From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia helpo aŭ eksterlanda helpo estas la translokigo de resursoj (kutime la translokigo de mono) de lando al lando [1]. La motivoj por doni helpon estas diversaj:
Internacia helpo povas esti nur mallongperioda solvo, sed certe estis kazoj en kiuj la helpo por restarigi la ekonomion estis esenca, ekzemple en la kazo de la Plano Marshall [2]. Foje la helpo igas la profitantojn eviti preni respondecon por ŝanĝi sian situacion.
Eksterlanda helpo povas damaĝi subtenatajn landojn, subpremante la disvolviĝon de industrioj kaj servoj.
Helpfinanco povas esti transdonitaj al la buĝeto de la ricevanta lando por ĝenerala uzo, aŭ por financi antaŭdestinitajn celojn. Ekzemple, riĉa lando povas financi aŭtovojan konstruprojekton en evolulando.
La helpanta partio kaj la ricevanta partio de eksterlanda helpo povas esti registaroj, neregistaraj organizaĵoj aŭ individuoj.
Plej oficiala disvolviga helpo (angle official development assistance, ODA) venas de la 30 membroj de la Disvolva Helpa Komitata (angle Development Assistance Committee, DAC) [3] aŭ proksimume 150 miliardo da USD en 2018 [4]. Por la sama jaro, la OECD taksis ke ses al sep miliardoj da dolaroj de ODA helpo estis donita fare de dek aliaj ŝtatoj, inkluzive de Ĉinio kaj Barato [5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.