From Wikipedia, the free encyclopedia
Lyonel Charles Adrian FEININGER (naskiĝinta la 17-a de julio 1871 en Novjorko, mortinta la 13-a de januaro 1956) estis usona pentristo kaj grafikisto kun multaj ligoj al Germanujo.
Lyonel Feininger | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Feininger, Lyonel Charles Adrian • Feininger, Charles Léonell |
Naskiĝo | 17-an de julio 1871 en Nov-Jorko |
Morto | 13-an de januaro 1956 (84-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Mount Hope Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Académie Colarossi (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Julia Feininger (en) |
Infanoj | Lore Feininger (en) , T. Lux Feininger (en) , Laurence Feininger (en) , Andreas Feininger (mul) |
Okupo | |
Okupo | pentristo instruisto grafikartisto desegnisto karikaturisto bildliteraturisto fotisto ilustristo artisto komponisto |
De 1887 ĝis 1893 li studis ĉe la Artmetilernejo de Hamburgo, ĉe la Artakademio de Berlino kaj ĉe la Académie Colarossi en Parizo. Poste li laboris kiel karikaturisto por diversaj revuoj en Berlino (Ulk, Lustige Blätter) kaj la Chicago Sunday Tribune ĝis totala sindediĉo al la pentrado ekde 1911, sub la influo de francaj kubistoj, ĉefe de Robert Delaunay. Invitite de Franz Marc, li organizis en 1913 ekspozicion kune kun la ekspresionisma artista ligo Der Blaue Reiter.
Post la Unua mondmilito li estis dum ne tute du jardekoj docento ĉe Bauhaus en Weimar kaj poste en Dessau (1919-33). Inter 1929 kaj 1931 li plurfoje estis en Halle (Saale), por pentri serion da urbobildoj laŭ komisio de la urba magistrato (Domchor, Halle, 1931, Hamburger Kunsthalle). En 1933 la nazioj taksis lin malartisto. Li reiris Usonon kie li malkovris nubskrapulojn kiel objekton por nova kreiva periodo.
En la vajmara kvartalo Gelmeroda troviĝas kirko portanta lian nomon (Feiningerkirche).
La fonto por la ekzaktaj kaj abstraktaj pentraĵoj estas ofte ekzistantaj objektoj (konstruaĵoj, teknikaĵoj: ekz. lokomotivoj, maŝinoj aŭ ŝipoj). Li uzas kvazaŭ ĉie nur rektojn kaj ebenajn partojn koloritajn; la lumo refraktiĝas prisme.
Ĉefe liaj postaj verkoj kiel Gelmeroda VIII (1921, Whitney Museum of American Art, New York) ege impresas per en virtuoza geometrio kruciĝantaj lumvualoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.