Owen Chamberlain
usona fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Owen CHAMBERLAIN (10-an de julio 1920, San Francisco, Usono- 28-an de februaro, 2006 en Berkeley, Kalifornio, Usono) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la antiprotono, en 1959, kun Emilio Segrè. Ĝi estis la dua malkovrita korpusklo, kies ekziston oni supozis jam pli frue kaj kies trovo kondukis al malkovro de aliaj antikorpuskloj.
Owen Chamberlain | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Owen Chamberlain | |||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1920 en San-Francisko | ||||
Morto | 28-an de februaro 2006 (85-jaraĝa) en Berkeley | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Parkinsona malsano vd | ||||
Tombo | Mountain View Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | kolegio Dartmouth Universitato de Ĉikago Germantown Friends School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | William Edward Chamberlain (en) vd | ||||
Patrino | Genevieve Lucinda Owen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Enrico Fermi vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chamberlain laboris inter 1942 kaj 1946 pri atombomba projekto de Usono. Li laboris poste en la Argonne-a Nacia Laboratorio en Ilinojo, dumtempe akiris doktoran gradon (Ph. D.) en la Ĉikaga Universitato, Kalifornia Universitato. Liaj esploraj temoj estis alfa-disiĝo, difraktado de neŭtronoj en likvaĵoj, interago de grandenergiaj korpuskloj. Li uzis kun Segrè en 1955 grandpovuman bevatronan ciklotronon por produkti antiprotonojn, en la sekvajaro pruvis eĉ ekziston de la antineŭtrono.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.