organismos, el ὄργανον, organon, t.e. "ilo, aparato, sensorgano aŭ prendilo"[7][8]) unuafoje aperis en angla lingvo en 1703 kaj ekhavis sian nunan difinon ĉirkaŭ 1834 (Oxford English Dictionary). Ĝi estas rekte rilata al la termino "organizo". Estas longa tradicio difini organismojn kiel mem-organizantaj estaĵoj.[9]
Estis polemiko pri la bona vojo al la difino de organismo[10][11][12][13][14][15][16][17] kaj pri ĉu tia difino ja necesas.[18][19] Kelkaj kontribuoj[20] estas respondoj al la sugesto ke tiu kategorio "organismo" povus esti ne taŭga en biologio.[21]
Ĉiu konata organismo estas konstruita el unu aŭ pli da ĉeloj. Ĉiu ĉelo enhavas en sia genomo (DNA) ĉiun bezonatan instrukciojn por kresko kaj por multflanka vivproceso.
Gravaj (bioĥemie) substancoj (organikaj molekuloj), kiujn organismoj bezonas por vivo estas la jenaj:
Krom tiuj, la ĉelo de ĉiu organismo estas provizita grandparte je akvo kaj en tiu estas solvitaj mineraloj (saloj).
La plej grava kemia elemento por la konstruo de organikaj materialoj estas karbono (C). Krom tio gravas grandparte la elementoj de akvo kiel oksigeno (O) kaj hidrogeno (H). Plie menciindas – amase gravas - nitrogeno (N), fosforo (P), sulfuro (S), kalio (K), kalcio (Ca) kaj natrio (Na) , dum kloro (Cl), jodo (I), fero (Fe), kupro (Cu), seleno (Se) kaj kelkaj aliaj materialoj estas nur ŝpurelementoj (sed ili povas estis esencaj).
Multaj kemiaj elementoj povas esti damaĝaj en diversaj dozoj por la organismoj.
En metafora senco kompleksa 'tutaĵo' foje estas konsiderata kiel organismo: 'la politiko'; 'la internacia telefonreto'.
Kutime facilegas diri ĉu io estas viva aŭ ne estas viva. Tio rilatas al la fakto ke la vivaj estaĵoj kunhavas plurajn atributojn. Tiukadre, la vivon oni povas difini laŭ tiuj bazaj proprecoj de la vivaj estaĵoj, kiuj ebligas diferencigi disde la inerta materio:[22][23][24][25]
Alternativa maniero difini la vivajn estaĵojn, tio estas, pere de la koncepto "aŭtopojezo", enkondukita de la doktoroj Humberto Maturana kaj Francisco Varela. La inteco estas difini la vivantajn sistemojn pro sia organizado anstataŭ pru la akumulado de funkcioj.[27] Tiucele sistemo estas difinebla kiel aŭtopojeza se la produktitaj molekulas generas la saman reton kiel tiu kiu produktis ilin kaj specifigas sian etendon. La vivaj estaĵoj estas sistemoj kiuj vivas dum konservas sian organizadon. Ĉiuj strukturaj ŝanĝoj celas adaptiĝi al la medio en kiu ili ekzistas. Por observanto ekstera al la sistemo, tiu organizado montriĝas kiel mem-referencata. La ĉeloj estas la nuraj unuarangaj vivantaj sistemoj, tio estas, tiuj kapablaj reteni sian aŭtopojezon aŭtonome. La plurĉelaj organismoj formitaj per ĉeloj posedas trajtojn similajn al tiuj de la ĉeloj, aparte ĉe stabila stato, sed ties vivon ili ricevas el la aŭtopojeza organizado de la ĉeloj kiuj formas ilin.
Unu de la bazaj parametrj de la vivaj estaĵoj estas ilia longviveco.[28] Kelkaj animaloj vivas tiom malmulte kiom nur unu tagon, dum kelkaj plantoj povas vivi milojn da jaroj. La maljuniĝa grado povas esti utila por determini la aĝon de la plimulto de la organismoj, inkludante bakteriojn.
Aparta fako, ĉefe de zoologio, studas la longvivecon de animaloj, aparte de vertebruloj en tri kategorioj: en kaptiteco, en naturo kaj kiel rekordoj. Ĵuse oni informis, pri elefanto kiu mortis en kaptiteco (bestoĝardeno) atinginte rekordan aĝon proksimuman de 54 jaroj, kien la averaĝa longviveco de kaptitaj elefantoj estas de 39 jaroj.[29] Aliaj specoj kiuj rekordas estas tertestudoj, kelkaj papagoj, ktp.
Organismoj estas fizikaj sistemoj subtenitaj per kompleksaj kemiaj reakcioj, organizitaj laŭ manieroj kiuj antaŭenigas reproduktadon kaj iagrade daŭripovon kaj supervivon.[30] Vivantaj estaĵoj konsistas el senvivaj molekuloj; kiam tiuj molekuloj estas ekzamenitaj individue, oni observas, ke ili konformas al ĉiuj fizikaj kaj kemiaj leĝoj, kiuj regas la konduton de inerta materio kaj kemiaj reakcioj estas fundamentaj kiam temas pri kompreno de organismoj, sed estas filozofia eraro (reduktismo) konsideri biologion kiel nur fizikon aŭ kemion. Ankaŭ interagado kun aliaj organismoj kaj la medio ludas gravan rolon. Fakte, kelkaj branĉoj de biologio, ekzemple ekologio, estas tre malproksimaj de tiu maniero kompreni vivantajn estaĵojn.
Organismoj estas malfermaj fizikaj sistemoj ĉar ili interŝanĝas materion kaj energion kun sia medio. Kvankam ili estas individuaj unuoj de vivo, ili ne estas izolitaj de la medio kiu ĉirkaŭas ilin; por funkcii, ili konstante sorbas kaj liberigas kaj materion kaj energion. Aŭtotrofoj produktas utilan energion (en formo de organikaj komponaĵoj) el sunlumo aŭ neorganikaj komponaĵoj, dum heterotrofoj uzas organikajn komponaĵojn el sia medio.
La vivanta materio estas komponata de ĉirkaŭ 60 elementoj, preskaŭ ĉiuj stabilaj elementoj de la Tero escepte ĉe la noblaj gasoj. Tiuj elementoj nomiĝas bioelementoj aŭ biogenaj elementoj. Oni povas klasigi ilin en du tipoj: primaraj kaj duarangaj.
La fundamenta kemia elemento de ĉiuj organikaj komponaĵoj estas karbono. La fizikaj trajtoj de ĉi tiu elemento kiel ĝia alta liga afineco kun aliaj malgrandaj atomoj, inkluzive de aliaj karbonatomoj, kaj ĝia malgrandeco permesas al ĝi formi multoblajn ligojn kaj igi ĝin ideala kiel la bazo de organika vivo. Ĝi kapablas formi malgrandajn kunmetaĵojn enhavantajn malmultajn atomojn (ekzemple karbondioksido) kaj ankaŭ grandajn ĉenojn de multaj miloj da atomoj nomataj makromolekuloj; la ligoj inter karbonatomoj estas sufiĉe fortaj por ke makromolekuloj estu stabilaj kaj sufiĉe malfortaj por esti rompitaj dum katabolo; silici-bazitaj makromolekuloj (silikonoj) estas preskaŭ nedetrueblaj en normalaj kondiĉoj, kio ekskludas ilin kiel komponantojn de vivanta estaĵo kun metabolo.
La organikaj komponaĵoj ĉeestantaj en vivanta materio montras grandegan varion kaj la plej multaj el ili estas eksterordinare kompleksaj. Malgraŭ tio, biologiaj makromolekuloj konsistas el malgranda nombro da fundamentaj malgrandaj molekuloj (monomeroj), kiuj estas identaj en ĉiuj specioj de vivantaj estaĵoj. Ĉiuj proteinoj konsistas el nur 20 malsamaj aminoacidoj kaj ĉiuj nukleataj acidoj konsistas el kvar nukleotidoj. Oni taksis, ke proksimume 90% de la tuta vivanta materio, kiu enhavas multajn milionojn da malsamaj komponaĵoj, estas fakte kunmetitaj de ĉirkaŭ 40 malgrandaj organikaj molekuloj.[31]
Ekzemple, eĉ en la plej malgrandaj kaj plej simplaj ĉeloj, kiel ekzemple la bakterio Escherichia coli, estas ĉirkaŭ 5 000 malsamaj organikaj komponaĵoj, inkluzive de proksimume 3 000 malsamaj specoj de proteinoj, kaj estas laŭtakse ke povas esti ĝis 5 milionoj da malsamaj proteinoj en la homa korpo; krome, neniu el la proteinaj molekuloj de E. coli estas identa al iu el la homaj proteinoj, kvankam pluraj agas sammaniere.[31]
La plimulto de la biologiaj makromolekuloj kiuj komponas la organismojn estas klasifikebla en unu de la jenaj kvar grupoj: nukleataj acidoj, proteinoj, lipidoj kaj glucidoj.
La nukleataj acidoj (DNA kaj RNA) estas makromolekuloj formitaj per sekvencoj de nukleotidoj kiujn la vivaj estaĵoj uzas por stoki informadon. Ene de la nukleata acido, "kodono" estas aparta sekvenco de tri nukleotidoj kiuj kodigas apartan aminoacidon, dum unu sekvenco de aminoacidoj formas proteinon.
La proteinoj estas makromolekuloj formitaj per sekvencoj de aminoacidoj kiuj pro siaj kemiaj trajtoj faldiĝas specife kaj tiel ili plenumas apartan funkcion. Oni distingas la jenajn funkciojn de proteinoj:
La lipidoj formas la ĉelmembranon kiu konsistiĝas la barieron kiu limigas la internon de la ĉelo kaj evitas, ke la substancoj povu eniri kaj eliri libere tra ili. En kelkaj plurĉelaj organismoj oni uzas ilin ankaŭ por stoki energion kaj peri en la komunikado inter ĉeloj.
La glucidoj (aŭ karbohidratoj) estas la baza brulaĵo de ĉiuj ĉeloj; glukozo estas komence de unu el la plej malnovaj metabolaj vojoj, glikolizo. Ili ankaŭ stokas energion en kelkaj organismoj (amelo, glikogeno), estante pli facile disrompeblaj ol lipidoj, kaj formas daŭrajn skeletajn strukturojn, kiel celulozo (ĉela muro de legomoj) aŭ ĥitino (ĉela muro de la fungoj, kutikulo de la artropodoj).
Ĉiuj vivantaj estaĵoj konsistas el unuoj nomataj ĉeloj; iuj konsistas el unu ĉelo (unuĉeluloj) dum aliaj enhavas multajn (plurĉeluloj). Multĉelaj organismoj povas specialigi siajn ĉelojn por plenumi specifajn funkciojn. Tiel, grupo de tiaj ĉeloj formas histon. La kvar bazaj specoj de histoj en bestoj estas: epitelio, nerva histo, muskola histo kaj konektiva histo. En plantoj oni povas distingi tri bazajn specojn de histoj: fundamenta, epiderma kaj vaskula. Diversaj specoj de histo funkcias kune en la formo de organo por plenumi specialan funkcion (kiel ekzemple pumpi sangon fare de la koro aŭ kiel baro al la medio kiel ekzemple la haŭto). Ĉi tiu ŝablono daŭras sur pli alta nivelo kun diversaj organoj funkciantaj kiel organika sistemo kiu permesas reproduktadon, digestadon, ktp. Multaj plurĉelaj organismoj konsistas el pluraj organikaj sistemoj, kiuj kunordigas sin por permesi vivon.
La ĉelteorio, proponita en 1839 de Schleiden kaj Schwann, establas ke ĉiuj organismoj estas kunmetitaj de unu aŭ pluraj ĉeloj; ĉiuj ĉeloj venas de aliaj antaŭekzistantaj ĉeloj; ĉiuj esencaj funkcioj de vivanta estaĵo okazas ene de ĉeloj, kaj ĉeloj enhavas heredajn informojn necesajn por la reguligaj funkcioj de la ĉelo kaj por transdoni informojn al la venonta generacio de ĉeloj.
Ĉiuj ĉeloj havas plasmomembranon kiu ĉirkaŭas la ĉelon, apartigas la internon de la medio, reguligas la eniron kaj eliron de kunmetaĵoj tiel konservante la membranpotencialon, sala citoplasmon kiu konsistigas la plimulton de la ĉelvolumeno kaj hereda materialo (DNA kaj RNA).
Depende de la loko kaj organizo de DNA, du specoj de ĉeloj estas distingitaj:
Ĉiuj ĉeloj kunhavas kelakj kapablojn, nome la jenaj:
Es la dispono de la korpaj strukturoj rilate al iu akso de la korpo. Oni klasigas ilin en jenaj tipoj:
Vivantaj estaĵoj povas esti studitaj sur multaj malsamaj niveloj: kemia, ĉela, hista, individua, populacio, komunumo, ekosistemo kaj biosfero. Ekologio proponas integrigan rigardon de vivantaj estaĵoj kun la medio, konsiderante la interagadon de malsamaj organismoj inter si kaj kun la fizika medio, same kiel la faktorojn kiuj influas ilian distribuon kaj abundon. La medio inkludas kaj lokajn fizikajn faktorojn (abiotaj faktoroj), kiel ekzemple klimato kaj geologio, kaj la aliajn organismojn kiuj dividas la saman vivejon (biotaj faktoroj).
Prokariotoj kaj eŭkariotoj evoluis laŭ malsamaj ekologiaj strategioj. Prokariotoj estas malgrandaj kaj simplaj: tio donis al ili la eblon de alta rapideco de kresko kaj reproduktado, tial ili atingas altajn popolgrandojn en mallonga tempo, kio permesas al ili okupi efemerajn ekologiajn niĉojn, kun dramaj fluktuoj de nutraĵoj. Male, eŭkariotoj, pli kompleksaj kaj pli grandaj, havas pli malrapidan kreskon kaj reproduktadon, sed evoluigis la avantaĝon esti konkurencivaj en stabilaj medioj kun limigaj resursoj. Oni ne faru la eraron konsideri prokariotojn kiel evolue pli primitivaj ol eŭkariotoj, ĉar ambaŭ specoj de organismoj estas bone adaptitaj al sia medio, kaj ambaŭ estis elektitaj ĝis hodiaŭ pro siaj sukcesaj ekologiaj strategioj.[32]
En biologio, la teorio de universala komuna praulo diras ke ĉiuj organismoj sur la tero havas komunan originon. La teorio estas apogita sur pruvaro ke ĉiuj vivantaj organismoj kunhavas multajn komunajn trajtojn. En la tempo de Darwin-Wallace oni baziĝis sur la videbla observado de morfologiaj similecoj, kiel la fakto ke ĉiuj birdoj havas flugilojn, eĉ tiuj kiuj ne flugas. Nuntempe, genetiko plifortigas ĉi tiun deklaron. Ekzemple, ĉiu vivanta ĉelo uzas nukleatajn acidojn kiel genetikan materialon kaj uzas la samajn dudek aminoacidojn kiel la konstrubriketoj de proteinoj. La universaleco de tiuj trajtoj forte subtenas komunan devenon, ĉar estus tre neverŝajne ke du vivantaj estaĵoj kun la samaj organikaj molekuloj aperus sendepende.
La lasta universala komuna praulo (LUCA) estas la nomo de la hipoteza unuĉela organismo de kiu ĉiuj ekzistanta vivestaĵo descendas. Tamen, ĉi tiu koncepto prezentas kelkajn malfacilaĵojn, ĉar eble la malsamaj kaj molekulaj kaj ĉelaj komponantoj de nunaj vivantaj estaĵoj venas de praula komunumo de organismoj, prefere ol de individua organismo. Molekulaj datenoj montras maltipan distribuadon de genoj inter malsamaj grupoj de vivantaj estaĵoj kaj filogenetikaj arboj konstruitaj de malsamaj genoj estas malkongruaj unu kun la alia. La historio de genoj estas tiel malvolvita, ke la nura racia klarigo estas ampleksa horizontala translokigo de genoj.[33] Tial, ĉiu molekulo de vivanta estaĵo havas sian propran molekulan historion kaj eble ĉiu molekulo havas malsaman originon (en organismo aŭ ne). Ĉi tio estas la kialo, kial filogenetikaj arboj de vivantaj estaĵoj havas malsamajn branĉajn strukturojn, precipe proksime de la radiko.[34]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.