Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj
Remove ads

La Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la MurojBaziliko de Sankta Paŭlo exter la Muregoj (itale Basilica San Paolo fuori le Mura, latine Basilica Sancti Pauli extra muros) estas unu el la kvar patriarkaj bazilikoj de Romo, kaj unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo. La baziliko ekde la interkonsento pri la Lateranaj Traktatoj de 1929 estas "ŝtata papa posedaĵo ekster la teritorio de la Vatikano".

Thumb
Statuo de Paŭlo antaŭ la baziliko
Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Remove ads
Thumb
La baziliko defronte

La unua baziliko Sankta Paŭlo laŭ ordono de Konstantino la Granda konstruiĝis super la tombo de la kristana apostolo kaj sanktulo Paŭlo kaj probable dum 324 inaŭgurita. Jam dum la jaro 386 ĝi amplekse pligrandiĝis.

La nomo devenas de la situo de la baziliko ekster la kerna urbo protektita per urba remparo ("muro") konstruita dum la tempo de la romia imperiestro Marko Aŭrelio.

La sola antikva preĝejego de Romo nedifektita ĝis la komenco de la 19-a jarcento, estis grave damaĝita de incendio dum la nokto inter la 15-a kaj 16-a de julio 1823. La arkitekto Luigi Poletti, taskigita pri la rekonstruo, malkonstruigis ne nur la damaĝitajn partojn, sed ankaŭ relative bone konservitajn partojn de la centra kaj la du flankaj navoj, kaj la sendifektan antikvan sonorilan turon, kaj tial pli ol necese modernigis la bazilikan arkitekturon.

Papo Benedikto la 16-a la 28-an de junio 2008 kune kun la ortodoksa kristana patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a en la baziliko malfermis "Paŭlo-jaron" memore al la naskiĝo de la apostolo antaŭ 2000 jaroj. La festa jaro oficiale daŭras ĝis la 29-a de junio 2009[1].

Remove ads

Referencoj

Loading content...

Vidu ankaŭ

Loading content...

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads