James Cagney

From Wikipedia, the free encyclopedia

James Cagney

James Francis Cagney, Jr. (naskiĝinta la 17-an de julio 1899; mortinta la 30-an de marto 1986)[1] estis usona aktoro kaj dancisto, kaj en teatro kaj en kino,[2] kvankam li havis sian plej grandan famon en kinarto. Konata pro siaj kortuŝaj ludaĵoj, distinga voĉostilo, kaj malesprima humura ritmo, li ricevis premiojn pro ampleksa vario de ludado.[3] Li estas plej bone rememorata ĉar ludis mult-esprimajn fortanimajn virrolojn en filmoj kiaj The Public Enemy (1931), Taxi! (1932), Angels with Dirty Faces (1938) kaj White Heat (1949) kaj li estis eĉ steoritipigita aŭ limigita per tiu vido dekomence en sia kariero.[4] En 1999, la American Film Institute rangis lin la oka inter siaj 50 plej Grandaj Usonaj Kinlegendoj.[5] Orson Welles dirispri Cagney ke li estis "maybe the greatest actor who ever appeared in front of a camera" (eble la plej granda aktoro kiu iam aperis antaŭ kamerao)[6] kaj Stanley Kubrick konsideris lin unu el plej bonkvalitaj aktoroj ĉiutempaj.[7]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
James Cagney
Oskar-premiito
Thumb
Persona informo
James Francis Cagney, Jr.
Naskonomo James Francis Cagney
Naskiĝo 17-an de julio 1899 (1899-07-17)
en Manhatano
Morto 30-an de marto 1986 (1986-03-30) (86-jaraĝa)
en Stanford
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Korinfarkto vd
Tombo Gate of Heaven Cemetery (en) vd
Lingvoj angla jido vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Stuyvesant High School (en) vd
Partio Respublikana Partio
Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Frances Cagney (en) (19221986) vd
Profesio
Okupo filmaktoro
filmreĝisoro
scenaristo
dancisto
kantisto
sindikatisto
teatra aktoro
televida aktoro
ĝenra aktoro
reĝisoro vd
Aktiva dum 1919–1984 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
Cagney kiel gangstero Martin "Moe the Gimp" Snyder en Love Me or Leave Me (1955)

La sepa filmo de Cagney nome The Public Enemy iĝis unu el plej influaj gangsterfilmoj de tiu periodo. Li iĝis unu el plej grandaj steluloj de Holivudo kaj unu el plej grandaj kontraktoj de Warner Brothers. En 1938, li ricevis sian unuan nomumon al Oskar-premio kiel plej Bonkvalita Aktoro pro Angels with Dirty Faces pro sia subtila portreto de akra infanviro Rocky Sullivan. En 1942, Cagney ricevis la Oskar-premion pro sia energia portreto de George M. Cohan en Yankee Doodle Dandy.[8] Li estis nomumita trianfojon en 1955 pro Love Me or Leave Me. Cagney retiriĝis el aktorado kaj dancado en 1961 por dediĉi sin al sia farmo kun sia familio. Li rompis sian retiron, post dudek jaroj, por partopreni en la filmo de 1981 nome Ragtime, ĉefe por helpi sin al rekupero el koratako.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.