Francis Ford Coppola

From Wikipedia, the free encyclopedia

Francis Ford Coppola

Usona reĝisoro, scenaristo kaj filma produktoro Francis Ford COPPOLA [fransis ford KOPola] naskiĝis je la 7-a de aprilo 1939 en Detroit, Miŝigano. Post kiam li lernis sian metion ĉe UCLA li faris plurajn mallongajn filmojn kaj la scenaron por Patton. Coppola famiĝis dum la 1970-aj jaroj kiel direktoro de The Godfather kaj The Godfather Part II, kiuj ambaŭ gajnis la Akademian Premion en la kategorio Plej Bona Filmo; la dua la unua sekvaĵo tion farinta.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Francis Ford Coppola
Oskar-premiito
Thumb
Persona informo
Francis Ford Coppola
Naskiĝo 7-an de aprilo 1939 (1939-04-07) (85-jaraĝa)
en Detrojto, Miĉigano
Etno itala Usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Napa Valley AVA vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Hofstra
John L. Miller Great Neck North High School (en)
Jamaica High School (mul)
Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
UCLA School of Theater, Film and Television (en)
New York Military Academy (en) vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Thumb
Familio
Patro Carmine Coppola (en) vd
Patrino Italia Coppola (en) vd
Gefratoj Talia Shire (mul) kaj August Coppola (en) vd
Edz(in)o Eleanor Coppola (en) (19632024) vd
Infanoj Sofia Coppola, Roman Coppola (mul) , Gian-Carlo Coppola (en) vd
Profesio
Okupo scenaristo
aktoro
vinkultivisto
reĝisoro
produktoro
filmaktoro
komponisto
filmmuntisto
filmproduktoro
plenuma produktoro
filmreĝisoro
verkisto
entreprenisto vd
Laborkampo Kinfarado, kina reĝisorado, kina scenverkado kaj vinkultivado vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Trilogio de la Baptopatro 
Rumble Fish 
Apocalypse Now 
The Conversation 
Megalopolis 
Bram Stoker's Dracula 
The Rain People 
The Outsiders 
Apocalypse Now Redux 
Peggy Sue Got Married 
The Cotton Club 
The Rainmaker 
Finian's Rainbow 
New York Stories 
Gardens of Stone 
Youth Without Youth 
Dementia 13 
Distant Vision 
Supernova 
Tonight for Sure 
Captain EO 
Tucker: The Man and His Dream 
Tetro 
Jack 
One from the Heart 
Twixt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Sekve al tiu sukceso, li ekfilmigis ambician version de la romano Heart of Darkness de Joseph Conrad, rescenigita dum la Vjetnama milito. La filmo, Apocalypse Now ("Apokalipso Nun"), estis tiel atakata de problemoj, inkluzive de tajfunoj, drogmisuzo, kaj mensmalsanigado, kaj tiel ofte malfruigita, ke oni ofte kromnomis ĝin "Apokalipso Iam Ajn". La filmon same laŭdis kaj malamis la kritikuloj kiam ĝi finfine ekaperis, kaj la kosto preskaŭ bankrotigis la naskiĝantan studion de Coppola, American Zoetrope. Post longa emeritiĝo, Coppola rekomecis direkti, kun iom da sukceso komerca kaj kritika. The Godfather Part III, la tria epizodo de tiu epopea trilogio, aperis en 1990.

Li ankaŭ produktis la ekfamigan filmon de George Lucas, American Grafitti.

Li havas unu filino, Sofia Coppola, kiu ankaŭ fariĝis fama reĝisoro.

Famaj filmoj

  • Dementia 13 (Usono/Irlando, 1963)
  • The Godfather (Usono, 1971)
  • The conversation (Usono, 1973)
  • The Godfather, Part II (Usono, 1974)
  • Apocalypse Now (Usono, 1979)
  • Rumble fish (Usono, 1983)
  • The Cotton Club (Usono, 1984)
  • Tucker: the man and his dream (Usono, 1988)
  • The Godfather, Part III (Usono, 1990)
  • Bram Stoker’s Dracula (Usono, 1992)
  • Jack (Usono, 1996)
  • Megalopolis (2024)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.