irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Oscar Fingal O'Flaherty Wills WILDE [OSka: ŭajld] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Dublino; mortis la 30-an de novembro 1900 en Parizo) estis irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto.
Post studado en Dublino kaj Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide famiĝis pro sia spriteco kaj pro sia ekscentra vivostilo. Post la unuaj literaturaj sukcesoj li faris prelegvojaĝon tra Usono kaj Kanado. Kiel publika figuro en viktori-epoka Londono li estis grava pensulo kaj praktikanto de la loka arta movado konata kiel estetikismo kaj dekadencismo. En 1895 li pro samseksemo estis juĝita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Balado pri malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.