Panĝabio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Panĝabio

PanĝabioPanĝabo (panĝabe en gurumukhi-ortografio: ਪੰਜਾਬ, en Shahmukhi-ortografio: پنجاب, hindie पंजाब, urdue پنجاب, angle Punjab) estas regiono en Sudazio. Norde de la regiono troviĝas Himalajo montaro, la rivero Jamuno limas oriente la regionon kaj en sudo kaj sud-okcidento Aravalli Montetoj kaj Dezerto Tar faras la bordon.[1]

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabo (Barato).

Rapidaj faktoj Landoj, Parto de ...
Panĝabio
panĝabe ਪੰਜਾਬ, urdue پنجاب, hindie पंजाब, angle Punjab
regiono
Faiz Mahal en Khairpur
Landoj  Pakistano,  Barato
Parto de Sudazio
Najbaras kun
Partoj Pakistana Parto, Barata Parto
Riveroj
Ĉefurbo Lahore
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Vikimedia Komunejo: Punjab region
Fermi

Vortdeveno

La kvin riveroj de la regiono, kiuj nomiĝas kiel la Ĝihalamo, la Ĉenabo, la Ravio, la Satleĝo kaj la Beaso, renkontas la riveron Induson en la sudo de la regiono. Fakte, la nomo panĝabo venas el du persaj vortoj panj (kvin) kaj âb(akvo).[2]

Nuntempaj politikaj limoj

Moderna Panĝabio dividiĝas inter Barato kaj Pakistano. En Pakistano, Panĝabo estas la dua plej granda provincio. Ĝi okupas kvaronon da pakistana teritorio kaj estas hejmo al pli ol duono de loĝantoj de la nacio.

En Barato, Panĝabo plie dividiĝas inter tri ŝtatoj, kiuj nomiĝas kiel Himachal Pradesh, Haryana kaj Panĝabo. Barata Panĝabo estas malgranda ŝtato; malpli ol dekkvinono de baratanoj loĝas tie.[2]

Lingvoj

Panĝaba estas la ĉefa lingvo de la regiono. Pli ol 90 miliono personoj parolas la lingvon kiel gepatra lingvo. Sekve, ĝi estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.[3] Tamen, la lingvo ne estas oficiala en Pakistano kaj en Barato, oni nur agnoskas la lingvo je federacia nivelo. Ekzistas du malsimilaj ortografioj por skribi la lingvon. En la okcidenta parto de la regiono, shahmukhi-ortografio estas populara. Aliflanke, oni uzas gurumukhi-ortografion en la orienta parto.[4]

Krom la panĝaba, oni ankaŭ parolas urduan kaj hindan. Tiuj, kiuj estas edukataj, ankaŭ parolas la anglan.

Religioj

Islamo, Hinduismo kaj Sikhismo estas la ĉefaj religioj. Preskaŭ ĉiuj en la okcidenta parto de la regiono estas islamanoj. Aliflanke, loĝantoj en la orienta parto plejparte sekvas al aŭ hinduismo aŭ sikhismo.[5]

Vidu ankaŭ

Inform-fontoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.