Jam kiel studento li dediĉis sin al la verkado. La unuaj lirikaĵoj kaj dramoj estis laŭdataj de la kritikistoj, tamen ne trovis vastan legantaron. Famon Günter Grass akiris pro sia verko Die Blechtrommel (“La lada tambureto”), kiu publikiĝis en 1959 kiel unua parto de la t.n. "Danciga Trilogio". En 1979 la verko estis tre sukcese filmigita kaj ekde 2000 ĝi ankaŭ ekzistas en Esperanto.
En la jaro 1999 aperis la rakontaro "Mia jarcento". Ĝi enhavas cent rakontetojn, kiuj prezentas erojn el la mozaiko de la dudeka jarcento.
Grass ofte ilustras siajn verkojn per propraj grafikaĵoj. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ engaĝiĝas politike por maldekstrulaj partioj kaj projektoj. Inter multaj Literaturpremioj li gajnis la premion Georg-Büchner-Preis (1965) kaj la Nobel-premion pri literaturo. La germanlingvajn eldonojn de liaj verkaĵoj publikigas precipe la eldonejo Luchterhand.
Beim Häuten der Zwiebel (“Senŝeligante la cepon”, 2006)
Disputo pri poemo
Pro la kritika poemo Was gesagt werden muß ("Kio direndas") pri la politiko de Israelo fronte al Irano[2], la israela registaro deklaris la 4-an de aprilo 2012 Gunteron Grass nedezirata persono[3][4]. Malgraŭ parte oficialaj postuloj israelflankaj, la sveda akademio nobelpremia ne agnoskas kaŭzojn forpreni de Grass la Nobelpremion pri literaturo konvinkaj[5].
Grass kaj Esperanto
La patrino de Günter Grass estis kaŝubino kaj onklo estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. Günter Grass pritraktis la regionon en sia verko Die Blechtrommel / "La lada tambureto". En tiu romano la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. La filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) loĝis en Malborko ĝis morto (2015), li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis morto li estis membro de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadiusz en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon “La lada tambureto”.