Remove ads
rezidejo de la prezidanto de la Itala Respubliko From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kvirinala palaco (itale Palazzo del Quirinale paˈlattso del kwiriˈnaːle) estas historia konstruaĵo en Romo, Italio. La palaco servas kiel la ĉefurba oficiala loĝejo de la prezidanto de la Itala Respubliko, kune kun vilao en Napolo kaj la biendomo Tenuta di Castelporziano ĉe la periferio de Romo, proksimume 25 km de la centro de la urbo direkte al la tirena maro. La palaco situas sur la monteto Kvirinalo, la plej alta el la sep montetoj de Romo en kvartalo de la romanoj kuitime nomata Monte Cavallo. Ĝi funkciis kiel loĝejo por tridek papoj, kvar reĝoj de Italio kaj dek du prezidantoj de la Itala Respubliko.
Kvirinala palaco | |||
---|---|---|---|
Palazzo del Quirinale | |||
itala palaco city palace (en) oficiala loĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | klasikismo vd | ||
Arkitekto | Domenico Fontana | ||
Estiĝo | 1574 | ||
Areo | 110 500 m² | ||
Adreso | |||
Urbo | Romo | ||
Lando | Italio | ||
Situo | Municipio I | ||
Adreso | Piazza del Quirinale - Roma | ||
Situanta sur | Piazza del Quirinale | ||
Poŝtkodo | 00187 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 54′ 0″ N, 12° 29′ 15″ O (mapo)41.912.4875 [+] | ||
| |||
Posedata de | Italio vd | ||
Retejo | http://www.quirinale.it/ | ||
La Kvirinala palaco estis elektita fare de Napoleono por esti lia preferata rezidejo kiel Imperiestro de la Francoj. Tamen li neniam sukcesis rezidi tie, ĉar lia armeo malvenkis en 1814 kaj jam komenciĝis la restaŭro kiun eŭropaj historiistoj nomas la "Eŭropan Koncerton".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.