Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La funkci(o)teorio estas subfako de la muzikteorio kaj apartenas al la harmoniscienco. Ĝi priskribas la rilatojn inter la akordoj en maĵorminore tonala muziko. Hugo Riemann evoluis ĝin en 1893, Wilhelm Maler kaj Diether de la Motte larĝigis kaj profundigis ĝin.
La funkciteorio servas al muzika analizo. Ofte aperantaj,sed ankaŭ nekutimaj harmoniaj sinsekvoj estas difineblaj kaj priskribeblaj sur ĝia bazo. Ĝi kondiĉigas je tio la aŭd-atendojn de certaj sinsekvoj de harmonioj (ekzemple kadencojn kaj sekvencojn). Ankaŭ la subdivido de pli longaj muzikpecoj estas analizebla per ĝia helpo.
La funkciteorio estas apklikebla je la harmoniaro de la muziko de baroko, de la klasiko kaj de la romantismo. Ankaŭ multaj rilatoj ene de ĵazo kaj popularmuziko estas kapteblaj per la funkciteorio. En la ĵazteorio tamen superregas la analizo laŭ la ŝtupoteorio kaj laŭ la akordogamo-teorio. Populara muzikliteraturo ofte uzas diversajn terminojn de la funkcia analizo kaj de la ŝtupoteorio samsignife. Ambaŭ sistemoj estas kutimaj modeloj por la priskribo de harmoniaj interligoj. Dependas de la kunteksto, kiun el ili oni preferas.
En la funkciteorio validas tonalo, kiu montriĝas en certa tempospaco kiel centra tonalo, kiel la toniko (en la ŝtupoteorio: 1-a ŝtupo) de ĉi tiu parto. Al ĝi kuniĝas du pluaj ĉefaj funkcioj, nome la najbaraj kvinto puraj parencoj: la dominanto (supra kvinto, 5-a ŝtupo) kaj la subdominanto (kvarto respektive malsupra kvinto, 4-a ŝtupo). La funkcioj mem estas signataj en la funkciteorio per literoj, je kio maĵoraj funkcioj havas majusklojn kaj minoraj funkcioj minusklojn.
Alvenas je tio la flankaj funkcioj, kiuj staras en trita distanco al la ĉefaj funkcioj. Por la simbola prezentado de la flankaj funkcioj oni almetas literon post la ĉefajn funkciojn.
La flankaj funkcioj konsistas el jenaj tri grupoj:
Ekzemploj por paraleloj: Tp en C-maĵoro ist a-Moll. tP in a-minoro estas C-maĵoro.
Ekzemploj por kontraŭparaleloj: Tg en C-maĵoro estas e-minoro. tG en a-minoro estas F-maĵoro .
Medianto estus E-maĵoro en C-maĵoro: TG (la flanka funkcio estas maĵorigita),
alia e♭-minoro en c-minoro: tg (ĉefa kaj flanka funkcioj estas minorigitaj).
Minorigoj kaj maĵorigoj ekzistas ankaŭ por ĉiu ĉefa funkcio. Oni indikas ilin ĉiam per minuskloj resp. majuskloj (minorigita subdominanto en maĵora sistemo estas ekzemple indikata per s anstataŭ S).
La toniko estas fiksita per kadencoj. La plej simplaj kadencoj estas D-T (aŭtenta finaĵo) kaj S-T (plagala finaĵo). Kiel baza modelo por kadencoj oni komprenas kutime la plenkadencon T-S-D-T.
Kiam en verkopasaĵo okazas transiro de unu tonalo al alia per diatona, kromata aŭ enharmonia modulado, la nova tonalo validas je la analizo tiom longe necertigita, ĝis kiam sekvas aŭtenta aŭ pli malofte ankaŭ plagala kadenco. Se oni povas kompreni akordon ne nur kiel funkcion de la ĝistiama, sed ankaŭ kiel ĉefa funkcio de la nova tonalo, oni diras pri ĉefaj interfunkcioj. Al ĉi tiuj apartenas precipe la interdominanto.
Ĉiuj simboloj estas ekipeblaj per aldonaĵoj laŭforme de nombroj kaj literoj. Altenmetitaj aldonaj nombroj montras kromtonojn. Nombroj skribitaj sub la funkcisimbolo indikas la bas-tonon de la akordo je intervala rilato al la bazotono de la respektiva funkcio. Trisonojn en baza pozicio oni notas sen aldonaĵoj. Jen la plej oftaj aldonaĵoj:
Ne ĉiuj harmoniaj parencecoj kaj progresioj estas kapteblaj helpe de la funkciteorio. Funkciharmoniaro kaptas nur tie, kie temas pri muziko almenaŭ verkita en trisonaj harmonioj, kiu baziĝas sur centra maĵora aŭ minora tonalo. Pro tio la funkciteorio kiel instrumento de analizo estas maltaŭga en kazoj, en kiuj la muziko ne konvenas al ĉi tiuj kondiĉoj.
Ekzemple plurtonaleco kaj maltonaleco en la muziko de la 20-a jarcento samkiel muziko el la renesanco estas ne bone kapteblaj per rimedoj de la funkciteorio.
Ankaŭ la antaŭbaroka kaj malfru-mezepoka muziko (ars nova) funkcias pli laŭ melodiaj resp. kontrapunktaj leĝoj. La harmonia sinsekvo rezultas el la reguloj de la progresado ene de voĉo kaj de la rilato de pokaze du voĉoj unu al la alia, ne per supera harmonia strukturo. La rezulta sinsekvo de kunsonaĵoj estas tamen la origino de nia pli malfrue evoluinta harmonisento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.