universitato de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Artoj Berlino (germane Universität der Künste Berlin, mallonge UdK Berlin; historie Hochschule der Künste Berlin, mallonge HdK Berlin) estas inter la plej aĝaj universitatoj en Eŭropo kaj el la kvar universitatoj de Berlino estas la plej malgranda. La plej aĝa el la antaŭaj artaj institucioj, el kiu evoluiĝis la nuna universitato, fondiĝis en 1686. La universitataj konstruaĵoj situas en la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de la ĉefurbo de Germanio.
Universitato de Artoj Berlino | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Universität der Künste Berlin | |||||
Universitato de Artoj Berlino, konstruaĵo Fasanenstraße | |||||
muziklernejo art college (en) publika universitato (2001–) | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1696 | ||||
speco | ŝtata | ||||
jara budĝeto | ĉ. 64,5 Mio. € (2008) | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 52° 30′ 33″ N, 13° 19′ 37″ O (mapo)52.50916666666713.326944444444 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Berlino, Germanio | ||||
poŝtkodo | 10623 | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | Martin Rennert | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 3 600 (somera semestro 2008) [1] | ||||
nombro de kunlaborantoj | ĉ. 700 (2008) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
jura formo | Körperschaft des öffentlichen Rechts vd | ||||
| |||||
Antaŭaj branĉoj de la institucio estis "Ŝtern-a konservatorio pri muziko", fondita en 1850, "Akademia Altlernejo pri Muziko", fondita en 1869, kaj "Altlernejo pri Kreaj Artoj", fondita en 1875. En 1966 unuapaŝe unuiĝis la konservatorio kaj la altlernejo pri muziko - la rezulto nomiĝis Staatliche Hochschule für Musik und Darstellende Kunst ("ŝtata altlernejo pri muziko kaj prezentaj artoj").
En 1975 tiu institucio unuiĝis kun la altlernejo pri kreaj artoj al "Altlernejo de Artoj Berlino, germane Hochschule der Künste Berlin (HdK). La altlernejo, tiu en Bremeno kaj tria en Essen estas la la solaj germanaj altlernejoj kiuj unuigas la edukon pri muziko kun tiu pri kreaj artoj.
La 1-an de novembro 2001 la altlernejo ricevis la titolon universitato. La nomŝanĝo tamen ne estas ŝanĝo de statuso: Jam la altlernejo de artoj havis - kiel sola arta edukejo en Berlino - la rajton doni doktorajn titolojn, kaj finance konsideriĝis samranga al la tri ŝtataj universitatoj de la urbo. Kialo por la nomŝanĝo al Universität der Künste Berlin (UdK Berlin) estis la strebo de la universitata gvidantaro, priskribi la gamon de studoj per internacie kutima nomo.[2]
Inter la historiaj profesoroj de la universitato estas ekzemple
La universitato konsistas el la sekvaj konstruaĵoj precipe en la berlina urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.