From Wikipedia, the free encyclopedia
Senvertebruloj (Invertebrata) estas komuna nomo por la bestoj sen vertebro. Al tiu grupo apartenas ĉirkaŭ 90% de la hodiaŭ vivantaj bestoj. Ili vivas dismonde, varias de la unuĉeluloj ĝis la kolosa kalmaro.
Ili havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj), kiuj servas ankaŭ protekton de la korpo.
Pli frue la senvertebruloj aperis kiel aparta taksonomia kategorio.
Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:
Jam en 1794 Jean-Baptiste Lamarck plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:
Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:
Jean-Baptiste Lamarck poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:
1.- La moluskoj,
2.- la insektoj,
3.- la vermoj,
4.- la ekinodermoj kaj
5.- la polipoj.
Poste aldonis li aliajn kvin grupojn dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" animaloj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Jean-Baptiste Lamarck konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:
1.- La moluskoj,
2.- la ciripedoj,
3.- la anelidoj,
4.- la krustacoj,
5.- la araneoidoj,
6.- la insektoj,
7.- la vermoj,
8.- la radiuloj,
9.- la polipoj kaj
10.- la infuzorioj.
Laŭ Jean-Baptiste Lamarck posedo de spino indikas, ke oni havas perfektigitan skeleton kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome senvertebruloj.
Maraj senvertebruloj estas la senvertebruloj kiuj loĝas en maraj medioj. Senvertebrulo estas terminego kiu inkludas ĉiujn animalojn krom la vertebrulaj membroj de la filumo Ĥorduloj. Senvertebruloj ne havas vertebraron, kaj pro tio kelkaj evoluis konkon aŭ duran ekzoskeleton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.