Hadriano

romia imperiestro ekde 117 ĝis 138 From Wikipedia, the free encyclopedia

Hadriano

Hadriano (latine: Publius Aelius Hadrianus Afer[1]; naskiĝis la 24-an de januaro 76 en ItalikoRomo, mortis la 10-an de julio 138) estis romia imperiestro ekde 117 ĝis 138.

Thumb
Busto de Hadriano
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Hadriano
Thumb
Persona informo
Publius Aelius Hadrianus
Naskonomo Publius Aelius Hadrianus
Naskiĝo 24-an de januaro 76 (0076-01-24)
en Italiko, Baetica, Romia Imperio
Morto 10-an de julio 138 (0138-07-10) (62-jaraĝa)
en Baia (Italio), Romia Italio, Romia Imperio
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Kora malsufiĉo vd
Tombo Kastelo de Sankta Anĝelo vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Antonina dinastio Aelii Hadriani vd
Patro Publius Aelius Hadrianus Afer (mul) kaj Trajano vd
Patrino Domitia Paulina (en) vd
Gefratoj Aelia Domitia Paulina (en) vd
Edz(in)o Vibia Sabina (en) vd
Amkunulo Antinoo vd
Infanoj Lucio Elio Cezaro, adoptita filo
 ( Lucio Cejonio KomodoPlautia Fabia (en) )
Antonino Pia, adoptita filo
 ( Titus Aurelius Fulvus (en) Arria Fadilla (en) ) vd
Profesio
Okupo suvereno
militisto
politikisto
poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Biografio

Li estis zorga administranto de la imperio, multe konstruigis, interalie la faman Muron de Hadriano, kaj daŭre vojaĝadis tra la imperio por prizorgi ĝin. Li ankaŭ provis fortikigi la imperian povon, kaj pro tio akiris malbonajn rilatojn kun la Senato. Li estis Ŝatanto de la helena kulturo, li provis refortigi la grekan religion, malhelpante la orientajn kultojn. Lia amo por la (vira) junulo el Bitinio, Antinoo, kaj lia ĉagreno kiam tiu mortis, instigis lin farigi statuojn de li, el kiuj kelkaj plurestis ĝis ni. Li verkis poemojn, inter ili sia onta surtomba surskribo :

Animula uagula blandula
Hospes comesque corporis
Quæ nunc abibis in loca
Pallidula rigida nudula
Nec ut soles dabis iocos
(Animeto svagaĵeto, blankaĵeto
Gasto kaj kunulo de mia korpo
Kiu baldaŭ foriros en lokojn
Palajn rigidajn kaj nudaj
Tie vi ne kiel kutime spritos)

Same kiel Trajano li ne havis infanon, kaj adoptis la de li elektitan posteulon Aurelius Antoninus, plej konata de ni kiel Antonino Pia.

Beletre, la franca beletristino Marguerite Yourcenar, imagis la memorlibron, kiun li povus esti skribinta, kaj verkis la Mémoires d'Hadrien.

Pliaj informoj Antaŭe:, Romiaj imperiestroj ...
Antaŭe:Romiaj imperiestrojPoste:
Trajano (98 - 117)117 - 138Antonino Pia (138 - 161)
Fermi

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.