From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernard René GIRAUDEAU (naskiĝis la 18-an de junio 1947 en La Rochelle en Charente-Maritime, mortis la 17-an de julio 2010 en Parizo) estis franca aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj verkisto.
Bernard Giraudeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bernard Giraudeau | |||||
Naskonomo | Bernard René Giraudeau | ||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1947 en La Rochelle, Charente-Maritime, Francio | ||||
Morto | 17-an de julio 2010 (63-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo, Francio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anny Duperey (en) (–2010) vd | ||||
Infanoj | Sara Giraudeau (en) , Gaël Giraudeau (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo filmaktoro aktoro scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1971– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1963, 16-jaraĝa, Bernard Giraudeau eniris Lernejon de meĥanikistoj-lernantoj de la floto de Franca Mararmeo. Li eliris unuarange unu jaron poste. En 1964-1965 kaj 1965-1966, li partoprenis en la du unuaj kampanjoj de helikoptera ŝipo Jeanne d'Arc. Li poste enŝipiĝis en Fregato Duquesne kaj en aviadila ŝipo Clemenceau antaŭ forlasi mararmeon por provi sian bonŝancon kiel aktoro.
Tiel li dufoje ĉirkaŭis la mondon en Mararmeo antaŭ eniri la Nacian Superan Konservatorion de Drama Arto en 1970. Li gajnis tie la unuan premion de klasika kaj morderna komedioj.
Li havis du gefilojn kun aktorino Anny Duperey, Gaël (naskiĝinta en 1982) kaj Sara Giraudeau (naskiĝinta en 1985), virina revelacio de la 21-a "Nokto de Molières" en majo 2007.
Li debutis en kino kun Jean Gabin en Deux hommes dans la ville (1973) kaj rapide alternis grandajn rolojn en kino kaj teatro. En 1987, li transiris la kameraon fariĝante reĝisoro, daŭrigante aktoradon samtempe.
En 2000 li estis trafita de kancero, kio devigis lin suferi fortranĉon de la maldekstra reno, poste de metastazo en pulmo en 2005, kio devigis lin bremsi siajn aktivecojn. Bernard Giraudeau komprenis, ke li devas ŝanĝi sian vivon. Li tiam rakontis ke kancero ebligis al li koni sin mem. Li dediĉis parton de sia tempo por helpi malsanulojn subtenante Instituton Curie kaj Instituton Gustave Roussy.[1][2]
En siaj lastaj vivo-jaroj, li sukcese dediĉis sin al verkado. Lia romano Les Dames de nage atingis 15-an rangon de vendoj de romanoj en Francio en 2007 per 117000 venditaj ekzempleroj[3], jam antaŭ eldonado en poŝlibra formato. Lia lasta titolo Cher Amour, publikigita en majo 2009 de Eldonejo Métailié, atingis 8-an rangon de vendoj en ordigo Relay-Relaxnews de la 10-a al la 16-a de junio 2009.
Bernard Giraudeau estis prezidanto de la 23-a "Nokto de Molières" la 26-an de aprilo 2009.
Li estis baptopatro de promocio 2010 "Frégate Thétis" de Matrosa Lernejo, kiu estis nomita laŭ la unua lernej-ŝipo de la lernejo, kiu ankaŭ estis la unua depost la lernejo estis denove malfermita en septembro 2009. En oktobro 2009, li partoprenis la remalferman ceremonion, apud ministro de Defendo Hervé Morin kaj admiralo Pierre-François Forissier, Ĉefo de Mararmea stabo.
La 4-an de novembro 2009 estis atribuita al li Premio Mac Orlan pro Cher Amour, publikigita de Eldonejo Métailié en majo 2009. Li ne povis viziti la ceremonion pro malsan-kialo.
Bernard Giraudeau mortis en Parizo la 17-an de julio 2010 je la 7-a matene, pro pulm-kancero.
Les carnets de voyage de Bernard Giraudeau:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.