Remove ads
hungara dentkuracisto, redaktoro, bibliografiisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
TAKÁCS József (takaĉ), naskiĝis la 24-an de julio 1890 en Nagyigmánd, mortis la 16-an de oktobro 1944 per mortpafo fare de hungaraj faŝistoj[1], estis hungara (dent-) kuracisto kun akademia grado de doktoro, pioniro de Esperanto kaj redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj.
József Takács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1890 en Nagyigmánd |
Morto | 16-an de oktobro 1944 (54-jaraĝa) en Pusztavám |
Tombo | Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | dentisto bibliografo redaktisto esperantisto |
Takács estis esperantisto de 1909, de 1910 li laboris aktive por Esperanto. En 1913 li batalis kontraŭ Ágoston Marich. En 1914 li estis sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo (HES), post la unua mondmilito ĉefsekretario de HES ĝis 1928, poste ĝia honora membro. Li krome estis prezidanto de la iama Tutmonda Asocio Kolektanta (TAK), delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj K.R.-ano.
Takács dum multaj jaroj estis redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj: de "Panonio" de 1912-1913, de „Hungara Esperantisto” de 1923 ĝis 1926, de „Tutmonda Kolektanto”, de „Hungara Heroldo” de 1932 ĝis 1934.
Plej konata Takács hodiaŭ estas pro lia granda kolekto de esperantaĵoj, precipe de Esperantaj periodaĵoj. Kun Paul Tarnow kaj Ladislao Spierer li en 1934 publikigis "Katalogon de la Esperanto-Gazetaro", grava bibliografia helpilo pri la frua Esperanta gazetaro, krome "Poŝkatalogon de la Esperantaj por-okazaj glumarkoj". Rondo de kolektantoj kaj bibliografiistoj ĉirkaŭ Árpád Máthé kaj Luis Hernández Yzal nomis sin en la 1990-aj jaroj Rondo Takács honore al li.
En Nagymaros, strato Magyar nr. 26., sur lia iama loĝdomo troviĝas memortabulo. Teksto: DR. TAKÁCS JÓZSEF / 1900-1944 / A MAGYAR ESZPERANTÓ EGYESÜLET / EGYKORI FŐTITKÁRA A FASIZMUS ÁLDOZATA / EMLÉKÉRE. / MEMORE AL LA IAMA ĈEFSEKRETARIO / DE HUNGARA ESPERANTO-SOCIETO / VIKTIMO DE FAŜISMO / 1983.05.06. / PEST DEPARTEMENTA KOMITATO DE HUNGARA ESPERANTO-ASOCIO PATRIOTA POPOLFRONTO[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.