Remove ads
speco de animalo, vertebrulo kiu vivas en akvo kaj (tipe) havas brankojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiŝoj (science: Pisces)[1] estas vertebruloj, ĝenerale ektotermaj, kiuj regulas sian temperaturan laŭ la medio, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, pli malpli evidentaj, kaj ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas parafiletika grupo, do valida laŭ tradicia taksonomio kaj foje konsiderata kiel superklaso, sed nevalida laŭ kladistikaj principoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fiŝoj (apartigilo) |
Fiŝoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fiŝoj estas abundaj kaj en marakvo kaj en nesala akvo, kaj troveblas specioj ekde la montorojoj (ekzemple, la gobio), ĝis la plej profundo oceanareo (ekzemple, la sakofaringoformaj).
Fiŝoj estas ĉasataj (kaptataj) por viando (estas eĉ dediĉo simila al brutobredado nome akvokulturo), kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto. La fiŝoj ludis gravan rolon en multaj kulturoj laŭ la historio, ekde religiaj kredoj al temoj de libroj kaj filmoj.
La fako de la bestoscienco kiu okupiĝas specife de la fiŝoj nomiĝas iktiologio.
Laŭ plej kutima taksonomio, fiŝoj (Pisces) estas superklaso de vertebruloj, evolue starantaj inter senmakzeluloj kaj amfibioj. Tia grupo enhavas jenajn klasojn:
Multaj sciencistoj antaŭe donis la rangon de klaso al la ostaj fiŝoj, sed nuntempe oni rigardas ĝin kiel la grandklaso, al kiu apartenas du klasoj: aktinopterigoj kaj sarkopterigoj.
La elasmobrankoj havas ordojn plagiostomoj kaj holocefaloj.
La aktinopterigoj havas subklasojn ĥondrosteoj, holosteoj, teleosteoj kaj ordojn acipenseroformaj, ciprinoformaj, klupeoformaj, ezokoformaj, angiloformaj, sinbrankoformaj, gasterosteoformaj, notakantoformaj, mugiloformaj, akantopterigoj, gadoformaj, ktp.
Jean-Baptiste Lamarck konsideris la fiŝojn kiel dekunuan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la fiŝojn kiel la unuan grupon kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; tiu estus la ligaĵo inter senvertebruloj kaj vertebruloj, jam ene de ĉi-lastaj[2]. Ili havas malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la reptiliojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brankoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la senvertebruloj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.
La akva medio trudis al fiŝoj sian ĝenran formon, spirmanieron, movsistemon kaj reproduktadan kutimaron.
La fiŝoj faras plej parton de la gasa interŝanĝo pere de la uzado de brankoj, kiuj troviĝas ambaŭflanke de la faringo. La brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj. Ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido. Tiu interŝanĝo okazas kiam la fiŝo enspiras akvon, kiu pasas tra la brankoj.
Estas fiŝoj, kiaj ŝarkoj kaj petromizoj, kiuj posedas brankajn malfermaĵojn multoblajn. Tamen majoritato de fiŝoj posedas brankojn protektitajn de osteca ŝirmaĵo nome operkuloj.
Kapabli spiri rekte aeron estas rezulto de la adaptado ĉe fiŝoj kiuj loĝas en akvo malmulte profunda, kie ties niveloj varias aŭ kie la koncentro de oksigeno en akvo povas malpliiĝi je iuj jarepokoj. La meĥanismoj por tio estas variaj. La maldika haŭto de la elektrangiloj permesas el ili ian gradon de sorbo de oksigeno. Ili povas spiri aeron ankaŭ per rekta engluto el la surfaco. Katfiŝoj de la familioj Lorikariedoj, Kaliĥtiedoj kaj Skoloplacedoj kapablas sorbi aeron tra sia digesta aparato.[3]
Ĉe la Pulmofiŝoj kaj Polipteredoj, oni priskribis pulmojn similajn al tiuj de la tetrapodoj, pro kio ili devas supreniri al la akvosurfaco por engluti freŝan aeron tra la buŝo por ke ĝi pasu tra la brankoj aŭ tra la brankaj filamentoj.
Kvankam ĉiuj specoj de fiŝoj posedas buŝon, ne ĉiuj disvolvigis mandiblojn (ekzemplo de tio estas la Senmakzeluloj). Ĉe la specioj kiu ja disvolvigis mandiblojn, tio permesis al ili aliri al vario multe pli ampleksa de nutraĵoj, inklude plantojn kaj aliajn organismojn.
Ĉe fiŝoj, post englutado de la manĝo tra la buŝo, ĝi estis diserigita en la stomako. Organoj kiaj la hepato kaj la pankreato aldonas digestajn enzimojn. La absorbado de nutraĵoj okazas pere, tra kaj laŭlonge de la intesto.
Ĉe la fiŝoj ekzistas naĝiloj (lepidotrichia) kun molaj kaj malmolaj naĝilaj aristoj (naĝilostrioj) (nomataj en naciaj lingvoj radioj). Malmolajn naĝilajn aristojn havas la perkoformaj. Tiuj aristoj ne disbranĉiĝas, ne montras artikiĝon.
La molaj naĝilaj aristoj estas flekseblaj, montras artikiĝon, disbranĉiĝon ĉefine kaj staras el du flankaj partoj (karpoformaj). Okazas, ke la malmola aristo modifiĝas al pinta, dura aristo, kiel la unuaj aristoj ĉe dorsa kaj anusa naĝilo de karpo. Ĉiokaze la plej forte modifiĝinta nomiĝas dornego.
La formo, longo, situo de la naĝilo estas grava speciokarakteriza propreco.
Ĝi dividiĝas jene (numeroj montras la bildajn numerojn)
Multaj ostaj fiŝoj havas internan organon nomitan naĝo-veziko, kiu ĝustigas ilian denson, laŭ la profundo kie ili evoluas, per adaptado enen de la gasvolumenon.
La fiŝoj havas fermitan kardiovaskulan sistemon kun koro, kiu pumpas la sangon laŭ unika cirkvito tra la tuta korpo. La sango iras el la koro al la brankoj, el tiuj al la cetero de la korpo, kaj fine ĝi revenas al la koro. En la majoritato de fiŝoj la koro havas kvar partojn: la vejna ujo, la aŭriklo, la ventriklo kaj la arterio bulbo. Kvankam ĝi konsistas el kvar partoj, la koro de la fiŝoj estas konstituita de du kavoj situantaj serie, nome aŭriklo kaj ventriklo.[4] La vejna ujo estas ĉambro el maldikaj muroj kiuj ricevas la sangon el la vejnoj de la fiŝo antaŭ permesi ĝin flui al aŭriklo, granda muskola ĉambro kiu utilas kiel ujo de unika direkto kiu direktas la sangon al la ventriklo. Tiu estas muskola sako de dikaj muroj kiu pumpas la sangon al la koro. La ventriklo kuntiriĝas kaj pelas la sangon al ampleksa nome arteria bulbo. Fine de la kontraŭa parto, la arteria bulbo kuniĝas kun granda sangujo nome aorto, tra kiu la sango fluas al la brankoj de la fiŝo.
Same kiel multaj akvaj animaloj, plejparte la fiŝoj ekskrecias nitrogenajn forĵetaĵojn kiel amoniako.[5] Parto el ties ekscrecioj difuziĝas tra la brankoj en la ĉirkaŭa akvo. La resto estas elpelita de la renoj, nome ekskreciaj organoj kiuj filtras la rubon de la sango. La renoj helpas la fiŝojn kontroli la kvanton de amoniako en ties korpoj. La fiŝoj de marakvo tendencas perdi akvon pro osmozo. Ĉe la salakvaj fiŝoj, la renoj koncentras la rubon kaj elpelas el la korpo tiom malmultan akvon kiom eblas. Ĉe la fiŝoj de nesala akvo, la situacio estas mala kaj tendencas akiri akvon kontinue. La renoj de la nesalakvaj fiŝoj estas speciale adaptitaj por elpeli grandajn kvantojn de urino disa (tio estas, kun multa akvo).[6] Kelkaj fiŝoj disvolvigis renojn speciale adaptitaj kiuj ŝanĝis sian funkcion, permesante translokiĝi el nesala akvo al sala akvo.
Kompare kun aliaj vertebruloj, la fiŝoj havas ĝenerale malgrandan cerbon rilate al grando de ties korpo, nome ĉirkaŭ dekkvinono de la cerba amaso de birdoj aŭ mamuloj de simila grando.[7] Tamen kelkaj fiŝoj havas cerbon relative grandan, kiaj tiuj de la familio Mormiredoj kaj ŝarkoj, kies cerbo havas proporcion inter cerba kaj korpa amasoj similaj al tiuj de la birdoj kaj de la marsupiuloj.[8]
Multaj fiŝoj posedas sensorganojn tre disvolvigitajn. Preskaŭ ĉiuj tagaj fiŝoj havas okulojn tre bone disvolvigitajn kiuj kaptas la koloron same kiel la homaj estaĵoj. Multaj fiŝoj havas ankaŭ specialajn ĉelojn konatajn kiel kemiriceviloj kiuj estas responsaj de la sentoj de gusto kaj flaro. Kvankam disponas el oreloj en siaj kapoj, multaj fiŝoj ne perceptas bone la sonojn. Tamen, la plej parto de fiŝoj havas sensajn ricevilojn kiuj formas la flankolinion. La flankolinio permesas multajn fiŝojn detekti mildajn fluojn kaj vibraĵojn, same kiel senti la movadon de iliaj eventualaj predoj aŭ de aliaj proksimaj fiŝoj.[9] Kelkaj fiŝoj, kiaj ŝarkoj aŭ siluroj, havas organojn kiuj perceptas malaltajn nivelojn de elektro.[10] Aliaj kiaj la elektrangilo, povas produkti sian propran elektron.
Frajo estas ovaro de diversaj animaloj, ekz. fiŝoj, kaj ankaŭ de ranoj. Ĝi evoluas en la inseksaj animaloj (femaloj), en la ovario el praovoloj (oogonium), dum kvarparta oogenezo. Tio daŭras en fiŝoj ĉe kontinenta klimato 12 monatojn, ĉe junbestoj ĝis la unua reproduktiĝo.
Strukturo de frajo
La frajo fekundiĝas per spermatozoo (spermatocito), penetranta inter la du ŝelmembranojn tra la ĝermopordo (mikropile). Tra la ekstera membrano difuziĝas akvo inter la du membranojn kaj estiĝas t.n. ekstervitela areo tre ŝveliĝanta. La ŝveliĝo karakterizas la speciojn, 3-30 obla. La frajoformo estas ĝenerale globa aŭ kokovoforma, sed ĉe kelkaj maraj fiŝospecioj ĝi estas kvadrata. La ŝveliĝinta frajo grandas ĉe ornamfiŝoj 0,2 mm, karpo 1,5–2 mm, truto 4–6 mm. La frajo de kelkaj specioj ŝvebas (herbokarpo (Ctenopharyngodon idella), glavbramo (Pelecus cultratus), sed ĉe la plimulto ties ekstera membrano sekrecias gluaĵon, kiu adherigas la frajon al la grundo (al ŝtono, herbo) (ekz. karpo, siluro, sandro). Laktumo estas la semo de masklaj fiŝoj. Ĝi estas likva kaj lakteca substanco. Dum la tempo de frajado ĝi estas ŝprucata sur la frajon de la fiŝinoj, por fekundigi la ovojn. Vidu ankaŭ artikolon kaviaro.
La haŭto konsistas el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj.
La fiŝoj originiĝis el aliaj korduloj ĉirkaŭ la komenco de la Kambrio. Oni ne scias certe kie fiksigi ilian originon; la plej praa grupo de fiŝoj konataj el fosilioj korespondas al ostrakodermoj, el kiu descendas la nuntempaj senmakzeluloj (grupo kiu enhavas la petromizojn kaj la mukofiŝojn).
Unu el la plej gravaj atingoj en la evoluo estis la disvolvigo de mandibloj el la brankaj arkoj, ĉar tio ebligis ke la prafiŝoj nutru sin el pli grandaj pecoj, kapti predojn, maĉi ktp. Inter tiuj prafiŝoj kun mandibloj troviĝis la plakodermoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la Silurio.
La surteraj vertebruloj diferenciĝis el la fiŝoj de lobohavaj naĝiloj, parencaj de la celakanto kaj de la dipnooj.[11]
La fiŝoj orientiĝas uzante punktojn de referenco kaj povas uzi mensajn mapojn de rilatoj geometriaj baze sur multopaj signaloj aŭ simboloj. En studoj faritaj al fiŝoj en labirintoj, oni konstatis, ke fiŝoj uzas rutine la spacan memoron kaj la vidan difinigon.[12]
Nova esplorado faligis antaŭkonceptojn pri la kognaj kapabloj de fiŝoj. Por ekzemplo, mantarajoj montris kutimojn ligitajn al la memkonscio en eksperimentoj per speguloj. Metitaj antaŭ spegulo, individuaj rajoj engaĝiĝis en memkonsciaj situacioj, tio estas, ripeta kondutaro cele al konstato pri sia reflekto pere de korpa movado.[13] Ankaŭ Labredoj aprobiĝis laŭ la spegula ekzameno en scienca studo de 2018.[14][15]
Foje oni notis uzadon de iloj, rimarkinde inter la genro "Choerodon", en la toksotedoj kaj en la moruo.[16]
Fiŝoj ofte komunikas per sonaj signaloj, ĉefe dum manĝado, agresado, aŭ amindumado.[17] La sonoj varias laŭ specio kaj celo. Fiŝoj povas fari sonojn interfrotante iujn ostojn aŭ per aliaj specialaj organoj, ekzemple la naĝoveziko.[18]
Iuj fiŝoj komunikas per malfortaj elektrofluoj.
Multaj tipoj de fiŝoj okazigas migradon regule, en gamoj el ĉiutagaj al ĉiujaraj, kaj kun distancoj kiuj same gamas el malmultaj metroj ĝis miloj da kilometroj. La celo ĝenerale rilatas al la manĝado aŭ al la reproduktado; en kelkaj okazoj la tialo por la migrado restas ankoraŭ nekonata.
La fiŝoj anadromoj plej konataj estas la salmoj (Salmo salar), kiuj eloviĝas en malgrandaj nesalaj riveretoj, malsupreniras al maro kie ili vivas kelkajn jarojn; poste revenas al la samaj riveroj kie ili eloviĝis, ovodemetas kaj tuj poste mortas, dum kelkaj revenas al maro kaj revenas al la rivero ĉu la venontan jaron ĉu post kelkaj jaroj; kiel specio ili estas iterparaj, sed ties mortindico dum la migrado estas tiom alta ke pro tio oni supozis erare, ke ili estas semelparaj, tio estas ke ili reproduktiĝas kaj tuj mortas.
La plej elstaraj fiŝoj ene de la katadromoj estas la nesalakva angilo, kies larvoj flosas drive en malferma oceano foje dum monatoj aŭ jaroj, antaŭ reveturi milojn da kilometroj al siaj originaj riveretoj, kie ili disvolviĝas ĝis atingi sian plenkreskan staton, kaj poste revenas al oceano por eloviĝi.
La vertikala ĉiutaga migrado estas ofta konduto; multaj maraj specioj iras al la surfaco nokte por manĝi; poste ili revenas al la profundeco dum la tago.
Granda nombro de maraj fiŝoj, kiel la tinuso, migras el nordo suden ĉiujare, sekvante la variadon de temperaturo en la oceano. Tio estas ege grava por la fiŝkaptado.
La migrado de nemaraj fiŝoj estas kutime pli mallongaj, ĝenerale ekde lago al rivero aŭ inverse, por eloviĝo.
La fiŝoj, same kiel aliaj akvaj organismoj, povas esti klasitaj ekologie peo sia tolero al diferencaj salecoj, en eŭrihalinoj aŭ stenohalinoj, same kiel pro aliaj aspektoj de sia adaptado al la medioj.
Komerca fiŝkaptado estas la agado de kaptado de fiŝoj kaj alia marmanĝaĵo por komerca profito, plejparte farita ĉe naturaj fiŝejoj. Ĝi disponigas grandan kvanton de manĝaĵo al multaj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed tiuj kiuj praktikas ĝin kiel industrio ofte devas persekuti fiŝojn longe en la oceanon sub malfacilaj kondiĉoj.
Troa fiŝkaptado tro ofte elĉerpis la kvanton de fiŝoj en la oceano, kaj same okazis pri cetacoj. Tiel oni devis internacie organizi kampanjojn por haltigi, minimumi la kaptadojn kaj permesi la rekuperadojn de la populacioj. Pri balenoj eĉ oni devis rekte malpermesi ties ĉasadon, kvankam kelkaj landoj evitas obeon al tiuj internaciaj malpermesoj, kiel Japanio kaj Norvegio. Revenante al fiŝoj, ne nur troa fiŝkaptado endanĝerigas la populaciojn, sed ankaŭ la poluo (plasto ĝenerale kaj industriaj kaj agrikulturaj forĵetaĵoj en riveroj, lagoj ktp.
Inter plej ŝatataj pladoj de la loĝantoj de Siberio kaj Norda Rusio estas fiŝrabotaĵo, preparata el kruda rabotita fiŝo.
La Ruĝa Listo de la IUKN de 2006 listigas 1,173 fiŝospeciojn kiuj estas minacataj de formorto.[19] Inklude estas specioj kiel la moruo,[20] la diabla ciprinodonto,[21] Celakantoformaj,[22] kaj la Blanka ŝarko.[23] Ĉar fiŝoj vivas subakve, ili estas tre malfacile studeblaj ol surteraj animaloj kaj plantoj, kaj la informaro pri la populacioj de fiŝoj estas ofte mankohava. Tamen, la fiŝoj de nesalaj akvoj ŝajnas partikulare minacataj ĉar ili ofte loĝas en relative malgrandaj akvejoj. Por ekzemplo, la diabla ciprinodonto okupas nur unusolan akvejojn de 3 per 6 metroj.[24]
Troa fiŝkaptado estas unu el la plej gravaj minacoj al manĝeblaj fiŝoj kiel moruo kaj tinuso.[25][26] Troa fiŝkaptado finfine okazigas populacimalpliigon (populacifalon) ĉar la survivantoj ne povas produkti sufiĉe junulojn por anstataŭigi la forigitojn. Tia komerca formorto ne supozigas, ke la specio estas formortinta, sed nur le ĝi ne plu povas elteni fiŝkaptadon.
Bone studita ekzemplo de populacifalo estas tiu de la Pacifika sardino Sadinops sagax caerulues fiŝkaptita ĉe la marbordo de Kalifornio. Ekde 1937 pinto de ĝis 800,000 tunoj kaptitaj tuj falis al nur 24,000 t en 1968, post kio la tiea fiŝkaptado ne plu estis ekonomie eltenebla.[27]
La ĉefa konflikto inter la fiŝkapta scienco kaj la fiŝkapta industrio estas ke ambaŭ grupoj havas diferencajn vidpunktojn pri la adaptokapablo de la fiŝkaptejoj al la intensiva fiŝkaptado. En lokoj kie Skotlando, Novtero kaj Alasko la fiŝkaptada industrio estas grava dunganto, kaj tiel la registaroj pretas subteni ĝin.[28][29] Aliflanke, sciencistoj kaj konservistoj premas al pli forta protektotendenco, avertante ke multaj fiŝostokejoj povos esti forbalaitaj post kvindek jaroj.[30][31]
Grava danĝero kaj por nesalakvaj kaj por maraj ekosistemoj estas la habitata degradado inklude akvopoluadon, la konstruadon de akvobaraĵoj, la forigo de akvo por uzado de homoj kaj finfine la enkondukon de ekzotaj specioj.[32] Ekzemplo de fiŝo kiu estas endanĝerita pro habitatoŝanĝo estas la blanka acipensero, nome Nordamerika nesalakva fiŝo kiu loĝas en riveroj damaĝitaj de homa agado.[33]
En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de tiu specio: nome "Psephurus gladius", kiu vivís en la rivero Jangzio, nome la tria plej longa de la mondo kun pli ol 6300 kilometroj kaj hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo.[34]
Enkonduko de ne-indiĝenaj specioj okazis en multaj habitatoj. Unu el la plej bone studitaj ekzemploj estas la enkonduko de la Nila perko en la Lago Viktoria en la 1960-aj jaroj. La Nila perko iom post iom formortigis la 500 endemiajn cikledajn speciojn de la lago. Kelkaj el ili survivas nune en kaptitecreproduktaj programoj, sed aliaj estas jam probable formortintaj.[35] Karpoj, serpentokapuloj,[36] tilapioj, Eŭropa perko, bruna truto, ĉielarka truto, kaj marpetromizoj estas aliaj ekzemploj de fiŝoj kiuj estis okazigintaj problemojn post ties enkonduko en fremdajn mediojn.
La vorto Iĥtis - laŭ la Greka alfabeto: ἰχθύς - estas la antikva kaj klasika vorto de la greka lingvo por "fiŝo". Ekster la greka lingvo la vorto estas la nomo de simbolo el du kruciĝantaj arkoj, kiuj simboligas la silueton de fiŝo. Tiu signo estis uzita kiel sekreta simbolo de Kristanismo fare de la unuaj kristanoj. La literoj IĤTIS, per grekaj literoj ΙΧΘΥΣ, estas akronimo por "Jesuo Kristo, Dia Filo, Savanto" (greke Ἰησοῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ). Antaŭ ol ekaperis la kredo kristanisma, la fiŝa simbolo tutmonde estis uzita kiel simbolo de la "granda patrina diino". Ĝi havas ligojn al la Hinduisma dio Viŝnuo, sed ankaŭ Dagon, la fiŝa dio de la Filistoj. Ankaŭ en la antikva asiria urbo Ninevo arkeologie troviĝis skulptaĵoj de fiŝo-dio. Ankaŭ en la Torao aŭ la Malnova Testamento de la Biblio (Juĝistoj 16:23-24; 1-a libro de Samuel 5:2-5) la dio Dagon menciiĝas. En ambaŭ lokoj de la Torao temas pri transcendenta, nevidebla Dio kiu superas la idolojn. Ĉar la fiŝo jam estis komuna religia simbolo en la antikva mondo, estis relative sendanĝere uzi ĝin fare de la sekretaj kristanismaj komunumoj sen timo pro tio altigi la danĝeron de persekuto.
"La fabelo de la fiŝkaptisto kaj la fiŝo" (en rusa: «Сказка о рыбаке и рыбке», angligita: Skazka o rybake i rybke) estas ferakonto en verso de Aleksander Puŝkin. Puŝkin verkis la fabelon en aŭtuno 1833 kaj estis publikigita en la gazeto "Biblioteka dlja ĉtenija" maje de 1835. Temas pri fiŝkaptisto kiu sukcesas kapti "Oran Fiŝon" kiu promesas plenumi ĉiun deziron ŝanĝe al sia libero. La intrigo estas simila al la rusa ferakonto "La avara maljuna edzino" (laŭ Vladimir Propp) kaj al "La fiŝkaptisto kaj sia edzino" de la Fratoj Grimm. Aliaj verkistoj bazis siajn historiojn sur tiu populara rakonto: En To the Lighthouse de Virginia Woolf la rolulo Mrs. Ramsey rakontas al sia filo James version de la rakonto. La romano Der Butt de Günter Grass de 1977 estas iel bazita sur la rakonto, same kiel la versio de Emanuele Luzzati, nome "Punch kaj la magia fiŝo", kaj la romano de Ursula LeGuin nome "The Lathe of Heaven".
La oldulo kaj la maro (angle: The Old Man and the Sea) estas novelo de Ernest Hemingway verkita en Kubo en 1951 kaj eldonita en 1952. Ĝi estis la lasta ĉefa fikciaĵo verkita de Hemingway kaj eldonita dum lia vivo. Ĝi temas pri maljuniĝinta kuba fiŝkaptisto kiu luktas tritage baraktade kontraŭ giganta makajro (Makaira nigricans) (angle: marlin) fore en la Golfa Marfluo, onidire la plej granda kaptaĵo de lia vivo. Sed jam je nokto la ŝarkoj jam formanĝis la tutan korpon de la makajro, lasante nur ties skeleton.
Rumble Fish (angle: Luktofiŝoj) estas filmo de Francis Ford Coppola pri la romano samnoma de Susan E. Hinton. En la filmo oni rakontas la realon de du fratoj krimetemaj per senkoloraj nuancoj; la nura koloro de la filmo estas la siamaj luktofiŝoj (Betta splendens), por fokusigi la kontraston de ambaŭ realoj en la verko.
Ekzistas pluraj proverboj pri fiŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[37]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.