La 10-a de julio estas la 191-a tago de la jaro (la 192-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 174 tagoj restas.
Je la 10-a de julio okazis, interalie:
- -48: En batalo de Dyrrhachium Pompeo preskaŭ sukcesis venki imperiestron Julio Cezaro
- 138: Antonino Pia iĝis imperiestro de Romio
- 1091: Unua mencio pri Brno en Ĉeĥaj kronikoj
- 1168: Germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a atribuis al episkopo de Würzburg politikan sendependecon, kiun garantiis episkopa duklando sur parto de ties diocezo
- 1212: Incendio de Londono
- 1290: Andreo la 3-a iĝis reĝo de Hungario
- 1296: Johano de Balliol, reĝo de la skotoj, abdikis
- 1460: Milito de rozoj: venko de Jorkoj en batalo de Northampton
- 1499: Unua ŝipo de la ekspedicio de Vasco da Gama al Barato revenis al Lisbono
- 1541: Sulejmano la 1-a alvenis apud Buda
- 1547: Antaŭ la reĝo Henriko la 2-a okazis lasta juĝa duelo en Francio
- 1553: Jane Grey, naŭtaga reĝino, ektronis en Anglio (ekzekutita)
- 1559: Francisko la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1584: Nederlanda princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau estis pafmortigita de katolika fanatikulo Balthasar Gérard
- 1591: Tumultoj kun religia fono en Vilno
- 1651: La 6-a venecia-turka milito: venko de venecia ŝiparo en mara batalo apud Paroso (Cikladoj)
- 1652: Parlamento de Angla Respubliko deklaris militon al la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1657: Sveda diluvo: svedaj soldatoj bruligis gotikan preĝejon je la nomo al Maria Magdala en Poznań
- 1682: Reĝo Johano la 3-a Sobieski nomumis Stanisław Węgłowski cigana reĝo en Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio
- 1690: Milito de la ligo de Augsburg: venko de franca ŝiparo super la angla-nederlanda en marbatalo de Beachy Head
- 1737: En Wschowa oni subskribis konkordaton kun Vatikano pri 13 polaj abatejoj
- 1762: Sankt-Peterburgo: caro Petro la 3-a estis eltronigita de sia edzino Katerino la 2-a
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: reĝo de Francio Ludoviko la 16-a deklaris militon al Reĝlando de Granda Britio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio: 4 bataloj kontraŭ prusa armeo de Błonie, Kolno, Rajgród kaj apudvarsovia Raszyn
- 1796: Carl Friedrich Gauss notis en sia taglibro: "Eŭreka! la nombro = Δ + Δ + Δ "
- 1804: Joseph Fouché ("Ekzekutisto de Liono") iĝis denove ministro de polico
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en la 3-a batalo de Kałuszyn (enprizonigo de 1200 rusaj soldatoj)
- 1860: Esoterismo: laŭ spiritisma kredo la Spirito de Vero informis Allan Kardec, ke li ne travivos multan tempon enkarnigata, nur la sufiĉan por fini siajn plejnecesajn laborojn
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Ossa (proksime al Przysucha)
- 1865: En Vroclavo fondiĝis bestoĝardeno, nuntempe la plej granda en Pollando (12 000 bestoj de 1 100 specioj sur 33 hektaroj da surfaco)
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: venko de prusa armeo super la bavaria en batalo de Kissingen
- 1873: Post kverelo en Bruselo ebria Paul Verlaine pafis al Arthur Rimbaud
- 1877: Tramtransporto en Vroclavo - funkciigo de ĉevala tramo
- 1878: Por la unua fojo en Anglio arbitraciulo de futbalo utiligis fajfilon (antaŭe oni kriis)
- 1882: Dua pacifika milito: venko de peruaj partizanoj super ĉiliaj soldatoj en batalo de Concepción (Junina Regiono)
- 1890: Vajomingo fariĝis la 44-a ŝtato de Usono
- 1904: Pola porsendependa aktivulo Józef Piłsudski, post eksplodo de la rusa-japana milito, ekvojaĝis al Tokio
- 1908: Absoluta nulo de temperaturo: nederlanda fizikisto Heike Kamerlingh Onnes kiel unua ricevis likvan heliumon en la temperaturo de 0,9 K (−272 °C).
- 1913: Kalifornio: en Valo de Morto oni notis la plej altan temperaturon sur la Tero (+56,7 °C).
- Unua Mondmilito
- 1920: Arthur Meighen iĝis ĉefministro de Kanado
- 1920: Dum konferenco en Spa oni subskribis traktaton inter Triopa Entento kaj Pollando pri armistico kun Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1925: Soveta novaĵagentejo ITAR-TASS estas fondita
- 1925: En Usono komenciĝis proceso Scopes pri instruado de evoluismo
- 1925: Esoterismo: barata spirita gvidanto Meher Baba komencis silentadon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1969
- 1930: Unua revuo pri aviado "Skrzydlata Polska" (Flugila Pollando) aperis - la plej aĝa periodaĵo pri tiu temaro eldonata en Pollando
- 1934: Dua Pola Respubliko: malfondo de Naci-Radikala Partiaro
- 1938: Usona piloto Howard Hughes ĉirkaŭflugis la Teron en rekorda tempo de 91 horoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis al poloj eldoni publikaĵojn proprakoste; Krakovo: SS-komandanto de polico kaj sekureca servo Bruno Streckenbach raportis al Hans Frank, ke Eksterordinara Ekstermiga Agado finiĝis; prezidanto de Supera Landa Juĝejo en Poznań informis ministerion pri justeco en Tria Regno, ke en kelkaj lokoj de la Provinco Vartlando poloj devis saluti germanojn kaj forlasi trotuaron descendante al vojo; sovetaj regopovoj finis deportadon de poloj en Sovetunion, internigitaj en Litovio kaj komencitan la 6-an de julio; Varsovio: konspira "Wiadomości Polskie" en artikolo Ni gardu nin avertis, ke germanoj plifortigas konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj, apartigas artefaritan montaranan minoritaton kaj cinike diras pri defendo de judoj kontraŭ ŝajnaj polaj pogromoj; Batalo de Anglio komenciĝis: aera operaco inter RAF kaj Luftwaffe, kiu bombis ŝip-karavanojn en Manika Markolo, 2-a kaj 3-a Aera Ŝiparo ankaŭ atakis celojn en suda Anglio; Tuluzo: per transdono de plenpotencoj al marŝalo Philippe Pétain la Reĝimo de Vichy ekfunkciis - Tria Respubliko de Francio formale finiĝis; Sergej Korolov estis kondamnita al 8 jaroj de gulago; Germanio: Adolf Hitler renkontiĝis kun ĉefministro de Hungario Géza Teleki - principa konsento de Hitler pri hungaraj teritoriaj postuloj koncerne Rumanion
- 1941: Sub germana okupado de Pollando oni establis geton en Kovno kaj okazigis pogromon de judoj en Jedwabne kun partopreno de lokaj poloj (Reinhard Heydrich ordonis partoprenigi lokan loĝantaron dum la pogromoj); germanaj regopovoj fiksis en Varsovio elirblokadon de la 23-a ĝis la 5-a matene; 19-a tago de germana invado al Sovetunio: direkte al nord-oriento germanaj trupoj atingis malproksimajn antaŭurbojn de Leningrado; atakkomenco de Karelia Armeo de Ladoga-regiono por rompi Murmanskan fervojlinion, defendatan de la soveta 7-a Armeo; Ŝtata Defend-Komitato decidis pri konstruo de Moĵajska Defend-Linio
- 1942: Operaco Reinhardt: en Przeczyca, proksime al Dębica, germanoj pafmortigis 167 personojn, ĉefe judojn, en Sitnik (apud Biała Podlaska) 16 ciganojn, kaj en Bydgoszcz 16 polojn pro vundigo de gestapano; diplomatiaj rilatoj inter Nederlando kaj Sovetunio estis interkonsentitaj
- 1943: En Bydgoszcz germana polico pafmortigis 85 personojn, plejparte intelektulojn; taĉmentoj de germana polico bruligis en Bodaczow (Zamość-regiono) 10 domojn, 3 brutejojn, 12 rikoltejojn kaj deportis pli ol 100 personojn, en Aleksandrów (proksime al Bilgoraj) - domojn en 100 kamparanaj bienoj; Volinia masakro: ukrainoj murdis 10 personojn elinter grupo de poloj traveturantaj vilaĝon Czierce (proksime al Lucko); antaŭtago de la Sanga dimanĉo en Volinio: sabate ortodoksaj pastroj en kristanaj preĝejoj konsekris hakilojn, forkegojn, segilojn kaj aliajn armilojn, kiujn ukrainaj naciistoj disveturigis per ĉevalveturiloj en kovritaj kestoj al ĉ. 100 polaj vilaĝoj por planitaj eksterordinare kruelaj amasaj murdoj - el inter 2 500 ekstermitaj vilaĝoj en la jaroj 1939-1947 ankaŭ en Lublinio, Podlaĥio kaj Polesio poloj sukcesis ĝin nun memorigi nur ĉ. 200 (la etna purigo koncernis ankaŭ ĉeĥojn, hungarojn kaj armenojn); Batalo ĉe Kursko: Centra Fronto de Ruĝa Armeo plifirmigis defendon, Voroneĵa Fronto daŭrigis pezan defendbatalon; nokte de la 10-a/11-a de julio soveta aviado atakis fervojan nodon en Belgorodo
- 1944: Germana polico pafekzekutis en Radom 30 personojn, apud Myszków 25, en Rdziostów 8 kaj apud Wieliczka 6; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis en Myszków tendaron de Hitlerjugend pro ekstermo de vilaĝo Mrzygłód (apud Sanok); taĉmento de Popola Gvardio detruis apud Annopol ujojn kun motor-materialoj, deponejojn kun uniformoj kaj aparatojn de fosforito-minejoj; en 2 vilaĝoj de Lviva provinco grupiĝo de EA komencis dutagan batalon kontraŭ Ukraina Ribela Armeo; en Aŭŝvico germanoj komencis likvidi t.n. familian koncentrejon el juda geto de Terezín - en gas-ĉambroj pereis ĉ. 7 mil judoj; Orienta Fronto: trupoj de 1-a Balta Fronto okupis Nove Święciany kaj Uciana, de la 3-a Belorusa Fronto - Landwarów (distrikto Vilno), de la 1-a Belorusa Fronto - Słonim kaj 3 urbojn de Bresta regiono
- 1945: Pola Provizora Registaro de Nacia Unueco sendis al registaroj de Usono, Britio kaj Sovetunio memorandon kun pruvo de nepra akiro de Pollando de landlimo ĉe Odro kaj Luzacia Niso
- 1946: En Moskvo estas subskribita traktato, kiu permesis al ĉeĥoj de Volinio reveni al sia iama patrujo
- 1947: En Zagrebo fondiĝis diskeldonejo "Jugoton"
- 1949: Tertremo mortigis pli ol 20 000 homojn en la taĝika urbo Hait kaj kelkaj apudaj vilaĝoj
- 1951: Korea milito: en Kaesŏng (Industria Regiono Kaesong) komenciĝis armisticaj paroloj
- 1953: Soveta gvidanto Nikita Ĥruŝĉov anstataŭis ministron pri internaj aferoj Lavrentij Berija, la ekzekutiston de la stalinismaj purigoj
- 1955: David Ben-Gurion estis elektita unua ĉefministro de Israelo
- 1960: En Parizo sur Parc des Princes okazis finalo de la 1-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado: Sovetunia nacia teamo de futbalo venkis Jugoslavian nacian teamon de futbalo (kromlude)
- 1962: Komunika satelito Telstar 1 komencis retranssendi unuajn vivajn televidbildojn desuper Atlantika Oceano - la unua telefona kaj televida relajso inter Usono kaj Eŭropo
- 1964: Muzika albumo Nokto de akra tago de la brita rokgrupo The Beatles aperis
- 1971: En Maroko okazis sensukcesa armea puĉo kontraŭ reĝo Hasano la 2-a por proklami respublikon
- 1973: Bahamoj, ĝis nun brita kolonio, iĝis suverena membro de la Komunumo de Nacioj
- 1973: 22-jara Olga Hepnarová per luita ŝargaŭtomobilo intence surtretis homojn starantaj ĉe tramhaltejo en Prago mortigante 8 personojn kaj 12 vundante
- 1976: Eksplodo en kemia fabriko en norditala urbo Seveso
- 1982: Futbala Mondpokalo: en Alakanto pola nacia teamo de futbalo venkis en matĉo pri la tria loko francan nacian teamon de futbalo 3:2
- 1984: Italio: dum gazetara konferenco en Milano, sovetia reĝisoro Andrej Tarkovskij diris, ke li restas en Okcidento
- 1985: Nov-Zelando: en Auckland agentoj de la franca speciala servo DGSE sinkigis apartenantan al Greenpeace ŝipon Rainbow Warrior
- 1985: 200 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tupolev Tu-154B, apartenanta al Aeroflot, en Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
- 1989: Ukrainia SSR: striko de ministoj komenciĝis en Meĵdureĉensk kaj disvastiĝis tra Doneckan Basenon
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1991: Boris Jelcin komencis oficadon kiel unua prezidanto de Rusio
- 1992: Estinta panama diktatoro Manuel Noriega estis kondamnita de juĝejo en Miamo por 40-jara enkarcerigo pro komerco per narkotaĵoj
- 1994: Aleksandro Lukaŝenko iĝis prezidento de Belorusio
- 1994: Ukrainio: ĉefministro Leonid Kuĉma venkis en prezidenta balotado kontraŭ oficanta prezidento Leonid Kravĉuk
- 1999: Usono venkis Ĉinion en fina matĉo de Virina Futbala Mondpokalo de FIFA - frekventeca kaj televida spekto-rekordo pri virinaj sportoj
- 2000: Eŭropa konsorcio Airbus fondiĝis (ekestinta el 3 unuoj, i.a. Daimler AG)
- 2000: 30 milionoj da homoj el pli ol 2000 urboj partoprenis en la "Marŝo de Jesuo" por festi 2000 jarojn de kristanismo
- 2003: Eŭropa Konvencio finis laboron pri Eŭropa Konstitucio
- 2003: Anote Tong iĝis prezidento de Kiribato
- 2005: Kurmanbek Bakijev gajnis prezidentan balotadon en Kirgizio
- 2005: Civitanoj de Luksemburgo referendume akceptis Eŭropan Konstitucion
- 2006: Pola konservismulo Jarosław Kaczyński iĝis ĉefministro de Pollando
- 2011: 122 personoj pereis kaj 14 vundiĝis rezulte de sinkigo de pasaĝera ekskursa ŝipo Bulgario sur Volgo en Tatarstano
- 2011: Lasta apero de la brita ĵurnalo "News of the World", kiu ĉesis ekzisti post 168 jaroj, rezulte de eksplodinta en 2006 telefon-kontrola skandalo
- 2012: Ruslingva Vikipedio estis blokita por 24 horoj proteste kontraŭ registara projekto de la Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 139-FZ rilate al ruslingva domajna nomo de la Interreto
- 2016: Sporto
- 2020: Turkaj regopovoj decidis transformi muzeon Hagia Sofia al moskeo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 137-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusa aviado faris 34 aeratakojn, en okupata Nova Kaĥovka pereis pli ol 100 rusiaj soldatoj, ĉ. 200 estis vunditaj, prezidanto de Ukrainio demisiis ambasadorojn de Ukrainio en Germanio, Barato, Ĉeĥio, Norvegio kaj Hungario — pro pli frua rusa terorisma atako al setlejo en Ĉasiv Jar pereis ne malpli ol 47 personoj, kaj 9 estis vunditaj; 11 ukrainaj atakoj al rusaj militceloj pere de raketoj HIMARS, i.a. al magazenoj de municio, brulaĵoj kaj malfrotigaĵoj en Mariupolo kaj Alĉevsko; en Kievo okazis funebra ceremonio de ploton-komandanto kaj instruisto de Internacia Legio; fondinto de sendependa radiostacio en rusa mallibero en Luganska provinco
- Mondreago: Radio Svoboda: rusoj ĉantaĝas gepatrojn por ke ili sendu infanojn al por-rusaj lernejoj en okupataj sudaj regionoj, ke ili perdos gepatran respondecon pro rifuzo akcepti rusan pasporton aŭ sendo de infanoj al indikitaj lernejoj; Kanado plivastigis sankciojn en nafto-gaso-kemia industrio — ĝis nun sankciigis 1 600 rusojn kaj firmaojn; en Rusio alireblo al retpaĝo de "Die Welt" estis limigita; UN: seksperforto dum la milito en Ukrainio estas pinto de glacimonto - oni notis 224 kazojn
- 2023: Post pasinttaga rusa atako al lernejo en Zaporiĵa provinco, kie oni distribuis humanitaran helpon 4 personoj estis mortigitaj; nokte vico de veturiloj al Krimea ponto kreskis ĝis 7 km, la eniron atendas 1 230 aŭtoj kaj aŭtobusoj — en Krimeo okupantoj devigas infanojn al armeaj ekzercoj; en Baĥmut rusoj estas en kaptilo, sub fajra kontrolo de ukrainoj; pasintsemajne ukraina armeo liberigis pli ol 14 km², kaj ĉi-tage paffaligis 3 senpilotajn aviadilojn
- Mondreago: Britio: ĉiutage averaĝe pereas 400 rusiaj soldatoj en Ukrainio, pro "primitiveco" de unua helpo kaj malrapida evakuo mortas 50% de vunditaj en la fronto soldatoj; Pollando arestis la 15-an rusan spionon (post frakaso de la spionreto en februaro); post puĉo de Prigoĵin malaperis tri rusaj generaloj, arestitaj aŭ restantaj en hejmaresto; rusoj informis, ke en Ukrainio batalis kontraŭ Rusio 11 675 eksterlandajn soldulojn, plej multe el Pollando, ili prisilentis ĉeeston de du rusaj formacioj: Legion de Libereco de Rusio kaj Rusan Volontulan Korpuson; polaj konvojoj ne plu veturas kun ukraina greno, nun anstataŭitaj de sekurecaj stampiloj — laŭ "Rzeczpospolita okazis 372 karavanoj; Kanado sendos al Latvio kromajn 1 200 soldatojn, NATO-Bataliono iĝos brigado; NATO havas novan planon reagi al atako de Rusio; Aleksej Navalnij de 100 tagoj estas devigata en sia izolejo aŭskulti vespere mesaĝon de Putin el la 21-a de februaro
- 1451: Jakobo la 3-a, reĝo de Skotlando el dinastio Stuartoj (m. 1488)
- 1509: Kalvino, franca teologo kaj pastoro, kreinto de kalvinismo (m. 1564)
- 1515: Francisco de Toledo, hispana vicreĝo de Peruo enkondukinta enkomendon (m. 1584)
- 1630: Anders Spole, sveda matematikisto kaj astronomo lekcianta en la Universitato de Upsalo (m. 1699)
- 1640: Aphra Behn, angla verkistino kaj poetino, enestanta en Angla Antologio (m. 1689)
- 1658: Luigi Ferdinando Marsigli, itala geografo, artaĵ-kolektanto, diplomato, vojaĝisto, filologo, soldato (m. 1730)
- 1742: Friedrich Justus Riedel, germana filozofo, verkisto kaj estetikisto, profesoro (m. 1785)
- 1787: Johann Emanuel Veith, aŭstra bestokuracisto, pastro kaj verkisto
- 1802: Robert Chambers, skota geologo, verkisto, ĵurnalisto (m. 1871)
- 1804: Emma Hale Smith Bidamon, usona religiulino (mormonismo) (m. 1879)
- 1830: Camille Pissarro, franca impresionisma pentristo (m. 1903)
- 1835: Henryk Wieniawski, pola komponisto kaj violonisto (m. 1880)
- 1846: Márton Hegyesi, hungara redaktoro, publicisto (m. 1907)
- 1851: Friedrich Leo, germana klasika filologo (m. 1914)
- 1856: Nikola Tesla, serba fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero, aŭtoro de preskaŭ 300 patentoj pri elektromotoro, radiofonio, hidroelektra centralo, sunenergio, Tesla transformatoro (n. 1943)
- 1867: Max von Baden, lasta regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno (m. 1929)
- 1871: Marcel Proust, franca verkisto (m. 1922)
- 1875: Dezső Pattantyús-Ábrahám, hungara advokato kaj politikisto (m. 1973)
- 1883: Sam Wood, usona filmreĝisoro (m. 1949)
- 1888: Giorgio de Chirico, itala superrealisma pentristo, kreinto de metafizika pentroarto (m. 1978)
- 1890: István Balogh, hungara miniaturpentristo kaj grafikisto (m. 1956)
- 1891: László Salamon, rumania hungara poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto (m. 1983)
- 1895: Carl Orff, germana komponisto (m. 1982)
- 1900: Theodor Kern, aŭstra pentristo (m. 1969)
- 1902: Kurt Alder, germana Nobelpremiita kemiisto, prilaboranta sintezan kaŭĉukon (m. 1958)
- 1902: Nicolás Guillén, kuba poeto, partoprenanto de Hispana Enlanda Milito (m. 1989)
- 1905: Vuk Echtner, ĉeĥa junulara sekciestro de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, plurjara redaktoro de brajla gazeto "Aŭroro", tradukisto por Ĉeĥoslovaka antologio, bahaano travivinta 22 monatojn en malliberejo, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 1994)
- 1907: Petro Firu, rumana arkitekto kaj esperantisto tradukanta el rumanlingva literaturo, Esperanto-vortaristo, konata de la rakontaro Rumana Bonhumoro (m. nekonata)
- 1908: István Kun, hungara pentristo kaj pedagogo (m. 1980)
- 1913: Salvador Espriu, kataluna verkisto kaj poeto de la katalunlingva literaturo (m. 1985)
- 1914: László Makkai, hungara historiisto pri rilatoj anglaj-hungaraj (m. 1989)
- 1915: Saul Bellow, uson-kanada Nobelpremiita verkisto (m. 2005)
- 1915: Bálint Szabó, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (m. 1983)
- 1919: Zoltán Hervai, rumania hungara pentristo (m. 2005)
- 1919: Pierre Gamarra, franca poeto kaj romanisto (m. 2009)
- 1920: Owen Chamberlain, usona Nobelpremiita fizikisto partopreninta en la Projekto Manhattan (m. 2006)
- 1922: Stella Kübler, juddevena germana judkaptistino kontraŭ mono, denuncanta amase dum la dua mondmilito, sinmortigantino (m. 1994)
- 1924: Major Holley, usona ĵaz-basisto (m. 1990)
- 1925: Mahathir bin Mohamad, ĉefministro de Malajzio, konata de libro Aziaj valoroj, kuracisto
- 1931: Alice Munro, kanada verkistino Nobelpremiita (m. 2024)
- 1937: Antal Köblös, rumania hungara geologo (m. 2010)
- 1938: Magda Seres-Sturm, rumania hungara kuracistino, universitata lekciistino
- 1940: Judit Cseh, rumania hungara kantistino kaj kanzonistino (m. 2014)
- 1940: Brian Priestley, brita ĵazverkisto kaj pianisto
- 1942: Sixto Rodríguez, usona kantaŭtoro (m. 2023)
- 1943: András Balázs, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1978)
- 1945: Álmos Vorzsák, rumania hungara ekonomikisto
- 1947: Júlia Kirkósa, rumania hungara operkantistino
- 1949: Tamás Dunai, hungara aktoro (m. 2023)
- 1950: Prokopis Pavlopoulos, prezidento de Grekio 2015-2020
- 1950: Petro Rychlo, ukraina literaturhistoriisto kaj germanisto
- 1952: Lee Hae-chan, ĉefministro de Sud-Koreio
- 1952: Emilian Kamiński, pola aktoro, teatra, filma kaj muzikala reĝisoro, verkisto, voĉisto, fondinto de la Fondaĵo Atuto kaj Teatro Brikdomo
- 1957: Cindy Sheehan, usona pacaktivistino, kies filon oni murdis en Irako
- 1969: Jonas Kaufmann, germana tenorulo
- 1970: Tünde Fülöp, sveda fizikistino, universitata profesoro
- 1973: András Kontur, hungara skulptisto ekspozicianta i.a. en Arthalo Budapeŝto
- 1980: Jessica Simpson, usona kantistino, aktorino, televida personeco kaj vestodizajnisto
- 138: Hadriano, imperiestro de Romio konata de la Muro de Hadriano (n. 76)
- 831: Zubajdo, abasida princino, konata de Mil kaj unu noktoj
- 983: Benedikto la 7-a, papo, apoganto de monaĥismo, kreinta diocezon de Prago kaj apoganta reformistojn de la Abatejo de Cluny
- 1099: Cido, kastilia kavaliro, konkerinto kaj estro de Valencio, heroo de Hispanio (n. 1043)
- 1290: Ladislao la 4-a, reĝo de Hungario (n. 1262)
- 1480: Renato de Anĵuo, duko de Anĵuo, grafo de Provenco, duko de Baro, duko de Loreno, reĝo de Napolo, reĝo de Aragono (n. 1409)
- 1510: Katerina Kornaro, lasta reĝino de Kipro (n. 1454)
- 1559: Henriko la 2-a, reĝo de Francio (n. 1519)
- 1584: Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, nederlanda princo, iniciatinto kaj gvidanto de Okdekjara Milito, nacia heroo, murdita (n. 1533)
- 1594: Paolo Bellasio, itala komponisto kaj orgenisto de malfrua renesanco (n. 1554)
- 1680: Louis Moréri, franca pastro kaj enciklopediisto (n. 1643)
- 1690: Domenico Gabrielli, itala violonĉelisto kaj komponisto (n. 1651)
- 1762: Johano Frederiko Gronovo la Juna, nederlanda botanikisto, mecenato de Lineo (n. 1686)
- 1812: Carl Ludwig Willdenow, germana botanikisto, membro de la Prusia Akademio de Sciencoj, docento de Humboldt-Universitato en Berlino, direktoro de botanika ĝardeno (n. 1765)
- 1830: Heinrich Backofen, germana komponisto, muzikinstruisto kaj pentristo (n. 1768)
- 1839: Fernando Sor, hispana komponisto kaj gitaristo (n. 1778)
- 1848: Karoline Jagemann, germana aktorino (n. 1777)
- 1858: Auguste de Montferrand, franca arkitekto laboranta en la Rusia imperio (n. 1786)
- 1863: Clement Clark Moore, usona verkisto, bibliisto, aŭtoro de kristnaskaj kantoj (n. 1779)
- 1873: Endre Latabár, hungara aktoro, operokantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro, tradukisto kaj teatrestro (n. 1811)
- 1882: Gonçalves de Magalhães, 1-a Vicgrafo de Aragvajo, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (n. 1811)
- 1884: Paul Morphy, usona ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono pri ŝako (n. 1837)
- 1889: Carl Anwandter, germana apotekisto, politikisto kaj bierfaristo
- 1902: Lőrinc Schlauch, hungara episkopo de Satu Mare kaj Oradea, kardinalo, teologo kaj arkivisto (n. 1824)
- 1902: Julius von Ficker, germana-aŭstra historiisto kaj juristo (n. 1826)
- 1907: Miklós Nagy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1840)
- 1913: Mikoláš Aleš, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (n. 1852)
- 1915: Vaĵa Pŝavela, kartvela verkisto kaj poeto (n. 1861)
- 1919: Hugo Riemann, germana muzikteoriisto, muzikhistoriisto, muzikpedagogo kaj muzikleksikonisto, per sia funkciteorio metis fundamentojn por harmoniscienco (n. 1849)
- 1935: Gábor Engel, hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, universitata profesoro (n. 1852)
- 1941: Jelly Roll Morton, usona ĵaz-muzikisto, pianisto kaj komponisto (n. 1890)
- 1952: Gerő Mály, hungara aktoro kaj komikulo (n. 1884)
- 1957: Ŝalom Aŝ, juda verkisto kaj dramisto de la jida lingvo, edukiĝinta en Pollando (n.1880)
- 1958: Franz Bardon, ĉeĥa okultisto, kreinto de la sistemo pri propra evoluo laŭ hermetikismo, viktimo de komunistaj reprezalioj (n. 1909)
- 1961: Gábor Rajnai, hungara aktoro, avo de Péter Marik (m. 1885)
- 1965: Jacques Audiberti, franca dramaturgo, poeto, eseisto kaj ĵurnalisto (n. 1899)
- 1968: József Rózsa, rumania hungara porjunulara verkisto (n. 1893)
- 1970: Bjarni Benediktsson, ĉefministro de Islando, partiestro de Sendependecpartio (n. 1908)
- 1973: József Schandl, hungara agronomo, bestkuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1885)
- 1975: Francis Meynell, brita poeto kaj presisto (n. 1891)
- 1982: Maria Jeritza, ĉeĥa kantistino (soprano) (n. 1887)
- 1982: Jackson do Pandeiro, brazila muzikisto de forró kaj majstro de pandero (n. 1919)
- 1985: Fernando Pereira, portugala fotisto de Greenpeace (n. 1950)
- 1987: John Hammond, usona muzikisto, muzikproduktisto kaj muzikkritikisto, serĉanto de talentuloj (n. 1910)
- 1993: Péter Kun, hungara ŝlagromuzikisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto (n. 1967)
- 2004: Inge Meysel, germana aktorino (n. 1910)
- 2006: Ŝamil Basajev, gvidanto de separistoj kaj islamistoj en Ĉeĉenio (Rusio) kaj Norda Kaŭkazio ĝenerale, respondeca pri pluraj terorismaj atakoj, inkluzive ostaĝigon de infanoj en Beslano kaj en ostaĝigon de malsanuloj en hospitalo de Budjonnovsko (n. 1965)
- 2008: Krystyna Kersten, pola historiistino pri komunisma Pollando, publicistino, i.a. pri la provoka pogromo de Kielce (n. 1931)
- 2012: Marie Ellington, usona ĵaz-kantistino (n. 1922)
- 2013: Józef Gara, pola ministo kaj poeto, aŭtoro de kantoj en vilamovica lingvo (n. 1929)
- 2014: On Kawara, japana konceptartisto uzanta Esperanton en siaj verkoj (n. 1932)
- 2015: Omar Sharif, egipta aktoro (n. 1932)
- 2017: Peter Härtling, germana ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1933)
- 2023: Marga Minco, nederlanda verkistino (n. 1920)
La 10-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):