senmarborda malgrandega suverena regno en duoninsulo Italio, regata de la Papo, ĉirkaŭita de la urbo Romo en la regno Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vatikanurbo aŭ Vatikano (itale Città del Vaticano; latine Status Civitatis Vaticanæ) estas enfermmita lando, politika unuo, urboŝtato, mikroŝtato kaj enklavo ene de la teritorio de la itala ĉefurbo Romo,[1][2] kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo, kaj laŭ areo kaj laŭ loĝantaro.[3] Aldone al la ĉeftero, al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Kulturaj kaj religiaj heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la Baziliko Sankta Petro, la Siksta Kapelo, la Vatikana Palaco, la Vatikana Biblioteko, la Vatikanaj muzeoj, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero. Ili enhavas kelkajn el la plej famaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. La unika ekonomio de Vatikanurbo estas subtenita finance de la historiaj trezoroj, donacoj el la eklezianoj, vendado de poŝtmarkoj kaj suveniroj, de enirbiletoj por la muzeoj, kaj de publikaĵoj. Vatikanurbo ne havas impostojn, ĝiaj varoj estas senimpostaj kaj ĝi ĝuas favorajn interkonsentojn kun Italio kaj kun la Eŭropa Unio; ĝi rajtas eldoni monerojn de eŭro, tre ŝatataj de kolektantoj, sed ne monbiletojn.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vatikano (apartigilo) |
Vatikano | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale | |||||
suverena ŝtato institucia komplekso religious complex (en) urba areo turisma celloko confessional state (en) lando vidindaĵo urboŝtato Mediteranea lando enklavo lando sen maraliro pastra ŝtato vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | sen valoro | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | itala lingvo, franca lingvo, latina lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | itala lingvo, latina lingvo | ||||
Loĝantaro | 764 (26-a de junio 2023) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo | ||||
Interreta domajno | .va | ||||
Landokodo | VAT | ||||
Telefona kodo | +39 | ||||
Plej alta punkto | Vatikana Monteto | ||||
Plej malalta punkto | Placo Sankta Petro | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | teokratio | ||||
Ŝtatestro | Francisko | ||||
Ĉefministro | Fernando Vérgez Alzaga | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | eŭro | ||||
| |||||
En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, nomitan la Papa ŝtato. Tiu antaŭulo de Vatikanurbo estis multe pli granda.
En la 1-a jarcento estis monteto Vatikano ĉe la rando de Romo, nome la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro laŭ la kristana tradicio. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras. La Sankta Seĝo datas el la epoko de prakristanismo kaj ĝi estas la ĉefa episkopa sidejo de la Katolika Eklezio, kiu havis proksimume 1 329 mil milionojn da baptitaj katolikoj tra la tuta mondo en 2018 en la Latina eklezio kaj en 23 orientkatolikaj eklezioj.[4]
La ŝtato Vatikano sendependiĝis el Italio en 1929 pere de la Lateranaj Traktatoj, inter la Sankta Seĝo kaj Italio, kiu mencias ĝin kiel nova kreitaĵo[5] kaj ne kiel restaĵo de la multe pli grandaj Papa Ŝtato (756–1870), kiuj iam enhavis multon de Centra Italio. Ĝi estas nun aparta teritorio kun "plena posedo, ekskluziva dominado, kaj suverenaj aŭtoritato kaj jurisdikcio" de la Sankta Seĝo, siavice suverena ento laŭ la internacia juro, kiu retenas la eksterreligiajn kaj administraciajn povojn kaj la diplomatian, kaj spiritan sendependecon.[6]
Kiel regata de la Sankta Seĝo, Vatikano estas eklezia, pastro-monarkia ŝtato regata de la Papo kiu estas, krom ŝtatestro, episkopo de Romo kaj estro de la Katolika Eklezio.[7][8] La plej altaj ŝtataj funkciuloj estas ĉiuj katolikaj pastroj de variaj devenoj. Post la Papado en Avinjono (1309–1377) la papoj ĉefe loĝis en la Vatikana Palaco ene de tio kio estas nun Vatikanurbo, kvankam foje ili loĝis anstataŭe en la Kvirinala palaco en Romo aŭ aliloke. Vatikano estas ankaŭ metonimio por la Sankta Seĝo.
Laŭ Francisko Azorín Vatikano estas Nomo de unu el la sep montetoj de Romo kaj de la luksa, arta restadejo de ĝiaj papoj.[9] Li indikas etimologion el Vaticanus, propra nomo de roma monteto. Kaj li aldonas la terminon Vatikanurbo.[10]
Kun areo de 49 hektaroj[11] kaj loĝantaro en 2023 de ĉirkaŭ 618 personoj,[12] ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo laŭ areo kaj laŭ loĝantaro.[7]
La nomo "Vatikano" jam estis uzita en tempo de la Romia Respubliko por la ebenaĵo nomita Ager Vaticanus, nome marĉa areo en la okcidenta bordo de la rivero Tibero tra la urbo Romo, inter Janiculum, la Vatikana monteto kaj Monte Mario, malsupre de la Aventino kaj ĝis la enfluejo de la rojo Kremera.[13] La teritorio de aktuala Vatikanurbo estas parto de la Vatikana monteto, kaj de la apudaj iamaj Vatikanaj Kampoj. En tiu teritorio estas nun la Baziliko de Sankta Petro, la Apostola Palaco, la Siksta Kapelo, kaj la muzeoj, kun variaj aliaj konstruaĵoj. La areo estis parto de la romia kvartalo rione nome Borgo ĝis 1929. Estante apartigita el la urbo, sur la okcidenta bordo de la rivero Tibero, la areo estis elstaraĵo de la urbo kiu estis protektita pere de inkludo ene de la muregoj faritaj de la papo Leono la 4-a (847–855), poste etendigitaj pere de la nunaj fortikmuregoj, konstruitaj dum la regado de la papoj Paŭlo la 3-a (1534–1549), Pio la 4-a (1559–1565), kaj Urbano la 8-a (1623–1644).[14]
Kiam la Laterana Traktato de 1929 kiu havigis al la ŝtato ĝian formon estis preparita, la limoj de la proponita teritorio estis influitaj pro la fakto ke multo el ĝi estis enfermita ene de tiu buklo. Ĉe kelkaj partoj de la landlimo, ne estis murego, sed la linio de kelkaj konstruaĵoj funkciis kiel parto de tiu limo, kaj por malgranda parto de la landlimo oni konstruis modernan muron.[15]
La teritorio inkludas la Placon Sanktan Petron, distingeblaj el la teritorio de Italio nur per blanka linio laŭlonge de la limo de la placo, kie ĝi tuŝas Piazza Pio la 12-a. La Placo Sankta Petro estas atingebla tra grava strato Via della Conciliazione kiu venas el proksime al la rivero Tibero ĝis la Placo Sankta Petro. Tiu granda alproksimigejon estis konstruigita de Benito Mussolini post la ekvalidigo de la Laterana Traktato.
Laŭ la Laterana Traktato, kelkaj propraĵoj de la Sankta Seĝo kiu estas en Italia teritorio, ĉefe la Kastelo Gandolfo kaj la ĉefaj bazilikoj, ĝuas eksterteritorian statuson simila al tiu de la eksterlandaj ambasadejoj.[16][17] Tiuj propraĵoj, disaj tra la tutaj Romo kaj Italio, estas hejmoj de gravaj oficejoj kaj institucio esencaj por la organizado kaj karaktero de la gvida misio de la Sankta Seĝo.[17]
Kastelo Gandolfo kaj la nomitaj bazilikoj estas patrolitaj interne de la policagentoj de la Vatikanurba Ŝtato kaj ne de la Italia polico. Laŭ la Laterana Traktato (Art. 3) la Placo Sankta Petro, ne inkludante la ŝtupojn kiuj kondukas al la baziliko, estas normale patrolita de la Italia polico.[16]
Ne estas pasportaj kontroloj por vizitantoj kiuj eniras en Vatikanurbo el la ĉirkaŭa Italia teritorio. Estas libera publika alireblo al la Placo Sankta Petro kaj al la Baziliko kaj, okaze de papaj ĝeneralaj aŭdiencoj, ĝis la halo en kiu ili okazas. Por tiuj aŭdiencoj kaj por la ĉefaj ceremonioj en la Baziliko de Sankta Petro kaj en la placo, oni povas akiri antaŭokaze senpagajn enirbiletojn. La Vatikanaj Muzeoj, inklude la Sikstinan Kapelon, kutime vendas kostajn enirbiletojn. Ne estas libera alireblo por la ĝenerala publiko al la ĝardenoj, sed oni povas aranĝi gviditajn vizitojn por malgrandaj grupoj al la ĝardenoj kaj al la elfosejoj sub la baziliko. Aliaj lokoj estas malfermaj nur al tiuj unuopuloj kiuj havas plenumendajn negocojn aŭ demarŝojn tie.[18]
La ŝtata teritorio entenas la vatikanan monteton ĉirkaŭitan de murego kaj la placon Sankta Petro. En Vatikanurbo troviĝas interalie:
Krome jenaj konstruaĵoj kaj terenoj estas eksterteritoriaj posedaĵoj de la eklezia ŝtato, kvankam ne parto, de la vatikana ŝtatteritorio:
El la 932 homoj, kiuj vivas en Vatikanurbo, 543 havas la vatikanan civitanecon (inter kiuj estas ekzakte 110 svisaj gardistoj — portempaj civitanoj, kaj ĉirkaŭ 50 laikuloj). La vatikana civitaneco estas ĉiam donata nur portempe kaj ligita al funkcio. Ĝi neniam anstataŭas naturan civitanecon. Ĝi estas donata al la altaj anoj de la kurio, la anoj de la papa Svisa Gvardio kaj al ĉiuj kardinaloj loĝantaj en Vatikanurbo aŭ en Romo, krome al tiuj, kiuj per aparta permeso de la papo daŭre loĝas en Vatikanurbo. Ĉirkaŭ 40 % de la civitanoj ne loĝas en Vatikanurbo aŭ en Romo. Temas pri la papaj senditoj kaj delegitoj, kiuj ricevas la vatikanan civitanecon por la daŭro de sia misio.
Loĝas en Vatikanurbo la papo kaj liaj kardinaloj, prelatoj kaj svisgardistoj. El la 3 000 dungitoj preskaŭ neniu loĝas en Vatikanurbo mem. La plej multaj dungitoj estas registaranoj, ceremoniestroj, vendistoj, restoraciistoj, kuiristoj, oficistoj, presistoj, dungitoj de la ŝtata banko (Vatikana banko) aŭ purigistoj. Eblas ordigi la dungitojn en kvin grupojn:
La oficiala sidejo de la papoj estis ĝis la 14-a jarcento ne la Vatikano, sed la palaco de la Laterano. Vatikano (mons vaticanus) nomiĝis unue monteto ĉe la dekstra riverbordo de la Tibero. Tie troviĝis en la antikvo la cirko de la imperiestro Nero, kie okazintus mortigoj de multaj kristanoj kaj judoj. Norde de la cirko troviĝis malgranda tombejo, sur kiuj laŭdire estis entombigita la apostolo Petro. Jam iom poste oni starigis tie monumenton kaj en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la granda konstruigis en tiu loko la tombopreĝejon Sankta Petro. Tiel la Vatikano iĝis pilgrimadcelo por honori Sanktan Petron. En la fruaj jarcentoj estiĝis aliaj konstruaĵoj sur la monteto, ĉefe tiel nomataj scholae, kiuj proponis loĝejojn, kapelojn kaj tombejojn al diversnaciaj pilgrimuloj, sed estis ankaŭ fortikaĵoj. Sub la papo Leono la 4-a estis starigitaj pli grandaj fortikaĵoj ĉirkaŭ la tuta pilgrimejo (Leonurbo).
Post la falo de la romia imperioj la papoj postulis refere al la tiel nomita, en la 15-a jarcento kiel falsaĵo rekonata, donaco de Konstanteno, la mondan regadon super la teritorio ĉirkaŭ Romo, kiu tiel iĝis la kerno de la estonta Papa Ŝtato. En la jaro 751 la Pipina donaco definitive certigis tiun ŝtaton. Papoj tamen ne loĝis en Vatikano, sed daŭre en la Laterana palaco kaj la katedralo de la papo, kiel episkopo de Romo, estas ĝis nun la Laterana baziliko.
Nur fine de la 14-a jarcento, post la reveno de la papoj el Avignon en 1377 kaj la fino de la granda okcidenta skismo en 1417 la Vatikana monteto iĝis la oficiala papa sidejo kaj centro de la papa ŝtato kaj de la tuta katolika eklezio.
Post la skismo per grandaj konstruprojektoj oni celis montri la reakiritan unuon de la eklezio. Nikolao la 5-a desegnigis meze de la 15-a jarcento grandajn konstruplanojn, kiuj estis nur parte realigitaj de li kaj de liaj posteuloj. En la sekvaj jarcentoj estiĝis parte planitaj, parte simple necesaj preĝejoj, kapeloj, administraciaj konstruaĵoj, fortikaĵoj, loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj sur la vatikana monteto.
En 1506 komenciĝis la laboroj por la baziliko de Sankta Petro. En 1589 Siksto la 5-a mendis la konstruon de la apostola palaco, kiu ĝis nun estas la loĝejo de la papo kaj entenas la ĉefajn administraciojn. En 1626 estis inaŭgurita la baziliko de Sankta Petro, sed la konstrulaboroj daŭris ĝis la jaro 1650. Iom poste la placo de Sankta Petro ricevis sian nuntempan formon.
En 1870, la havaĵoj de la Papo eniris en necerta situacio kiam Romo mem estis aneksita fare de Italiaj fortoj, tiel kompletigante la procezon de la Italia Unuiĝo, post teoria rezistado fare de la papaj fortoj. Inter 1861 kaj 1929 la statuso de la Papo estis referencata kiel la "Roma problemo".
Italio ne faris klopodojn por interferi en la aferoj de la Sankta Seĝo ene de la Vatikanaj muregoj. Tamen, ĝi konfiskis ekleziajn propraĵojn en multaj lokoj. En 1871, la Kvirinala Palaco estis konfiskita de la Reĝo de Italio kaj iĝis la reĝa palaco. Tamen, la papoj plue rezidis senĝene ene de la Vatikanaj muregoj, kaj eĉ oni agnoskis kelkajn papajn privilegiojn pere de la Leĝo de Garantioj, inklude la rajton sendi kaj ricevi ambasadoroj. Sed la papoj ne agnoskis la rajton de la Italia reĝo regi en Romo, kaj ili malakceptis foriri el la Vatikana komplekso ĝis oni solvis la disputon en 1929; la papo Pio la 9-a (1846–1878), nome la lasta reganto de la Papaj Ŝtatoj, estis referencata kiel "prizonulo en Vatikano". Devigita rezigni pri politika povo, la papoj centriĝis al la spiritaj religiaj aferoj.[19]
Tiun situacion oni solvis la 11an de Februaro 1929, kiam subskribis la Lateranan Traktaton la Sankta Seĝo kaj la Regno Italio, fare de la Ĉefministro kaj registarestro de Italio nome Benito Mussolini je la konto de la reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj de la Kardinalo ŝtatsekretario Pietro Gasparri je la konto de la papo Pio la 11-a.[20][21][22] La traktato, kiu ekvalidiĝis la 7an de Junio 1929, establis la sendependan ŝtaton Vatikanurbo kaj konfirmis la specialan statuson de la Katolika Eklezio en Italio.[23]
La Sankta Seĝo, kiu regis en Vatikanurbo, sekvis politikon de neŭtraleco dum la Dua Mondmilito, laŭ la estreco de la papo Pio la 12-a. Kvankam la germanaj trupoj okupaciis la urbon Romon post la Batalpaŭzo de Cassibile de Septembro 1943, kaj la Aliancanoj same faris el 1944, ili respektis Vatikanurbon kiel neŭtrala teritorio.[24] Unu el la ĉefaj diplomatiaj prioritatoj de la episkopo de Romo estis eviti la bombadon de la urbo; tiom sentema estis la papo tiukadre ke li protestis eĉ kiam britoj ĵetis el aviadiloj pamfletojn super Romon, postulante, ke eĉ tiu malgranda surteriĝo ene de la urbo-ŝtato kontraŭis la neŭtralecon de Vatikano.[25] La Britia politiko, esprimita en protokoloj de la ministrara kunsido, estis jena: "je ni tute ne ĝenos Vatikanurbon, sed ke nia agado ĉe la cetero de Romo dependos el kiel la itala registaro observis la regulojn de la milito".[25]
Post la eniro de Usono en la milito, tiu lando kontraŭis bombadon de Romo, timema pro ofendo al la katolikaj membroj de siaj militaj fortoj, sed diris, ke "ili ne haltigos la Britojn el la bombado al Romo se la Britoj tion decidis". La usona militarmeo eĉ permesis al la katolikaj pilotoj kaj avianaroj ne aerataki Romon kaj aliajn ekleziajn havaĵojn, se tion oni ne faris laŭ volonta interkonsento. Rimarkinde, kun la escepto de Romo, kaj supozeble de la eblo ĉe Vatikano, neniu katolika usona piloto aŭ avianaro malakceptis mision en la Germani-okupaciita Italio. La Britoj neengaĝiĝe diris, ke "ili bombardos Romon kiam la neceso de la milito postulu tion".[26] Decembre 1942, la brita sendito sugestis al la Sankta Seĝo ke Romo estu deklarita "malferma urbo", sugesto, kiun la Sankta Seĝo atentis pli serioze ol probable faris la Britoj, kiuj fakte ne deziris, ke Romo estu malferma urbo, sed Mussolini malakceptis la sugeston kiam la Sankta Seĝo proponis ĝin al li. Ĉiuokaze, en konekto kun la Aliancana invado de Sicilio, 500 usonaj aviadiloj bombardis Romon la 19an de Julio 1943, cele ĉefe al la fervoja kerno. Ĉirkaŭ 1 500 perosnoj mortis. Pio la 12-a, kiu estis priskribita en la antaŭa monato kiel "ege priokupita" pro la ebla bombado, vidis la sekvon. Alia atako okazis la 13an de Aŭgusto 1943, post Mussolini kaj la faŝista reĝimo en Italio estis elpostenigitaj.[27] La sekvan tagon, la nova registaro deklaris Romon malferma urbo, konsultinte la Sanktan Seĝon pri la vortumado de la deklaro, sed la Britoj estis decidintaj, ke ili neniam agnoskos Romon kiel malferma urbo.[28]
Pio la 12-a estis reteninta sin el kreado de kardinaloj dum la milito. Je la fino de la Dua Mondmilito, estis kelkaj gravaj vakantoj: nome Ŝtatsekretario, Kamerlengo, Apostola Kanzeliero kaj Prefekto por la Kongregacio de Religiuloj inter ili.[29] Pio la 12-a kreis 32 kardinalojn komence de 1946, anoncinte sian intencon fari tion en sia antaŭa Kristnaska diskurso.
La Papa Militarmeo, escepte ĉe la Svisa Gvardio, estis dismuntita laŭ deziro de la papo Paŭlo la 6-a, esprimita per letero de la 14a de Septembro 1970.[30] La Ĝendarmaro estis transformita en civilan policon kaj porsekureca forto.
En 1984, nova Konkordato inter la Sankta Seĝo kaj Italio modifis kelkajn establojn de la antaŭa traktato, inklude la situacion de la Katolika Kristranismo kiel la Italia ŝtata religio, posteno havigita fakte per statuto de la iama Regno Sardinio de 1848.[23]
La konstruado en 1995 de nova gatejo, nome Domus Sanctae Marthae (Domo de Sankta Marta), apude al la Baziliko Sankta Petro ricevis fortajn kritikojn de italaj konservismaj grupoj, apogitaj de italaj politikistoj. Ili plendis, ke la nova konstruaĵo blokas vidojn de la Baziliko el la najbaraj italaj loĝejoj.[31] Dum ioma tempo tiuj planoj malbonigis la rilatojn inter Vatikano kaj la Italia registaro. La estro de la Vatikana Departemento de Teknikaj Servoj akre malakceptis defiojn al la rajtoj de la Vatikanurba Ŝtato konstrui ene de siaj limoj.[31]
John R. Morss skribis en sia gazeto pri internacia juro nome European Journal of International Law ke laŭ la terminoj de la Laterana Traktato, la statuso de Vatikanurbo kiel suverena ŝtato, kaj la statuso de la papo kiel ŝtatestro, estas problemiga, konsiderante la specifecon de tia ŝtato.[32]
La Vatikano estas teokrata ŝtato. La papo disponas absolutan potencon (ekzekutivan, leĝdonan kaj justican). La ekzekutiva potenco estas delegita al guberniestro, kiu estas ankaŭ diplomata reprezentanto. Papa komisio de kvin ĝis sep kardinaloj ricevas delegitecon por la leĝdona potenco. La institucioj de la Vatikano havas konstitucion, kies unua versio estis verkita de Pio la 11-a en la periodo de la Lateranaj Traktatoj. Nuntempe la Vatikanon regas la fundamenta leĝo de la 22-a de februaro 2001. Ĝiaj leĝoj estas konservitaj en la Acta Apostolicae Sedis.
La ŝtatformo estas elektita monarkio, tio estas ke la ŝtatestro estas elektita kaj enposteniĝas ĝis sia morto, krom abdiko.
La vatikana civitaneco ne esprimas nacian apartenecon. Ĝi estas ligita al funkcio en la Vatikano aŭ ĉe la Apostola Seĝo. Tial ĝi ĉiam aldoniĝas al nacia civitaneco. Kiam ĉesas la funkcioj, ĉesas ankaŭ la vatikana civitaneco. La civitaneco estas ankaŭ donita al la edzo aŭ edzino kaj al la familio (gepatroj, gefiloj kaj gefratoj) de oficisto de la Vatikano. Knaboj perdas la profiton de la civitaneco kiam ili estas 25-jaraĝaj, knabinoj kiam ili edziniĝas.
La ŝtato Vatikanurbo kaj la Apostola Seĝo estas proksime ligitaj, sed malsamaj internacijuraj subjektoj. La Vatikanurbo, kvankam suverena ŝtato, ne havas diplomatajn rilatojn kun iu alia ŝtato, sed lasas tion al la Apostola Seĝo, registara organo de la katolika eklezio. Tiu disponas pri seĝo de nemembro observanta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Vatikanurbo estas la ununura komplete suverena ŝtato, kiu ne estas membro de UN.
La Vatikano esprimis sian deziron aliĝi al la regiono de Schengen.
En 2002, la deficito de la Vatikano atingis 13,5 milionoj da eŭroj por 216 milionoj da enspezoj. La elspezoj estas ĉefe la salajroj de la 2.600 dungitoj (inter kiuj estas ĉirkaŭ 750 sacerdotoj).
Krom turismaj enspezoj la eldono de poŝtmarkoj kaj de moneroj ŝatataj de kolektantoj kaj la vendado de publikaĵoj, enspezoj devenas de investoj financaj (32 milionoj da eŭroj de kromvaloro en 2002) kaj konstruaĵaj (12,9 milionoj da eŭroj).
Alia financa enspezo estas la Petra pfenigo, kiu atingis 50 milionojn da eŭroj en 2002, eĉ se nur parto de tiu sumo aliĝas al la buĝeto de la Vatikano. Ĝia deveno originas en la 8-a jarcento, kiam la anglosaksoj eksendis jaran sumon al la papo. Tiu uzo poste disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj kaj estis rekonata oficiale de la papo Pio la 9-a la 5-an de aŭgusto 1871 en la encikliko Sæpe venerabilis.
La Instituto por Verkoj de Religio (IVR, itale Istituto per le Opere di Religione, latine Institutum pro Operibus Religionis, akronime IOR, populare konata kiel la Vatikana Banko) estas privata financa institucio kiu ofte estas referita kiel la centra banko de Vatikano kaj la Romkatolika Eklezio. La Banko de Sankta Spirito (itale Banco di Santo Spirito) estis la banko de la Papa Ŝtato kaj la unua nacia banko en la mondo (kiel la banko de la Papa Ŝtato, sed ĝi ne estas la Vatikana Banko, kiu estos fondita en 1942).
Kiel seĝo de katolikismo la Vatikano havas tre gravan kulturan influon. Ĝi ankaŭ havas mem kulturan agadon, kiel ekzemple radio stacio, kiu elsendas en pluraj lingvoj.
La dek unu muzeoj de la Vatikano posedas ne nur riĉajn artokolektojn sanktajn kaj laikajn, sed ankaŭ antikvaĵojn etruskajn kaj egiptajn kaj verkojn de pentristoj, interalie de Mikelanĝelo. Ili estis fonditaj de Klemento la 14-a en la 18-a jarcento.
La oficialaj lingvoj de Vatikanurbo estas:[33]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.