Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[1]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj.
Viktoria lago | ||
---|---|---|
Elkosma vido | ||
lago | ||
Situo | Tanzanio Ugando Kenjo | |
Ĉefaj fontoj | Kagero | |
Ĉefaj elfluoj | Viktoria-Nilo → Kjoga-Nilo → Albert-Nilo → Bahr al-Ĝabald:Q121424 → Blanka Nilo → Nilo → Mediteraneo | |
Setlejoj | Entebbe Mwanza Jinja Kisumu | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 1° 0′ S, 33° 0′ O (mapo)-133 | |
Surfaca areo | 68 870 km² | |
Maksimuma longo | 337 km | |
Maksimuma larĝo | 250 km | |
Akva volumeno | 2,76 m³ | |
Maksimuma profundo | 85 m | |
Averaĝa profundo | 40 m | |
Apartaĵo de la lago | plej granda lago en Afriko, basena lago, transformita natura lago | |
Ĝi situas en la konsiderinda alto de 1.134 m super marnivelo kaj havas maksimuman profundecon de iom pli ol 80 metroj. Ĝia areo estas 68.800 km², ĝi estas laŭ areo la plej granda lago en Afriko, la plej granda tropika lago en la Tero, la dua plej granda lago de nesala akvo kaj la tria plej granda lago sur Tero (post Kaspio kaj la Supra Lago). Ĝia elfluo estas rivero Nilo. Laŭ volumemo, la Lago Viktoria estas la naŭ plej granda kontinenta lago, kaj ĝi enhavas ĉirkaŭ 2,750 kubajn kilometrojn da akvo.
La lago Viktorio ricevas sian akvon ĉefe el rekta pluvo kaj el miloj da malgrandaj rojoj. La plej granda rivereto kiu fluas al tiu lago estas la Kagera Rivero, kies elfluo kuŝas ĉe la okcidenta lagobordo. La lago Viktoria estas drenata nur de la rivero Nilo ĉe Jinja (Ugando), ĉe la norda lagobordo.[2]
La lago Viktorio okupas neprofundan depresion en Afriko kaj havas maksimuman profundon de 84 m kaj averaĝan profundon de 40 m.[3] Ties akvokolekta baseno kovras areon de 184,000 kvadrataj kilometroj. La lago havas bordon de 4,828 km, kun insuloj kiuj konstituas 3.7% de tiu longo,[4] kaj estas dividata inter tri landoj: nome Kenjo (6% aŭ 4,100 km², Ugando (45% aŭ 31,000 km²) kaj Tanzanio (49% aŭ 33,700 km²).[5]
La lago ricevis sian nunan nomon de la brita vojaĝisto John Hanning Speke, honore al la brita reĝino Viktoria. Tiu estis la unua eŭropano kiu dokumentis ĝin. Speke plenumis tion en 1858, dum partopreninta en esplorekspedicio kun Richard Francis Burton por trovi la fonton de Nilo.[6][7]
La areo de la lago estas dividita malegalece inter la tri jenaj landoj: Ugando, Kenjo kaj Tanzanio. Tamen la areo kaj bordoj kiuj korespondas al ĉiu lando malsamas laŭgrande. La tutaj sudaj areo kaj bordoj korespondas al Tanzanio, dum preskaŭ la tuta nordaj areo kaj bordoj korespondas al Ugando kaj Kenjo havas nur la nordokcidentan bordon kaj malmultan areon (ĉirkaŭ kvinono kompare kun Ugando aŭ sesono kompare kun Tanzanio.
Oni povas skizi priskribon de la areo kaj bordoj de la lago, konsiderante ĉefajn urbojn, riverojn kaj insulojn. Tiele ekde la loko de la naŭa horo en la horloĝo kaj laŭ la horloĝa direkto, fakte kie komencas la teritorio de Ugando estas la enfluo de la rivero Kagera, kiu fakte fluas ĉefe tra Tanzanio; proksime de la bordo sed ne ĉe ĝi estas du urboj nome Makondo[8] kaj Masaka. Iom pli norde estas granda insularo Sese. Kaj iomete pli norde enfluas la rivero Katonga. Ĉe la norda bordo de la lago estas tri grandaj urboj nome Kampala, ŝtata ĉefurbo, Jinja, plej granda urbo de la lando, kaj Majanji. Ĉe Jinja elfluas la Blanka Nilo
Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii. La suda duono de la orienta marbordo (tre breĉecega) estas jam teritorio de Tanzanio; tie estas la urbo Musoma kaj en la plej suda angulo la golfo Speke, nomita laŭ John Hanning Speke. Iom sudoriente kaj sufiĉe for estas la urbo Bumera. Ĉe la norda bordo de la golfo estas la plej granda insulo en la lago nome Insulo Ukerevo. Ankaŭ la suda bordo estas tre breĉecega, kun du golfoj: en la centro kaj la golfo Mwanza kaj la urbo Mwanza. En la angulo sudokcidenta estas la golfo Emin Hashua, la Insulo Rubondo kaj la urbo Nijamirembe. Multe pli norde ĉe la fino de la tanzania bordoteritorio estas la urbo Bukoba, la alveno de la rivero Kagera kaj la limo kun Ugando.
Estas insuloj en la lago kiaj la jenaj:
La Viktoria lago dum sia geologia historio, trapasis ŝanĝojn intervalantajn de sia nuna malprofunda deprimo, trae ĝis kio estis serio de multe pli malgrandaj lagoj.[4] Geologiaj kernoj prenitaj de ĝia fundo montras ke la Viktorilago sekiĝis tute almenaŭ tri fojojn ekde ĝi formiĝis.[9] Tiuj sekegaj cikloj estas verŝajne rilataj al pasintaj glaciepokoj, kiuj estis tempoj kiam precipitaĵo malkreskis tutmonde.[9] La Viktorilago laste sekiĝis antaŭ 17,300 jaroj, kaj ĝi repleniĝis komence antaŭ proksimume 14,700 jaroj. Geologie, la Viktorilago estas relative juna - proksimume 400,000 jarojn aĝa - kaj ĝi formiĝis kiam alokcident-torentaj riveroj estis digitaj per formita krusta bloko.[9]
Tiu geologia historio verŝajne kontribuis al la spektakla speciiĝo de ciĥledoj, kiu karakterizas ĝian ekologion, same kiel tiun de aliaj afrikaj Grandaj Lagoj,[10] kvankam kelkaj esploristoj kontestas tion, asertante ke ĉar Viktorilago estis ĉe sia plej malsupro inter 18,000 kaj 14,000 jaroj antaŭe, kaj ĝi sekiĝis almenaŭ unufoje dum tiu tempo, ekzistas neniuj signoj de restlagetoj aŭ marĉoj persistantaj ene de la elsekigita baseno. Se tiaj ecoj ekzistis, ili estintus malgrandaj, malprofundaj, malklaraj, kaj/aŭ salozaj, kaj tiele rimarkeble diferencaj de la lago al kiu hodiaŭ specioj estas adaptitaj.[11]
La malprofundeco de Viktorilago, ĝia limigita riverenfluo, kaj ĝia granda surfaca areo komparite kun ĝia volumeno igas ĝin minacata per la efikoj de klimata ŝanĝo.
La Viktorilago ricevas 80% de sia akvo de rekta precipitaĵo.[4] Meza vaporiĝo sur la lago estas inter 2.0 kaj 2.2 metroj (6.6 kaj 7.2 ft) je jaro, tio preskaŭ duobligas la precipitaĵon de riverbordaj areoj.[12] En la kenja sektoro, la ĉefaj alfluantaj riveroj estas la Sio, Nzoia, Yala, Nyando, Sondu Miriu, Mogusi kaj Migori. Kombinitaj, tiuj riveroj kontribuas per multe pli da akvo al la lago ol faras la plej granda ununura enfluiĝa rivero, nome la Kagero, kiu eniras la lagon de la okcidento.[13]
La nura elfluo de Viktorilago estas la Nila Rivero kiu forlasas la lagon proksime de Jinja, Ugando. Laŭ kontribuita akvo, tio igas Viktorilagon la ĉefa fonto de la plej longa branĉo de Nilo, aliflanke, la plej dista fonto de la Nila Baseno, kaj tial la finfina fonto de Nilo, plej ofte ĝi estas konsiderita kiel unu el la alfluantaj riveroj de la Kagero (la preciza alfluanto restas nedeterminita), kaj kiu originas aŭ de Ruando aŭ de Burundo. La supra sekcio de Nilo estas ĝenerale konata kiel la Viktoria Nilo ĝis ĝi atingas Albertlago'n. Kvankam ĝi estas parto de la sama riversistemo konata kiel la Blanka Nilo kaj estas foje referita kiel tia, strikte parolante tiun nomon ne uzatas ĝis post la rivero transiras la limon kun Ugando en Sudan Sudanon en la nordo.
La lago elmontras eŭtrofajn kondiĉojn. En 1990-1991, oksigena koncentriĝo en la miksita tavolo estis pli altaj ol en 1960-1961, kun preskaŭ kontinua oksigena supersaturiĝo en surfacaj akvoj. Oksigena koncentriĝo en hipolimnetaj akvoj (t.e. la akvotavolo kiu kuŝas sub la termoklino, estas necirkulantaj, kaj eterne restas malvarma) estis pli malalta en 1990-1991 por pli longa periodo ol en 1960-1961, kun valoroj de malpli ol 1 mg je litro (< 0.4 gr- /kuba futo) okazanta en akvo same malprofunda kiel 40 metroj (130 ft) komparite kun plej malprofunda okazo de pli granda ol 50 metroj (160 ft) en 1961. La ŝanĝoj en oksigenigo estas konsideritaj kongruaj kun mezuradoj de pli alta alga biomaso kaj produktiveco.[14] Tiuj ŝanĝoj ekestis pro multoblaj kialoj: sinsekva bruligado ene de ĝia baseno,[15] fulgo kaj cindro de kio estis deponita super la larĝa areo de la lago; de pliigitaj nutraj enfluoj tra riveroj,[16] kaj de pliigita poluo asociita kun setlejoj laŭ ĝiaj bordoj.
Ankaŭ la formorto de ciĥledoj en la genro Haplochromis estis kulpatribuita al la eŭtrofiĝo de la lago. La fekundeco de tropikaj akvoj dependas de la indico laŭ kiu nutraĵoj povas esti alportitaj en solvon. La alfluantaj riveroj de Viktorilago disponigas malmultajn nutraĵojn al la lago rilate al ĝia grandeco. Pro tio, la plej multaj el la nutraĵoj de Viktorilago supozeble estas enŝlositaj en lagofundaj sedimentoj.[4][19] Per si mem, tiu vegetala materialo kadukiĝas malrapide. Besta karno kadukiĝas konsiderinde pli rapide, aliflanke, tiel ke la fekundeco de la lago estas dependa de la indico laŭ kiu tiuj nutraĵoj povas esti prenitaj de fiŝoj kaj aliaj organismoj.[19] Ekzistas malmulte da dubo ke Haplochromis ludis gravan rolon en resendado de detrito kaj planktono reen en solvon.[20][21][22] Kun proksimume 80% de la specioj de Haplochromis manĝantaj detriton, kaj same kapablaj por manĝado unu de la alia, ili reprezentis mallozajn, internan recikladsistemon, movante nutraĵojn kaj biomason kaj vertikale kaj horizontale tra la akvokolono, kaj eĉ el la lago per predado fare de homoj kaj surteraj bestoj. La forigo de Haplochromis, aliflanke, eble kontribuis al la kreskanta frekvenco de algofloradoj,[16][21][22] kiuj povas en victurno kaŭzi masajn fiŝomortigojn.[16]
Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la servo de pramoj sur la lago estas fonto de transportado inter Ugando, Tanzanio kaj Kenjo. La ĉefaj havenoj ĉe la bordoj de la lago estas Kisumu, Kendu Bay kaj Homa Baj en Kenjo; Musoma, Mwanza kaj Bukobo en Tanzanio; Kampalo, Entebbe, Port Bell kaj Jinja en Ugando.
Multaj mamulaj specioj vivas en la regiono de la Viktoria lago, kaj kelkaj el tiuj estas tre ligataj al la lago mem kaj al la apudaj malsekejoj. Inter tiuj menciindas la hipopotamo, la lutroj senunga aoniko (Aonyx) kaj kolmakula lutro, la marĉa mungoto, la cervedoj Tragelaphus spekii, la redunko, kaj la akvantilopo, la ratego trionomuso (Thryonomys), kaj la potamogalo.[23]
La Viktoria lago kaj ties malsekejoj estas hejmo de granda populacio de Nilkrokodiloj, kaj de kelkaj spedioj de testudoj, kiel la Pelomeduso, la Pelusios rhodesianus, kaj la Pelusios williamsi.[24] La Pelusios williamsi estas endemio de la Viktoria kaj aliaj proksimaj lagoj, riveroj, kaj marĉoj de la areo de la baseno de Supra Nilo.[24]
La Viktoria lago iam estis tre riĉa je fiŝoj, inter kiuj multaj endemioj, sed alta procento de tiuj formortiĝis ekde la 1940-aj jaroj.[27] La ĉefa grupo en la Viktoria lago estas la haploĥromenaj cikledoj (Haplochromis sensu lato) kun pli ol 500 specioj, preskaŭ ĉiuj el ili endemiaj,[28][29][30] kaj inklude ĉirkaŭkalkulitajn 300 kiuj estas ankoraŭ nepriskribitaj.[31] Tio estas multaj pliaj specioj de fiŝoj ol ĉe ajna alia lago en la tuta mondo, escepte ĉe la ankaŭ afrika sed pli suda Malavia Lago.[32] Tio estas la rezulto de rapida adapta radiado en la lastaj ĉirkaŭ 15 000 jaroj.[28][29][33] Tiea eksterordinara diverseco kaj rapido de evolucio estis studobjekto por multaj sciencistoj kiuj studas la fortojn kiuj kondukas la riĉedo de la vivo ie ajn.[29][34] La viktoriaj haploĥromenoj estas parto de pli malnova grupo de pli ol 700 proksime rilataj specioj, inkludante ankaŭ tiujn de kelkaj pli malgrandaj lagoj en la regiono, ĉefe la lagoj Kjoga, Eduardo–Lake George, Albert, kaj Kivuo.[28][29]
Plimulto el tiuj lagoj estas relative malprofundaj, kiel Viktoria mem kaj parto de la nuntempa baseno de la Supra Nilo. La escepto estas la lago Kivuo, kiu estas parto de la nuntempa baseno de la rivero Kongo, sed oni supozas, ke ĝi iam estis konektita al la lagoj Eduardo kaj Viktorio pere de riveroj ĝis la plialtiĝo de partoj de la Orientafrika Rifto.[28] Tiu profunda lago eble funkciis kiel "evolucia rezervejo" por tiu haploĥromena grupo en periodoj en kiuj aliaj pli malprofundaj lagoj en la regiono sekiĝis, kiel okazis ĉe la Viktoria lago antaŭ ĉirkaŭ 15 000 jaroj.[28] En pli ĵusa historio nur la lago Kjoga estis facile alirebla por la viktoriaj cikledoj, ĉar malsupran movadon laŭ la Viktoria Nilo (ĝis la lago Alberto) malhelpas serio de akvofaloj, ĉefe la Murĉisona. Kontraste la Akvofalo Owen (nune inundita per akvorezervejo Nalubaale) inter Viktoria kaj Kjoga estis esence serio de rapidfluejoj kiuj efektive ne blokis la fiŝomovadon inter ambaŭ lagoj.[35]
La Viktoriaj haploĥromenoj estas tre diference sekse dumorfaj (maskloj relative pli brilkoloraj; inoj pli senkoloraj),[37] kaj ilia ekologio estas tre diversa, falante en almenaŭ 16 grupoj, inter kiuj rubomanĝantoj, zooplanktovoruloj, insektovoruloj, salikok-manĝuloj, moluskovoruloj kaj fiŝomanĝantoj.[34] Kiel rezulto de predado fare de la enmetita Nila perko, plantoziĝo kaj aliaj ŝanĝoj en la ekosistemo, oni ĉirkaŭkalkulas, ke almenaŭ 200 specioj (ĉirkaŭ 40 procento) de la haploĥromenoj de la lago Viktorio formortiĝis,[30][34][38] inklude pli ol 100 nepriskribitaj specioj.[31] Dekomence oni timis, ke tiu nombro povis esti eĉ pli alta, laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj je 65 procento de la totalo de specioj,[39] sed kelkaj specioj, pri kiuj oni timis, ke ili estas jam formortintaj, estis remalkovritaj post la Nila perko ekmalpliiĝis en la 1990-aj jaroj.[34][40] Kelkaj el la restintaj specioj estas tre serioze minacataj kaj eblas kromaj formortoj.[41] Kelkaj specioj survivis en najbaraj malgrandaj satelitaj lagoj,[40] survivis en rifuĝejoj inter rokoj aŭ papirusciperejoj (protektante sin el la Nila perko),[42] aŭ adaptiĝis al la homfaritaj ŝanĝoj en la lago mem.[34][38] Tiaj adaptoj inkludas pli grandan areon de brankoj (adaptaĵo al oksigen-malriĉa akvo), ŝanĝojn en la manĝaparato, ŝanĝojn en la okuloj (havigante al ili pli bonan vidkapablon en nepura akvo)[26][34] kaj pli malgrandan kapon aŭ pli grandan vostopedunklon (kio ebligas pli rapidan naĝadon).[43] La fiŝmanĝantoj (ĝenitaj kaj pro predado kaj pro konkurenco fare de la Nila perko[44]), moluskovoraj kaj insektovoraj haploĥromenoj estis aparte forte frapitaj per multaj formortoj.[34] Aliaj formortiĝis en sia pura formo, sed survivas kiel hibridoj inter proksimaj parencoj (speciale inter rubomanĝantoj).[30][34] La zooplanktovoruloj estis malpli ĝenitaj kaj fine de la 1990-aj jaroj estis atingintaj densecoj similaj al, aŭ eĉ super, la densecoj de antaŭ la drastaj malpliiĝoj, kvankam konsistantaj el malmultaj specioj kaj ofte ŝanĝante sian dieton al makrosenvertebruloj.[26][34] Kelkaj el la minacataj cikledaj specioj de la Viktoria lago havas kaptitecajn "asekurajn" populaciojn en bestoĝardenoj, publikaj akvarioj kaj inter privataj akvariistoj, kaj kelkaj specioj estas formortintaj en naturo (kaj survivas nur en kaptiteco).[45][46][47][48][49]
Antaŭ la amasformorto kiu okazis ĉe la cikledoj de la lago en la lastaj 50 jaroj, ĉirkaŭ 90 procento de la indiĝenaj fiŝospecioj de la lago estis haploĥromenoj.[27] Senkalkulinte haploĥromenojn, la nuraj indiĝenaj Viktoriaj cikledoj estas nun du draste endanĝerigitaj tilapioj, nome la Singida tilapio aŭ ngege (Oreochromis esculentus) kaj la Viktoria tilapio (O. variabilis).[50][51]
En 1927–1928 la sciencisto Michael Graham entreprenis la unuan sisteman esploradon de la fiŝkaptejoj de la lago nome Fisheries Survey of Lake Victoria. En sia oficiala reporto de la ekspedicio, Graham skribis, ke "La ngege aŭ satu Tilapia esculenta, estas la plej grava manĝofiŝo de la lago, ĉu por loka aŭ neloka konsumado. Neniu alia fiŝo egalas ĝin laŭ karnokvalito. Ĝi havas taŭgan grandon por komerco, bone veturas kaj troviĝas en multe pli grandaj nombroj ol aliaj gravaj fiŝoj, kiel semutundu (Luganda), Bagrus sp.".[52] Krome, Graham notis, ke la enkonduko de la eŭropaj vertikalaj linretoj de 5-cola maŝo sendube estis okazanta malpliigon en la nombro de ngege en tiuj partoj de la Kavirondo Golfo, la norda bordo de la lago, la insuloj Sesse kaj ĉe Smith's Sound kiuj estas konvene situantaj proksime al la bazaroj.[52] Esploroj de kaptejoj en 1927–28 inkludis kelkajn speciojn de la genro Haplochromis kiuj nun estas konsiderataj formortintaj, kiel jenaj: Haplochromis flavipinnis, Haplochromis gowersii, Haplochromis longirostris, Haplochromis macrognathus, Haplochromis michaeli, Haplochromis nigrescens, Haplochromis prognathus.
Krom la evidenta rilato al la enkonduko de la Nila perko, la formorto de cikledaj specioj de la genro Haplochromis estis atribuita ankaŭ al la plantoziĝo de la lago. La fekundeco de tropikaj akvoj dependas el la proporcio je kiu nutrantaĵoj povas eniri en solvaĵo. Oni spozas, ke la alfluantaj riveroj de la lago Viktorio havigas malmultajn nutrantaĵojn al la lago en rilato al ties grando. Pro tio, oni supozas, ke plimulto el la nutrantaĵoj de la lago Viktorio estas enfermitaj en la profundaj stokejoj de la lago.[4][19] Per si mem, tiu vegetativa materio dekadencas malrapide. Animala karno putriĝas konsiderinde pli rapide, tamen, kaj tial la fekundeco de la lago dependas el la proporcio je kiu tiuj nutrantaĵoj povas estis forprenitaj de fiŝoj kaj de aliaj organismoj.[19] Estas malmulta dubo ke la specioj de la genro Haplochromis ludis gravan rolon en la revenigo de rubaĵo kaj de planktono reen al solvaĵo.[20][21][22] Ĉar ĉirkaŭ 80 procento de la specioj de la genro Haplochromis formanĝas rubaĵon, kaj samegale estas kapablaj formanĝi sin unu la aliajn, ili konstituas fortan, internan reciklosistemon, movante nutrantaĵojn kaj biomason kaj vertikale kaj horizontale tra la akvokolumnoj, kaj eĉ for de la lago pere de la predado fare de homoj kaj de aliaj surteraj animaloj. La malpliiĝo de specioj kaj de individuoj de Haplochromis, tamen eble kontribuis al la pliiĝanta ofteco de algofloradoj,[16][21][22] kio siavice estas responsa pri amasaj fiŝmortoj.[16]
Aliaj necikledaj fiŝoj indiĝenaj de la lago estas la Alestedoj de la genro Brycinus, la Ciprinedoj de la genroj Enteromius, Garra, Labeo, Labeobarbus, Rastrineobola kaj Xenobarbus, la aerspiraj katfiŝoj de la genroj Clariallabes, Clarias kaj Xenoclarias, la bagredaj katfiŝoj de la genro Bagrus), la amfiliedaj katfiŝoj de la genroj Amphilius kaj Zaireichthys, la sĉilbea katfiŝo (Schilbe intermedius), la moĉokedaj katfiŝoj de la genro Synodontis, la norobrankiedoj de la genro Nothobranchius, la peciliedoj de la genroj Aplocheilichthys kaj Micropanchax, la angilo Mastacembelus frenatus, la mormiredoj aŭ elefantfiŝoj de la genroj Gnathonemus, Hippopotamyrus, Marcusenius, Mormyrus, Petrocephalus, kaj Pollimyrus), la anabantedo Ctenopoma muriei kaj la Etiopa pulmofiŝo (Protopterus aethiopicus).[53]
Je genronivelo, plimulto el tiuj estas tre disvastigitaj en Afriko, sed la tre raraj Xenobarbus kaj Xenoclarias estas endemiaj de la lago, kaj la ofta Rastrineobola estas preskaŭ-endemia.[53]
Oni konas kvar speciojn de nesalakvaj kraboj el la lago Viktoria: Potamonautes niloticus estas disvastigita en la lago kaj Potamonautes emini estis registrita el la najbareco de Bukoba en Tanzanio, sed ambaŭ troviĝas aliloke en Afriko.[54][55] La laste menciita estis por la unua fojo] science priskribita en 2017 kaj oni konas malmulte pri la specio: Potamonautes entebbe estas konata nur el proksime de Entebbe (la nura konata specimeno estis kolektita en 1955 kaj oni ne konas ĉu ĝi estis en aŭ proksime de la lago) kaj Potamonautes busungwe nur en la insulo Busungwe en la nordokcidenta parto de la lago. Tiu laste menciita plej verŝajne estas la plej malgranda afrika nesalakva krabo kun karapaco ĝis 1.6 cm larĝa, kvankam Potamonautes kantsyore de la rivero Kagera, kaj la specioj Platythelphusa maculata kaj P. polita de la lago Tanganyika estas preskaŭ tiom malgranda.[56]
La nura salikoko estas Caridina nilotica,[57] kiu estas ofta kaj disvastigita en la lago Viktorio.[34]
La lago Viktorio estas hejmo de 28 specioj de nesalakvaj helikoj (ekz., genroj Bellamya, Biomphalaria, Bulinus, Cleopatra, Gabbiella, kaj Melanoides), inkludante 12 endemiajn speciojn/subspeciojn.[58][59] Estas 17 specioj de duvalvuloj (en la genroj Corbicula, Coelatura, Sphaerium, kaj Byssanodonta), inkludante 6 endemiajn speciojn/subspeciojn.[58][60] Plej verŝajne restas ankoraŭ nepriskribitaj specioj de helikoj. Tiukadre, genetikaj studoj indikis, ke kelkaj morfologie diferencaj populacioj, tradicie konsideritaj apartaj specioj, povus nur estis variaĵoj de unusola specio.[31] Du el la genroj de helikoj, nome Biomphalaria kaj Bulinus, estas intermezaj mastroj de la parazito kiu okazigas la helikan febron (skistozomiazo). Homaj infektoj fare de tiu parazito estas oftaj en la lago Viktorio.[61] Tio povus pliiĝi kiel rezulto de la disvastiĝo de la invada akvohiacinto (optimuma vivejo por helikoj),[62] kaj de la perdo de multaj helik-manĝantaj cikledoj en la lago.[63]
Evarcha culicivora estas specio de saltaraneo (familio Salticedoj) troviĝanta nur ĉirkaŭ la lago Viktorio en Kenjo kaj Ugando. Ĝi manĝas ĉefe inojn de moskitoj.[64]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.