itala anarkiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Errico MALATESTA, en esperanto Eriko Malatesto aŭ Eriko Malatesta (naskiĝis la 4-an de decembro 1853 en Capua, Reĝlando de la du Sicilioj, mortis la 7-an de julio 1932 en Romo, Italio), estis itala anarkiisto. Li havis tre fortan kredon, kiel lia amiko Petro Kropotkin, ke la revolucio anarkia okazos baldaŭ.
Errico Malatesta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1853 en Santa Maria Capua Vetere |
Morto | 22-an de julio 1932 (78-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Campo Verano (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1932) |
Alma mater | Universitato de Napolo |
Okupo | |
Okupo | aktivulo ĵurnalisto sindikatisto revoluciulo verkisto anarkiisto |
Verkoj | Anarkio Anarkiisma programo Aŭtobiografio neniam verkita Inter kamparanoj |
Malatesta vivis longan parton de sia vivo ekster sia hejmlando Italio. Entute li pasigis pli ol naŭ jarojn en malliberejo. Li skribis kaj prilaboris kelke da ĵurnaloj radikalaj. Li ankaŭ estis amiko de Miĥail Bakunin.
Malatesta rilatis favore al Esperanto.
En 1907, dum la unua Internacia Anarkiista Kongreso kiu okazis en Amsterdamo, Errico Malatesta] kun Emile Chapelier, proponis al la Kongreso rezolucion ne sole por instigi la anarkiistojn, almenaŭ la plej aktivajn, lerni Esperanton sed ankaŭ por postuli ke la Anarkiista Internacio uzu Esperanton kiel laborlingvon. Tiu rezolucio estis malakceptita. La Kongreso montris sin pli pragmatisma ol idealisma kaj akceptis alian rezolucion kiu "alvokas ĉiun kamaradon lerni almenaŭ unu vivantan lingvon".[1]
Intervjuate de Lanti por Sennacieca Revuo en 1924, li tiam deklaris, ke li senpene legas tiun ĉi gazeton, ĉar li lernis Esperanton iam en Londono. Li aldonis, ke li ĉesis interesiĝi pri la movado post la Ido-krizo, atendante scii, kiu el la du mondlingvoj venkos.
Lia libro Anarkio aperis en Esperanta traduko de Carlo Minnaja en 2018.[2]
"Nu, eĉ se ĝi fiere alprenas la ja senutilan etikedon ‘revolucia’, la sindikatismo estas kaj ĉiam estos nur leĝema kaj konservema ilo sen alia atingebla celo ol la plibonigado – eĉ dubinda! - de la laborkondiĉoj. (… la grandaj nordamerikaj unuiĝsindikatoj) estas fariĝintaj, laŭmezure kiel kreskis ties forto kaj riĉeco, organizoj klare konservemaj, zorgantaj nur privilegigi siajn membrojn en la fabriko, la metiejo aŭ la minejo, kaj multe malpli malfavoraj al la mastra kapitalismo ol al la neorganizitaj laboristoj, tiu subproletaro malestimata far la social-demokratio! Nu, tiun ĉiam kreskantan proletaron de senlaboruloj, kiun sindikatismo ne konsideras, aŭ pli ĝuste, kiun ĝi konsideras nur kiel obstaklon, ne povas forgesi ni mem, anarkiistoj (rim. sed ni povus diri pli ĝenerale ni mem, universalistoj), ni devas ĝin defendi, ĉar ĝi estas la plej suferanta. Mi tion ripetas, la anarkiistoj (…universalistoj) devas iri en la laboristajn unuiĝojn. Unue por propagandi la anarkiismon (pli ĝenerale la universalismon), due, ĉar tio estas la nura rimedo por disponigi al ni, ĉe la ĝusta horo, grupojn kiuj kapablos ekmastrumi la produktadon ; finfine ni devas tien iri por vigle reagi kontraŭ tiu malŝatinda pensmaniero, kiu instigas la sindikatojn defendi nur apartajn interesojn".[3]
Li estas menciita en la libro «Kronikoj el la monteto» de Anna Maria Riccardi, eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.