La 17-a de julio estas la 198-a tago de la jaro (la 199-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 167 tagoj restas.
Je la 17-a de julio okazis, interalie:
- 180: En Kartago oni senkapigis 7 virojn kaj 5 virinojn - unuaj kristanaj martiroj en Afriko
- 561: Katelinus elektiĝis papo kaj alnomiĝis Johano la 3-a
- 1048: Damaso la 2-a komencis sian 23-tagan papecon, unu el la plej mallongaj en la historio
- 1134: Rekonkero: venko de islamanoj super aragona armeo en batalo de Fraga (provinco Huesko) - almoravidoj ekkontribuis al disvolvo de la islama civilizo en Norda Afriko
- 1203: La kvara krucmilito: krucmilitistoj konkeris kaj rabis Konstantinopolon - bizanca imperiestro fuĝis nokte de la urbo
- 1245: Unua koncilio en Liono finiĝis - papo Inocento la 4-a detronigis Frederikon la 2-a kiel romian-germanan imperiestron
- Litovio
- 1307: Swienca gento, kiu regis en la Pomerio de Gdańsk, sed estis forigata de influoj, perfidis princon Władysław Łokietek kaj subiĝis sub la regadon de grafoj el Brandenburgio
- 1393: Turka armeo konkeris la ĉefurbon de Bulgario - Veliko Tarnovo
- 1402: Jongle iĝis imperiestro de Ĉinio
- 1429: Karlo la 7-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1453: Centjara milito finiĝis - venka por francoj la batalo de Castillon (en nuna departemento Gironde); el inter kontinentaj kolonioj postrestis al Anglio nur regiono Calais
- 1505: Marteno Lutero eniris kristanan ordenon de aŭgustenanoj
- 1570: En Vilno fondiĝis Jesuita kolegio, kiu poste estis transformita al Universitato Vilno
- 1610: Caro de Rusio Bazilo la 4-a Ŝujskij estis detronigita
- 1657: La 6-a venecia-turka milito: decida venko de venecia ŝiparo en Dardanela markolo
- 1716: Unua imperiestro de Rusio Petro la Granda alvenis kun sia militŝiparo al Kopenhago
- 1717: Premiero de la suito Akva muziko de Georg Friedrich Händel sur Tamizo, en ĉeesto de la reĝo Georgo la 1-a
- 1762: Katerina la 2-a iĝis imperiestrino de Rusio (post murdo de caro Petro la 3-a)
- 1771: En Kanado okazis masakro de ĉirkaŭ 20 inuitoj, kune kun virinoj kaj infanoj
- 1785: Aventuristo Maurycy Beniowski proklamis sin reganto de Madagaskaro
- 1788: Rusa-sveda milito: marbatalo de Gogland (la plej granda insulo en Finna golfo) finita per taktika remiso kaj strategia venko de rusa ŝiparo
- Franca revolucio de 1789
- 1821: Hispanio vendis Floridon al Usono
- 1830: Franca industriisto Thimonnier ricevis patenton por baza modelo de kudromaŝino, kiun li disvolvis
- 1841: Brita satira semajnrevuo "Punch" aperis
- 1850: En la Observatorio de la Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco) oni unuafoje en la historio fotis stelon - tio estis dagerotipo de Vego en la konstelacio Liro
- 1854: Aŭstrio: unua montara fervojo kun normiga normala ŝpuro la Semeringa fervojo, planita fare de Carl Ritter von Ghega, ekfunkciis por pasaĝera trafiko - monda heredaĵo de Unesko
- 1860: Itala sendependiga milito: batalo de Milazzo (Sicilio) komenciĝis
- 1868: Japanio translokigis ĉefurbon de Kioto al Tokio
- 1882: Venko de usona armeo en la batalo kontraŭ apaĉoj apud Big Dry Wash (Arizono)
- 1897: Jukonio: Alaska orimpetego komenciĝis
- 1898: Hispana-usona milito: kapitulaco de hispanaj defendantoj de Santiago de Kubo
- 1902: Usona inventisto Willis Haviland Carrier kreis unuan sistemon de klimatizado
- 1904: Rusa-japana milito: batalo de montpasejo Motian (proksime al Ljaojan) komenciĝis
- Unua Mondmilito
- 1928: Fanatika religiulo Jose de Leon Toral murdis atence prezidenton de Meksiko Álvaro Obregón
- 1928: Kongreso de Tria Internacio komenciĝis
- 1929: En Luiziano ekfunkciis usona flugkompanio Delta Air Lines
- 1929: Sovetunio rompis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio pro la Ĉina-soveta konflikto koncerne la ĉinan orientan fervojon
- 1932: Hamburgo: en Altona dum konfrontiĝo inter nazioj el Sturmabteilung (SA) kaj komunistoj pereis 18 personoj
- 1933: Dua Pola Respubliko: apud Myślibórz frakasis aviadilo kun litovaj pilotoj Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, kiuj trapasis Atlantikon kaj flugis direkte al Litovio, ambaŭ pereis
- 1936: Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio: ekstremdekstraj fortoj de hispanaj naciistoj sub komando de Francisco Franco puĉis kontraŭ rajtigita registaro de la Dua Hispana Respubliko - Hispana Enlanda Milito komenciĝis
- Dua Mondmilito
- 1945: Potsdama konferenco komenciĝis - Josif Stalin, Harry S. Truman kaj Winston Churchill traktis pri la sorto de Germanio
- 1945: Pola Soldataro eniris al Spiš (nord-orienta Slovakio) kaj Orava (regiono Žilina)
- 1948: Suda Koreio akiris sian konstitucion
- 1949: Stalinismo en Pollando: post incendio de fabriko "Zamech" en Elbląg oni arestis kun akuzo de sabotado pli ol 100 personojn, ĉefe ligitajn kun Francio, kaj poste verdiktis mortkondamnojn
- 1951: Baldueno fariĝas la kvina reĝo de la belgoj
- 1953: Pola Popola Respubliko: provizora juĝo en Bydgoszcz dum elvetura sesio en Nakło nad Notecią kondamnis al mortpuno volksdeutsche kaj militkrimulon Harry Schulz
- 1955: Kalifornio: malfermo de la unua amuzparko de Walt Disney - Disneyland
- 1968: En Londono okazis premiero de la filmo Flava submarŝipo bazita sur muziko de The Beatles
- 1973: Restanta eksterlande reĝo de Afganio Mohammed Zahir Ŝaho estis elpostenigita de sia kuzo per puĉo - Reĝlando Afganio iĝis respubliko
- 1975: Apollo-Sojuz-testprojekto: sur tera orbito unuafoje ligiĝis usona kaj soveta kosmoŝipoj Apollo kun Sojuz
- 1976: Indonezio aneksis Orientan Timoron
- 1976: La 21-a Somera Olimpiko komenciĝis en Montrealo
- 1979: Nikaragva revolucio: prezidento Anastasio Somoza Debayle faligita de sandinistoj (fuĝis al Usono)
- 1984: Laurent Fabius iĝis ĉefministro de Francio
- 1986: Lasta en Pola Popola Respubliko amnestio por politikaj malliberuloj
- 1989: Pollando rekomencis diplomatiajn rilatojn kun Vatikano
- 1994: Brazila nacia teamo de futbalo venkis finale de Futbala Mondpokalo en Usono la italan nacian teamon de futbalo, gajnante sian kvaran majstrotitolon
- 1995: Tutmonda loktrova sistemo (GPS) ekfunkciis
- 1996: 230 personoj pereis apud Longinsulo en katastrofo de Boeing 747 apartenanta al usona flugkompanio Trans World Airlines, fluganta de Novjorko al Parizo
- 1996: Komunumo de portugallingvaj landoj fondiĝis - la portugala lingvo validas tie kiel oficiala lingvo
- 1998: 120 ŝtatoj subskribis en Romo statuton pri Internacia puna kortumo kun sidejo en Hago - la kortumo estis taskigita juĝi krimojn de genocido, militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro
- 1998: Miloš Zeman iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 1998: Sankt-Peterburgo: restaĵoj de la lasta imperiestro Nikolao la 2-a kaj lia familio estis entombigitaj en la kapelo de Katedralo de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo
- 1998: Tertremo ĉe la marbordoj de Papuo-Nov-Gvineo kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis 10 vilaĝojn mortigante ĉ. 1500 personojn, ĉ. 2000 perdiĝis kaj kelke da miloj senhejmiĝis
- 2000: Baŝar al-Asad iĝis prezidento de Sirio
- 2000: En Usono ekfunkciis MusicBrainz, malferma muzika datumaro
- 2006: En tertremo sur Javo 659 personoj pereis
- 2007: 16 personoj pereis kaj pli ol 40 vundiĝis en Islamabado en bomba atenco de sinmortiginto dum la manifestacio de kontraŭuloj de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf
- 2009: 9 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 50 vundiĝis en bombaj atencoj kontraŭ hoteloj Marriott kaj Ritz-Carlton en la ĉefurbo de Indonezio Ĝakarto
- 2009: Dum la 127-a misio de la flugprogramo la kosmopramo Endeavour kun 7-persona skipo atingis Internacian Kosmostacion, kie jam troviĝis 6 kosmonaŭtoj, fiksante rekordan nombron de homoj samtempe estantaj sur la malalta ĉirkaŭtera orbito
- 2014: Israela Operaco Ŝirma Marĝeno eniris fazon de la tera invado al Gazaa Sektoro
- 2014: Terorismo: 298 personoj pereis en Donecka provinco apud Hrabove de Ukrainio en la atenco kontraŭ Boeing 777 apartenanta al Malaysia Airlines kaj fluganta de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro
- 2015: Ne malpli ol 120 personoj pereis kaj 130 vundiĝis pro eksplodo de bombaŭto en iraka urbo de la gubernio Dijala
- 2017: Tombejo Powązki en Varsovio: solena forkonduko el la apuda militista tombejo de la restaĵoj de kelkdeko de Anatemitaj Soldatoj al Norda Tombejo en kvartalo Bielany
- 2020: Leĝo pri nefortempiĝo de komunistaj krimoj en Pola Popola Respubliko estis subskribita de la prezidento de Pollando Andrzej Duda
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: Pasinttage ĉ. 17 350 konsumantoj reakiris elektron, kvankam plu ĉirkaŭ 600 000 estas detranĉitaj de kurento; en Vinico okazis funebra ceremonio de 4-jara Liza, unu el tri infanoj, kiuj pereis dum rusa raketa atako al komerca centro; rusoj kun perfido bruligas kampojn kun greno; 19-jara serĝento el Nacia Gvardio paffaligis rusan Su-25, la trian; en Kieva provinco oni jam registris pli ol 1 300 korpojn de civiluloj murditaj de rusia armeo; Volodimir Zelenskij: datrevene de paffaligo MH17 Rusio plu dissemas la morton; la prezidento demisiis ĉefon de Sekreta Servo de Ukrainio kaj ĝeneralan akuzistinon; en Ukrainio oni registris 651 punprocesojn pri perfido
- 1443: Alberto la Temerara, duko saksia
- 1487: Ismail la 1-a, ŝaĥo de Irano, fondinto de la Safavida Imperio (m. 1524)
- 1591: Anne Hutchinson, angla akuŝistino, adeptino de Antinomisma Polemiko, murdita (m. 1643)
- 1674: Isaac Watts, angla himnoverkisto, teologo, logikisto (m. 1748)
- 1787: Friedrich Krupp, germana industriisto, fondinto de la gisŝtalfabriko Krupp (m. 1826)
- 1817: Ivan Ajvazovskij, rusia pentristo (m. 1900)
- 1819: László Kőváry, hungara historiisto kaj statistikisto (m. 1907)
- 1842: Georg von Schönerer, aŭstra bienposedanto kaj politikisto, kontraŭbatalanta katolikismon (m. 1921)
- 1844: Vince Wartha, hungara kemiisto, profesoro, rektoro, okupiĝanta i.a. pri ekzamenado de karbonoj, vinoj, akvoj, argiloj (m. 1914)
- 1846: Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, rusia etnologo, antropologo kaj biologo esplorinta ĉefe insularojn de Melanezio kune kun papuoj (m. 1888)
- 1849: János Réti, hungara agrikultura fakverkisto (m. 1910)
- 1851: Béni Egressy, hungara komponisto, aktoro, verkisto kaj tradukisto (m. 1814)
- 1860: Clara Viebig, germana ĵurnalistino, romanverkistino kaj vojaĝistino (m. 1952)
- 1862: Oscar Levertin, sveda verkisto (m. 1906)
- 1864: Franciszek Latinik, pola divizia generalo, partoprenanto de septaga milito pri Teŝinio (m. 1949)
- 1868: Parley Parker Christensen, usona prezidenta kandidato, vicprezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, lektoro de Esperanto kaj Esperanto-vojaĝanto (m. 1954)
- 1869: Ilona Jancsó, hungara verkistino, i.a. kunlaborantino de "La Heroldo" (m. 1927)
- 1870: John Edgar McFadyen, skota profesoro-bibliisto ĉe la Universitato de Glasgovo, okupiĝanta pri Malnova Testamento, esperantisto (m. 1933)
- 1871: Lyonel Feininger, usona-germana pentristo kaj grafikisto (m. 1956)
- 1876: Maksim Litvinov, soveta diplomato (m. 1951)
- 1881: Paul Friedrich Wilhelm Tarnow, germana diplomita inĝeniero, pioniro de Esperanto, kunfondinto de UEA, prilaborinto de Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1944)
- 1888: Milán Füst, hungara poeto kaj dramisto (m. 1967)
- 1888: Samuel Josef Agnon, aŭstra-israela Nobelpremiita verkisto priskribanta ĥasidismon (m. 1970)
- 1890: Géza Tabéry, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto, kunfondino de Verkista laborkomunumo Helikon (m. 1958)
- 1894: Georges Lemaître, belga katolika pastro kaj astronomo, kreinto de la teorio pri praeksplodo (m. 1966)
- 1896: Albin Lesky, aŭstra klasika filologo (m. 1981)
- 1898: Berenice Abbott, usona portretistino kaj fotistino (m. 1991)
- 1899: James Cagney, usona aktoro, vodevila artisto kaj dancisto (m. 1986)
- 1906: Antal Károlyi, hungara arkitekto, ĉefarkitekto de Szombathely, okupiĝinta ankaŭ pri rekonstruado de historiaj monumentoj (m. 1969)
- 1912: Mária Kliburszkyné Vogl, hungara geokemiistino, okupiĝanta pri meteoritoj kaj grundoj (m. 1996)
- 1913: Roger Garaudy, franca verkisto kaj filozofo, konvertito de marksismo al islamo, kontraŭcionisto (m. 2012)
- 1913: Kálmán Hazai, hungara naĝisto, akvopilkisto (m. 1996)
- 1914: Klári Tolnay, hungara aktorino (m. 1998)
- 1916: Jenő Nagy, hungara lingvisto, etnografo, ĉefkunlaboranto de hungarlingvaj "Lingvaj- kaj Literatursciencaj Komunikaĵoj" (m. 1996)
- 1917: Christiane Rochefort, franca verkistino (m. 1998)
- 1920: Juan Antonio Samaranch, hispana sportaktivulo kaj diplomato, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (m. 2010)
- 1921: Hanna Szenes, hungara poetino (m. 1944)
- 1925: László Nagy, hungara poeto, interpretisto de la bulgara poezio (m. 1978)
- 1929: Márton Balázs, rumania hungara matematikisto (m. 2016)
- 1932: Wojciech Kilar, pola pianisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1932: Quino, argentina desegnisto, kreinto de la bildstria serio Mafalda (m. 2020)
- 1934: Rainer Kirsch, germana verkisto kaj tradukisto (m. 2015)
- 1935: Donald Sutherland, usona-kanada aktoro (m. 2024)
- 1938: Gábor Jakab, ruman-hungara romia katolika pastro, redaktoro, eklezia verkisto
- 1939: Ali Ĥamenei, irana kleriko kaj politikisto, plej supera gvidanto de Irano
- 1942: László Kósa, hungara etnografo, historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, okupiĝanta pri ligoj inter eklezioj kaj la socio
- 1947: Camilla Parker Bowles, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando
- 1949: Gizella Tulván, rumania hungara pianistino, universitata instruistino
- 1954: Joseph Michael Straczynski, usona reĝisoro kaj verkisto
- 1954: Angela Merkel, kanceliero de Germanio 2005-2021
- 1956: Afric Simone, mozambika kantisto
- 1958: Wong Kar-wai, ĉina film-reĝisoro
- 1959: András Ferenc Kovács, rumania hungara poeto
- 1960: József Bartha, rumania hungara grafikisto
- 1961: António Costa, ĉefministro de Portugalio 2015-2024
- 1963: Matti Nykänen, finna skisaltisto, kvarfoja olimpikisto (m. 2019)
- 1971: Cory Doctorow, kanada sciencfikcia verkisto, bloganto, laboranta por Ret-Lima Fondumo
- 1975: Terence Tao, aŭstralia matematikisto
- 1978: Fernando Ŝajani, brazila esperantisto, kreinto de la retejo Eventa Servo pri Esperanto-renkontiĝoj
- 1980: Mamed Khalidov, rusia, pola vetbatalanto de MMA (miksa luktosporto)
- 1982: André Vásáry, hungara operkantisto (soprano) kaj ŝlagrokantisto
- 1994: Benjamin Mendy, franca futbalisto
- 1998: Lilli Schweiger, germana infana aktorino
- 656: Uthman ibn Affan, la 3-a "ortodoksa kalifo", murdita (n. ĉirkaŭ 579)
- 855: Leono la 4-a, papo, sanktulo
- 924: Eduardo la pli aĝa, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 870)
- 1085: Roberto Gviskardo, normana aventuristo, duko de Apulio, Kalabrio kaj Sicilio (n. ĉirkaŭ 1015)
- 1399: Jadviga, reĝo de Pollando, katolika sanktulino, fondintino de preĝejoj kaj teologia fakultato en Krakova Akademio, patronino de Pollando, edzino de grandduko de Litovio kaj iure uxoris reĝo de Pollando Ladislao la 2-a (n. ĉirkaŭ 1374)
- 1453: John Talbot, angla generalo dum la centjara milito, venkinto de ĉirkaŭ 40 bataloj (n. inter 1384 kaj 1390)
- 1540: Johano la 1-a, vojvodo de Transilvanio, banuso de Szörény, hungara reĝo (n. 1487)
- 1566: Bartolomé de las Casas, hispana dominikano, kronikisto kaj defendanto de indianoj (n. 1484)
- 1571: Georg Fabricius, germana poeto, historiisto, filologo, pedagogo kaj poetikisto (n. 1516)
- 1588: Sinan, turka arkitekturisto kaj konstru-inĝeniero, konata de la Moskeo de Selimo (n. 1489)
- 1603: Moseo Székely, reganto de Transsilvanio (n. ĉirkaŭ 1550)
- 1748: Franz Karl Conradi, germana juristo, spertulo pri Romia juro (n. 1701)
- 1762: Petro la 3-a, unua imperiestro de Rusio el dinastio Romanov (n. 1728)
- 1790: Adam Smith, skota ekonomisto kaj filozofo, reprezentanto de skota klerismo, aŭtoro de la libro La Riĉo de Nacioj (n. 1723)
- 1851: Béni Egressy, hungara komponisto, tradukisto kaj aktoro (n. 1814)
- 1854: Ludwig Nonne, germana teologo kaj reformpedagogo (n. 1785)
- 1871: Carl Tausig, pola pianisto virtuozo, komponisto kaj muzikinstruisto (n. 1841)
- 1875: Albrecht Höland, germana politikisto kaj muzikinstrumenta produktanto
- 1894: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto, reprezentanto de parnasa skolo, tradukinto de Homero (n. 1818)
- 1912: Henri Poincaré, franca matematikisto, fizikisto, astronomo kaj filozofo pri scienco, konata de la konjekto de Poincaré, ano de la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (n. 1854)
- 1918: Clarence Bicknell, angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto, arkeologo, pentristo, poeto kaj esperantisto (n. 1842)
- 1918: Ekzekuto de la cara familio kun ties servistaro (11 viktimoj), farita de sekreta polico Ĉeka:
- 1925: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1848)
- 1925: Marthe Renate Fischer, germana verkistino (n. 1851)
- 1925: Lovis Corinth, germana pentristo kaj presaĵfaristo, apartenanta al Munkena Moderno (n. 1858)
- 1937: Gabriel Pierné, franca komponisto (n. 1863)
- 1938: Robert Wiene, germana reĝisoro de mutaj filmoj (n. 1873)
- 1940: Béla Nagy, hungara apotekisto, ĵurnalredaktoro kaj instruisto (n. 1866)
- 1943: Eugen Fried, franca komunisto (n. 1900)
- 1944: William James Sidis, usona mirinfano, matematikisto, kosmologo, sociologo, antropologo, lingvisto, poligloto, aŭtoro de planlingvo baziĝinta sur latino kaj la greka lingvo, kies nombroj baziĝas sur dekduuma sistemo (n. 1898)
- 1946: Florence Fuller, aŭstralia pentristino (n. 1867)
- 1946: Draguljob Mihajloviĉ, serba generalo, ekzekutita (n. 1893)
- 1952: Géza Kádár, hungara pentristo (n. 1976)
- 1959: Aladár Beznák, hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1901)
- 1959: Billie Holiday, usona ĵazkantistino, reprezentantino de la "urba" svingo (n. 1915)
- 1963: Werner Rose, germana teologo, ano de Konfesanta Eklezio (n. 1897)
- 1967: John Coltrane, usona ĵaz-saksofonisto, fletisto kaj klarnetisto (n. 1926)
- 1975: Béla Kellner, hungara kuracisto, patologo, profesoro (n. 1904)
- 1981: Kārlis Reisons, litova arkitekto (n. 1894)
- 1987: László Possonyi, hungara verkisto, redaktoro kaj tradukisto (n. 1903)
- 1993: István Znám, slovaka-hungara matematikisto, profesoro, okupiĝanta pri nombroteorio kaj grafeo (n. 1936)
- 1995: Juan Manuel Fangio, argentina plurfoja mondĉampiono de la Formulo 1 (n. 1911)
- 1997: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto, apotekisto kaj profesoro (n. 1901)
- 2003: Endre Grandpierre K., hungara verkisto (n. 1916)
- 2003: David Kelly, brita fakulo pri biologia armilo, murdita (n. 1944)
- 2009: Leszek Kołakowski, pola filozofo, eseisto, publicisto, kritikisto de marksismo, konata de la libro Ĉefaj pensfadenoj de marksismo. Ekesto, evoluo kaj disfalo, lekciisto de la Universitato de Oksfordo, doktoriĝinta pri filozofio de Baruĥ Spinozo, kontraŭkomunisto (n. 1927)
- 2010: Bernard Giraudeau, franca aktoro, reĝisoro kaj verkisto (n. 1947)
- 2013: Henri Alleg, franca-alĝeria ĵurnalisto, komunisto, ĉefredaktoro de "Alger républicain", aŭtoro de La Question, libro denuncanta torturojn dum la milito de Alĝerio (n. 1921)
- 2014: Shuba Jay, malajzia aktorino (n. 1976)
- 2015: Jules Bianchi, franca aŭtosportisto (n. 1989)
- 2019: Andrea Camilleri, itala verkisto, teatra kaj televida reĝisoro (n. 1925)
- 2019: Willy Dirtl, aŭstra baletisto (n. 1931)
- 2020: Brigid Berlin, usona artistino, varhola superstelulino (n. 1939)
- 2020: Zenon Grocholewski, pola kardinalo, teologo, poligloto, funkciulo de Roma kurio, sekretario de Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo, prezidanto de Kongregacio por la doktrino de la kredo (n. 1939)
- 2020: John Lewis, usona civilrajta aktivulo kaj politikisto (n. 1940)
- 2021: Pilar Bardem, hispana aktorino (n. 1939)
La 17-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):