Remove ads
muzeo en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo de Sankta Anĝelo estas antikva konstruaĵo en Romo, originale estis maŭzoleo de romia imperiestro Hadrianus kaj entombigejo ĝis Caracalla. Ĝi etendiĝas sur dekstra parto de la rivero Tibero kaj gardas la antikvan ponton la Ponton de Sankta Angelo.
Kastelo de Sankta Anĝelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 41° 54′ 11″ N, 12° 27′ 59″ O (mapo)41.90304412.466307 | ||||
Arkitekto | Decriannus | ||||
Estiĝo | 139 | ||||
Konsekro | 1906 | ||||
Poŝtkodo | 02010 [+] | ||||
Kastelo de Sankta Anĝelo | |||||
Vikimedia Komunejo: Castel Sant'Angelo (Rome) [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĝi estis konstruita inter 139–135 a.K. kaj estis trakonstruita al fortikaĵo en la 5-a jarcento. Ĝi havas la bazdesegnon de rondo en kvadrato. Ĉiun angulon de la fortikaĵo protektas barbakano (elstaraĵo), dum la meza rondo estas cilindroformo kun haloj, kapeloj, luksaj loĝejoj, korto, prizonĉeloj.
La nomo de la fortikaĵo venas de tio, ke la papo Granda Gregorio havis vizion en 1590 - dum li faris pardonan procesion por bridi la peston. Por li aperis la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, super la fortikaĵo kaj la anĝelo metis sian glavon en la ujon tiel signante, ke la epidemio finiĝis. De tie venas la nova nomo de la konstruaĵo kaj tiel ornamas ties supron marmora anĝela statuo.
Dum la mezepoko, la fortikaĵo servis por eskapejo por la papoj, kiuj fuĝis el la Vatikano tra la Passetto di Borgo.
En la prizonĉeloj pasigis la tempon multaj famaj personoj inter ili ekz. la artisto Benvenuto Cellini.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.