From Wikipedia, the free encyclopedia
Bolivudo (angle Bollywood)[1] estas la petolnomo por la hindilingva kin-industrio, bazita ĉe Mumbajo, nome ĉefurbo de Maharaŝtro, nome dua plej loĝata ŝtato de la Respubliko Barato.[2][3] La termino estas ofte malĝuste uzata kiel sinekdoĥo por referenci al la tuto de la barata kinindustrio; tamen, ĝi estas nur parto de la granda barata kinindustrio, kiu inkludas aliajn produktajn centrojn kiuj produktoras filmojn en multaj lingvoj.[4]
En Mumbajo troviĝas la ĉefaj instalaĵoj de Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun Hollywood aŭ Holivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare. Por plivastigi la merkaton la bolivudaj filmoj ofte uzas la hindustanan lingvon, komprenatan ankaŭ en Pakistano. Ankaŭ filmoj en regionaj lingvoj de Barato estas produktataj. Ankaŭ la grandaj barataj televidstacioj kaj presaĵaj eldonejoj pliparte havas sian sidejon en Mumbajo. En 2002 en Barato estis produktitaj ĉirkaŭ 1.200 filmoj, la plimulto en Mumbajo.
La granda plimulto de la filmoj produktitaj en Bollywood estas buntaj kaj muzikaj, kies intrigo estas centrita sur amrakontoj. La kantoj en la filmoj estas kantitaj fare de la plej famaj kantistoj en Hindio. La produktitaj filmoj ricevas multe da publikeco: en reklamoj, afiŝoj, bildoj sur la muroj de la stratoj, en busoj, en vendejoj kaj ankaŭ en televidreklamoj.
Bollywood estas la plej sukcesa filmindustrio en hinda kino, kaj havas adorantojn ĉie tra la mondo. La populareco de Bollywood iom post iom pliiĝas en la mondo, kaj multaj filmoj, precipe tiuj produktitaj sub la aŭspicioj de grandaj produktentreprenoj kiel "Yash Raj Films" aŭ "Dharma Productions", sukcesas trarompi la limojn de Barato kaj atingi tutmondan sukceson. Unu el la kialoj de tio estas plialtigo de la buĝetojn por igi la filmojn pli modernaj.
Bollywood-filmoj ĉefe traktas amon, familion kaj doloron; Multaj filmoj havas malĝojan finon. La daŭro de averaĝa Bollywood-filmo estas 3-3.5 horoj.
Komence de la 21-a jarcento, la liberaligo de hinda kino pliiĝis relative, kaj ili komencis trakti temojn kiuj iam estis konsiderataj tabuoj, kiel ina higieno, viroj agantaj kiel " senhejmaj " aŭ diskriminacio kontraŭ virinoj en geedziĝo.
Malgraŭ la modernigantaj procezoj en Barato, neniuj seksaj aŭ nudaj scenoj estas filmitaj en Bollywood kaj ankaŭ kisoj kutime ne estas montritaj. Anstataŭe, la "sceno de la malseka sario" estas konsiderita bollywooda kliŝo en kiu la sario de la aktorino malsekiĝas tiel ke ĝi perdas sian impermeabilecon kaj gluiĝas al ŝia korpo laŭ la mezuro sufiĉa por sekse eksciti la spektanton sen montrado de eksplicita nudeco. La kampo de religioj ankaŭ estas konsiderata problema en kinematografia laboro, kaj kvankam ne ekzistas principe malpermeso trakti la temon, ĝi preskaŭ neniam estas traktita en la praktiko. Filmi perfortajn scenojn ne estas malpermesite.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.