hindeŭropa lingvo parolata en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
La hindia lingvo (nagarie: हिन्दी, IAST: Hindī), aŭ la moderna norma hindia lingvo (nagarie: मानक हिन्दी, IAST: Mānak Hindī) estas normigita kaj sanskritigita registro[1] de la hindustana lingvo.
Hindia lingvo | ||
हिन्दी | ||
lingvotavolo • lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Hindustana lingvo | ||
Parolata en | Barato | |
Parolantoj | 341 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | taksataj 370 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 155 milionoj | |
Skribo | nagario | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Barato, en la ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Raĝastano, Madhja-Pradeŝo, Biharo, Harjano, Himaĉal-Pradeŝo, Ĝharkhando, Ĉhatisgaro, Utarakando, Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj | |
Reguligita de | Centra Hindilingva Direkcio | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | hi | |
ISO 639-2 | hin | |
ISO 639-3 | hin | |
Glottolog | hind1269 | |
Angla nomo | Hindi | |
Franca nomo | hindi | |
Vikipedio | ||
Kune kun la angla, la hindia skribata per la nagaria skribsistemo estas la oficiala lingvo de la registaro de Barato.[2]
Kiel lingvovario, la hindia estas la kvara plej parolata unua lingvo en la mondo, post la mandarena, la hispana kaj la angla.[3] Kune kun la urdua kiel hindustana lingvo, ĝi estas la tria plej parolata en la mondo post la mandarena kaj la angla.[4]
Se oni sumigas
tiam oni venas al granda nombro de pli ol 450 milionoj da homoj (sed [mankas fonto]).
La hindia lingvo estas rezulto de kontaktoj inter militista klaso de konkerintoj kaj la idiomo de la indiĝena loĝantaro. La hindia origina lingvo estis la popola idiomo de la regiono de Delhio , la ĥariboli. La eksteraj influoj estis ĉefe el
La moderna hindia lingvo proprasence estas kreado de la anglaj koloniantoj, kiuj instigis la hinduajn klerulojn rehindigi la urduan lingvon (interalie per elprenoj rekte el Sanskrito, kiel en eŭropaj lingvoj oni kreis neologismojn el la Latino) por krei lingvon utiligeblan en la tuta Hinda kolonia imperio.[mankas fonto]
Tial la vortaro estas riĉega, ĉar duobla, eĉ foje triobla, ekzemple :
ĉiuj tri havas pli-malpli la saman signifon : rigardo, vidado
Pri la vortordaj aferoj samas kiel en Esperanto, sed tion oni priskribas iom alimaniere:
- En Esperanto oni unue diras : la vortordo estas libera ! Poste oni diras, ke tamen estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas doni emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin.
- En la hindia oni diras, ke la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan laŭvican lokon en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de parto, kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos, ke vortoj povas troviĝi en plej diversaj ordoj !
Do, jen la norma ordo :
Unua principo : la ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj) kun inter ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la nerekta objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo.
Se estas nea vorteto ( नहीं, न, मत ) ĝi troviĝas tuj antaŭ la unua elemento de la verbo, kiu entenas ties radikon. Kiam la verbo « esti » होना uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu kiel helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नहीं
Se estas ia demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la frazon kun कितने दिन) ĝi lokiĝas tuj antaŭ la verbo
mi estas मैं हूँ ci estas तू है (1) li, ŝi, ĝi estas वह, यह (2) है
ni estas हम हैं vi estas तुम, आप (1) हो ili estas वे, ये (2) हैं
(1) तू = ci uzatas nur direktante al: infanoj, personoj kun kiuj oni havas tre intiman rilaton, servistoj, alie havas sencon malestiman, (uzu ĝin nur singarde!) Aliokaze la pluralo तुम estis uzata kiel respekta pluraligo (kiel ekzemple en la franca lingvo), sed tio nur plu estas vera en vilaĝoj, en urboj ĝi iĝis ekvivalento de “ci” por ordinaraj intimaj, amikaj uzoj, en familio kiam oni parolas al pli junaj. Nun la vera respekta pronomo estas आप.
(2) ĉe la tria persono la montropronomoj (tio) uzatas kiel pronomoj. वह kaj वे signas malproksimajn sujektojn, यह kaj ये proximajn. Sed atentu! यह kaj ये pri personoj povas esti malestimaj, do prefere uzu वह kaj वे.
Ne ekzistas verbo « havi » en hindî.. La ideo esprimeblas diversmaniere ; unue oni devas konsideri ĉu temas pri
1) aĵoj moveblaj 2) aŭ pri aĵoj, kiuj implicas pli intiman aŭ konstantan rilaton
1) por aĵoj, utilaĵoj, varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+ के पास+ « verbo esti » :
Sed notendas, ke la laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo के पास estas « apud », do se oni diras :
kaj :
2) Por nemoveblaĵoj, parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo :
3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple :
Se la se-frazo temas pri estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo (se subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa aŭ malpli neta) :
en la tiam-propozicio povas uzati futuro, subjunktivo aŭ ia ordona modo (ordona modo aŭ « ĝentila peta modo ») :
Kiam तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio, gi donas al la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe anoncas kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple :
नहीं तो signifas « se ne », ekzemple :
Aliaj kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube :
Sufikso वाला
Tiel el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de « uloj », ekzemple
el adverboj :
el oblikviaj infinitivoj:
el oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta la aferon », ekzemple :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.