From Wikipedia, the free encyclopedia
Slonim (beloruse Слонім, ruse Слоним estas urbo en Grodna regiono, Belorusio), estas la administrada centro de distrikto. Ĝia fervoja stacio apartenas al la linio Baranaviĉi - Vaŭkavisk. La loĝantaro estas 48 800 homoj (stato: 2010).
Slonim | |||||
---|---|---|---|---|---|
"urbo de distrikta signifo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | urbo | ||||
Lando | Belorusio | ||||
Regiono | Hrodna | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 231800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 48 800 (2010) | ||||
Loĝdenso | 1 063 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 6′ N, 25° 19′ O (mapo)53.125.316666666667 | ||||
Alto | 156 m [+] | ||||
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+3 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Slonim [+] | |||||
De 1507 distrikta ĉefurbo de Grandprinclando Litovio, de 1569 de la Pola Respubliko.
En 1241 la fortikaĵo estis detruita de la armeo de Batu-ĥano, fondinto de Ora Hordo. Slonim en 1252 estis aneksita de Lev Daniloviĉ, kaj de 1258 regis ĝin litova princo Mendog, post kiu estis alligita al Litovio fare de duko Gediminas
En 1531 reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a donis al la urbo magdeburgan juron, kaj reĝo Sigismondo la 2-a en privilegio eldonita en Vilno la 13-an de majo 1558 establis du dusemjnajn foirojn. De 1555 Slonim estis sidejo de pribienaj juĝejoj.
Post la dispartigoj de Pollando laŭ ukazo de Katerina la 2-a el la 14-a de decembro 1795 Slonim iĝis ĉefurbo de gubernio. Tamen jam en 1797 estis enkorpigita al litova gubernio, kaj en 1801 – al la grodna.
Slonim konkuris kun Vaŭkavisk pri la loko de ĝeneralaj sejmetoj, kiun elektis por la ĉefaj kunvenoj Stefan Batory en 1576. Per penado de Lev Sapieha, laŭ konsento de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, en 1631 Sejmo fiksis la urbon loko de disputoj de litova sejmeto, kio signife disvolvis la urbon.
Rezulte de la pakto Ribbentrop-Molotov septembre 1939 la urbon okupis Ruĝa Armeo. En 1940 grandan parton de pola loĝantaro oni deportis al Sovetunio. Wehrmacht okupis la urbon la 25-an de junio 1941.
Dum la germana okupado de Pollando Einsatzgruppen julie murdis 1 200 judojn el Slonim en apuda vilaĝo, kaj la 14-an de novembro pafmortigis ĉirkaŭ 9 000 judojn de la geto en Slonim, pli frue aneksita de Sovetunio. Lastaj malliberuloj de la geto estis pafmortigitaj decembre 1942. Reprezalioj ankaŭ koncernis polajn loĝantojn de la urbo, i.a. monaĥinojn. Marte 1942 pafmortigis paroĥestron. Jezuito Adam Sztark estis pafmortigita pro helpo al judoj.
La urbo estas konata en Israelo pro dinastio de ĥasidaj rabenoj.
Nombro de loĝantoj
En la urbo estas pli ol 20 entreprenoj de maŝinkonstruado, metalprilaborado, meblarfabrikado kaj aliaj branĉoj de industrio. Ĝi estas turisma centro. La urbo estas antikva centro de teksado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.