From Wikipedia, the free encyclopedia
Manufakturo (de la latinaj vortoj manus – mano, kaj facere – fari, produkti, do laŭvorte "manfarejo") laŭ PIV estas granda laborejo, kie oni produktas pogrande komercaĵojn el krudaj produktoj. Temas pri transira produkta formo de metia laborado, kiu ĝis la mezepoko estis praktike la sola produktoformo, al fabrika produktado, kiu karakterizas la kreon de plej multaj komercaĵoj ekde la 19-a jarcento. Manufakturoj en Eŭropo ekestis dum la kaj en la frua moderna epoko kaj laŭ privata kaj laŭ ŝtata entreprenado, kaj estis la domina produktoformo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Manufakturo povas ekesti laŭ du vojoj:
Kunlaborigo kaj dispecigo de laboraj paŝoj estis la fundamentoj de la labordivido, kiu en la posta industriigita epoko ankoraŭ pli forte perfektiĝis. Sed ankaŭ en la manufakturoj tiuj fundamentaj principoj de labora reorganiziĝo jam gvidis al signifa altigo de la produktiveco. La teknika progreso en la manufakturoj tamen ne jam estis industriigo, sed surbaze de daŭre permana kaj plejparte senmaŝina laboro nur plibonigis la kunlaboron inter diversaj metiistoj, subtenis la uzon de novaj manlaboraj instrumentoj kaj la plifajnigon de ekzistantaj metiaj teknikoj.
La ekonomika instruo de la frua Merkantilismo mezuris la riĉecon de nacia ekonomio je la posedo de financaj rimedoj – precipe oro. Por pliigi la riĉecon de ŝtato, la feŭdaj regantoj ricevis la konsilon malpliigi la aĉeton de luksaj varoj, kaj anstataŭe pliigi la vendon de propraj produktaĵoj kaj kaj tial atingi spezo-bilancon, en kiu la enspezoj superis la elspezojn.
Tiucele do gravis la kvanta kaj kvalita kreskigo de propraj produktaxjoj, kaj al tio signife kontribuis la manufakturoj. Tiuj karakteriziĝis per la ekonomiaj principoj de la kapitalismo, do la divido de la laboristoj disde la posedo de siaj laboriloj, kaj la laborpaŝaj novorganiziĝoj, kiuj celis plialtigi la produktadon. La manufakturoj grave plialtigu la produktadon de propraj vendeblaj varoj kaj samtempe reduktu la laborkostojn. Tiuj principoj, kiuj poste dum la epoko de industriigo ekregis la kompletan ekonomian vivon, nomiĝas "manufaktura kapitalismo".
Krom la reformoj de la produkta proceso ekvalidis leĝoj, kiuj favorigis la vendadon de varoj eksterlanden, kaj bremsis la aĉeton de fremdaj produktaĵoj. Por atingi plian malaltigon de la laborkostoj, oni ofte en la manufakturoj laborigis orfajn infanojn aŭ almozpetantojn. Plurloke en Eŭropo ekestis apartaj orfejoj kun ligitaj manufakturoj, kies celo ne unuavice estis la karitativa helpo al la infanoj, sed la certigo de daŭra provizo je malmultekostaj laborfortoj.[1]
Inter la plej konataj manufakturoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis tiuj pri porcelano, ekzemple la "Königliche Porzellan-Manufaktur" en Berlino kaj la "Manufacture royale de porcelaine de Sèvres".
La termino manufakturo en la senco de "permana produktado" nuntempe ligiĝas al alta kvalito, luksaj kaj ekskluzivaj varoj. Multaj modernaj entreprenoj utiligas la favore komprenatan terminon:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.