lando en Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Burundo aŭ Burundio[1][2], (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundo burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas dividita en dek-sep provincoj, ĉiu nomita laŭ sia ĉefurbo. Ĝi limas norde Ruandon, okcidente — Demokratian Respublikon Kongon, oriente kaj sud-oriente — Tanzanion. Aliro al maro mankas. Sud-okcidente ĝi limas la lagon Tanganjiko.
La areo estas nur sub 28.000 km² kun proksimuma loĝantaro je 10 000 000. Ekde 2019, Gitego estas ĉefurbo. a urbo kaj eksĉefurbo estas Buĵumburo. Kvankam la lando estas en la mezo de la kontinento, granda parto de la sudokcidenta landlimo apudas la lagon Tanganjiko.
La loĝantaro konsistas ĉefe el la tutsioj kaj hutuoj kaj tvaoj. Ili okupis Burundon ekde la formiĝo de la lando antaŭ kvin jarcentoj. Burundo estis regata kiel reĝlando de la tutsioj dum pli ol ducent jaroj. Tamen, ĉe la komenco de la 20-a jarcento, Germanio kaj Belgio okupis la regionon, do Burundo kaj Ruando fariĝis eŭropa kolonio konita kiel Ruanda-Urundi.
Politika agitado okazinta dum la regiono pro sociaj diferencoj inter la tutsioj kaj hutuoj, provokis civilan militon en Burundo meze de la 20-a jarcento. Nuntempe Burundo estas regata kiel prezidenta reprezenta demokrata respubliko. 62 % de la burundanoj estas katolikoj, 8 % ĝis 10 % estas islamanoj kaj la ceteraj sekvas indiĝenajn kredojn kaj aliajn kristanajn konfesiojn.
Burundo estas inter la 10 plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĝi havas la plej malaltan GDP per persono.[3] Burundo havas malaltan malnetan enlandan produkton plejparte pro civilaj militoj, korupto, neadekvata aliro al edukado kaj la efikoj de HIV/Aidoso. Burundo estas dense loĝata, kun granda elmigrado. Kobalto kaj kupro estas inter naturaj rimedoj de la lando. La ĉefaj eksportaĵoj inkluzivas kafon, teon kaj sukeron kaj tiel plu.
Unu el la plej malgrandaj landoj en Afriko, Burundo troviĝas meze de la kontinento kaj havas tropikan klimaton.[4] Ĝi estas dividita en 17 provincoj, ĉiu nomita laŭ sia ĉefurbo. Ĝi limas norde Ruandon, okcidente — Demokratian Respublikon Kongon, oriente kaj sud-oriente — Tanzanion. Aliro al maro mankas. Sud-okcidente ĝi limas la lagon Tanganjiko. Areo de la lando estas sub 28.000 km².
Burundo estas parto de la Albert-Rifto, la okcidenta etendaĵo de la Granda Rifto. La lando situas sur altebenaĵo en la centro de Afriko. La ordinara alteco de la centra altebenaĵo estas 1700 m; ĝi varias de 1525 ĝis 2000 m, kun pli malgrandaj altecoj ĉe la landlimoj. La plej alta pinto, Monto Heha estas 2640 m. Ĝi situas sudoriente de Buĵumburo, kaj ĝia alteco atingas 2760 m.[5] Sud-oriente kaj sude altecoj estas ĉirkaŭ 1370 m. Strio de la grundo laŭlonge de la rivero Ruzizi, norde de la lago Tanganjiko, estas la parto de la Granda Rifto kaj ĉi tio estas sola teritorio de la lando, situanta malsupre ol 915 m. Apud la lago Tanganjiko troviĝas la plej malalta punkto de la lando — 772 m.[6] La lago Tanganjiko kaj enfluinta ĝin la ĉelima rivero Ruzizi situas sur ebenaĵo, kiu plilarĝiĝas suden kaj havas fekundajn grundojn. Centre kaj oriente situas ebenaĵoj, ĉirkaŭitaj de montoj kaj marĉoj.
Plejparto de la teritorio konsistas el faldoriĉaj kaj malgrande transformitaj klastaj petroj de la mezoproterozoika Kibarana zono, kiu disvastiĝas ekde Demokratia Respubliko Kongo tra Burundo kaj Ruando ĝis Tanzanio kaj Ugando. Kibaranaj rokoj estas miksitaj kun granitaj specoj kaj tra 350 km estas mallarĝa zono de la mafitaj kaj ultramafitaj intruzioj. Oriente de la lando la Kibarana zono estas limigita de la neoproterozoikaj akvoprecipitaĵoj Malagarasi kun bazalta miksaĵo, ardezo, dolomita kalkoŝtono kaj lafo. Ĉe la norda bordo de la lago Tanganjiko la grundo konsistas el terciaraj kaj kvarternaraj sedimentaĵoj.[7] En Burundo dominas helaj arbardevenaj grundoj, kiuj formas maldikan human tavolon super lateritaj (feroriĉaj) subgrundoj. Aluviaj grundoj estas la plej fekundaj, sed ili estas limigitaj de la valoj de grandaj riveroj. La gravan problemon konsistigas erozio de la grundo, kaŭzita de la oblikveco de la tera surfaco, precipitaĵoj kaj agrikulturo.[8]
En Burundo troviĝas gravaj minejoj de feldspato, kaolino, fosforo, metaloj de la platina grupo, kvarcitoj, rarateraj metaloj, vanado, kalkoŝtono. En provincoj Muyinga, Cankuzo, troviĝas ankaŭ minejoj de oro. En provincoj Kayanza kaj Kirundo oni ekspluatas minaĵejojn de kasiterito, koltano kaj volframo. En 1974 estis malkovritaj minejoj de nikelo, kiuj estas taksataj je 370 milionoj da tunoj (3-5 % de la monda resurso).[9]
La burunda klimato estas precipe tropika[4][10] kaj havas grandajn dumtagajn fluktuadojn de temperaturoj. Tiuj ankaŭ varias depende de alteco en diversaj partoj de la lando. La averaĝa temperaturo en la centra plataĵo estas 20 °C, en teritorio ĉirkaŭ la lago Tanganjiko — 23 °C, en plej altaj montoj — 16 °C. La averaĝa temperaturo en Buĵumburo estas 23 °С.[4]
Precipitaĵo estas malregula, plej abundas en nord-okcidento de la lando. La averaĝa kvanto de precipitaĵo en grandparto de Burundo estas 1300—1600 мм, en la ebenaĵo de Ruzizi kaj en nord-orienta parto de la lando 750—1000 мм.[4] Laŭ la kvanto de precipitaĵo, oni klasifikas kvar sezonojn: la longa seka (junio — aŭgusto), la mallonga humida (septembro — novembro), la mallonga seka (decembro — januaro), la longa humida (februaro — majo).
La plej gravaj riveroj de Burundo estas Ruzizi, Malagarasi kaj Ruvubu, sed neniu el ili estas navigebla. Akvojn de Malagarasi kaj Ruzizi oni uzas por irigacio en la orienta kaj okcidenta partoj de la lando. Gravaj akvofontoj estas ankaŭ la lagoj Viktorio kaj Tanganjiko. La rivero Kagero estas la plej granda nutranto de la lago Viktorio kaj la fontoj de la rivero Ruvjironza — la supra alfluanto de la rivero Kagera — troviĝas en la monto Kikizi. Do Kagero estas konsiderata fonta rivero de Nilo.
Riveroj formas grandparton de la burundaj limoj. La riveroj Kanjari kaj Kagera apartigas la landon de Ruando, la rivero Malagarasi formas grandparton de la suda limo.[5] La lago Tanganjiko estas dividita inter Burundo, Tanzanio kaj Demokratia Respubliko Kongo. Nord-oriente situas la lagoj Koĥoĥo kaj Rugvero.
Agrikulturon en Burundo konsistigas plejparte paŝteja bestbredado, do disvastiĝas arbohakado, la erozio de la grundo kaj detruado de la tradiciaj habitatoj. Plejparto da arbaroj estas jam ekstremitaj kaj restas nur eta areo ĉirkaŭ 600 km². Ĉiujare arbara areo reduktiĝis je 9 %. Inter restantaj arboj dominas eŭkalipto, akacio, figarbo kaj eleo. Grandparto de la lando estas kovrita per savana vegetaĵaro.
La burunda faŭno estis pli riĉa antaŭ disvastiĝo de agrikulturo. Nun en la lando ankoraŭ renkontiĝas elefantoj, hipopotamoj, krokodiluloj, aproj, leonoj, antilopoj, galeopitekoj.[11]
Abundas birdoj, inter kiuj la plej disvastiĝintaj estas kronitaj gruoj, numidoj, perdrikoj, anseroj, anasoj, koturnoj, galinagoj. La teritorio de la lando estas kovejo por 451 birdspecioj. Multaj specioj estas en danĝero pro daŭra kresko de la loĝantaro.
En la lago Tanganjiko abundas fiŝoj, inkluzive nilan perkon kaj nesalakva sardino. Pli ol 130 tieaj fiŝspecioj estas endemiaj.[11]
Brurundo havas tri naciajn parkojn.
La nacia parko Kibira (37 870 hektaroj) situas en la nord-okcidenta parto de la lando, ĉe limo de la nacia parko Njungve (Ruando). Ĝi estis establita en 1933 kaj konservas malgrandan regionon de la montaj tropikaj arbaroj, kiuj okupas 96 % de ĝia areo. Inter plantoj tie dominas Symphonia globulifera, Newtonia buchananii, Albizia gummifera kaj Entandrophragma excelsum. Ankaŭ estas teritorioj, okupitaj de montaj marĉoj kaj bambuo Arundinaria alpine.[12]
La nacia parko Ruvubu (areo 43 630 hektaroj) situas en la nord-orienta parto de la lando, laŭlonge de la samnoma rivero. Ĝi estis establita en 1980. La valo de la rivero Ruvubu formas la vicon de meandroj, borderitaj per la marĉa vegetaĵaro, arbaroj kaj savanoj.[13]
Ankaŭ estas la nacia parko Risizi, situanta norde de Buĵumburo [14]
Burundo estas dividita en dek-sep provincoj, ĉiu nomita pro sia specifa ĉefurbo: | ||
Unuaj loĝantoj de la lando estis pigmeoj tvaoj, kiuj estis forpelitaj ĉirkaŭ 1000 fare de agrokultivistoj hutuoj. En la 15-a — 16-a jarcentoj ĉi tien aliris nomadoj-bestbredistoj tutsioj.
En la 17-a jarcento en tiu ĉi teritorio estiĝis sendependa feŭda reĝolando Burundo. La unua konata mvami (reĝo) Ntare I unuigis tieajn disajn ŝtatojn kaj kreis la unuecan reĝolandon. Disfloro de tiu okazis dum la regado de la reĝo Ntare II, kiu per militforto vastigis teritorion de la lando preskaŭ ĝis nunaj limoj. Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento reĝlandon disŝiris enlandaj militoj.
Unuaj eŭropanoj vizitis la teritorion de la nuna Burundo en 1858. Tio estis brita oficiro John Hanning Speke kaj la fama esploristo Richard Francis Burton, alveturintaj ĉirkaŭaĵon de la lago Tanganjiko. Ili ĉirkaŭiris ĝin ekde norde, serĉante la fontojn de Nilo. En 1871 Henry Morton Stanley kaj David Livingstone atingis Buĵumburon kaj esploris la ĉirkaŭaĵon de la rivero Ruzizi. Post la Berlina konferenco de 1884-1885 la germana influzono en Afriko estis disvastigita ĝis la nunaj Ruando kaj Burundo. En 1894 la germana grafo Gustav Adolf von Götzen trovis la lagon Kivu. Post kvar jaroj la teritorion de la nuna Burundo vizitis unuaj misiistoj.[15]
En la 1890-aj jaroj Burundo iĝis la germana kolonio. Post la Unua mondmilito ĝi estis transdonita al Belgio. Tiu regiono estis konsiderata de koloniistoj kiel unueca teritorio Ruando-Urundo. Ekde 1925 ĝi estis la parto de Kongo Belga, sed malsame ol Kongo regata rekte de Belgio, ĝi estis regata de tucia aristokratio.[16] Dum la 1950-aj jaroj la belga registaro malgraŭ internacia premo ĉiam rezignis sendependigi siajn koloniojn. Tamen situacio tie daŭre malboniĝis kaj en 1959 komenciĝis la preparado al sendependiĝo de Kongo kaj Ruando-Urundo. En 1961 rezulte de balotado en Burundo kaj spite al deziro de la kolonia administracio venkis la naciista partio Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA). Ĝi ricevis 80 % voĉdonojn kaj akiris 58 el 64 mandatoj en la parlamento. La tucia princo Louis Rwagasore estis nomumita ĉefministro, sed samjare la 13-an de oktobro li estis murdita de agentoj de la opozicia Kristana Demokrata Partio. Tio finis unuecon de tutsioj kaj hutuoj, por kiu la princo luktis dum multaj jaroj.[17]
La 1-an de julio 1962 estis proklamita la sendependiĝo de la Reĝlando Burundo, kiu eliĝis el Ruando-Urundo. De tiam la potencon havis tutsioj, malgraŭ sia malmulteco. Reĝo Mvambutsa IV, subtenata de la reganta partio UPRONA, starigis en la lando aŭtoritarisman reĝimon kaj hutuoj ade estis subpremataj.[18] En oktobro 1965 hutuoj provis fari ŝtatrenverson, sed malsukcesis. Rezulte de tio okazis novaj arestoj kaj ekzekutoj de reprezentantoj de tiu etno. Samtempe kreskis kontraŭdiroj inter tuciaj gvidantoj. La 8-an de julio 1966 la kronprinco Charles Ndizeye, subtenata de la armeo sub gvidado de la kolonelo Michel Micombero, detronigis sian patron kaj anstataŭis lin kiel la reĝo Ntare V. Sed jam novembre ankaŭ li estis detronigita de Michel Micombero, kiu deklaris Burundon respubliko kaj iĝis ties unua prezidanto. En 1972 monarĥistoj provis fari ŝtatrenverson, kiu malsukcesis, sed estigis amasajn murdojn, inkluzive la murdon de la eksa reĝo Ntare V.
Poste estis aliaj provoj de ŝtatrenversoj, en la lando establiĝis la militreĝimo. En 1987 prenis potencon la majoro Pierre Buyoya (tutsio). Dum lia regado ekis gravaj etnaj kunpuŝiĝoj inter tutsioj kaj hutuoj. Rezulte de la unua demokratia prezidanta balotado la 1-an de junio 1993 estriĝis hutuo Melchior Ndadaye, la gvidanto de la precipe hutua Fronto por la Demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU). Sed samjare sekvis la nova milita ŝtatrenverso fare de tutsioj kaj la 21-an de oktobro li estis mortigita de ili. Leviĝinta ondo de interetnaj bataloj pormomente estingiĝis kaj en 1994 la parlamento elektis la novan prezidanton, hutuon Cyprien Ntaryamira. En aprilo 1994 li partoprenis intertraktadon en Daresalamo (Tanzanio), kiu celis interpacigi tutsiojn kaj hutuojn en Burundo kaj Ruando. La 6-an de aprilo la aviadilo, en kiu revenis hejmen du prezidantoj — burunda Cyprien Ntaryamira kaj ruanda Juvénal Habyarimana — akcidentis ĉe alflugo al la flughaveno de Kigalo (Ruando) kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis. Hutuoj akuzis tutsiojn pri paffaligo de la aviadilo. Rezulte de tio eksplodis la interetna milito, kiu interalie kaŭzis la genocidon de tutsioj.
En 1995 okazis balotado, rezulte de kiu venkis la eksribelula partio CNDD-FDD (france Conseil national pour la défense de la démocratie-Forces de défense de la démocratie). Daŭris la premo al amaskomunikiloj kaj opozicio.[19] La 26-an de marto en Buĵumburo ekflamas sangaj bataloj inter la hutuoj kaj tutsioj.
En julio 1996 estis farita nova ŝtatrenverso kaj potencon denove prenis majoro Pierre Buyoya. La Unuiĝintaj Nacioj kaj la Organizaĵo por Afrika Unueco kondamnis ĉi tiun reĝimon, rilate al Burundo estis starigitaj la ekonomiaj sankcioj.[20]
En aŭgusto 2002 estis subskribita pactraktato, en kiu la prezidanto Pierre Buyoya konsentis post 18 monatoj transdoni povon al Domitien Ndayizeye. En aprilo 2003 okazis la prezidanta balotado, rezulte de kiu estriĝis hutuo Domitien Ndayizeye, kun tucia vicprezidanto. Tamen komence de julio 2003, anoj de la Fronto por Nacia Libero atakis la tiaman ĉefurbon Buĵumburo, 300 homoj pereis. Malgraŭ tio la enlanda milito iom post iom estingiĝis, multaj ribeluloj estis inkluzivigitaj en la registaron kaj armeon.[21]
La 13-an de aŭgusto 2004 ribeluloj el FNL atakis la rifuĝejon en Gatumba, en la kampara provinco Buĵumburo, je 4 km de la landlimo kun Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Tie loĝis 870 gekonganoj-tucioj, kiuj en junio fuĝis el sia lando por eviti la tiean militon. Atakintoj bruligis domojn kaj mortigis ties loĝantojn. Entute estis murditaj 158 kaj vunditaj 105 rifuĝintoj. Poste reprezentantoj de la FNL diris, ke ili celis nur militan bazon kaj estis devigitaj reagi post kiam oni pafis el la rifuĝejo. La ĉefa ribelgrupo en Kongo, RCD Goma, akuzis pri tio la militistaron de DRK. Laŭdire la atakantoj uzis la lingvon, kiun oni parolas en DRK. Tamen la konga prezidanto Joseph Kabila refutis la akuzojn kaj postulis internacian enketon. La ceremonion de entombigo partoprenis la prezidanto kaj vic-prezidanto de Burundo, la vic-prezidanto de DRK, reprezentantoj de Ruando kaj tiuj de Unuiĝintaj Nacioj.[22] Ĉi tiu historio eniris la Retan vortaron kiel ekspliko al la vorto masakri: «Masakritaj estas 158 homoj ĉe rifuĝejo apud la landlimo inter Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK)».[23]
En aprilo 2008 denove eksplodis batalado inter la armeo kaj FNL. Armeaj gvidantoj diris, ke tio komenciĝis post grava atako fare de la ribeluloj en la urbo Bubanza, 50 km nordokcidente de Buĵumburo. Siaflanke proparolanto de FNL kulpigis pri la perforto la armeon, kiu igis la ribelulojn sin defendi.[24]
La politika sistemo de Burundo estas prezidenta reprezenta demokrata respubliko bazita sur plurpartieco. La Prezidanto de Burundo estas ŝtatestro kaj registarestro. Ekzistas proksimume 21 registritaj partioj en Burundo.
La 13-an de marto de 1992, la puĉa gvidanto Pierre Buyoya establis konstitucion,[25] kiu lanĉis plurpartian politikan procezon. Ses jarojn poste, en 1998, la konstitucio estis ŝanĝita, plilarĝigante la Nacian Asembleon kaj kreante kondiĉojn por du vic-prezidantoj. Pro la Konsentoj de Arusha, Burundo establis la transiran registaron en 2000.
La leĝdona branĉo de Burundo estas duĉambra parlamento, konsistanta el la Transira Nacia Asembleo kaj la Transira Senato. Ekde 2004, la Transira Nacia Asembleo konsistas el 170 membroj, kun la Fronto por Demokratio en Burundo akirinta 38% seĝoj. Laŭ konstituciaj mandatoj de Burundo reprezentado en la Transira Nacia Asembleo estas fiksita kun 60% por hutuoj, 40% por tutsioj, kaj tri membroj por la tvaoj. 30% devas esti inoj. Membroj de la Nacia Asembleo estas elektataj de la tutpopola voĉdono kaj deĵoras dum kvin jaroj.[26]
La Transira Senato havas 51 membrojn kaj tri seĝoj estas rezervitaj por eksaj prezidantoj. 30% de la membroj devas esti inoj. Membroj de la Senato estas elektataj de balotadaj asembleoj, kiuj konsistas el reprezentantoj de ĉiu provinco kaj komunumo. Por ĉiu el 17 burundaj provincoj, unu hutua kaj unu tucia senatano estas elektata.
En 2005 estis aprobita nova konstitucio, kiun subtenis 92 % de la voĉdonintoj.[27]
En 2007 la internacia premio por la rajtdefenduloj Martin Ennals Award estis atribuita por tri homoj, inkluzive la burundan policiston Pierre Claver Mbonimpa, kiu estis maljuste kondamnita en 1994 kaj pasigis du jarojn en prizono. Post sia liberigo li establis la Asocion por defendo de la homaj rajtoj kaj tiuj de malliberuloj en Burundo kaj disvolvigis la aktivan kampanjon kontraŭ turmentado.[28]
En la komuna deklaracio, publikigita la 4-an de decembro 2008, la Nacia Fronto por la Liberigo de la Hutu-popolo (NFL) kaj la registaro de Burundo konsentis respekti pac-interkonsenton subskribitan en 2006. La prezidanto Pierre Nkurunziza promesis doni al membroj de NFL 33 politikajn postenojn kaj liberigi ĉiujn kaptitajn ribelulojn. La ribelestro Agathon Rwasa siaflanke konsentis ŝanĝi la nomon de NFL, por transformi ĝin en politikan partion (laŭ la burunda konstitucio la titolo de la politika partio ne havu etnajn indikojn).[29] La 9-an de januaro 2009 tiu ĉi promeso estis plenumita kaj PALIPEHUTU-FNL ŝanĝis sian nomon al pli neŭtrala la Nacia-Liberegintaj Fortoj — FNL (france Forces nationales de libération).[30]
Grava problemo restas grandega kvanto da pafiloj, posedataj de civiluloj. Laŭ takso de la UN en 2006 ĉirkaŭ 100 miloj da familioj havis pafilojn.[31] La 28-an de aŭgusto la parlamento aprobis la Leĝon pri pafiloj, laŭ kiu la civiluloj devis fordoni siajn kontraŭleĝe posedatajn armilojn dum du monatoj.[32]
La 22-an de aprilo 2009 estis publikigita la nova Krima Kodo, en kiu estis abrogaciita la mortopuno, la minimuma aĝo de la krima respondeco estis ŝanĝita de 13 al 15 jaroj, ktp. Tamen samseksemaj rilatoj daŭre estas taksataj kiel krimo kaj estas punotaj.[33] La 8-an de junio estis registrita 43-a politika partio.[32] En 2009 finiĝis la grava etapo de paciĝo — ĉiuj ribelaj movadoj senarmiĝis kaj transformiĝis al politikaj partioj.
En 2010 okazis prezidanta balotado. Komence de 2009 sian partoprenon anoncis la ĉefa opozicia partio de la lando — la Fronto por la Demokratio en Burundo. Ĝi kandidatigis la eks-prezidanton Domitien Ndayizeye.[34]
Grava problemo daŭre estas la vaste disvastiĝinta korupto. Ekzemple en aŭgusto 2007 estis arestita la prezidanto de la Centra banko de la lando Isaac Bizimana, kiun oni suspektis pri ŝtelado de 23 miliardoj da burundaj frankoj (ĉ. 21,22 usonaj dolaroj) dum operacioj pri aĉetado de nafto.[35] En la raporto de la UN estas rimarkite, ke juĝaj aferoj pri korupto estas pritraktitaj en la burundaj juĝejoj malrapidege, inkluzive aferojn pri neleĝa vendo de la prezidanta aviadilo "Dassault Falcon 50".[33] La 8-an de aprilo 2009 estis murdita Ernest Manirumva, la vic-prezidanto de la Organizaĵo pri lukto kontraŭ korupto kaj ekonomia ŝtelado.[33]
Elspezoj por la armitaj fortoj konsistigis 5,9 % de la nacia MEP (en 2006)[36]. Entuta kvanto de militistoj estis en la marto 2006 50,5 mil homoj, el kiuj 89,1 % servis en la armeo, 10,9 % en la ĝendarmaro.[37] Laŭ atesto de la UN, datita de julio 2008, la burunda loĝantaro daŭre rilatas al la Fortoj de sekureco kun malfido, ĉar 3 % de ĉiuj rompoj de la homaj rajtoj estis faritaj de militistoj. Speciale suferas pro tio virinoj.[38] Gravajn problemojn ankaŭ alfrontas la procezo de malmobilizado, antaŭvidita de la interkonsentoj inter la registaro kaj ribeluloj. Speciale komplika estas la integrado de la eksaj ribeluloj en la armeon kaj ĝendarmaron.[38]
Laŭ la interkonsento inter la registaro kaj ribeluloj, la nombro de la armitaj fortoj devas reduktiĝi ĝis decembro 2008 kaj konsistigi 25 000 por la armeo, 15 000 por la ĝendarmaro.[30]
La 21-an de septembro 1971 Burundo aniĝis en la Unuiĝintaj Nacioj;[39] ĝi estas la ano de la Ekonomia komisio por Afriko kaj preskaŭ ĉiuj neregionaj speciaj agentejoj. Ankaŭ ĝi anas en la Afrika banko por evoluo, la Afrika Unio, la Grupo 77 kaj aliaj.
Burundo apartenas al la AKP-ŝtatoj.[40]
Kadre de tiu ĝi partoprenas ekde 2007 la Mision de la Afrika Unio en Somalio (angle AMISOM). Entute ĝis aŭgusto 2009 tie estis deplojitaj 2 550 burundaj militistoj, el kiuj 29 pereis.[41] En februaro 2009 tie pereis 11 burundaj pacigistoj.[42] En septembro 2009, post plia atako de la somaliaj ribeluloj, gvidataj de generalo Nathan Mugisha, estis mortigitaj 12 burundanoj, kio kaŭzis kvintagan funebron en la lando. Tamen la registaro deklaris, ke Burundo plu partoprenos la pacigan operacon por helpi Somalion. Opozicio akre kritikas tiun pozicion.[42]
Ekde la 1-a de julio 2007 la lando eniris la Orient-Afrikan Komunumon (samtempe kun Ruando), en kiu jam membras Kenjo, Tanzanio kaj Ugando. Pro tio Burundo ekinstruis en la elementaj lernejoj la anglan kaj la svahilan lingvojn, kiel plej uzatajn en la komunumo. Estis anoncite pri baldaŭa ŝanĝo de la stratkodoj por konformiĝi al la komunumo. Devos esti starigita komuna merkato por varoj de la membroŝtatoj. Planata estas nova ŝoseo, kiu kunligos la kvin landojn. Eble estiĝos komuna valuto kaj eĉ federacio de orientaj afrikaj ŝtatoj.[43] En Buĵumburo troviĝas la Komerca kaj Ekspluata Banko de la Orient-Afrika Komunumo.[44] La 7-an de julio 2009 la lando eniris la Doganunuiĝon de la Orient-Afrika Komunumo.[32]
En oktobro 2009 Burundo kaj Ruando komencis la intertraktadon pri la limlinio inter du landoj. Ĝi estis difinita de kolonia belga administracio kaj ofte pasis laŭ riveroj, kiuj dum kelkdekoj ŝanĝis siajn fluojn, aŭ sekiĝis.[45]
Post sendependiĝo Burundo spertis grandegan demografian eksplodon. Ekde 1959 ĝis 2004 la loĝantaro kreskis de 2,8 milionoj ĝis 6,9 milionoj. Rezulte de tio por unu familio estas nur po 0,8 hektaro da grundo.[46] La loĝantaro de Burundo egalas en 2009 ĉirkaŭ 8,988,091 homoj (la 81-a loko en la mondo)[47] Laŭ demografoj, se oni ne limigos la nombron de infanoj, la loĝantaro ĝis 2015 duobliĝos.[48] 80,9 % konsistigas hutuoj, 15,6 % — tutsioj, 1,6 % — lingaloj, 1,0 % — tvaoj. Loĝdenseco estas 323,4 homoj/km². En urboj loĝas 10 % de la loĝantaro (2005). Tutsioj, hutuoj kaj tvaoj loĝas sur la sama teritorio kaj parolas la saman lingvon; konsekvence ili apartenas al la sama etno. Fakte temas pri kastoj.
Inter seksoj iom dominas inoj (51,18 %), viroj konsistigas nur 48,82 % (2005). 45,1 % loĝantaro aĝas malpli ol 15 jarojn, 29,0 % — inter 15 kaj 29 jaroj, 13,7 % — inter 30 kaj 44 jaroj, 8,2 % — inter 45 kaj 59 jaroj, 3,2 % — inter 60 kaj 74 jaroj, 0,7 % — inter 75 kaj 84 jaroj, 0,1 % — pli ol 85 jaroj (2005). La averaĝa vivdaŭro en 2005 estis: 47 jaroj por viroj kaj 49,8 jaroj por virinoj.[37]
En 2008 naskindico estis 46 por 1000 loĝantoj, mortindico — 16 por 1000 loĝantoj. Natura kresko estis 30 por 1000 homoj.[37] Beba mortindico estis 60,77 por 1000 novnaskitoj.[36] Ekonomie aktiva loĝantaro konsistigis en 2003 3 464 000 homojn (49,2 %).[37] En 2000 elmigris 12,9 el 1000 loĝantoj (tio estas 80 000 elmigrintoj).[49]
Rezulte de senĉesaj kaj longdaŭraj interpuŝiĝoj dum 1970-aj — 2000-aj jaroj pli ol 770 miloj da burundanoj forlasis siajn hejmojn kaj fuĝis al Tanzanio. En julio 2004 ĉirkaŭ 320 miloj da ili daŭre loĝis en tendaroj. En Burundo mem tiutempe ankaŭ estis ĉirkaŭ 281 miloj da translokitaj personoj, kiuj loĝis en 230 lokoj.[46]
Ekde 2002, kiam la situacio iom stabiliĝis, ĝis 2009 revenis en la landon 500 miloj da rifuĝintoj. En novembro 2009 ĉirkaŭ 35 000 burundanoj restis en la rifuĝejo Mtabila (Tanzanio), kiu oficiale estis fermita samjare la 30-an de septembro.[32] Tamen domoj, terenoj kaj aliaj posedaĵoj de multaj revenintoj estis jam okupitaj aŭ detruitaj. Tio kaŭzas gravajn sociajn problemojn kaj interpuŝiĝojn. Pli ol 80 % juĝaj aferoj estas ligitaj al disputoj pri terenoj.[38]
La kvanto de rifuĝintoj en julio 2007 estis oficiale taksata je 260 mil.[50]
67 % de la loĝantaro estas kristanoj (2004), el kiuj 62 % estas katolikoj, 5 % — protestantoj. 10 % burundanoj estas islamanoj, 23 % sekvas tradiciajn kredojn.[37] La lastaj baziĝas sur la kredo je la sorto, kiun enkorpigas Imana kiel la fonto de la tuta vivo kaj bono. Ĉi tio estas la varianto de animismo, ĉar ties adeptoj kredas, ke fizikaj objektoj havas animojn kaj ekzistas grava estimo al mortintaj praŭloj. Hutuoj opinias, ke tiuj alvenas kun malbonaj intencoj, tutsioj konsideras influon de la mortintoj malpli forta. Bestoj, laŭ tradiciaj kredoj, ankaŭ havas animajn fortojn.[51]
Ĉiuj romkatolikaj episkopoj apartenas al la hutua etno.[52] La registaro de Jean-Baptiste Bagaza (1976 − 1987) deklaris Romkatolikan Eklezion porhutua kaj limigis ĝiajn liturgiojn, malpermesis religiajn kunvenojn, kiuj ne ricevis antaŭe specialan permeson. Ankaŭ ĝi ŝtatigis katolikajn lernejojn, malpermesis katolikan junularan movadon kaj fermis katolikajn radion kaj gazeton. En 1986 estis malpermesitaj la «Atestantoj de Jehovo» kaj la «Adventismo de la Sepa Tago». En 1987 la nova prezidanto Pierre Buyoya ĉesigis persekutadon de la Romkatolika Eklezio. Nun la plejparto de la oficialaj festoj estas katolikaj. En 2002 la «Atestantoj de Jehovo» kaj la «Adventismo de la Sepa Tago» denove estis leĝigitaj, religia libereco estis fiksita en la konstitucio kaj gvidantoj de la plejmulto da religiaj komunumoj ricevis diplomatian statuson.[53]
La 29-an de decembro 2003 en Burundo estis murdita la 58-jara apostola nuncio Michael Courtney. Pri tio oni akuzis la grupon FNL.[52] La aŭto, en kiu troviĝis la nuncio kaj tri aliaj pasaĝeroj, estis pripafita en la urbo Minago, je 50 km sude de Buĵumburo. Nur la pastro ricevis vundojn kaj poste forpasis.[54]
La oficialaj lingvoj de la lando estas burunda kaj franca. En Buĵumburo kiel porkomerca lingvo estas disvastigita la svahila, kiun parolas ĉirkaŭ 6400 homoj.[55] Rimarkinde ke la burundan parolas same la tutsioj kaj hutuoj.[56] En la raporto de la UN estas rimarkigita, ke «juraj aktoj precipe estas publikigataj nur en la franca lingvo, do plejparto de la loĝantaro ne havas eblon ĝustatempe ricevi la juran helpon».[38]
En 1999 Japhet Bayori Ntunzwenimana, reveninta el rifuĝejo en Tanzanio al Rumonge, ricevis de belgo Emile Van Damme lernolibron "Metodo dekunu"[57]. Poste li mem interesigis kelkajn kiel Diallo Kashindi kaj Léopold Mugabaranoga, kiuj energie eklernis la Internacian Lingvon. Tiuj du varbis aliajn kaj establis diversajn klubojn ĉe lernejoj en Rumonge. Rezulte de kunlaborado de novaj organizaĵoj estiĝis "Club Burundais d’Espéranto" (CBE), inter anoj de kiu estis Jérémie Sabiyumva, nuna prezidanto de Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB), kiu en 2008 aliĝis al UEA.
Dum la tuta aŭgusto kaj unuaj dek tagoj de septembro de 2005 la Cseh-metoda instruistino Tereza Kapista gvidis kursojn pri Esperanto, po du semajnoj en Buĵumburo kaj Rumonge. Tio okazis kadre de la iniciato Lingvo de paco[58] de UEA, danke al la financa subteno de la Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans. La kursojn partoprenis lernantoj de Demokratia Respubliko Kongo, Burundo kaj Tanzanio. La kursfinintoj sumis entute 73 personojn en Buĵumburo kaj 70 personoj en Rumonge.[59] Dum la seminario estis fondita ANEB.[60]
En marto 2008 Klarita Velikova el Britio gvidis sportan seminarion en Rumonge, dum belgino Grietje Symoens alportis lernomaterialojn kaj tekokomputilojn. En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanoviĉ faris instruvojaĝon al Burundo. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati.[61]
La 8-an de januaro 2008 en Buĵumburo estis inaŭgurita la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto, direktata de Marteno Mbazumutima. Ĝi estas destinita precipe por organizi kursojn kaj renkontiĝojn de esperantistoj.[62]
La 9-an de januaro 2008 la burunda prezidento Pierre Nkurunziza akceptis Giorgio Silfer, la Konsulon de la Esperanta Civito, en oficiala aŭdienco ĉe sia rezidejo en Ngozi. La Konsulon akompanis Frederiko Nimubuna, la prezidanto de Societo Internacia de Paco Universala (SIPU) kaj Marteno Mbazumutima, la direktoro de Afrika Esperanto-Instituto. Ili traktis precipe la projekton pri konstruado de Civito de la Paco (france Cité de la Paix ). La prezidento promesis sian apogon por trovi la terenon.[63] La 28-an de septembro 2009 la burunda ministerio pri akvo, medio kaj teritorio asignis al SIPU terenon de 25 hektaroj en la provinco Makamba, borde de la lago Tanganjiko. SIPU estis devigita fari tion dum 12 monatoj.[64]
La 13-an de aprilo 2011 Mireille Grosjean el Svislando, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono atingis Buĵumburon. Ŝi faris tie kvin radioelsendojn kaj unu televidelsendon. Ŝi estis akceptita de ombudsman Sinjoro Rukara. Poste ŝi gvidis kvintagan kurson en Rumonge al 45 gestudentoj. Poste okazis Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA.
Enkadre de la programo "Malnovaj Lernejoj Por Evoluo En Burundo" oni instruas Esperanton en pli ol dek lernejoj de la lando.[65] En la lernojaro 2009-2010 funkciis esperanto-kursoj en 37 elementaj kaj mezaj lernejoj tra la lando. Lernejaj Esperanto-kluboj bone adaptiĝas al la loka eduka sistemo, ĉar el kvin tagoj de lernado, unu tago estas destinita por kulturaj aktivecoj kaj en tiu tago funkcias ankaŭ kluboj.[66]
La 6a Afrika Kongreso de Esperanto devis okazi en Rumonge somere de 2016, sed pro subita malpliboniĝo de la politika situacio en Burundo, la Afrika Komisiono decidis fine de 2015 organizi la kongreson en Tanzanio, kaj en januaro 2016 decidis prokrasti ĝin al decembro 2016.
La 7a Afrika Kongreso okazos decembre de 2019 en Buĵumburo.
Naciaj esperanto-kongresoj en Burundo okazis en aŭgusto 2006 en Rumonge (la unua)[57] kaj samloke en julio 2009 (la dua).[67] Ilin partoprenis dekoj da esperantistoj el diversaj provincoj de la lando. Funkciis klasĉambroj por komencantoj, progresantoj, kaj instrukapabluloj, estis aranĝitaj ekzamenoj. Eĉ okazis futbala matĉo inter esperantistoj kaj lokanoj.[57]
Dum la dua kongreso estis aprobita la decido organizi Esperanto-centron en Rumonge kaj eldoni trimonatan revuon «Esperanto en Burundo» (rete kaj papere).[68] La menciita centro devos kombini bibliotekon, publikan komputilejon kaj loĝoĉambron por turistoj (kiel la fonto de enspezoj). Ĝia konstruado kostos ĉirkaŭ 20 000 eŭrojn. Por tiu celo (kaj ne nur por ĉi tiu projekto) estis establita fondaĵo "Esperanto en Evoluo". Sendi mondonacojn por la Esperanto-centro en Rumonge oni povas jene: 1. al la konto de "St. Esperanto en evoluo" ĉe UEA, kodo eeer-u (kontonumero de UEA: 378964 ĉe ING-bank en Nederlando, la BIC estas PSTB NL21 aŭ uzu IBAN-numeron NL24PSTB0000378964); 2. al la konto de "St. Esperanto en evoluo" en IJsselmuiden, Nederlando ĉe RABObank, numero 1312.96.116 (la BIC estas RABO NL2U aŭ uzu IBAN-numeron NL72RABO0131296116).[61]
La Afrika Esperantologia Semajno okazis en Buĵumburo dufoje — en januaro 2007[69] kaj januaro 2008.[70][71] Ilin aranĝis la Societo Internacia por la Paco Universala, Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista. La duan seminarion gvidis la profesoro Giorgio Silfer.[70]
En septembro 2009 en Buĵumburo okazis la internacia Junulara Festivalo, kiun partoprenis pli ol 600 personoj el Ruando, Tanzanio, Kenjo, Ugando, Burundo kaj Koreio. Ĝi estis organizita de la Internacia Junulara Amikeco (la religia organizaĵo el Koreio) kunlabore kun la burunda ministerio pri junuloj, kulturoj kaj sportoj. Ĉiuj junuloj, aĝantaj inter 18 ĝis 35 jaroj, estis bonvenaj en la festivalo, sen konsideri iliajn religiojn. Dum la festivalo, junuloj, kiuj havis komputilon, senpage ricevis kurson de Esperanto kaj en iliaj komputiloj oni instalis la edukadan programon Lernu (kurso de Esperanto).[72][73]
En 2006 Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS) donacis al la burunda futbala klubo "Esperanto", organizita ĉe ĝia loka filio (la prezidanto Venant Hakizimana), bonan pilkon kaj financan subtenon. Entute tiu filio de MELS havis en 2007 teamojn en tri sportoj: basketbalo, futbalo kaj rugbeo.[74] Laŭ la iniciato de Klarita Velikova, prezidanto de MELS, estis kreita «Esperanta eduka projekto por sporto kaj kulturo en Burundo, Afriko». Enkadre de tiu la organizaĵo planis kune kun la sia burundo filio kaj ANEB trejni lokanojn kaj popularigi futbalon kaj koreajn batalartojn, instrui sportistojn, organizi sportajn kaj esperantajn eventojn, eldoni kaj disvastigi materialojn pri sporto kaj Esperanto.[75] En aprilo 2008 Klarita Velikova organizis en Rumonge la dusemajnan seminarion pri korea tradicia luktoarto tekvondo — unuafoje en Afriko.[76]
Ĉirkaŭ 50 % de la teritorio konsistigas plugtero, 36 % paŝtejoj, restaĵon okupas ĉefe arbaroj kaj grundoj sentaŭgaj por plugado. En agrikulturo laboras pli ol 90 % de la laborkapabla loĝantaro. Plejparto de rikolto restas en la lando. Eksporto je 54 % konsistas el kafo, ankaŭ oni eksportas teon, kotonon kaj felojn. En la lago Tanganjiko okazas fiŝkaptado.
Industrio estas subevoluinta. Nutraĵaj kaj teksaj entreprenoj, kaj tiuj pri fabrikado de konstrumaterialoj kaj palmoleo plejparte apartenas al eŭropanoj. Stano, bastnezito, volframo, koltano, oro kaj torfo estas elminigataj nur en malgranda kvanto.[77] Same malgrande oni ekspluatas minaĵejojn de nikelo kaj uranio. Platino ĝis nun ne estas elminigata.[78]
La burunda ekonomio estas unu el la plej malfortaj en la mondo kaj ĝia stato grave dependas de internacia helpo, kiu tamen distribuiĝas ne ĉiam laŭregule. En januaro 2009 kelkaj landoj-kreditoroj malŝuldigis Burundon, entute je 833 milionoj da usonaj dolaroj.[33] La usona helpo al Burundo kreskis de 9,6 milionoj da usonaj dolaroj en 2007 ĝis preskaŭ 36 milionoj da usonaj dolaroj en 2009.[33] Estas realigataj programoj pri mikrokreditado.
Grandskale disfloras korupto. Krome la komercon grave malhelpas la malbona reputacio de Burundo, kiu en 2006 estis agnoskita de spertuloj de Forbes kiel la 4-a el la plej danĝeraj landoj de la mondo.[79]
Gravan damaĝon al la ekonomio de la lando alportis longaj militaj konfliktoj. Laŭ taksado de la internacia koalicio de neregistaraj organizaĵoj Oxfam, inter 1993 kaj 2005 Burundo perdis 37 % de MEP, tio estas 5,7 miliardojn da usonaj dolaroj.[80] Laŭ taksoj de la Monda Banko ekde 1999 ĝis 2004 la burunda ekonomio reduktiĝis je 25 %.[46] MEP inter 1991 kaj 2001 duoniĝis — de 1,2 miliardoj da usonaj dolaroj al 0,69. Ekstera ŝuldo en 2004 egalis al 204 % MEP aŭ 99 % de ĉiuj enspezoj.[46] MNE pokape egalis en 2004 al 110 usonaj dolaroj (tiu averaĝa por landoj de Afriko sude de Saharo estis 490). La burunda franko inter 2001 kaj 2004 perdis preskaŭ 30 % de la valoro.[46]
La 8-an de septembro 2009 la Monda Ekonomia Forumo publikigis raporton «The Global Competitiveness Report 2009-2010», en kiu la konkurencpovo de la burunda ekonomio estis taksita ege malalte — ĝi okupis la lastan el 133 lokoj.[81] Antaŭjare ĝi okupis la 132-an lokon, superinte Zimbabvon. En la samjara raporto de la Monda Ekonomia Forumo, la burunda ekonomio okupis la 8-an lokon en la listo de landoj, kies ekonomioj estis plej fermitaj en la mondo.[82] En septembro 2009 la gazeto The Times publikigis rezultojn de la esplorado de la konsulta firmao Maplecroft, en kiu estas taksitaj la riskoj de la landoj, kiuj estos plej atakeblaj de la tutmonda varmiĝo. Burundo en tiu listo okupis la 5-an lokon.[83]
La lando havas grandan turisman potencialon, danke al sia naturo kaj pitoreskaj vidindaĵoj. La burunda aero estis agnoskita en 2006 unu el la plej puraj en la mondo (la 4-a loko).[84] Tamen en 2008 Burundo okupis nur la 128-an lokon (el 130) en la listo de la landoj (fare de la Monda Ekonomia Forumo), ordigitaj laŭ ties agrableco por turistoj.[85]
Burunda agrikulturo kreas 33,5 % de MEP (2005).[37] En ĝi laboras pli ol 90 % de la laborkapabla loĝantaro. Plugtero okupas 1 100 000 hektarojn (43 % de la areo), el kiuj 74 000 hektaroj (6,7 % de la plugtero) estas irigitaj.[86] La ĉefaj eksportaĵoj estas kafo kaj teo. En 2001 la eksporto de kafo egalis al 54 % de la tuta eksporto,[86] en 2006 — 67,7 %.[37] La burunda registaro reguligas la prezan kaj komercan politikon rilate al kafo, ĉiuj eksportaj kontraktoj pri ĝi devas esti aprobitaj. Produktistoj de kotono kaj teo ankaŭ estas subtenetaj de la registaro cele al diversiigo de eksporto. Tia dependeco de la monoproduktoj plurfoje dolore trafis la burundan ekonomion. Ekzemple, falo de la kafoprezoj kaj malkresko de ties produktado kaŭzis reduktiĝon de la eksportaj enspezoj de 66 ĝis 40 milionoj da usonaj dolaroj.[46]
La ĉefaj nutraĵoj por interna konsumado estas manioko, fazeolo, bananoj, batato, grenoj kaj sorgo. En plantejoj apudbordaj al la lago Tanganjiko, oni produktas palmoleon. En montaraj regionoj oni kreskigas tabakon kaj tritikon.
La brutaro de kaproj en la lando konsistigas 750 000, grandaj kornobrutoj — 396 000, ŝafoj — 243 000 (2005)[37], porkoj — 61 000, kokoj — 4 milionoj (1999).[87] Entute la bruta produktiveco estas tre malalta. Ekzemple averaĝa bovino donas nur 350 kg da lakto jare (17 % de la averaĝa tutmonda nivelo).[87] Produktado de lakto en 1999 estis taksata je 23 000 tunoj. Konsumado de viando por persono, laŭ taksado, estas po 48 kalorioj diurne (10 % de la averaĝa tutmonda nivelo).[87]
Produktado de agrikulturaj varoj en 2005 estis jena: bananoj — 1 600 000 tunoj, batato — 835 000 tunoj, manioko — 710 000 tunoj, fazeolo — 220 218 tunoj, maizo — 123 000 tunoj, sorgo — 67 947 tunoj, rizo — 67 947 tunoj, taro — 62 000 tunoj, pizo — 33 500 tunoj, kafo — 7 800 tunoj, teo — 7 500 tunoj, kotono — 4 654 tunoj.[37]
Restarigo de la burunda industrio, grave damaĝita dum la enlanda milito, komenciĝis nur en 1998, kiam kreskis la produktado de sukero, lakto, sapo, boteloj, kuraciloj kaj teksaĵoj; estis rekonstruitaj kelkaj gravaj fabrikoj kaj rekomenciĝis elminigado de nikelo kaj oro. Plejparto da industriaj entreprenoj troviĝas en Buĵumburo.[88] Koltano, nikelo, oro, kaolino, stano kaj volframo estas elterigitaj por eksporto. Kalkoŝtono, torfo kaj gruzo estas konsumataj enlande.[9]
Burundo ne havas aliron al maro, ankaŭ fervojoj mankas. Longeco de la aŭtovojoj en 2004 estis 12 322 km, el kiuj nur 7 % estis asfaltitaj. La kvanto de personaŭtoj estis 19 800, kamionoj kaj busoj — 14 400.[37]
Aera transporto estas reprezentita de la flugkompanio Air Burundi, kiu faras flugojn ene kaj ekster de la lando — al Ruando, Tanzanio, Demokratia Respubliko Kongo. Internaciajn flugojn plenumas ankaŭ flugkompanioj Air Zaïre, Sabena kaj aliaj[89]. La internacia flughaveno en Buĵumburo en 2005 akceptis 73 072 pasaĝerojn, flugigis 63 908 pasaĝerojn, elkargis 3 093 tunojn, enkargis 188 tunojn.[37] Ankaŭ estas 7 pli malgrandaj flughavenoj kaj 1 aerodromo por helikopteroj.[36]
Por 1000 burundanoj estis 20 poŝtelefonoj kaj 4,1 fiksaj telefonoj (2005), 4,8 personaj komputiloj (2004), 7,7 interretuzantoj (2006).[37]
En 2005 en Burundo estis produktita 137 milionoj da kWh de elektroenergio, dum la konsumado de tiu konsistigis 161,4 milionoj da kWh.[36] Ĉiuj petrolaj produktoj estas importitaj el Kenjo kaj Tanzanio. 94 % da elektroproduktado baziĝas sur la bruligado de ligno kaj torfo.[90]
La nacia valuto estas burunda franko (BIF), kiu estis enkursigita la 19-an de majo 1964,[91] kiam monbiletoj de la Emisia banko de Ruando kaj Burundo, kiuj havis nominalajn valorojn je 5, 10, 20, 50, 100, 500 kaj 1000 frankojn, estis represitaj de la Banko de la Reĝolando Burundo por nacia moncirkulado.
En 1966 monbiletoj de la nominala valoro de 20 frankoj kaj pli estis represitaj de la Banko de la Respubliko Burundo por anstataŭigi sur ili la vorton «Reĝlando» per la vorto «Respubliko». En 1968 monbiletoj de la nominala valoro de 10 frankoj estis anstataŭigitaj per moneroj. En 2001 estis enkursigita la monbileto je 2000 frankoj, en 2004 году — je 10 000 frankoj.
La importo en 2006 egalis al 429,6 milionoj da usonaj dolaroj kaj konsistis el jenaj varoj: maŝina aparataro — 21,3 %, transporta aparataro — 15,7 %, minerala brulaĵo — 13,4 %, metalaj konstruaĵoj — 7,2 %, kuraciloj — 6,6 %. La ĉefaj provizantoj estis Sauda Arabio (12,6 %), Belgio kaj Luksemburgo (11,7 %), Kenjo (8,2 %), Japanio (7,8 %), Rusio (4,7 %), Unuiĝinta Reĝlando (4,6 %).[37]
La eksporto en 2006 egalis al 58,6 milionoj da usonaj dolaroj kaj konsistis el jenaj varoj: kafo — 67,7 %, teo — 17,0 %, ledoj kaj feloj — 2,6 %. La ĉefaj aĉetantoj estis: Svisio (34,4 %), Unuiĝinta Reĝlando (12,3 %), Pakistano (7,8 %), Ruando (5,1 %), aliaj landoj de la Eŭropa Unio (24,6 %).[37]
La kulturo en eŭropa signifo de ĉi tiu vorto restas subevoluinta en la lando. Ege malalta nivelo de legpovo kontribuas al disvastiĝo de antaŭjuĝoj, inkluzive de tiuj savaĝaj kaj danĝeraj. Inter ili menciindas rilato al albinoj, kiuj regule iĝas viktimoj de la fanatikaj murdistoj. Organoj kaj partoj de la korpoj de albinoj estas tre alte taksataj en la nigra merkato. De septembro 2008 ĝis marto 2009 estis murditaj 8 albinoj. En marto 2009 la burunda polico likvidis la reton de tiaj fikomercistoj en la provinco Ruyigi, kio kvietigis albinojn kaj plejparto da ili revenis hejmen el siaj kaŝejoj. Samtempe komenciĝis la albinnombrado por ekscii ties situojn kaj protekti ilin.[33] En provinco Ruyigi en 2004 estis murditaj 20 homoj, akuzitaj pri sorĉado.[46]
Pro tre disvastigitaj analfabeteco kaj malriĉeco la nacia literaturo preskaŭ tute mankas. Gravan disvastiĝon havas folkloro, parto de kiu estis tradukita al la franca lingvo. Ankaŭ menciindas la unua verko de la burunda esperanto-literaturo — teatraĵo fare de Nzaniye B. Jesse-Le-Prince «La knabino estas mia».[92]
Konserviĝis unu el palacoj de la burundaj reĝoj (mvami). En Gitego troviĝas la Nacia muzeo, establita en 1955. En ĝi estas konservitaj specimenoj da la popola ornamarto, historiaj dokumentoj kaj raraĵoj, funkcias biblioteko. Gitego famas pro siaj potaĵoj.
En Burundo estas 60 bibliotekoj, el kiuj plej grandaj troviĝas en Buĵumburo kaj ties ĉirkaŭaĵo: la Publika biblioteko (27 000 volumoj), la Biblioteko de Burunda universitato (192 000 volumoj), la Biblioteko de la Franca kulturcentro (33 000 volumoj).[93] En Rumongo funkcias esperanto-biblioteko, establita de la fonduso Esperanto en Evoluo. Ĝi estas la unua publika biblioteko de la urbo kaj enhavas ankaŭ librojn en la franca, angla kaj aliaj lingvoj.
La burunda kaj ruanda muzikoj tre similas, ĉar ambaŭ landoj estas loĝataj de samaj etnoj. Dum familiaj kunvenoj oni kantas imvijno (burunde imvyino) kun mallongaj rekantaĵoj kaj granda tamburado. Iuj kantistoj aŭ malgrandaj muzikaj grupoj plenumas kantojn indirimbo (burunde indirimbo). Viroj plenumas ritmajn kantojn kun krioj kviŝongora (burunde kwishongora), kaj virinoj — tiujn sentimentajn bilito (burunde bilito). La tipa burunda muziko estas ankaŭ «flustrkantado».[51]
La ĉefaj muzikaj instrumentoj estas inanga (burunde inanga), idono (burunde idono), ikiĥuseĥama (burunde ikihusehama), ikembe (burunde ikimbe). Tamburoj gravas kiel ne nur muzikiloj, sed ankaŭ kiel simboloj de statuso kaj potenco.
La plej fama tamburgrupo de la lando estas The Royal Drummers of Burundi. Unue ĝi konsistis el 20 homoj, kiuj sciis muziki dum multaj generacioj.[94] Ekde la 1960-aj ĝi turneas tra la mondo. Aperis muzikalbumoj: «Batimbo (Musiques Et Chants)» (1991), «Live at Real World» (1993) kaj «The Master Drummers of Burundi» (1994).[95]
Tamburadon ofte akompanas dancoj. Speciale famas la burunda danco budemera (burunde budemera), kiun dancistoj plenumas ronde, ĉe tio la gvidanto tenas enmane bovinan voston. Dum dancado kantistoj prikantas nupton, virinan belecon, ktp.[96]
La oficialaj burundaj festoj estas jenaj:[97]
Dato | Nomo |
---|---|
la 1-an de januaro | Novjaro |
la 5-an de februaro | La tago de unueco |
la 1-an de majo | La tago de laboro |
movebla[98] | Ĉieliro de Jesuo Kristo |
la 1-an de julio | La tago de sendependiĝo |
la 15-an de aŭgusto | Ĉieliro de Maria |
la 13-an de oktobro | La tago de Rwagasore |
la 21-an de oktobro | La tago de Ndadaye |
la 1-an de oktobro | Ĉiuj Sanktuloj |
la 28-an de oktobro | La tago de la respubliko |
la 25-an de decembro | Kristnasko |
Ekde 1996 Burundo partoprenas la Somerajn Olimpikojn, al kiuj sendis atletikistojn kaj naĝistojn. En la Somera Olimpiko 1996 la burunda kuristo Vénuste Niyongabo gajnis la unuan lokon en la kurado je 5000 metroj, akirinte la solan olimpikan medalon por sia lando.
Fédération de Football du Burundi (esperante La burunda futbala asocio) estis fondita en 1948 kaj aniĝis al FIFA en 1972.[99] En 1995 la junulara futbala teamo kvalifikis sin al la Futbala Mondpokalo por sportistoj ĝis 20 jaroj en Kataro, sed elturniriĝis post la etapo de la grupa turniro.
Edukado en Burundo estas deviga por ĉiuj infanoj inter 7 kaj 13 jaroj. La 26-an de aŭgusto 2005 estis deklarite, ke la elementa edukado estos senpaga.[100] La elementa edukado okazas en la burunda kaj franca lingvoj. Lerando en mezlernejoj daŭras 7 jarojn, en mezaj faklernejoj — 5 jarojn. La sola altlernejo de la lando estas la Burunda universitato, establita en 1960[101] kaj situanta en Buĵumburo. Tre mankas profesiaj instruistoj kaj administrantoj. En mezlernejoj kaj la universitato sekve al diskriminacio dominas tutsioj.[102]
Legopovo de la burunda loĝantaro (pli ol 15-jaraĝa) en 2003 egalis al 51,6 % (viroj — 58,5 %, virinoj — 45,2 %.[37] En 2004 pli ol 560 miloj da infanoj ne frekventis lernejojn.[46]
La burundaj lernejoj en 2003-2004 estis jenaj:[37]
Lernejoj | Kvanto de lernejoj | Kvanto de instruistoj | Kvanto de lernantoj | Kvanto de lernantoj por instruisto |
---|---|---|---|---|
Bazlernejoj (7-13 jaroj) | 1 512[103] | 18 889 | 968 488 | 51,2 |
Mezlernejoj (14-20 jaroj) | 4 005 | 8 047 | 140 735 | 17,5 |
Altlernejoj | 1 | 669 | 15 706 | 23,5 |
En Burundo tre mankas kvalifikita medicina personaro kaj kuraciloj. Pro tio ofte eksplodas meningito kaj ĥolero, kiuj kaŭzas multajn mortojn.[104] En 2004 por unu kuracisto estis 37 581 loĝantoj (entute 200 kuracistoj), por unu lito en malsanulejo — 1657 loĝantoj (entute 3380 litoj).[37]
Laŭ takso de la Unuiĝinta programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/Aidoso (2005) Burundo estas unu el 15 landoj, plej trafitaj de ĉi tiu pandemio.[105] En la fino de 2001 la kvanton de HIV-infektitoj oni taksis kiel 390 000 (tio estas 8,3 % de la plenkreska loĝantaro).[106] En 2003 pro malsanoj, ligitaj al HIV/Aidoso, mortis ĉirkaŭ 25 000 homoj.[107] La kvanto de georfoj, perdintaj gepatrojn pro HIV/Aidoso, en 2002 estis taksita kiel 160 000.[108] En 2005 el 390 000 infektitoj 190 000 estis virinoj kaj 55 000 infanoj.[105]
Malgraŭ manko de la oficiala limigo de la parollibereco la burunda registaro firme kontrolas la solan ĉiutagan gazeton Le Renouveau du Burundi, du ĉefajn radiostaciojn kaj televidon. Inter gazetoj menciindas: Le Renouveau du Burundi (esperante La renoviĝo de Burundo), Ubumwe (esperante Unueco) — ambaŭ registaraj, Ndongozi (esperante Gvidanto) — katolika, Arc-en-ciel (esperante Ĉielarko) — privata franclingva ĉiutaga gazeto.[109]
La sola televidkanalo La Radiodiffusion et Télévision Nationale de Burundi (RTNB) estas sub kontrolo de la registaro kaj dissendas en la burunda, svahila, franca kaj angla lingvoj.[109] Ĝi estis fondita en 1984 kaj ekde 1985 dissendas en koloro.[110] En 2004 la kvanto de televidiloj por 1000 loĝantoj estis 37.[37]
La ĉefa informfonto por la burundanoj estas radio. En la lando funkcias: Radio Burundi (RTNB), kontrolata de la registaro, dissendas en la burunda, svahila, franca kaj angla lingvoj; Bonesha FM estas subtenata de internaciaj organizaĵoj; Radio Publique Africaine estas la privata radiostacio, kiun subtenas la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj; Radio CCIB+ estas financata de la Komerca ĉambro de Burundo; Radio Culture parte estas financata de la ministerio pri sanprotektado; Radio Isanganiro estas la privata radiostacio.[109]
Inter novaĵagentejoj menciindas: Agence Burundaise de Presse (ABP) kiu estas sub kontrolo de la registaro; Azania kaj Net Press estas privataj entreprenoj.[109]
En 2006 en la lando estis 60 000 retuzantoj.[36]
En 2004 la burunda ĵurnalisto Alexis Sinduhije, kiu establis en 2000 la Radio Publique Africaine (esperante La publika afrika radio), ricevis la premion de CPJ International Press Freedom Awards (esperante La internacia komitato por defendi ĵurnalistojn «Por la libero por amaskomunikoloj»).[111] La 11-an de marto 2009 li estis senkulpigita rilate al akuzoj pri kolumno al prezidanto.[100]
En 2009 en la listo de la landoj, ordigitaj laŭ nivelo de la parollibereco (fare de la organizaĵo Raportistoj sen limoj), Burundo okupis la 103-an lokon[112] (en 2008 — la 94-an[113], en 2002 — la 72-an).[114] La 19-an de junio 2009 la prezidanto Pierre Nkurunziza establis la premion "La ĵurnalisto de la jaro".[32]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.