germanlingva libroeldonejo From Wikipedia, the free encyclopedia
La literatura eldonejo Luchterhand - germane Luchterhand Literaturverlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1924 en Berlino kiel eldonejo de faklibroj pri juro kaj impostado, kaj post la Dua Mondmilito devis translokiĝi al Neuwied borde de la Rejno, iom sude de Bonno. Nun ĝi havas sian centran sidejon en Munkeno. Intertempe ĝi ne plu estas memstara firmao, sed parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG.
Luchterhand | ||
---|---|---|
Luchterhand | ||
eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012 | ||
eldonejo • libroeldonejo vd | ||
Dum | 1924 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | 1924 en Berlino | |
Fondintoj | Hermann Luchterhand vd | |
Sidejo | Munkeno (ekde 1994) | |
Lando | Germanio | |
TTT | la eldonejo en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de | |
La eldonisto Hermann Luchterhand en 1924 en Berlino fondis eldonejon de faklibroj pri juro kaj impostado, kiu rapide iĝis unu el la gvidaj fakaj eldonejoj en Germanio. Sekve de la Dua Mondmilito la eldonejo devis translokiĝi al Neuwied borde de la Rejno. En 1954 la eldonejaj gvidantoj devidis publikigi ankaŭ beletrajn verkaĵojn. Inter la aŭtoroj, kies romanojn la eldonejo nun publikigis, ankaŭ estis Günter Grass, Nobel-premiito pri literaturo de 1999. La filmo Die Blechtrommel laŭ romano de Günter Grass estis la unua german filmo, kiu kiel "plej bona neanglalingva filmo" ricevis honorigon de Akademia Premio ("Oskaro"): per ĝi la literatura branĉo de la eldonejo subite havis altan internacian renomon kaj atenton. En 1970 fondiĝis la libroserio Sammlung Luchterhand.
En 1972 la eldonejaj gvidantoj decidis pri disdividiĝo de la branĉoj pri literaturo unuflanke kaj pri faklibroj de sociaj sciencoj aliflanke (librojn pri juro kaj impostado la eldonejo jam delonge ne plu publikigis), al du memstaraj eldonejoj. La eldonejo pri sociaj sciencoj nun nomiĝas Luchterhand Fachverlag. La literatura eldonejo translokiĝis al Darmstadt. La eldonejo sukcesis publikigi la verkojn de multaj renomaj aŭtoroj, inter ili Christa Wolf, Jurek Becker aŭ Maxie Wander. La verkaĵojn de la rusa disidento Aleksandr Solĵenicin la eldonejo publikigis germanlingve kaj tio krom la publikigoj france kaj angle bazigis lian literaturan sukceson ekster Sovetunio.
En 1987 la eldonejo vendiĝis al la nederlanda eldona grupo Kluwer. Post fortaj protestoj de la beletraj aŭtoroj de la eldonejo, la literatura parto de la eldonejo pluvendiĝis al la eldona grupo Arche Verlag en Zuriko. La firmaa sidejo de la eldonejo nun nomata Luchterhand Literaturverlag en 1989 unue translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno kaj 1991 fine al Hamburgo. La libroserion Sammlung Luchterhand en 1993 aĉetis la eldonejo dtv.
La eldonejo Luchterhand Literaturverlag en 1994 post vendo al la eldonisto Dietrich von Boetticher ricevis sian nunan strukturon. Samjare ĝi translokiĝis al Munkeno. Post la pluraj vendoj kaj translokiĝoj preskaŭ ĉiuj renomaj aŭtoroj estis finintaj siajn eldonajn kontraktojn kun la firmao, tiel ke la eldonejo devis kunkolekti tute novan programon. La verkistino Christa Wolf revenis al la eldeonejo, kaj novinterkonsentiĝis publikigaj kontraktoj kun verkistoj kiel interalie Frank McCourt, Anna Enquist, Annie Proulx aŭ Hanns-Josef Ortheil. En 2001 la renoma poŝlibra serio Sammlung Luchterhand refondiĝis. En oktobro 2001 la eldonejo iĝis parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG.
Nunaj eldonejaj aŭtoroj estas interalie Ernst Jandl, Pablo Neruda, Christa Wolf kaj William Butler Yeats.
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.