Federacio Italia de Futbalo

nacia futbala federacio From Wikipedia, the free encyclopedia

Federacio Italia de Futbalo
Remove ads

La Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC), estas la nacia futbala asocio en Italio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1898. La asocio interalie ekde tiu jaro organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Serio A - itale Serie A. La ĉampiono en 2023 estas la klubo SSC Napoli, kiu venkis trian fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Juventus FC de Torino - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje. La aktuala ĉampiona teamo estas neformale konata kiel la scudetto (prononco [skudetto], itale por "malgranda ŝildo"), laŭ ŝildforma insigno en la italaj naciaj koloroj kiujn la membroj de la rega ĉampiona teamo portas sur la ĵerzo la sekvan sezonon.

Remove ads
Thumb
emblemo de la supera ligo Serio A
Remove ads

Naciaj teamoj

Eksteraj ligiloj

Thumb
la vira nacia teamo antaŭ la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads