From Wikipedia, the free encyclopedia
Katalogo de la Esperanto-Gazetaro estas historie grava bibliografio de planlingvaj periodaĵoj, publikigita en Jablonné n. Orl. (tiama Ĉeĥoslovakujo) ĉe la eldonejo Pražák en 1934, havanta 168 paĝojn en formato A6 (ĉ. 15x11 cm). Ĝin kompilis kaj komentariis József Takács, reviziis kaj kompletigis Paul Tarnow, helpis Ladislao Spierer.
Laŭ la antaŭparolo de Takács aldonoj estis planitaj. Kiam la baza verko aperis kun ioma malfruiĝo longe post manuskript-pretiĝo en 1934, la unua aldono kun 300 suplementaj titoloj jam estis prespreta, sed neniam publikigita. Ĉ. 1979 aperis pirata reeldono de la baza verko, probable en Hungarujo.
Krom la antaŭparolo kaj listo de mallongigoj la bibliografio konsistas el jenaj ĉapitroj:
I. Listo de la Esperanto-gazetoj
II. Aldona Listo de la gazetoj kun konstanta Esperanto-fako, rubriko, aldono, kurso aŭ resumo
III. Aldona listo de la gazetoj por aliaj mondlingvo-projektoj
IV. Alfabeta listo de la urboj, kie aperis Esperanto-gazetoj
V. Alfabeta registro de la landoj, kie aperis Esperanto-gazetoj
VI. Statistiko pri la Esperanto-gazetoj
La "Katalogo" celas suplementi la bibliografiajn indikojn pri la planlingvaj periodaĵoj troveblajn en la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan (1929).
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.