organa sistemo per kio la koro transportas sangon tra la tuta korpo From Wikipedia, the free encyclopedia
La kardiovaskula sistemo (aŭ sangocirkula sistemo) estas organa sistemo kiuj ebligas transporti sangon tra la tuta korpo.
Kardiovaskula sistemo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tipo de anatomia sistemo klaso de anatomia unuo | |||||
organa sistemo • individua anatomia ento | |||||
| |||||
La sangocirkula sistemo de homo konsistas el sango, koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo; simile okazas ĉe aliaj vertebruloj.[1][2] Ĉiuj sango-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alia, longas proksimume 160 000 kilometrojn, dum la totala longo de kapilaroj en la skeleta muskolaro de averaĝa homo estis ĉirkaŭkalkulita je inter 9 000 kaj 19 000 km.[3]
La "pulma cirkulado" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), nome la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksigen-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbondioksidon reen al la pulmoj. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝiĝas en la pulmoj per osmozo.
La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistema cirkulado".[4]
En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.
Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.
Ĉiu viva ĉelo de homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.
La ĉefaj komponantoj de la homa kardiovaskula sistemo estas la koro, la sango, kaj la sangaj vaskuloj.[5] La koro havas kvar kavojn, la sango fluas laŭ du diferencaj cirkvitoj: nome la "pulma cirkulado" kiu portas la sangon de la dekstra ventriklo al la pulmoj por ke ĝi ricevu oksigenon kaj la "sistema cirkulado" kiu portas la sangon oksigenhavan de la maldekstra ventriklo al ĉiuj organoj kaj histoj de la organismo.[6] Averaĝa plenkreskulo havas proksimume kvin litrojn da sango, kio estas proksimume la 7 % de ties totala korpa pezo.[7] La sango estas komponata de plasmo, ruĝaj globuloj, blankaj globuloj kaj sangoplateto. La cirkulanta sango fluas laŭ la kompleta cirkvito averaĝe unu fojon por minuto se oni estas en ripozo, kaj ĉirkaŭ ses fojojn por minuto dum intensa aktivaĵo.[8]
La kardiovaskula sistemo estas ĉefe sistemo de transporto kiu faciligas la veturadon tra la organismo de diferencaj substancoj, ĉefe de la oksigeno kaj de la nutraĵojn. Tamen, la listo de funkcioj estas tre ampleksa kaj inkludas la jenajn:
La sango alvenas al ĉiuj organoj kaj histoj pere de kompleta reto de duktoj kiuj nomiĝas sangaj vaskuloj. Inter ili distingiĝas la arterioj kiuj transportas la sangon elirintan el la koro kaj la vejnoj kiuj faras la inversan vojon kaj transportas la sanon kiu eniros en la koron.
La arterioj branĉiĝas en arterietoj kiuj estas de pli malgranda kalibro. La arterietoj branĉiĝas en la kapilaroj kiuj estas tre fajnaj vaskuloj sen muskola tavolo kaj tie estas kie okazas la interŝanĝo de substancoj kun la histoj. Je la revenvojo al la koro la sango pasas de la kapilaroj al malgrandajn vejnetoj kiuj siavice ariĝas por formi la vejnojn.
La sango estas tipo de specializita de fluaĵa konektiva histo, kun likva koloida matrico, kompleksa kombinaĵo kun tre karaktera ruĝa koloro. Ĝi havas solidan fazon (formaj elementoj), kiuj inkludas la leŭkocitojn (blankaj globetoj), la eritrocitoj (ruĝaj globetoj), la trombocitoj (sangoplatetoj) kaj likvan fazon, formita de la sangoplasmo.
La limfo estas travidebla likvo kiu trairas la limfajn vaskulojn kaj ĝenerale mankas al ĝi pigmentoj. Ĝi produktiĝas pro la troa likvo kiu eliras de la sangaj kapilaroj al la interĉela aŭ interhista spaco, kaj estas kolektita de la limfaj kapilaroj, kiuj drenas al limfaj vaskuloj pli dikaj ĝis kunverĝi en duktoj kiuj fluas en la subklaviajn vejnojn.[9]
La homa koro havas la proksimuman grandon de fermita pugno kaj pezas ĉirkaŭ 200-350 gramojn, disponas de kvar kavoj, du aŭriklojn kaj du ventriklojn. La dekstra aŭriklo estas konektata kun la desktra ventriklo tra la trikuspida valvo, dum la maldekstra aŭriklo estas konektata kun la maldesktra ventriklo tra la mitrala valvo. La koro estas en la centro de la torako, super la diafragmo, inter la dekstra kaj la maldekstra pulmoj, iom devojiĝinta al la maldekstra flanko, pro kio ĉirkaŭ du trionoj de la organo estas en la maldekstra duontorako kaj nur unu triono estas en la dekstra duontorako.
La koro kuntiriĝas aŭtomate je averaĝa frekvenco en ripozo de inter 60 kaj 80 korbatoj por minuto. La normalaj korbatoj estas kontrolitaj per la propra koro mem. Por ke la koro funkciu, necesas la enaŭrikla nodeto kiu troviĝas en la dekstra aŭriklo. Tiu nodeto pafas proksimume ĉiun sekundon nervan elanon kiel kuntiriga ondo kiu faras, ke la aŭrikloj kuntiriĝas; poste tiu elano alvenas al alia nodeto kiu estas inter la du atrioj nomita "aŭrikloventrikla nodeto", tuj super la ventrikloj; tiu lasta nodeto plenumas la funkcion transigi la nervan elanon tra la sistemo de kora kondukado ĝis la ventrikloj por okazigis ties kuntiriĝo.
La koro de ripozanta persono pumpas proksimume kvin litrojn da sango por minuto, tio estas 75 ml por korbato. Dum 70 jarok de averaĝa vivo de individuo, ties koro batas ĉirkaŭ 2 600 milonojn da fojoj. Ĉiu korbato konsistas de kuntiriĝo aŭ sistolo, sekvita de malstreĉiĝo aŭ diastolo. Inter ĉiu korbato la koro ripozas proksimume 0.4 sekundojn.[10]
La supra kava vejno kiu refluigas la sangon de la kapo kaj la brakoj kaj la malsupra kava vejno kiu devenas de la malsupra parto de la korpo, enfluas en la desktran aŭriklon. El la desktra aŭriklo, la sango pasas tra la trikuspida valvo ĝis la dekstra ventriklo kiu pelas ĝin al la pulmarterion, kiu disiĝas en du branĉojn kiuj portas la sangon al la kapilaroj de ĉiu pulmo, kie la oksigeno eniras en la sangon kaj la karbona dioksido eliras el ĝi. Poste, la sango revenas tra la pulmovejnoj ĝis la maldekstra aŭriklo kaj de tie, pasinte tra la mitrala valvo, alvenas al la maldekstra ventriklo. La maldekstra ventriklo pelas la oksigenhavan sangon tra la aorta valvo al la aorta arterio kiu distribuas ĝin tra la diversaj arterioj ĉiam pli kaj pli malgrandaj ĝis la kapilaroj kie kompletiĝas la ciklo.[11]
La pulma cirkulado estas la parto de la kardiovaskula sistemo en kiu la sango malriĉa je oksigeno estas pumpata el la dekstra parto de la koro al la pulmoj laŭlonge de la pulmarterio, kaj revenas oksigenhava al la maldekstra korparto laŭlonge de la pulma vejno.[12] La sango malriĉa je oksigeno eliras el la dekstra ventriklo de la koro tra la pulmarterio kiu dubranĉiĝas en po du trunkoj por ĉiu el la pulmoj. En la kapilaroj kiuj estas en la pulmaj alveoloj la sango oksigeniĝas pere de procezo konata kiel hematozo kaj oni rekondukas ĝin laŭ la kvar pulmaj vejnoj kiuj kondukas la sangon riĉa en oksigeno ĝis la maldekstra aŭriklo de la koro.
Ĝi estas la parto de la kardiovaskula sistemo kiu transportas la sangon oksigenhavan el la maldekstra ventriklo al la cetero de la korpo tra la aorta arterio kaj ties branĉoj. La sistema cirkulado estas, laŭ distanco, multe pli longa ol la pulma cirkulado. La vojaĝo de la sango startas en la maldekstra ventriklo de la koro, pluas tra la arteria aorto kaj ties branĉoj ĝis la kapilara sistemo. El la kapilaroj la sango malriĉa en oksigeno estas kondukita tra diversaj vejnoj kiuj kunverĝas en la supra kava vejno kaj la malsupra kava vejno kiu enfluas en la dekstra aŭriklo de la koro.[13]
La volumeno de la homa cerbo estas nur ĉirkaŭ 2 % de la totalo de la korpo, sed ĝi ricevas la 16 % de la korfluaĵo, tio estas inter 750 kaj 1250 cm³ de sango por minuto. La metabola aktiveco de la cerbo konsumas grandan kvanton de oksigeno kaj glukozo en 24 horoj. La sango alvenas al la cerbo tra la du arterioj internaj karotidaj kaj la du vertebraj arterioj kiuj kuniĝas por formi la bazan arterion. Are ili formas en la bazo de la cerbo strukturon nomitan "poligono de Willis" pere de la ekzistado de la arterioj komunikantaj antaŭaj kaj malantaŭaj kiuj kunigas la diversajn vaskulojn formante vaskulan ringon. La ĉefa funkcio de la poligono de Willis estas egaligi la premojn inter la diversaj vaskuloj kiuj transportas sangon al la cerbo, garantii la liveradon de sango al ĉiuj areoj kaj havigi alternativan vojon se okazas la baro de unu de la branĉoj.[14]
La havigo de sangofluo al la renoj estas tre alta, ĉirkaŭ 1200 ml/minuto, kiu ekvivalentas al 20 % de la kora volumeno. La rena cirkulado karakteriziĝas pro la havo de du kapilaraj retoj. La rena arterio estas la sanga vaskulo kiu transportas la sangon al la reno, branĉiĝas iom post iom ĝis ĝis alveno al la aferentaj arterietoj de kiuj eliras la glomerularaj kapilaroj. La glomerularaj kapilaroj kunfluas en la eferentaj arterietoj de tiuj kiuj eliras dua reto de kapilaroj, nome la peritubetaj kapilaroj, el kiuj originiĝas la vejnaj vaskuloj kiuj kunfluas en la rena vejno.[15]
La portala sistemo estas subtipo de la ĝenerala cirkulado origininta el vejnoj devenaj de kapilara sistemo, kiu denove formas kapilarojn fine de la vojo. Ekzistas tri portalaj sistemoj en la homa korpo, nome la jenaj:
La korvaskulaj malsanoj estas ĉiuj tiuj kiuj suferigas la korvaskulan sistemon, ĉefe la koron kaj la sangajn vaskulojn. En la okcidenta mondo ili estas la unua kaŭzo de morto; ekzemple en Hispanio laŭlonge de la jaro 1999 ili estis kaŭzantoj de la 36 % de la totalo de forpasoj. La malsanoj kiuj okazigis plej grandan nombron de mortoj estis la kora iskemio inkludante la akuta korinfarkto, la kora malsufiĉo kaj la cerbovaskula akcidento. Tre ofte la origino de tiuj misordoj estas la arteriosklerozo en kies apero ege gravas la nesanaj vivkutimoj, kiel la manko de fizika ekzercado, la tabakismo, la maltaŭga manĝado enhavanta troajn kvantojn de kuirsalo kaj saturitaj grasoj kio kondukas al la trodikiĝo. Ege gravas ankaŭ la medina kontrolo de la korvaskulaj riskofaktoroj inter kiuj elstaras la alta sangopremo, la diabetes mellitus kaj la altaj niveloj de kolesterolo en sango ("hiperkolesterolemio").[16]
Ĉiuj vertebruloj disponas de fermita cirkula sistemo specializita kiu transportas la sangon el la koro al la histoj kaj limfan sistemon kiu elfluas en la antaŭa kaj transportas la limfon. La cirkula sistemo de la vertebruloj estas ĉiam formata per koro enhavanta fortan muskolon kiu kuntiriĝas kaj eltiriĝas ritme kun frekvenco variebla dependa de la specio kaj de la grado de aktiveco. La duktoj povas esti vejnoj kiuj transportas la sangon el la histoj al la koro, arterioj kiuj transportas la sangon en la mala direkto, tio estas el la koro al la histoj kaj kapilaroj kiuj estas malgrandaj duktoj en kiuj kuniĝas la arteria sistemo kun la vejna sistemo.
En la fiŝoj la cirkulado estas simpla, ekzistas unusola cirkvito kaj la koro havas nur du ĉambrojn: nome unu aŭriklo kaj unu ventriklo. La amfibioj prezentas unusolan ventriklon kaj du aŭriklojn, pro tio la sango de la du aŭrikloj miksiĝas en la ununura ventriklo (nekompleta cirkulado). En la reptilioj ekzistas muro kiu separas parte la ventriklon en du partoj, sed kiu ne malhelpas la mikson inter la du sangoj, pro tio ili havas ankaŭ nekompletan cirkuladon. En la birdoj kaj la mamuloj inklude la homon, la koro enhavas kvar ĉambrojn kaj la cirkulado estas duobla kaj kompleta, ekzistas muro kiu separas totale la dekstran ventriklon disde la maldekstra ventriklon malhelpante la mikson de la du sangoj.[18]
La fiŝoj posedas fermitan cirkuladon,[19] kaj simplan (la sango pasas nur unusolan fojon tra la koro en ĉiu turno) kaj kompletan (ne estas mikso de sango kaj oksigenhava kaj senoksigena).
La koro estas tuboforma kaj rekta, kaj montras vejnan sinon kiu kolektas la sangon, unu aŭriklon kaj unu pelantan ventriklon. La sango venas el la vejnoj de la korpo ŝarĝita de CO2 al la koro. La ventriklo pelas la sangon tra la branka arterio al la brankoj, kie ĝi ricevas oksigenon kaj cirkulas tra arterioj por disiĝi tra la tuta korpo. La reveno de la sango senoksigena al la koro fariĝas tra vejnoj.
En la unuaj pulmohavaj vertebruloj (nome amfibioj kaj reptilioj nekrokodilaj) la koro estas en toraka situo kaj estas duobla cirkulado, ĉar ekzistas malgranda aŭ pulma cirkvito, kiu portas la sangon tra la vejnoj al la pulmoj kaj reportas al la koro la sangon arterian el tiuj, kaj granda aŭ ĝenerala cirkvito, kiu portas la arterian sangon al la cetero de la korpo kaj reportas la vejnan sangon al la koro.
En tiuj animaloj la koro havas tri kavaĵojn: nome du aŭriklojn (kaj dekstra kaj maldekstra) kaj ununuran ventriklon tre muskolecan. La dekstra aŭriklo ricevas la vejnan sangon devenan de la cetero de la korpo, kaj sendas ĝin al la ventriklo por ke tiu pumpu ĝin al la pulmoj tra la pulma arterio. La maldekstra aŭriklo ricevas la arterian sangon devenan de la pulmoj kaj sendas ĝin al la ventriklon kiu pumpu ĝin al la cetero de la korpo tra la aorto. Inter la du arterioj estas tubeto nome arteria dukto aŭ dukto de Botal. La aŭrikloj kutiriĝas sincekve, pro kio la mikso de sangoj en la ventriklo estas malabunda. Ĉiuokaze, la duobla cirkulado estas nekompleta.
La reptilioj havas fermitan cirkulan aparaton, duoblan kaj nekompletan; tio estas, la sango ne eliras el la duktoj dum sia fluado, pasas dufoje tra la koro kaj en la ventriklo miksiĝas la sango kiu alvenas al la pulmoj kaj tiu kiu alvenas el la cetero de la korpo. La koro estas dividata en tri kavaĵoj; nome du aŭrikloj kaj unu ventriklo kun maldika separaĵo, escepte ĉe la krokodiloj kiu estas perfekte murigita. El la maldekstra aŭriklo eliras la pulma vejno kiu portas sangon (oksigenhava) el la pulmoj kaj el la dekstra aŭriklo, la kava vejno kiu portas la sangon (senoksigenan) de la cetero de la korpo. El la ventriklo eliras unusola arterio kiu portas la sangon al la di cirkvitoj; nome kaj pulma kaj sistema.
La cirkula sistemo de la birdoj estas fermita, duobla kaj kompleta. La koro konsistas el kvar kavaĵoj, nomedu aŭrikloj kaj du ventrikloj kaj ties funkciado estas simila al tiu de la mamuloj. Unu diferenco disde tiuj estas ke la ruĝaj globuloj de la sano estas elipsaj kaj havas po unu kernon.
La mamuloj disponas de fermita, duobla kaj kompleta cirkula sistemo. La koro havas kvar kavaĵojn, nome du aŭrikloj kaj du ventrikloj. Ne miksiĝas la sango oksigenhava kun la ne oksigenhava kiel okazas ĉe la reptilioj. La modelo de homa kardiovaskula sistemo povas esti aplikita al ĉiuj mamuloj.
La vaskulaj plantoj disponas de cirkula aparato, kvankam ili ne havas sistemon de pumpado komparebla al la koro de la animaloj. La duktaj histoj specializitaj kiuj transportas la sevon tra la vegetaloj povas esti de du tipoj:[20]
Sistolo estas la parto de la korbata ciklo, dum kiu ĉambroj de la koro kontrahiĝas post repleniĝo per sango. La malo de sistolo estas diastolo, dum kiu la koraj muskoloj malkontrahiĝas.
Koagulado estas la procezo per kiu la sango perdas sian likvecon kaj iĝas ĝelo, kiu siavice formas koagulon aŭ trombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.