From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Civildefenda Organizaĵo aŭ Internacia Organizaĵo por Civila Defendo (angle International Civil Defence Organisation (akronime ICDO), france l'Organisation Internationale de Protection Civile (OIPC), hispane Organización Internacional de Protección Civil) estas internacia organizaĵo fondita en 1966 kun sia ĉefsidejo en Ĝenevo, Svislando. Ĝia tasko estas disvolvi daŭripovan civilan defendon, kun la objektivo kontribui al la evoluado de strukturoj certiganta la protekton kaj helpon de loĝantaro kaj sekuriganta nemoveblaĵon kaj la medion de natura aŭ homfarita katastrofojn [1][2][3].
Internacia Civildefenda Organizaĵo | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 17-a de oktobro 1966 vd | |
Geografia situo | CH1903: 498527 / 116452 (mapo)46.1918656.124202 | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Ĝenevo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La ICDO eliris el la Association Internationale des Lieux de Genève, asocio fondita en Parizo, en Francio en 1931 de la franca kirurgo Georges Saint-Paul [4]. La antaŭula organizaĵo komence celis civilan defendon en okazo de milito. Saint-Paul precipe volis establi burĝajn zonojn kaj malfermajn grandurbojn kiel rifuĝejojn por la civila loĝantaro. Reprezentantoj de tiuj areoj komence kuniĝis por formi la Asocio de Ĝenevaj Zonoj, el kiu la Internacia Civila Defendo-Organizaĵo eliris en 1958.
La fondinterkonsento estis subskribita en Monako nur la 17-an de oktobro 1966 kaj ekvalidis la 1-an de marto 1972.
Ekde 1953 la organizaĵo eldonis bultenon. De la malfruaj 1950-aj jaroj pluen, ĝi regule aranĝis la Mondan Civildefendan Konferencon kaj aliajn specialistkonferencojn pri specifaj subtemoj. Ĉe tiu punkto en tempo, la gamo da temoj jam disetendiĝis preter civila defendo dum milito por inkludi protekton kaj asistadon en la okazaĵo de naturaj kaj aliaj katastrofoj. La ICDO ankaŭ laboris trans blokoj dum la Malvarma Milito. Tamen, la membroj ĉefe konsistis el ne-vicigitaj ŝtatoj. En la konferencoj partoprenis ankaŭ civilprotektaj organizaĵoj el la blokŝtatoj.
La celo estas certigi la disvolviĝon kaj plibonigon de organizaĵoj kaj rimedoj tutmonde por protekti la civilan loĝantaron kontraŭ la sekvoj de naturaj katastrofoj en paca tempo kaj kontraŭ la sekvoj de la uzo de armiloj en tempo de milito. En praktiko, la organizaĵo ĉefe funkcias kiel platformo por interŝanĝo kaj kunordigo inter civilprotektaj organizaĵoj de malsamaj landoj [5].
Membreco estas ĝenerale malfermita al ĉiuj ŝtatoj. La plej multaj aliaj okcidentaj kaj latinamerikaj landoj ĝis nun restis for de la ICDO. Estas ankaŭ tri aliaj manieroj partopreni:
Membroŝtato | |||
---|---|---|---|
Egiptio | 01.03.1972 | Burkino | 06.09.1978 |
Benino | 01.03.1972 | Irako | 03.08.1979 |
Gabono | 01.03.1972 | Maroko | 29.08.1980 |
Kataro | 01.03.1972 | Ebura Bordo | 02.04.1981 |
Liberio | 01.03.1972 | Centr-Afrika Respubliko | 15.07.1982 |
Libano | 01.03.1972 | Omano | 20.12.1985 |
Maŭritanio | 01.03.1972 | Salvadoro | 30.12.1985 |
Sauda Arabio | 01.03.1972 | Kameruno | 17.06.1989 |
Sirio | 01.03.1972 | Haitio | 30.11.1989 |
Kipro | 01.03.1972 | Barejno | 20.03.1990 |
Maŭritanio | 03.04.1972 | Ĉinio | 03.09.1992 |
Sirio | 12.09.1972 | Rusio | 06.05.1993 |
Libio | 27.09.1972 | Azerbajĝano | 03.11.1993 |
Filipinoj | 13.08.1973 | Armenio | 01.04.1994 |
Demokratia Respubliko Kongo | 12.11.1973 | Bosnio kaj Hercegovino | 05.04.1994 |
Malio | 16.03.1974 | Sudano | 06.04.1994 |
Ganao | 02.08.1974 | Kartvelio | 12.01.1995 |
Senegalo | 24.06.1975 | Kazaĥio | 15.03.1996 |
Pakistano | 08.11.1975 | Moldavio | 11.01.1997 |
Lesoto | 25.12.1976 | Jemeno | 15.10.1997 |
Niĝero | 03.05.1977 | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 16.05.1999 |
Alĝerio | 26.11.1977 | Mongolio | 04.11.2002 |
Jordanio | 11.02.1978 | Niĝerio | 07.10.2004 |
Observanto | |||
Francio | 19.12.1990 | Svislando | 01.05.1997 |
Ruando | 19.12.1990 | Malto | 10.02.1998 |
Ĉilio | 28.04.1993 | Ukrainio | 02.10.1998 |
Slovakio | 02.06.1994 | Palestino | 29.10.1998 |
Sud-Afriko | 19.10.1994 | Portugalio | 18.05.2000 |
Monako | 29.04.1996 | Kirgizio | 14.10.2002 |
Maŭricio | 26.11.1996 | Zimbabvo | 04.03.2004 |
Asociita membro | |||
Council of Arab Interior Ministers (C.A.I.M.), Ligo de Arabaj Ŝtatoj | 29.10.1998 | ||
Naif Arab University for Security Sciences (NAUSS), Sauda Arabio | 29.10.1998 | ||
Disaster Management Training Centre, Jordan Hashemite Charity Organisation (JHCO), Jordanio | 02.11.2000 | ||
Union Nationale Française de Protection Civile (UNFPC), Francio | 02.11.2000 | ||
Conseil National de la Protection Civile (CNPC), Francio | 02.11.2000 | ||
Corps Mondial de Secours, Francio | 02.11.2000 | ||
Mahafiz-E-Watan, Pakistano | 02.11.2000 | ||
The Institute of Civil Defence and Disaster Studies (ICDDS), Britio | 02.11.2000 | ||
Union Suisse pour la Protection Civile (USPC), Svislando | 04.10.2002 | ||
World Agency of Planetary Monitoring and Earthquake Risk Reduction (WAPMERR), Rusio | 04.10.2002 | ||
Scientific and Production Center – Rescue Equipment, Rusio | 23.11.2006 |
La ICDO konsistas el tri korpoj: plenkunsido, Plenuma Konsilio kaj Sekretariejo. La Konsilio povas starigi pliajn komisionojn laŭ ĝi konvene por atingi la organizajn celojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.