Remove ads
vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La itala nacia teamo de futbalo estas konsiderata unu el la plej fortaj en la mondo. Ili gajnis la mondpokalon entute kvar fojojn, superitaj en tio nur de Brazilo kiu gajnis kvin fojojn.
Italio | ||
---|---|---|
asocio | Federazione Italiana Giuoco Calcio Federacio Italia de Futbalo | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Luciano Spalletti | |
golreĝo | Luigi Riva (35) | |
FIFA kodo | ITA | |
unua matĉo | Italio 6-2 Francio 1910 | |
plej granda gajno | Italio 9-0 Usono 1948 | |
plej granda perdo | Hungario 7-1 Italio 1924 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 17 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1934, 1938, 1982 kaj 2006 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 8 (unua en 1968) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1968 | |
La teamo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). Italio ludis ĝian unuan internacian matĉon en 1910 kontraŭ Francio, gajnante 6-2 en Milano. La unua momento de gloro por Italio venis en la 1930-aj jaroj, sub la trejnisto Vittorio Pozzo. Dum ĉi tiu periodo Italio gajnis la mondpokalojn de 1934 en Italio kaj de 1938 en Francio, kaj la olimpiajn ludojn de 1936 en Berlino.
Post la milito, estis longa periodo sen sukcesoj. Italio estis elĵetita en la unua rondo en la mondpokaloj de 1950, 1954, 1962 kaj 1966, dum ĝi eĉ ne sukcesis kvalifikiĝi por tiu de 1958. La plej katastrofa malgajno venis en 1966, kiam la italoj perdis kontraŭ la amatoroj de Norda Koreio.
Sub la gvidado de Ferruccio Valcareggi, aferoj pliboniĝis, kaj Italio gajnis la Eŭropan Ĉampionadon en 1968 kaj alvenis due en la mondpokalo de 1970, post ege emocia duonfinalo kontraŭ Okcidenta Germanio gajnita por 4-3.
Post kvara loko en la mondpokalo de 1978 kaj en la Eŭropa ĉampionado de 1980, venis la triumfo en la mondpokalo de 1982, sub la trejnado de Enzo Bearzot. Italio gajnis la finalon kontraŭ Okcidenta Germanio 3-1.
Italio sekve alvenis trie en la mondopokalo de 1990 kaj due en 1994, kie ili perdis la finalon kontraŭ Brazilo nur post la penaloj, kaj due en la Eŭropa Ĉampionado de 2000, kiam ili perdis kontraŭ Francio pro last-momenta golo. En 2006, finfine, Italio gajnis la mondpokalon por la kvara fojo, ĉi foje gajnante la finalon kontraŭ Francio post la penaloj.
La itala nacia teamo ĉiam estas ege sekvata de la itala publiko, ĉefe dum gravaj turniroj, kie oni ŝercas ke en Italio estas subite "60 milionoj da trejnistoj de la nacia teamo". En la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko kompense surprize la teamo tute ne sukcesis.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tie atingis la duan pozicion, per malgajno en la finala matĉo kontraŭ la hispana teamo.
La teamo gajnis la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020, origine planita por 2020 sed aranĝita dum 2021, en la finala matĉo kontraŭ la Anglio.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Luciano Spalletti, kaj la teamestro estas Giorgio Chiellini.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.