La 6-a de julio estas la 187-a tago de la jaro (la 188-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 178 tagoj restas.
Je la 6-a de julio okazis, interalie:
- -371: Beotio: Tebo venkis Sparton en batalo de Leuktra
- 640: Batalo de Heliopolo: islama armeo de araboj sub gvido de Amr ibn al-As venkis fortojn de Bizanca Imperio, kio alkondukis al konkero de Egiptio
- 1189: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1253: Princo Mindaugas estas kronita kiel reĝo de Litovio
- 1280: Pollando: Sankta Kinga fondis monaĥinejon en Stary Sącz
- 1348: Papo Klemento la 6-a eldonis protektan buleon por ŝirmi persekutatajn judojn
- 1411: Ĉina admiralo Ĉeng He revenis al Nankino post la tria vojaĝo kaj donacis al imperiestro Jongleo sinhalan reĝon, kaptitan dum milito
- Husanoj
- 1453: Moraviaj bienuloj agnoskis Ladislao la 1-a sinjoro de la lando kiel margrafo
- 1483: Rikardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio, la lasta el Jorkoj kaj Plantaĝenetoj
- 1484: Portugala kapitano Diogo Cão trovis elfluejon de la rivero Kongo
- 1535: En Londono estis senkapigita Thomas More
- 1573: Argentino: Kordobo fondiĝis
- 1573: Francaj religiaj militoj: sieĝo de La Rochelle finiĝis
- 1609: Ĉeĥio, unu el la tiamaj plej liberalaj eŭropaj landoj, leĝigis religian liberecon
- 1710: Germanio: en Meißen establiĝis manufakturo de porcelano - unua en Eŭropo
- 1758: Klemento la 13-a iĝis papo
- 1785: Usono adoptis dolaron kun la dekuma nombrosistemo
- 1792: Rusa armeo okupis Grodno dum nedeklarita pola-rusa milito
- 1809: Milito de la Kvina Koalicio: francaj trupoj de Napoleono Bonaparte venkis aŭstran armeon de la ĉefduko Karlo de Aŭstrio-Teŝino en la dutaga batalo de Wagram - rekomende de Napoleono papo Pio la 7-a estis forkondukita de Vatikano al Grenoblo post rifuzo aliĝi al Kontinenta Blokado
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Janów (proksime al Ĉenstoĥovo)
- 1885: Louis Pasteur sukcese testis vakcinon kontraŭ rabio je knabo mordita de rabia hundo
- 1887: Kalākaua, la lasta reĝo de Havajo estas devigita de usonanoj parte cedi al ili pro la nova konstitucio
- 1905: Unua rakonto pri fikcia ĝentlemano-ŝtelisto Arseno Lupeno aperis
- 1908: Usonano Robert Peary ekspediciis de Nov-Jorko kune kun 23 vojaĝistoj al la norda poluso
- 1912: Dispartigoj de Pollando-Litovio: la Rusia imperio apartigis de Kongresa Pollando gubernion de Chełm, kreitan parte de la gubernioj Siedlce kaj Lublin
- Unua Mondmilito
- 1919: En Berlino malfermiĝas Instituto pri Seksologio, fondita de Magnus Hirschfeld
- 1921: Baŝkira lingvo fariĝis oficiala lingvo de Baŝkirio
- 1922: Oni enkondukis en Pollando aŭtokodojn anstataŭ la ĝisnunaj de aneksantaj ŝtatoj
- 1923: Sovetunio oficiale starigita
- 1933: Katolika germana Partio de la Centro malfondiĝis
- 1938: Malkovro de Lizito, luno de Jupitero
- 1938: En la Tria Respubliko de Francio okazis konferenco por diskuti la temon de rifuĝintoj el la Tria Regno - neniu lando volis respondeci, la konferenco tiurilate montriĝis vana
- Dua Mondmilito
- 1950: Subskribo de la pakto de Zgorzelec inter Pollando kaj Germana Demokratia Respubliko pri agnosko de la pola-germana landlimo
- 1952: En Londono tramo-trafiko likvidiĝis
- 1957: Lastaj britaj soldatoj forlasis Jordanion
- 1957: John Lennon kaj Paul McCartney unuafoje renkontiĝis
- 1964: Malavio sendependiĝis (de Britio)
- 1966: Malavio fariĝis respubliko restante plu en la Komunumo de Nacioj.
- 1967: Niĝerio: Niĝeria Enlanda Milito komenciĝis en la provinco Biafro
- 1971: Post viziti komunistajn landojn en Azio, rumana gvidanto Nicolae Ceaușescu faris paroladon pri kelkaj nov-stalinismaj kaj socialismrealismaj ideoj, kiuj nomiĝis la juliaj tezoj
- 1973: La flandra leono oficialiĝis kiel himno de Flandrio
- 1975: Komoroj sendependiĝis (de Francio)
- 1986: Liberala Demokrata Partio gajnis parlamentan balotadon en Japanio
- 1987: En Panĝabio okazis la unua el tri terorismaj atakoj de siĥoj kiam dum 2 tagoj kontraŭ aŭtomobiloj kun hinduoj pereis sume 72 personoj
- 1987: Amik-Rondo de Pola-Ĉeĥoslovaka Solidareco fondiĝis, kies membroj iĝis demokrataj opoziciuloj de ambaŭ ŝtatoj
- 1990: Electronic Frontier Foundation fondiĝis
- 1994: Premiero de la usona filmo Forrest Gump
- 1995: Bosnia-serba generalo Ratko Mladić atakis la urbon Srebrenica, kie en sekvaj tagoj okazis masakro de pli ol 8.000 bosnoj, preskaŭ ekskluzive viroj kaj knaboj
- 1999: Ehud Barak iĝis ĉefministro de Israelo
- 2000: Monda futbala asocio FIFA elektis Germanion por gastigi Futbalan Mondpokalon en 2006
- 2005: Londono ekrajtis aranĝi la 30-an Someran Olimpikon
- 2006: Himalajo: malfermo de la montpasejo Nathula inter Barato kaj Ĉinio post 40-jara paŭzo - fermita dum la konflikto inter la du landoj
- 2008: 19 personoj pereis en atenco de sinmortiginto kontraŭ grupo da policanoj en la ĉefurbo de Pakistano Islamabado
- 2009: Jadranka Kosor iĝis ĉefministrino de Kroatio
- 2011: Sudkorea urbo Pjongĉango estos organizanto de la 23-aj Vintraj Olimpikoj en 2018
- 2011: Ĉeĥlingva Vikipedio atingis 200 000 artikolojn
- 2014: Ĉeĥa tenisistino Petra Kvitová gajnis Wimbledon
- 2016: Sud-Afriko: miskapabla paralimpika atleto Oscar Pistorius estis kondamnita pro murdo de sia partnerino Reeva Steenkamp al 6 jaroj de mallibero
- 2017: Prezidento de Usono Donald Trump, dumvoje al pintkunveno de Grupo de 20 en Hamburgo, apoginte iniciaton de Trimaro dum la pintkunveno de ties 12 landoj, sian unuan eŭropan paroladon okazigis en Varsovio apud la monumento de Varsovia Ribelo
- 2019: Pollando: Prahistorian Regionon de Krzemionki (kun Iłża) ĉe Min-Industrio de Stria Siliko oni listigis en Bakuo al la Monda heredaĵo de Unesko
- 1660: Jakob Prandtauer, aŭstra arĥitekto, skulptisto kaj stukisto (m. 1726)
- 1686: Antoine de Jussieu, franca natursciencisto, paleontologo, botanikisto kaj direktoro de botanika ĝardeno en Parizo (m. 1758)
- 1696: Johann Friedrich Karl von Ostein, germana ĉefepiskopo de Majenco, princo-elektisto (m. 1763)
- 1700: Joseph Gabler, germana orgenkonstruisto de sudgermana baroko (m. 1771)
- 1710: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato (m. 1789)
- 1766: Alexander Wilson, skota-usona poeto, ornitologo, naturalisto (m. 1813)
- 1768: Heinrich Backofen, germana komponisto, muzikinstruisto kaj pentristo (m. 1830)
- 1773: Wenzel Matiegka, bohema komponisto kaj gitaristo (m. 1830)
- 1781: Stamford Raffles, brita fondinto de Singapuro, kontribuinta al ekspansio de Orienthindia Kompanio (m. 1826)
- 1785: William Jackson Hooker, angla botanikisto (m. 1865)
- 1796: Nikolao la 1-a, imperiestro de la Rusia Imperio el dinastio Romanov (m. 1855)
- 1818: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto, neoficiala ŝakmondĉampiono (m. 1879)
- 1828: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (m. 1910)
- 1832: Maksimiliano, imperiestro de Meksiko, ekzekutita (m. 1867)
- 1840: José Maria Velasco Gómez, meksika pentristo, pejzaĝisto (m. 1912)
- 1846: David Heinrich Müller, aŭstra ŝemidologo (m. 1912)
- 1848: Gábor Baross, hungara politikisto, nomata feroministro (m. 1892)
- 1851: Janka Luĉina, belorusa poeto verkinta beloruse, ruse kaj pole (m. 1897)
- 1854: Arthur Langhammer, germana pentristo (m. 1901)
- 1858: José Miguel Gómez, kuba nobelo, la dua prezidento de Kubo (m. 1921)
- 1859: Verner von Heidenstam, sveda Nobelpremiita poeto (m. 1940)
- 1861: Josef Kožíšek, ĉeĥa porinfana verkisto, poeto kaj esperantisto (n. 1933)
- 1876: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto (m. 1956)
- 1878: Eino Leino, finna poeto, ĵurnalisto kaj kritikisto (m. 1926)
- 1886: Rezső Rajczi, hungara fervojoficisto kaj socialisto el Debreceno, aktivulo por Esperanto, senalkohola kulturo kaj vegetarismo, partoprenanto de UK 1911, UK 1912 kaj UK 1913, kie li gajnis oratoran konkurson, kasisto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Vegeteranoj, tradukisto kaj publikisto por "La Verda Standardo" (m. 1920)
- 1887: Annette Kellerman, aŭstralia naĝistino kaj aktorino (m. 1975)
- 1889: Jenő Silbermann, rumania hungara ĵurnalisto, publicisto kaj entreprenisto (m. 1946)
- 1895: Aladár Buzágh, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1962)
- 1905: Pjatro Hlebka, sovetia belorusa poeto (m. 1969)
- 1907: Frida Kahlo, meksika pentristino (m. 1954)
- 1907: Jaroslav Foglar, ĉeĥa verkisto por geknaboj, gvidanto de skoltaj grupoj (m. 1999)
- 1912: Heinrich Harrer, aŭstra montogrimpisto, esploristo, verkisto (m. 2006)
- 1913: Erzsi Simor, hungara teatra kaj filma aktorino, voĉoaktoro (m. 1977)
- 1917: Arthur Lydiard, novzelanda trejnisto de atletoj (m. 2004)
- 1923: Wojciech Jaruzelski, prezidento de Pollando (m. 2014)
- 1925: Bill Haley, usona rokenrolo-kantisto (m. 1981)
- 1927: Janet Leigh, usona aktorino (m. 2004)
- 1929: Zsuzsa Gordon, hungarina aktorino, voĉoaktoro (m. 2015)
- 1935: Tenzin Gyatso, spirita kaj politika gvidanto de tibetanoj kiel la 14-a Dalai-lamao, Nobelpremiita pri paco, aŭtoro de dekoj da libroj
- 1936: Imre Ambrus, hungara pentristo, grafikisto, pupdizajnisto kaj scenejdekoraciisto (m. 2018)
- 1940: Nursultan Nazarbajev, prezidanto de Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj unua prezidento de Kazaĥio
- 1940: István Rónai, rumania hungara pianisto, primuzika verkisto
- 1940: Tove Skutnabb-Kangas, finna lingvistino (m. 2023)
- 1944: László Pethő, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro
- 1946: George W. Bush, prezidento de Usono 2001-2009
- 1946: Sylvester Stallone, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro
- 1948: Nathalie Baye, franca filma, teatra kaj televida aktorino
- 1951: Geoffrey Rush, aŭstralia teatra kaj filma aktoro
- 1952: István Kukorelli, hungara konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto
- 1955: Ŝerif Ismail, ĉefministro de Egiptio 2015-2018 (m. 2023)
- 1963: Csilla Gábor, rumania hungara literaturhistoriistino, universitata profesorino
- 1972: Isabelle Boulay, kanada franclingva kantistino
- 1974: Zé Roberto, brazila futbalisto, reprezentanto de la Brazila nacia teamo de futbalo
- 1975: Sándor Bíró, hungara historiisto (n. 1907)
- 1975: 50 Cent, usona repkantisto kaj entreprenisto
- 1977: Kamila Porczyk, pola fotomodelo, plurfoja mondĉampionino pri fizika taŭgeco, batalistino de miksitaj batalartoj loĝanta en Germanio
- 1980: Eva Green, franca aktorino kaj manekeno
- 1985: Justyna Moniuszko, pola stevardino, inĝeniero pri aviado, pereinta en kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk (m. 2010)
- 966: Berengaro la 2-a, reĝo de Italio detronigita de Oto la 1-a (n. ĉirkaŭ 900)
- 1189: Henriko la 2-a, reĝo de Anglio (n. 1133)
- 1249: Aleksandro la 2-a, reĝo de Skotlando (n. 1189)
- 1415: Jan Hus, ĉeĥa kleriko kaj reformaciisto, nacia heroo, rektoro de Praga universitato kaj filozofo, murdita (n. ĉirkaŭ 1369)
- 1476: Regiomontanus, germana matematikisto, astronomo, episkopo kaj astrologo (n. 1436)
- 1483: Eduardo la 5-a, reĝo de Anglio, detronigita (n. 1470)
- 1533: Ludovico Ariosto, itala poeto, aŭtoro de romanca poemo Orlando Furioso (n. 1474)
- 1535: Sir Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, katolika sanktulo, murdita (n. 1478)
- 1553: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio (n. 1537)
- 1555: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto kaj botanikisto (n. 1500)
- 1568: Johano Oporino, svisa humanisto kaj presisto, profesoro de la Universitato de Bazelo, eldonis latinlingve unuafoje en la mondo Koranon (n. 1507)
- 1589: Christoph Schlattl, germana juristo kaj episkopo de Chiemsee (n. nekonata)
- 1762: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusia Imperio (n. 1728)
- 1849: Pál Vasvári, hungara historiisto, partoprenanto de la hungara revolucio de 1848 (n. 1826)
- 1849: Goffredo Mameli, itala patrioto, poeto, verkisto kaj aŭtoro de la nacia itala himno (n. 1827)
- 1854: Georg Ohm, germana natursciencisto, konata de la leĝo de Omo (n. 1789)
- 1869: Ágoston Haraszthy, hungara-usona aventuristo, negocisto, fondinto de vitkulturo en Kalifornio (n. 1812)
- 1871: Castro Alves, brazila verkisto, la "poeto de l' sklavoj" (n. 1847)
- 1886: Friedrich Johannes Frommann, germana eldonisto, verkisto kaj politikisto (n. 1797)
- 1893: Guy de Maupassant, franca verkisto (n. 1850)
- 1901: Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst, regna kanceliero de Germana Imperiestra Regno, ĉefministro de Prusio (n. 1819)
- 1904: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo (n. 1845)
- 1904: Witold Zglenicki, pola inventisto, geologo, metalurgo, naftisto, filantropo por la pola scienco (n. 1850)
- 1916: Odilon Redon, franca pentristo, gravuristo, desegnisto kaj paŝtelisto (n. 1840)
- 1918: Balthasar Kaltner, aŭstra teologo, ĉefepiskopo salcburga (n. 1844)
- 1926: Franz Eichert, aŭstra inĝeniero kaj katolika verkisto (n. 1857)
- 1930: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (n. 1845)
- 1931: Mihály Zöld, hungara reformita pastro, poeto (n. 1880)
- 1932: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino, ĵurnalistino, tradukistino (n. 1856)
- 1933: Josef Kožíšek, ĉeĥa porinfana verkisto, poeto kaj esperantisto (n. 1861)
- 1934: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto, gvidanto de maĥnovŝĉino (n. 1888)
- 1937: János Bókay, hungara infankuracisto, profesoro (n. 1858)
- 1937: Bohdan-Ihor Antoniĉ, ukraina poeto, tradukisto kaj artisto (n. 1909)
- 1941: Anton Reichenow, germana ornitologo (n. 1847)
- 1944: Ĉuiĉi Nagumo, japana admiralo, komandanto de la atako kontraŭ Pearl Harbor (n. 1887)
- 1954: Gabriel Pascal, hungara filmproduktisto kaj reĝisoro (n. 1894)
- 1959: George Grosz, germana-usona pentristo, dadaisto, reprezentanto de socia realismo (n. 1893)
- 1962: William Faulkner, usona Nobelpremiita verkisto (n. 1897)
- 1966: József Berda, hungara poeto (m. 1902)
- 1966: Aneurin Bevan, kimra socialista politikisto (n. 1887)
- 1968: János Proszt, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, okupiĝanta pri produktado de silikonoj kaj pri historio de kemio (n. 1892)
- 1971: Louis Armstrong, usona trumpetisto, ĵazmuzikisto kaj kantisto (n. 1901)
- 1973: Otto Klemperer, germana dirigento kaj komponisto (n. 1885)
- 1974: Aladár Paasonen, finna-hungara-usona oficiro (n. 1898)
- 1977: Ödön Pártos, israela violonisto, aldviolonisto, komponisto kaj altlerneja instruisto (n. 1907)
- 1988: Blanka Péchy, hungara aktorino, verkistino, profesoro (n. 1894)
- 1989: János Kádár, ĝenerala sekretario de Hungara Socialista Laborista Partio kaj ĉefministro (n. 1912)
- 1989: Ferenc Bedő, rumana-hungara aktoro (n. 1915)
- 1990: Měrćin Nowak-Njechorński, soraba pentristo, grafikisto, publicisto kaj verkisto, kunlaboranto de la Asocio de Poloj en Germanio (n. 1900)
- 1991: András Brád, hungara modisto, altlerneja instruisto (n. 1940)
- 1994: Jan Zemek, ĉeĥa leŭtenanto de infanterio, mutobskurulo, partizano (n. 1915)
- 1995: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1916)
- 1999: Joaquín Rodrigo, hispana gitaristo kaj komponisto (n. 1901)
- 2001: Amadé Németh, hungara dirigento, komponisto, muzikhistoriisto (n. 1922)
- 2004: Thomas Klestil, prezidento de Aŭstrio (n. 1932)
- 2005: Claude Simon, franca Nobelpremiita verkisto, soldato de Internaciaj Brigadoj (n. 1913)
- 2010: Árpád Antal, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (n. 1925)
- 2010: Józef Bałka, pola instruisto, politika malliberulo dum stalinismo (n. 1929)
- 2013: Robert Linderholm, usona amatora astronomo, malkovrinto de 26 asteroidoj (n. 1933)
- 2018: Asahara Ŝoko, japana fondinto de la sekto Aum Ŝinrikjo, ekzekutita (n. 1955)
- 2019: João Gilberto, brazila gitaristo, kantisto kaj komponisto, kuninventinto de bosanovo (n. 1931)
- 2020: Ennio Morricone, itala komponisto kaj dirigento (n. 1928)
- 2021: Erich Schleyer, germana aktoro (n. 1940)
- 2022: James Caan, usona aktoro (n. 1940)
- 2022: Harald Lönnecker, germana historiisto kaj juristo (n. 1963)
- 2023: Arnaldo Forlani, ĉefministro de Italio 1980-1981 (n. 1925)
La 6-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):