La 7-a de julio estas la 188-a tago de la jaro (la 189-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 177 tagoj restas.
Je la 7-a de julio okazis, interalie:
- 1124: Libano: Tiro estis konkerita de krucmilitistoj
- 1136: Papo Inocento la 2-a eldonis Buleon de Gniezno, foriganta metropolitan dependecon de la Ĉefdiocezo de Gniezno de la Magdeburga Ĉefdiocezo
- Britio
- 1438: Reĝo de Francio Karlo la 7-a proklamis pragmatan sankcion
- 1455: Dek-membra regenta registaro estis nomumita en Moravio por la periodo de du jaroj
- 1456: Johana de Arko estis postmorte senkulpigita pri riproĉo de herezo
- 1534: Unua dokumentita komerca interŝanĝo inter eŭropanoj kaj loĝantoj de Golfo Sankt-Laŭrenco en Nordameriko
- 1543: Franca armeo invadis Luksemburgon
- 1572: En Knyszyn mortis senide reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio Sigismondo la 2-a - finiĝis la vira pola branĉo de Jagelona dinastio (ekde 1386) kaj la dinastio Gediminidoj (ekde 1316)
- 1650: Sveda armeo forlasis urbojn de Moravio
- 1770: Malvenko de turka ŝiparo en marbatalo apud Çeşme kadre de la 5-a rusa-turka milito
- 1798: Usona Kongreso malvalidigis ĉiujn traktatojn kun la Unua Respubliko de Francio - komenciĝis kvazaŭ-milito dum kiu ambaŭ flankoj evitis formalan militdeklaron
- 1807: Paco de Tilsit: dum la militoj de Napoleon Bonaparte la Franca Imperio kaj la Rusia Imperio pactraktatis kun Reĝlando Prusio en Tilsit — duonsuverena ŝtateto Varsovia Dukejo kreiĝis el teritorioj de la 2-a kaj 3-a dispartigoj de Pollando
- 1838: Egiptaj soldatoj subpremis tritagan kontraŭjudan tumulton en Safed okazigitan de druzoj kaj islamaj kamparanoj
- 1840: Laŭ ordono de imperiestro Nikolao la 1-a la Statutoj de Litovio estis nuligitaj kaj la rusiaj leĝoj enkondukitaj en Litovio
- 1841: Pola studento kaj porsendependa aganto Karol Levittoux sinbruliĝis en malliberejo de Varsovia Citadelo
- 1856: Usona enlanda milito: oni pendumis 4 komplotintojn lige al la murdo de usona prezidento Abraham Lincoln
- 1881: Romo: fabelo pri Pinokjo aperis en porinfana gazeto
- 1893: Kalendaro: Miroslav Krleža, kroata verkisto naskiĝis — samdate (sed 12 tagojn pli poste, laŭ valida en la Rusia imperio julia kalendaro) naskiĝis rusa, sovetia poeto Vladimir Majakovskij
- 1898: Usono aneksis pacifikan insularon Havajo, la dokumenton subskribis prezidento William McKinley
- 1907: Usona impresario Florenz Ziegfeld enscenigis la unuan de siaj Ziegfeld Follies
- 1911: Norda Pacifiko: kvar landoj subskribis konvencion, kiu malpermesis subĉielan ĉasadon kontraŭ ordinarajn fokojn
- Unua Mondmilito
- 1919: Ĉeĥoslovaka armeo likvidis Slovakan sovetan respublikon — la registaro de Karel Kramář eksiĝis, la sekvan tagon, prezidanto Masaryk nomumis novan registaron gvidatan de socialdemokrato Vlastimil Tusar
- 1920: Soveta-Pola Milito: polaj episkopoj sendis leteron Al episkopoj de la mondo, en kiu ili konsciigis pri minaco por Eŭropo, se Pollando cedus al bolŝevismo * 1926: Rumana reĝlando: rumana registaro deklaris sieĝostaton en Suda Dobruĝo dislokigante regulan armeon en la regiono
- 1930: Konstruado de la digo Boulder komencita - nun la Akvobaraĵo Hoover
- 1937: Incidento sur ponto de Marko Polo (apud Pekino kaj Tjanĝino) kaŭzis eksplodon de la dua japana-ĉina milito
- 1937: Mandata Palestino: raporto de Peel-komisiono rekomendis disdividi Palestinon
- 1938: En Sovetunio aperis unua televida programo
- 1939: Sur aneksita Karpata Rutenio oni enkondukis hungaran civilan administradon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: unua numero de pollingva "Prawda Wileńska" (Vilna Vero) aperis; en Varsovio oni sciigis, ke de oriento per trajnoj alvenis tra Przemyśl kaj Terespol 66,6 mil rifuĝintoj, el kiuj 14 mil personoj iris al mallibero aŭ trudlaboro en Tria Regno; nokte soveta aviado de malproksima atingo atakis per 129 bombaviadiloj 14 nodajn aerodromojn
- 1941: Holokaŭsto: en Podlaĥio murdiĝis 800 judoj, el kio ĉirkaŭ 500 oni vivbruligis; proksime al Ternopilo, lokaj ukrainoj okazigis pogromon de 560 judoj; germana invado al Sovetunio: apud Barenca maro la soveta 14-a Armeo haltigis atakon de germanaj trupoj al Murmansko; en Finna Laponio germanaj-finnaj trupoj konkeris Salla; en Belorusa SSR germanoj transiris Daŭgavon (Vicebska regiono); en Besarabio la soveta 9-a Armeo sensukcese kontraŭatakis al germanaj-rumanaj trupoj; usona armeo alteriĝis sur Islando anstataŭante britan okupadon; Bejruto estis okupita de Libera Francio kaj britaj taĉmentoj; Afganio: reĝo Mohammed Zahir Ŝaho deklaris, ke la lando estos strikte neŭtrala
- 1942: Operaco Reinhardt: En Krempna pafmortiĝis ĉirkaŭ 1260 judoj; germana submarŝipo U-701 detruis Kabon Hatteras; Ruĝa Armeo disdividis Brjanskan Fronton al la Brjanska kaj Voroneĵa
- 1943: Germanoj ekstermis vilaĝon Ŝauliĉe proksime al Vaŭkavisk; Pola ekzila registaro decidis pri tutlanda funebro ĝis la 1-an de aŭgusto, lige al morto de generalo Sikorski; Orienta Fronto: germana 9-a Armeo eniris al Kurska provinco - pezaj bataloj
- 1944: Operaco "Ostra Brama": taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo ekbatalis pri Vilno kune kun la Ruĝa Armeo, ĉ. 550 polaj soldatoj mortfalis, litovoj dum la milito kunlaborintaj kun la germanoj ne batalis - post la venko ĝiaj oficiroj sendiĝis al puntendaroj; brigadoj de Vilna Pola Enlanda Armeo senarmigis 120 soldatojn de Wehrmacht; usona 8-a Aviada Armeo atakis Leipzig; Bomba Korpuso de Reĝa Aerarmeo atakis germanajn poziciojn en Caen-regiono; Orienta Fronto: unuoj de la Ruĝa Armeo okupis Švenčionys, Oszmiana kaj Ostrowiec en Grodna regiono, kaj Stolin en Bresta regiono; Pacifika Fronto: granda sturmo de Japana imperia armeo en la batalo de Saipano - ĉ. 3 mil japanaj soldatoj ekmoviĝis al memmortiga atako kontraŭ usonaj pozicioj
- 1945: Germanio okupita de Francio: usonaj regopovoj transdonis Sarlandon sub francan administradon; Nikaragvo: kongreso agnoskis Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj; registaro de Norvegio deklaris pri milita stato kun Japanio ekde la 7-a de decembro 1941; Dua soveta okupado de Pollando: pola marŝalo Michał Rola-Żymierski ordonis krei gvidantaron de mararmeo en Gdynia; registaro de Kanado agnoskis la Provizoran Registaron de Nacia Unueco; en Moskvo estis subskribita komerca pakto inter Pollando kaj Sovetunio
- 1946: Francesca Saverio Cabrini iĝis unua usona sanktulino
- 1957: Pelé debutis en la Brazila nacia teamo de futbalo
- 1961: Poezia volumo de Raymond Queneau Centmil miliardoj da poemoj aperis kiel kombinatorika poezio
- 1963: Sekreta polico de la frato kaj ĉefa politika konsilanto de sudvjetnama prezidanto Ngô Đình Diệm, atakis grupon de usonaj ĵurnalistoj, kiuj ĉeestis proteston dum la budhana krizo
- 1967: Niĝerio atakis ribelintan provincon Biafro
- 1969: En Kanado la franca lingvo oficialiĝis egalrajte al la angla
- 1977: En Usono estis testita nuklea armilo kun pligrandigita radiado, la neŭtronbombo
- 1978: Pacifika insularo Salomonoj sendependiĝis de Britio
- 1981: Unuafoje en la historio, Ronald Reagan nomumis virinon Sandra Day O'Connor al la Supera Kortumo de Usono
- 1983: Malvarma milito: Samantha Smith alvenis al Moskvo
- 1985: Okaze de la 1100-jariĝo de la morto de Sankta Metodo, granda amaso de kredantoj kolektiĝis en Velehrad - la ĉefepiskopo de Prago František Tomášek ankaŭ invitis estron de la katolika eklezio, la papon Johano Paŭlo la 2-a, al la festo al Cirilo kaj Metodo, sed la ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj malpermesis la viziton
- 1987: En Ĉernobilo komenciĝis proceso kontraŭ tri gvidantoj de la nuklea centralo de Ĉernobilo, kiuj estis akuzitaj pri ĝia eksplodo la jaron antaŭe
- 1989: Ukrainio: en Simferopolo aperis gazeto en la krime-tatara lingvo
- 1991: Jugoslavaj Militoj: per interkonsento finiĝis la 10-taga milito pri sendependeco de Slovenio kontraŭ Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
- 1997: Maldekstra alfluanto al Odro inundis Kłodzkon komencante inundon de la jarmilo
- 2003: NASA lanĉis sur Marson la roboton Opportunity
- 2005: Teroristaj atakoj de Londono: 56 homoj pereis kaj pli ol 700 vundiĝis en la Londona metroo
- 2007: Benedikto la 16-a eldonis proprainiciate Summorum Pontificum pri la Trenta meso
- 2007: Serio da monkolektaj koncertoj de la rok-muziko kaj pop-muziko en ĉiuj kontinentoj - Live Earth
- 2007: En Lisbono estis anoncitaj novaj sep mirindaĵoj de la mondo
- 2009: Solena enteriga ceremonio de Michael Jackson okazis en Los-Anĝeleso
- 2009: Benedikto la 16-a eldonis trian enciklikon Caritas in veritate
- 2012: 172 personoj pereis rezulte de fulmrapida inundo en Krasnodara regiono apud la Nigra Maro en Rusio
- 2016: Dum manifestacio kontraŭ brutaleco de polico en Dallas (Teksaso) nigrahaŭta kaŝpafisto Micah Xavier Johnson pafmortigis 5 blankajn policanojn, 9 vundis kaj 2 civilulojn - sekvan tagon estis mortigita helpe de telestiraviadilo kun bombo, kiam li rifuzis forlasi sian kaŝejon
- 2017: Khaltmaagiin Battulga gajnis prezidentan voĉdonadon en Mongolio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1207: Elizabeto de Hungario, hungara reĝidino el dinastio Arpado, katolika sanktulino (m. 1231)
- 1540: Johano la 2-a, reĝo de Hungario, reganto de Transsilvanio (m. 1571)
- 1746: Giuseppe Piazzi, itala astronomo kaj matematikisto, monaĥo (m. 1826)
- 1764: Karl Heinrich von Lang, germana juristo, historiisto kaj verkisto (m. 1835)
- 1807: Elek Fényes, hungara statistikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1876)
- 1819: László Kőváry, hungara verkisto, historiisto, statistikisto (m. 1907)
- 1827: Julius Schnauß, germana fotisto, ĥemiisto kaj eldonisto (m. 1895)
- 1834: József Angster, hungara orgenkonstruisto, ankaŭ harmoniumokonstruisto (m. 1918)
- 1834: Emil Hübner, germana klasika filologo (m. 1901)
- 1843: Camillo Golgi, itala Nobelpremiita fiziologo, konata de la Golĝi-aparato (m. 1926)
- 1848: Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidento de Brazilo (m. 1919)
- 1851: Charles Albert Tindley, usona metodista pastoro, komponisto de gospela muziko (m. 1933)
- 1855: Ludwig Ganghofer, germana verkisto (m. 1920)
- 1855: Artur Azevedo, brazila verkisto, aŭtoro de teatra komedio Amo per proverboj (m. 1908)
- 1860: Gustav Mahler, aŭstra komponisto kaj dirigento, reformisto de la muzikteatro (m. 1911)
- 1874: Władysław Grabski, pola ekonomikisto, historiisto, ĉefministro, aŭtoro de valuta reformo, rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio (m. 1938)
- 1882: Janka Kupala, belorusa verkisto, poeto, dramisto, nacia aganto, kunkreinto de la lingvo de belorusa literaturo (m. 1942)
- 1884: Lion Feuchtwanger, germana dramverkisto (m. 1958)
- 1885: Nándor Koch, hungara geografo kaj geologo (m. 1961)
- 1887: Marc Chagall, rusia kaj franca pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de kubismo kaj de internaciismo (m. 1985)
- 1890: Rezső Manninger, hungara bestkuracisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1970)
- 1893: Miroslav Krleža, kroata verkisto, poeto, enciklopediisto, leksikografo, esperantigata de Zlatko Tišljar (m. 1981)
- 1894: Dénes Mihály, hungara inĝeniero kaj inventisto pri televizio kaj sonfilmo (m. 1953)
- 1897: Sebastia Alberich i Jofre, kataluna agento pri transporto, prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, sekretario de Floraj Ludoj, aŭtoro de multaj tradukoj kaj recenzoj por "Kataluna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, enestanta en Kataluna Antologio (m. 1967)
- 1897: Béla Szász, hungara historiisto kaj politikisto, gvidanto de Mezeŭropa Esplora Instituto (m. 1976)
- 1899: George Cukor, usona filmoreĝisoro (m. 1983)
- 1901: Vittorio De Sica, itala reĝisoro kaj aktoro (m. 1974)
- 1906: Charles Vaurie, usona ornitologo (m. 1975)
- 1907: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo, membro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, esperantigata de Kris Long, murdita (m. 1944)
- 1907: Robert A. Heinlein, usona verkisto de sciencfikcio (m. 1988)
- 1909: Alfréd Erőss, hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto (m. 1950)
- 1916: Tiny Grimes, usona ĵaza kaj ritmenblusa gitaristo kaj kantisto (m. 1989)
- 1922: Dionis Tanasoglu, gagauza verkisto kaj filologo (m. 2006)
- 1926: Nándor Balázs, hungara-usona skermisto kaj fizikisto kunlaboranta kun Albert Einstein en Princeton (m. 2003)
- 1927: Mihály Kosztarab, hungara entomologo, biologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio
- 1928: Imre Bogdán, rumania hungara agronomo (m. 2020)
- 1929: Ilona Jakab, rumania hungara pentristino (m. 1990)
- 1932: Joe Zawinul, aŭstra ĵazisto kaj sintezatoristo (m. 2007)
- 1940: Jetsun Pema, tibeta politikistino, socia kaj sporta aktivulino
- 1940: Ringo Starr, angla komponisto, kantisto, drumisto, membro de la muzikgrupo The Beatles
- 1941: János Péntek rumania hungara lingvisto, etnologo, universitata profesoro
- 1943: Ziemowit Jacek Pietraś, pola juristo, politologo, ĉinologo, scienca konsilanto de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo, profesoro de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin (m. 2004)
- 1944: Ernő Macalik, rumania hungara biologo okupiĝanta pri kuracplantoj (m. 2023)
- 1945: Manuel Chaves González, hispana politikisto, prezidanto de Hispana Socialista Partio kaj de Andaluzio
- 1945: Helô Pinheiro, brazila fotomodelino kaj entreprenistino, konata de la kanto La knabino de Ipanema
- 1946: Peter Motzan, rumania literaturkritikisto
- 1947: Gjanendra, lasta reĝo de Nepalo, ligita kun la masakro de la nepala reĝfamilio
- 1949: Shelley Duvall, usona aktorino (m. 2024)
- 1949: Mikaelo Bronŝtejn, sovetia, rusia inĝeniero, prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj aŭtoro de la Legendoj pri SEJM kaj de kelkcent poemoj kaj kantoj, verkis kaj tradukis 23 librojn, muzikisto, laŭreato de literatura premio "Antoni Grabowski"
- 1950: Yuji Hyakutake, japana amatora astronomo, malkovrinto de 2 kometoj, unu per binoklo
- 1964: Mihály András, rumania hungara dancisto, koreografo
- 1971: Kinga Kali, hungara verkistino, antropologino, armenologino
- 1976: Andrea Virginás, rumania hungara estetikistino, kritikistino
- 1976: Bérénice Bejo, franca-argentina aktorino
- 1977: Stefano Bottoni, itala historiisto pri Orienta Eŭropo
- 1978: Réka Lászlóffy, rumania hungara pianistino, instruistino
- 1982: Julien Doré, franca kantisto, parenco de Gustave Doré
- 1984: Oleksij Honĉaruk, ukraina juristo kaj politikisto, ĉefministro
- 1986: David Coscas, diris Mcfly, franca jutubisto
- 574: Johano la 3-a, papo, tradukinto de la verko de Pelagio la 1-a (n. nekonata)
- 907: Arpado, hungara princo, unua ŝtatestro de la hungara ŝtato en Karpata baseno, nomita laŭ la Arpad-dinastio (n. ĉirkaŭ 845)
- 1304: Benedikto la 11-a, papo, dominikano, beatigita (n. 1240)
- 1307: Eduardo la 1-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1239)
- 1531: Tilman Riemenschneider, germana skulptisto gotik-renesanca (n. 1460)
- 1572: Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio), reĝo de Pollando, grandduko de Litovio, la lasta el la reĝa dinastio de Jagelonoj kreinta la Respublikon de Ambaŭ Nacioj dum la Lublina unio (n. 1520)
- 1573: Jacopo Vignola, itala arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco (n. 1507)
- 1592: Demeter Hunyadi, dua episkopo de unitariisma eklezio de Transilvanio (n. nekonata)
- 1633: Lev Sapieha, granda kanceliero de Grandprinclando Litovio (n. 1557)
- 1720: Maria Barbara Bach, unua edzino de Johann Sebastian Bach (n. 1684)
- 1828: August Hermann Niemeyer, germana teologo, luterana poeto, vojaĝverkisto (n. 1754)
- 1849: Goffredo Mameli, itala patrioto, poeto, verkisto, aŭtoro de la nacia itala himno La kanto de la italoj (n. 1827)
- 1866: Adolph Diesterweg, germana pedagogo kampanjinta por sekularigado de lernejoj (n. 1790)
- 1879: Béla Wenckheim, hungara barono, ĉefministro de Hungario (n. 1811)
- 1885: Christoph Theodor Aeby, svisa antropologo germanlingva (n. 1835)
- 1887: Karl Vent, germana arĥitekto (n. 1842)
- 1890: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto (n. 1814)
- 1891: P. T. Barnum, usona entreprenisto pri cirkartoj (n. 1810)
- 1897: Édouard Dantan, franca pentristo (n. 1848)
- 1898: Béla Szász, hungara poeto, tradukisto, akademiano (n. 1840)
- 1901: Johanna Spyri, svisa verkistino (n. 1827)
- 1903: Carl Haußknecht, germana botanikisto kaj farmaciisto (n. 1838)
- 1912: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto, konata de la konjekto de Poincaré (n. 1854)
- 1913: János Spáda, hungara arkitekto (n. 1877)
- 1919: Alois Keil, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (n. 1875)
- 1927: Gösta Mittag-Leffler, sveda matematikisto, kunfondinto de la revuo "Acta Mathematica" (n. 1846)
- 1930: Arthur Conan Doyle, skota krimfikcia verkisto (n. 1859)
- 1932: Errico Malatesta, itala anarkiisto kaj esperantisto (n. 1853)
- 1936: Georgij Ĉiĉerin, rusia, sovetia juristo kaj diplomato, popolkomisaro pri eksteraj aferoj (n. 1872)
- 1948: János Schulek, hungara arkitekto, ektrovinto de la reĝa palaco de Matiaso la 1-a en Visegrád, poste ties restaŭranto, konstruisto de i.a. Luterana preĝejo (n. 1872)
- 1950: Fats Navarro, usona ĵaztrumpetisto de muzikstilo bibopo (n. 1923)
- 1956: Renée Erdős, hungara verkistino kaj poetino (n. 1879)
- 1956: Gottfried Benn, germana verkisto, reprezentanto de la ekspresionismo (n. 1886)
- 1962: Karl Mras, aŭstra klasika filologo (n. 1877)
- 1965: Moŝe Ŝaret, ĉefministro de Israelo, tradukisto el la turka kaj araba, membro de Juda Agentejo por Israelo, prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo (n. 1894)
- 1965: Johannes Ude aŭstra teologo, oratoro kaj ekonomikisto, vegetarano kaj pacifismulo (n. 1874)
- 1967: Vivien Leigh, brita aktorino (n. 1913)
- 1968: Hermann Grossmann, germana esperantisto kaj bahaano eldoninta internacian revuon "La Nova Tago", rangigita al Manoj de la Afero (n. 1899)
- 1971: Ub Iwerks, usona animaciisto, kartunisto, desegnisto de roluloj, inventisto, kaj teknikisto por specialaj efektoj, kreinta i.a. la rolulon Mickey Mouse (n. 1901)
- 1975: Béla Angi, hungara aktoro (n. 1912)
- 1975: István Simon, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1926)
- 1977: Miklós Kovács, rumania hungara futbalisto (n. 1911)
- 1979: István Gárdonyi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1907)
- 1985: György Harag, rumania hungara reĝisoro (n. 1925)
- 1989: László Feleki, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1909)
- 1990: Cazuza, brazila komponisto kaj kantisto, unu el la plejuloj de brazila rokmuziko (n. 1958)
- 2006: John Money, juda psikologo, seksologo kaj verkisto esploranta seksan identecon (n. 1921)
- 2012: Leon Schlumpf, svisa politikisto, ŝtatprezidanto (n. 1925)
- 2013: Béla Buda, hungara kuracisto kaj psikiatro (n. 1939)
- 2014: Alfredo Di Stéfano, argentina futbalisto kaj trejnisto (n. 1926)
- 2014: Eduard Ŝevardnadze, soveta politikisto, lasta ministro pri eksteraj aferoj de Sovetunio, prezidento de Kartvelio (n. 1928)
- 2015: Ági Mednyánszky, hungara aktorino, voĉoaktoro, dancistino, primadono, operetkantistino (n. 1927)
- 2015: Anamaria Pop, rumana poetino, tradukistino en Hungarujo (n. 1952)
- 2016: Wolfram Siebeck, germana ĵurnalisto kaj gastronomia kritikisto (n. 1928)
- 2019: Artur Brauner, germana filmproduktoro, fuĝinto de Lodza geto, honora civitano de Lodzo, centjarulo (n. 1918)
- 2019: Zoltán Ambrus, hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, tekstopoeto) (n. 1966)
- 2021: Jovenel Moïse, prezidento de Haitio (n. 1968)
La 7-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):