Karoline Jagemann

From Wikipedia, the free encyclopedia

Karoline Jagemann

Henriette Karoline Friedericke JAGEMANN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1777 en Vajmaro, mortinta la 10-an de julio 1848 en Dresdeno) estis germana aktorino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Karoline Jagemann
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1777 (1777-01-25)
en Vajmaro
Morto 10-an de julio 1848 (1848-07-10) (71-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Christian Joseph Jagemann Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Ferdinand Jagemann Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata
Infano Karl von Heygendorff Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
operkantisto
kantisto
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Vivo

La filino de la bibliotekisto kaj teologo Christian Joseph Jagemann kaj fratino de la pentristo Ferdinand Jagemann trejniĝis en Dresdeno kaj Mannheim ĉe August Wilhelm Iffland kaj Josefa Beck por sceneja laborado. Inter 1792 kaj 1796 ŝi apartenis al la tiea aktoraro ĉeteatra, ekde 1797 al la trupo vajmara, kaj evoluis surloke kaj dum vojaĝoj artistaj je unu el la plej elstaraj tragikaj aktorinoj kaj kantistinoj siatempe. Grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), ŝia amanto ekde 1801, donacis al ŝi la kavalirbienon Artern-Heygendorf kaj nomumis ŝin en la 27.1.1809 grafino von Heygendorff.

Baldaŭ ŝi pli kaj pli influadis gravulojn en Vajmaro, ĉefe teatre kaj eĉ Johann Wolfgang von Goethe devis kapitulaci antaŭ ŝi teatrestrece en 1817. Post la morto grandduka ŝi retriĝis de sursceneje vivonte alterne en Mannheim, Berlino kaj Dresdeno. Filo ŝia kuna kun la grandduko estis la saksia generalmajoro Karl Wolfgang von Heygendorff.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 143 (tie ĉi interrete)

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.