From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Marie René LECONTE DE LISLE, pli simple konita kiel Leconte de Lisle, (n. en 1818 - m. en 1894) estis franca poeto de la dua duono de la 19-a jarcento. Li estas rigardita kiel la estro de la literatura, parnasa skolo. Krom poezioj, li verkis plurajn prefacojn, en kiuj li vortigis certajn teoriajn principojn, al kiuj aliĝis aliaj poetoj de la sama generacio, post romantikismo kaj antaŭ simbolismo. Ili nomigis sin parnassiens ekde 1866.
Charles Marie René Leconte de Lisle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Leconte de Lisle | |||||
Naskonomo | Charles Marie René Leconte de Lisle | ||||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1818 en Saint-Paul, Reunio, Francio | ||||
Morto | 17-an de julio 1894 (75-jaraĝa) en Louveciennes | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse Cimetière marin de Saint-Paul (en) vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Rennes vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pierre Gosset vd | ||||
Okupo | poeto bibliotekisto verkisto tradukisto literaturkritikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q3401060 ❦ Q3401063 ❦ Q3401070 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verko de Leconte de Lisle estas elstarita de tri gravaj poemaroj : la Poèmes antiques ("Antikvaj Poemoj", 1852), la Poèmes barbares ("Barbaraj Poemoj", 1862) kaj la Poèmes tragiques ("Tragikaj Poemoj", 1884). Li cetere tradukis al la franca plurajn verkistojn de la antikva periodo, inkluzive de Homero.
En 1886, Leconte de Lisle eniris la Francan Akademion, kaj okupis la seĝon antaŭe atribuitan al Victor Hugo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.