organo por la cirkulado de sango en bestaj cirkulaj sistemoj. La ĉefa sangopumpilo en bestoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Koro estas muskola organo, dividita je du paroj da ĉeloj, nome aŭrikloj kaj ventrikloj. Ĝi pumpas la sangon tra la korpo kaj estas centra organo de la sangocirkuliga sistemo.
Ĉi tiu artikolo temas pri muskola organo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koro (apartigilo). |
Koro | |
---|---|
Skemo de la homa koro: 1. Supra kava vejno - 2. Pulma vaskulo - 3. Pulma vejno - 4. Mitrala valvo - 5. Aorta valvo - 6. Maldekstra atrio - 7. Dekstra atrio - 8. Maldekstra ventriklo - 9. Dekstra ventriklo - 10. Aorto - 11. Pulma valvo - 12. Trikuspida valvo - 13. Suba kava vejno | |
Vido al lokigo de la homa koro en mediastino, la dekstra kaj la maldekstra pulmoj estas detiritaj en flankojn. Gray's Anatomy | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | cor cardia |
sistemo | sangocirkula |
Koro de homo konsistas el kvar ĉambroj, dividita de diafragmoj kaj valvoj. Sango el la supra kaj suba kavaj vejnoj fluas en la dekstran ventriklon, pasas tra la trikuspida valvo en la dekstran atrion. Poste, tra pulma valvo fluas en pulmajn arteriojn, iras en pulmon, kie fariĝas gasa interŝanĝo kaj returnas al maldekstra ventriklo.
Aŭriklo aŭ atrio[1] estas ĉiu el du sango-kolektaj ĉambroj de la koro. Sed tiu nomo estas lastatempe uzata de kelkaj por nur parto de tiu organero, ja preferas por la ĉambro la nomon atrio. La aŭriklo estas ĉambro en kiu la sango eniras al la koro, male al la ventriklo, el kiu ĝi estas pelita ekster la organo. Ĝi havas fajnmuran strukturoj kiu ebligas al sango reveni al la koro.
Ventriklo estas unu el la du grandaj ĉambroj kiuj kolektas kaj elpelas sangon ricevitan el la aŭriklo al la periferiaj organoj de la korpo kaj al la pulmoj. La aŭriklo (nome apuda/supra korĉambro kiu estas pli malgranda ol ventriklo) preparas la pumpadon. Interventrikla signifas evidente inter ventrikloj (ekzemple la interventrikla muro), dum intraventrikla signifas ene de unu ventriklo (ekzemple intraventrikla blokado).
La trikuspida valvo estas la dekstra atrioventrikla valvo de la koro. Ĝi kutime havas tri klapojn (nomitaj antaŭa, malantaŭa kaj septa klapoj). Ĝia celo estas malhelpi la regurgitadon de sango de la dekstra ventriklo al la dekstra atrio dum la kuntiriĝo de la dekstra ventriklo.
Porminuta korbatado estas la rapido de la pulso mezurita per la nombro de kuntirigoj (batoj) fare de la koro por unu minuto (bpm). La korbatado povas varii laŭ la fizikaj necesoj de la korpo, kiel la neceso absorbi oksigenon kaj ekskrecii karbondioksidon. Ĝi estas kutime egala aŭ proksima al la pulso mezurita je ajna periferia punkto. Agoj kiuj povas okazigi ŝanĝojn estas korpekzercado, dormo, anksio, streso, malsanoj kaj engluto de drogoj.
La kora ciklo estas formata per fazo de malstreĉiĝo kaj ventrikla plenigado nomita diastolo, sekvita de fazo de kuntiriĝo kaj ventrikla malplenigado nomita sistolo. Dum la sistolo la ventriklo kuntiriĝas por elpeli la sangon al la histoj. Male dum la diastolo la ventriklo malstreĉiĝas por ricevi la sangon devenan de la aŭrikloj. La kora ciklo okazas samtempe en ambaŭ ventrikloj, sed la dekstra ventriklo pelas la sangon al la pulmarterio kie la premo estas pli malalta kaj la maldekstra ventriklo al la aorto kie la premo estas pli alta kaj la rezistado estas pli granda. Tial la laboro farenda de la dekstra ventriklo estas pli malgranda kaj la miokardio de la dekstra ventriklo estas malpli dika ol tiu de la maldekstra ventriklo.[2]
La kora elspezo estas la kvanto da sango kiun pumpas ĉiu el la ventrikloj de la koro dum unu minuto. Ĝi dependas de la kora frekvenco kaj de la volumeno elpelita laŭlonge de la kuntiriĝo de ventriklo ("elĵetovolumeno"). Tial la kora elspezo de persono havanta frekvencon de 70 korbatoj por minuto kaj 68 mL de elĵetovolumeno estus la jena: GC = 70 x 68 = 4760 mL/minuto. Laŭlonge de la vivo de persono la koro faras enorman taskon, pumpante ĉirkaŭ 7000 litrojn da sango tage dum multaj jaroj, batante ĉirkaŭ 2500 milionojn da fojoj laŭlonge de kompleta vivo.[3][4]
La kora muskolo diference de la skeleta muskolo esta miogena, tio estas, ke ĝi havas la kapablon ekscitiĝi elektre sen interveno de rektaj ordonoj fare de la centra nerva sistemo. Tiu propraĵo faras, ke la koro kuntiriĝas spontane je regulaj intertempoj, per frekvenco de inter 60 kaj 80 fojoj por minuto en normalaj kondiĉoj. La sistemo de elektra regado de la koro zorgas por la atingo ke tuj post la dekomenca elektra stimulo, tiu transmisiiĝas al ĉiuj muskolaj ĉeloj havantaj kuntiriĝan kapablon, kio nepras por efika pumpagado. La ĉefaj struckuroj kiuj formas tiun sistemon estas la sinoaŭrikla nodo, atrioventrikla nodo, kaj la aŭrikloventrikla dasciklo, kiu branĉiĝas en la nomitaj fibroj de Purkinje.[5]
La histoj bezonas diferencajn volumenojn de sangofluo depende de la kondiĉoj; dum fizika ekzerco la postuloj de oksigeno kaj nutraĵoj estas pli grandaj, kaj tial la koro devas pliigi sian frekvencon por kontentigi la postulon. Diversaj faktoroj regulas la korfrekvencon, kelkaj el kiuj plej gravaj estas la vegeta nerva sistemo kaj la hormonoj havigitaj de la surrenaj glandoj, ĉefe adrenalino kaj noradrenalino. La nervoj de la simpata nerva sistemo kiu alvenas ĝis la koro pliigas la korfrekvencon, kaj male la vaga nervo kiu apartenas al la parasimpata nerva sistemo funkcias malpliigante la frekvencon. La adrenalino liverita al la sango fare de la surrenaj glandoj pliigas la frekvencon kaj kuntiriĝeblon de la koro, kiu tial forpelas pli grandan sangokvanton en la sama tempo, favore al la adaptado al fizika ekzercado.[2]
La koro de averaĝa normala plenkreskulo estas proksimume 0,5 % de la korpopezo, kun averaĝo de inter 300 kaj 350 gramoj.[6] La hipertrofio de la muskolaj korĉeloj, super 500 gramoj proksimume, nome la «kritika korpezo», pliigas la riskon de manko de oksigena liverado al la "grandigita koro" (kardiomegaleco),[7] ĉar la korarterioj kiuj havigas la sangon ne kreskiĝas samgrande.
La primitiva kortubo estas formita de ĉeloj de la kardiogena plakedo. La kardiogena plakedo estas derivita de la mezodermo kaj estas formita de la tago 18a de gravedeco.[8] En ĝi disvolviĝas du tubformaj strukturoj kiuj kunfandiĝas kaj kreas ununuran primitivan kortubon, nomatan tubforma koro,[9] kiu havas eksteran kaj internan tavolon kaj proksiman kaj distan partojn.[10] Ĉi tiu primitiva tubo estigas serion da sinsekvaj dilatoj: sinuso, atrio, ventriklo, medolo kaj trunko. Dum la kreskoprocezo de la embrio, tiu tubo faldas sur si dum la primitivaj dilatoj estas modifitaj por okazigi la definitivajn kavojn;[11] la vejna sinuso venas de la sinuso (tra kiu la koronaria cirkulado revenas), la atrio naskas la aŭriklojn, post dividado per la interatria septo. La primitiva ventriklo kaj la medolo diferenciĝas en la ventriklojn, dum la kortrunko okazigas la komencajn partojn de la aorto kaj de la pulma arterio.[12]
La ĉefa ĉelo kiu formas la muron de la koro estas la kardiomiocito aŭ kormuskola ĉelo. Ili estas ĉeloj kun unu sola kerno en centra pozicio, pli mallongaj ol la ĉeloj kiuj formas skeletmuskolon; ili adoptas branĉan aranĝon, havas transversajn striojn formitajn per supermeto de aktinaj kaj miozinaj filamentoj kiuj donas al ili kuntiriĝan kapablon. Ili povas pliiĝi en dikeco pro pliiĝo en la nombro da fibretoj kiam kora hipertrofio okazas, sed ĝenerale la nombro da ĉeloj restas stabila. Ili estas kunigitaj per unuigaj kompleksoj nomitaj "interkalaj diskoj". Kelkaj kardiomiocitoj funkcias kiel korstimuliloj kaj generas aŭtomatajn elektrajn impulsojn kiuj estas elsenditaj kaj kaŭzas sinkronan kuntiriĝon de la koro. Tial, en kelkaj tekstoj oni diras, ke la kormuskolo povas esti konsiderata kiel strimuskolo de nevola kuntiriĝo.[13]
La kormalsanoj kiuj reprezentas la plej gravan sanproblemon tutmonde estas iskemia kormalsano kaj kora malsufiĉo. Iskemia kormalsano estas pro la malkresko de sangofluo ricevita de la koro tra la koronaj arterioj kiel konsekvenco de arteriosklerozo. Ene de iskemiaj kormalsanoj estas brustangoro kaj akran korinfarkto.[14]
Kora malsufiĉo konsistas el deficito en la kapablo de la koro pumpi la necesan kvanton da sango; ĝi estas la fina sekvo de la plej multaj kormalsanoj.[14] Aliaj oftaj malsanoj estas valvaj inter kiuj mitrala nesufiĉo, mitrala stenozo, aorta nesufiĉo kaj aorta stenozo.
Kardiomiopatioj estas malsanoj kiuj influas la kormuskolon. Iuj kaŭzas eksternorman dikiĝon de la kormuskolo (hipertrofa kardiomiopatio), aliaj kaŭzas, ke la koro disetendiĝas kaj malfortiĝas nenormale (dilatita kardiomiopatio). En kelkaj kazoj la kormuskolo fariĝas rigida kaj ne povas plene malstreĉiĝi inter kuntiriĝoj (restrikta kardiomiopatio). Ĉi tiuj kondiĉoj estas kutime genetikaj kaj povas esti hereditaj; dilatita kardiomiopatio, tamen, povas esti kaŭzita de damaĝo el toksinoj kiel alkoholo. Iuj kardiomiopatioj, kiel hipertrofaj kardiomiopatioj, rilatas al pli alta risko de subita morto, precipe ĉe atletoj. Multaj kardiomiopatioj povas konduki al kora malsufiĉo en la postaj stadioj de la malsano.[14]
Denaskaj kormalsanoj estas strukturaj malsanoj de la koro aŭ de la grandaj sangotuboj de la brusto, kiuj efikas sur la funkciado de la organo kaj estiĝas dum la embria periodo, do ili jam ĉeestas en la momento de naskiĝo, kaj ili povas esti diagnozitaj jam dum la embria periodo. La periodo inter la dua kaj la sepa semajno da gravedeco estas ŝlosila laŭ la ebla evoluo de ĉi tiu speco de anomalio.[15][16][17] Kelkaj el la plej oftaj estas atria septaldifekto, ventrikla septaldifekto, patenta arteria dukto, kaj tetralogio de Fallot.
Kormalsano (aŭ medicine, kormuskolopatio[18]) estas termino por nombro da diversaj malsanoj, kiuj influas la koron. Ĉirkaŭ la jaro 2007, ĝi estas la ĉefa kaŭzo de morto en Usono[19][20], Anglio, kaj Kimrio[21], mortiganta unu persono ĉiu 34 sekundoj en Usono sole[22].
La korinfarkto, konata popole kiel koratako estas medicina situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukco en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazis pro hernio de la ateroma nivelo de lipidoj kaj rubo-celoj. La rezulta iskemio (manko de oksigeno) kaŭzas damaĝon kaj eblan morton de kora histo. Ĝi estas medicina krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por viroj kaj virinoj tutmonde.
Subita korhalto, estas kiam la koro subite kaj neatendite ĉesas bati. Kiel rezulto, sango ne povas ĝuste cirkuli ene de la korpo kaj malpliiĝas la sangofluo al la cerbo kaj aliaj organoj. Kiam la cerbo ne ricevas sufiĉe da sango, tio povas kaŭzi, ke oni perdas konscion. Komato kaj daŭra vegeta stato povas esti la rezulto de la subita korhalto. Korhalto estas identigebla per manko de centraj pulsoj kaj nenormala aŭ forestanta spirado.
La perikardiito estas nekontaĝa malsano okazigita pro ŝveliĝo de la perikardio, nome la tavolo kiu kovras la koron. perikardiito estas kormalsano kiu kutime estas okazigita pro virusaj infektoj, ĉu gravaj ĉu malgravaj, ĝenerale produktitaj de eĥoviruso aŭ Coxsackie-viruso (laŭ studoj de mezo de la 20a jarcento). Infekto en la spirtuboj, por ekzemplo, pro normala kataro, povas esti la tialo de perikardiito. Ankaŭ la bakteriaj infektoj povas rezulti en bakteria perikardiito, kvankam tio maloftas. Simile, kelkaj tipoj de mikozaj infektoj kapablas okazigi kvankam rare perikardiiton; inter la plej oftaj en imunokompetenta malsanulo estas la histoplasmozo, dum ĉe pacientoj kun imunokompromito, la agentoj estas pli diversaj, inter kiuj Candida, Aspergillus kaj Coccidioides.
La irana kuracisto Kejhan Sajjadpur prelegis en la IKU-libro de 2020 pri kiel genetiko povas esti kaŭzo de kormalsanoj. La koro estas unu el la ĉefaj organoj kiujn genetikaj malsanoj afekcias. Genetike malsanaj ĉeloj ne kreas normalan koron. Pro tio, oni vidas denaskajn malsanojn en tiuj malsanuloj. Kelkaj problemoj aperas ne tuj post la naskiĝo sed jarojn poste. La kormalsanoj estas la ĉefaj problemoj, laŭ graveco kaj laŭ ofteco, ĉe kelkaj malsanoj. La sindromoj Down, Marfan, Turner kaj DiGeorge estas inter tiuj malsanoj. Estas grave distingi inter malsanulo kun genetika problemo kaj malsanulo genetike normala. La problemo kuŝas en la malsama respondo al terapio, ĉu operacio, ĉu angiografiaj proceduroj. La dua problemo estas pri la prognozo kaj viv-espero de la malsanulo. La tria estas malkovro de la problemoj en la aliaj organoj, ĉar ofte genetikaj malsanoj afekcias multajn organojn.[23]
En insektoj ne ekzistas sango, estas kiel anstataŭaĵo likvo nomita hemolimfo kiu transportas nek hemoglobinoj nek oksigenon. La cirkula sistemo estas malferma, tiel ke la organoj estas trempitaj rekte de la hemolimfo. La koro de insekto estas formata de kelkaj segmentoj unuigitaj serie en la abdomeno, el kiuj ĉiu de la segmentoj havas po du flankaj truojn aŭ ostioloj tra kiuj eniras la hemolimfo. La kuntiriĝo de la koro pelas la hemolimfon al ununura dorsa tubo aŭ aorto kiu banas la diversajn organojn de la insekto.
En anelidoj la cirkula sistemo estas fermita, tio estas, la sango cirkulas tra aro de sangotuboj kiuj disponas de muro kiu izolas ilin de aliaj strukturoj. La tervermo por ekzemplo disponas de 5 sangotuboj kuntireblaj kiuj pelas la sangon kiel 5 koroj.[24]
En cefalopodoj kiel la polpo, ekzistas tri koroj, el kiuj unu centra aŭ sistema kaj du helpaj nomataj brankaj koroj kiuj kolektas la vejnan sangon kaj pelas ĝin al la brankoj por ties oksigenigo.[25]
En la fiŝoj la koro estas unika, ne ekzistas dividoj ĉu dekstre ĉu maldekstre. La organo distribuiĝas en 4 partoj: vejna kavo, aŭriklo, ventriklo kaj arteria konuso aŭ bulbo el kiu eliras ununura arterio, nome la ventra arterio kiu formas branĉojn al la brankojn kaj branĉiĝas en kapilaroj kiuj kaptas la oksigenon kaj naskas du aortajn radikojn kiuj transigas la oksigenigitan sangon tra la tuta korpo.
En la amfibioj, la koro disponas de tri ĉambroj, nome 2 aŭrikloj kaj unu ventriklo. Unu el la aŭrikloj ricevas la sangon el la pulmaj vejnoj kaj la alia el la ĝenerala cirkulado, tamen la du tipoj de sango miksiĝas en ununura ventriklo.
La koro de la reptilioj prezentas maldekstran ventriklon nur parte dividita en kiu miksiĝas la oksigenigita sango kun la senoksigena sango. Tamen la krokodiloj havas ambaŭ ventriklojn nome dekstran kaj maldekstran sendependajn kaj nekomunikitajn.
La birdoj disponas de koro tre simila al tiu de la mamuloj kaj partikulare de homoj, nome kun 2 aŭrikloj kaj 2 ventrikloj separitaj kiuj pumpas la sangon al la cirkulado kaj pulma kaj ĝenerala per sendependa maniero, sen miksi la sangojn el la du diferencaj devenoj.[26]
La koro de la mamuloj havas similan strukturon al tiu de la homa koro, kun diferencoj pri grando kiuj estas proksimume proporciaj al la pezo de la animalo. Pro la plej altaj necesoj de oksigeno por gramo de korpa pezo en la malgrandaj animaloj, tiuj tendencas havi korfrekvencon ankaŭ pli altan. La koro de blua baleno de 100 tunoj pezas ĉirkaŭ 480 kg,[27] sed tiu funkcias per korfrekvenco de nur 14 batoj por minuto,[28] tiu de afrika elefanto de 4100 kg estas de 40 batoj por minuto, tiu de ĉevalo de 420 kg estas de ĉirkaŭ 50 batoj por minuto, en plenkreska homo estas averaĝe de 70 batoj por minuto, ascendas ĝis 105 batoj por minuto en hundo de 19 kg, al 180 batoj por minuto en kato de 4 kg, al 300 batoj por minuto en rato, kaj superas la 1000 batojn por minuto en la etruska sunko (Suncus etruscus, speco de soriko), nome unu el la plej malgrandaj konataj mamuloj.[25]
La koro estis identigita dum multa tempo kiel centro de la tuta korpo, hejmo de la vivo, de la emocio, aŭ la racio, la volo, la intelekto, la celo aŭ la menso. La koro estas ikona simbolo en kelkaj kredoj, kaj ekhavas la signifon de «vero, konscio aŭ morala valoro en pluraj religioj: la templo aŭ trono de Dio en la islama kaj judkristana pensaroj; la dia centro, aŭ atman, kaj la "tria okulo" de la transcenda saĝeco en hinduismo; la diamanto de la pureco kaj la esenco de Budho; la taoisma centro de kompreno.»[29]
En la hebrea Biblio, la vorto por koro, lev, estas uzata por tiuj signifoj, kiel hejmo de la emocio kaj la menso, kun referenco ankaŭ al la anatomia organo. Ĝi estas konektata laŭ funkcio kaj simbolismo al la stomako.[30]
Oni supozas, ke la koro aŭ ib, konstituas gravan parton de la koncepto de la animo en la religio de Antikva Egiptio. Oni kredis, ke la ib aŭ metafizika koro formiĝas el sango-guto de la koro de la patrino de la naskito, elprenita en la momento de la koncipiĝo.[31] Por la antikvaj egiptanoj, la koro estas hejmo de la emocio, la penso, la volo kaj la intenco. Tio evidentiĝas en egiptaj esprimoj kiuj enhavas la vorton ib, kiel Awi-ib por «feliĉa» (laŭvorte, «grandkora»), Xak-ib por «distancita» (laŭvorte, «korkripla»).[32] En la egipta religio, la koro estis la ŝlosilo de la transo. Oni kredis, ke la koro estis ekzamenita de Anubo kaj de variaj diaĵoj dum la ceremonio de la juĝo de Osiro aŭ korpesado, en kiu oni metis en dubraka pesilo la koron de la mortinto unuflanke kaj la plumon de Maat sur la alia pesplato, kiu simbolis la idealan normon de konduto. Se la pesilo ekvilibriĝis, tio signifis, ke la posedanto de la koro estis vivinta justan vivon kaj povis eniri en la alia vivo; se la koro estis pli peza, la mortinto estus vorita de la monstro Ammit.[33]
La ĉina karaktro por «koro», 心, deriviĝas de reprezento kompare realisma kiu indikas la ĉambrojn de la koro en la skribaĵo de la sigelo.[34] La ĉina vorto xīn havas ankaŭ la metaforajn signifojn de «menso», «intenco» aŭ «kerno».[35] En la ĉina medicino, la koron oni komprenis kiel centro de 神 ŝén, «spirito, konscio».[36] La koron oni asociis kun la maldika intesto, la lango, regas la ses organojn kaj la kvin internaĵojn, kaj apartenas al la fajro en la kvin elementoj.[37]
La sanskrita vorto por koro estas hṛd aŭ hṛdaya, kiu troviĝas en la sanskrita teksto plej antikva konservata, la Rigvedo. En sanskrito, ĝi povas signifi kaj la anatomian aferon kaj «mensno» aŭ «animon», kiuj reprezentas la hejmon de la emocio. Hrd povas estis proksima de la vorto por koro en greka, latina kaj en diversaj lingvoj.[38][39]
Multaj filozofoj kaj sciencistoj klasikaj, kiel Aristotelo, konsideris la koron kiel la sidejo de la penso, la racio aŭ la emocio, kaj ofte ili ne konis, ke la cerbo kontribuis al tiuj funkcioj.[40] La identigo de la koro kiel sidejo de la emocioj aparte devenas de la grek-romia kuracisto Galeno, kiu lokis la sidejon de la pasioj en la hepaton kaj la sidejon de la racio en la cerbon.[41]
La koro ludis ankaŭ gravan rolon en la kredsistemo de aztekoj; en kelkaj el iliaj religiaj ceremonioj, la suprema pastro malfermis la bruston de la buĉota persono, elprenis la koron per la manoj kaj montris ĝin al la suno.[42].[43]
En katolikismo, estis longa tradicio de adorado al la koro, derivita de la adorado al la vundoj de Jesukristo suferitaj dum la pasiono, kio akiris ekstarecon ekde mezo de la 16-a jarcento.[44] Tiu tradicio influis en la disvolvigo de la adorado de la mezepoka kristana kredo al la Sankta koro de Jesuo kaj la paralela adorado de la Senmakula Koro de Maria, popularigita inter aliaj de Johano Eudes.[45]
La esprimo «rompita koro» estas ordinara metaforo kiu referencas al la intensa emocia doloro aŭ sufero kiu manifestiĝas post la perdo de amata proksimulo, ĉu pro morto, divorco, geedza separiĝo, perfido, aŭ amafera malakcepto.[46]
Koro estas en multaj kulturoj disvastigita simbolo, kiu povas marki amon, ĉion kunigitan kun ĝi. Unu el interpretoj de la ♥ estas, ke ĝi prezentas stiligitajn figajn foliojn. Tiuj en la 2-a jarmilo antaŭ Kristo, pli poste komune kun folioj de hedero aperas kiel ornamaĵo sur vazoj kaj minoaj freskoj. En la 8-a jarcento antaŭ Kristo korintaj pentristoj ornamas la vazojn de figuraj bildigoj komune kun hederaj folioj kaj vinberoj en aspekto de koro. La hedero en greka, romia kaj frue kristanisma kulturoj simboligis eternan amon.
En kavalira literaturo de la 12-a jarcento kaj la 13-a jarcento aperas folioj de hedero en amscenoj, ofte pentrigitaj ĝis ruĝa koloro; la ruĝa koloro mem estas samtempe simbolo de amo. La hodiaŭ konata simbolo de ruĝa koro disvastiĝis tra Eŭropo, tiun disvastiĝon helpis ankaŭ estimo al "la Koro de Jesuo", kiu mem estas simbolo de dia amo al homo, en katolika eklezio. La simbolo de koro venis en heraldikon kaj fine de la 15-a jarcento la simbolo de koro aperis ankaŭ sur ludkartoj. La simbolo de ♥ ekkaptiĝis kiel metaforo de homa koro nur inter la 13-a jarcento kaj la 16-a jarcento. Antaŭe oni uzis al la samo pinsemajn strobilojn aŭ piramidojn. Kiel simbolo de plej arda aŭ seksa amo oni uzas koron trapasatan de sago, kiuj simbolas respektive la virinan kaj viran seksajn organojn. Ne nepre komprenante la seksan signifon, dum multaj generacioj la koro trapasata de sago estis ŝatata bildo inter adoleskuloj.
La Perfida Koro (en la angla : The Tell-Tale Heart ; ankaŭ tradukite en Esperanton sub la nomoj La elbabila koro kaj La rakontanta koro) estas novelo de la usona verkisto Edgar Allan Poe, publikigita en 1843. La rakonto estas rakontita de la vidpunkto de viro kiu provas konvinki ke li ne estas freneza, priskribante la murdon kiun li faris. Finfine la rakontanto komencas senti malkomforton, kaj rimarkas sonoradon en siaj oreloj. La sonorado iĝas pli laŭta, kaj kun ĝi la streso de la rakontanto - kiu estas terurigita kiam li ekkomprenas ke li povas aŭdi la koron de la murdita maljunulo bati sub la planko. La policanoj nenion rimarkas. Timigita al frenezo de la forto kaj ritmo de la koro batanta sub li, la rakontanto rompiĝas, kaj konfesas la krimon al la policistoj.
Koro de mallumo estas anglalingva romano de la pol-brita aŭtoro Joseph Conrad. La intrigo de la libro okazas fine de la 19-a jarcento, dum la periodo de eŭropa koloniismo. Ĝi priskribas la vojaĝon de Marlow supren laŭ la Konga Rivero en misio de belga firmao kiu komercas eburon, serĉante agenton nomatan Kurtz. Spite la titolon, ne estas rekta rilato al koro, nur metafore.
Ekzistas pluraj proverboj pri koro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[47]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.